La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

ALDONAĴO

KONFESO DE LA SURBENDIGINTO

Tiu ĉi libro prezentas la transskribon de surbendigita serio da interparoloj, kiuj disvolviĝis inter mi, psikoterapiisto, kaj unu el miaj pacientoj, dum kvinmonata periodo. Apartan rolon en ties rakontoj ludas iu, kiu havas multon komunan kun la estulo... aŭ la imagato... kiun oni en Esperanto nomas "Dio".

Kompreneble, ne eblas paroli pri tiu sen uzi pronomon. "Kial tion mencii?", vi eble pensas, "ne estas problemo, la regulo estas diri li; ofte oni skribas Li". La demando tamen stariĝis, ĉar la paciento ne akceptis tion fari. Li ĉiam uzis alian pronomon, de li elpensitan, kiun mi senprobleme akceptis – homon kun psikaj problemoj oni ne kontraŭdiru pri negrava detalo – sed kiu povus aperi tro stranga en eldonita verko. Mi do decidis iom perfidi la aŭtentecon de la surbendaĵo, kaj uzi li anstataŭ la stranga vorto, kiun la parolanto uzadis. Sed kiam mi volis tajpi li, aŭ Li, mi ne povis. Miaj fingroj simple rifuzis. Paralizo tenis ilin senmovaj. Nekredeble, ĉu? Nu, pensante, ke la ideo, ke Dio havas sekson, povus esti la kaŭzo de tiu miriga fenomeno, mi decidis tajpi ĝi. Ve! Sama rifuzo de miaj movnervoj: kiom ajn mi penis, la fingro ne sukcesis trafi la ĝustan klavon.

Tiam revenis al mia memoro la anekdoto pri la pastro, kiu, psike ege skuita, tremante diras al kolego: "Imagu! Mi ĵus vidis Dion!" – "Ha jes, ĉu vere?" diras la kolego, "kiel li aspektas?" Kaj la respondo falas, peza kiel plumbo: "Ŝi estas nigra!"

Mi do provis tajpi ŝi. Ne pli prosperis al mi. La movnervoj ree strikis. Konsternite, mi longe meditis pri tiu stranga okazaĵo. Solvoj kiel ŝli, liŝi, li/ŝi aŭ ri, kiujn kelkaj proponis kiel pronomon ampleksantan ambaŭ seksojn, ne plaĉis al mi, ĉar ne tiel parolis la paciento, kies aventurojn en "alia dimensio" mi surbendigis. Mi tamen eksperimente provis ilin, sed same vane: la paralizeto tuj rekaptis miajn fingrojn.

Restis nur unu solvo: uzi la saman strangan pronomon, kiun la paciento konstante uzis dum sia raportado. Kiam mi tion provis, la fingroj – kia senpeziĝo! – funkciis kun ŝatata retrovita normaleco. Sed nur tiam. Ĉar gravis por mi, ke ĉi tiu verko aperu, mi do decidis alpreni la pronomom uzatan de la viro, kiu asertas, ke li regule rendevuas kun la eternulo: la pronomon di.

"Sed kio pri la adjektiva formo?" vi verŝajne demandas. Prave. La vorto dia jam ekzistas, kun la senco 'rilata al Dio', 'de Dio'. Ĉu eblas uzi ĝin posed-adjektive? Nu, en la rakontoj de la paciento, tio neniam kaŭzis problemon. Efektive, se oni diras, ekzemple, dia volo en la senco 'ties volo' temas ja pri la sama afero, ĉar tiukaze ties signifus simple 'de tiu, pri kiu oni ĵus parolis', t.e. 'de Dio', alivorte dia.

Mi esperas, ke la leganto bonvole indulgos tiun devojiĝon de la klasika, tradicia Esperanto, kiun mi ege ŝatas, kaj kiun mi preferus uzi. Mi ne povis elekti. Aŭ mi uzis la pronomon di, aŭ la transskribado de la bendoj ne povis okazi. Mi elektis la unuan eblon. Komence kun kulpa, malkomforta sento. Poste pli libere. Mi ja repensis pri mia ĉina Biblio. En ĝi, ĉiufoje, kiam temas pri Dio, la pronomo ta ('li' aŭ 'ŝi' en la ĉina) estas skribita per speciala ideogramo, kiu estas la sama kiel la normala pronomo, krom per la fakto, ke en ĝi la maldekstra parto – la t.n. klasifikilo – anstataŭ esti la signo por "homo" estas la signo por "spirito". Alivorte, ekzistas almenaŭ unu lingvo, kiu havas apartan pronomon por Dio. Kial do ne Esperanto?

Ĉar mi volis prezenti al la publiko tute aŭtentan dokumenton, mi konservis en la partoj, kie mi parolas, la pronomon de mi uzatan: ĝi. Mi ne povis sekvi la strangan sistemon de mia paciento, kaj uzi senseksan pronomon ŝajnis al mi preferinde. Kiam mi transskribis ion de mi diritan, forestis la stranga fingra paralizo, kiun ajn pronomon mi uzis.

Mi esperas, kara leganto, ke vi alkutimiĝis al tiu stranga nova pronomo same rapide kiel mi, dum mi aŭskultis mian pacienton-amikon.[3]


[1] Ĉi tiun pronomon, ĝis nun ne apartenantan al la lingvo Esperanto, la paciento uzis ĉiufoje, kiam li referencis al Dio. Kiam la surbendigaĵoj estis tajpataj, io tre stranga okazis al la tajpanto, kiu provis korekti lin uzante, anstataŭ tiu stranga pronomo, pronomon lingve kutiman. Pri tiu mistera okazaĵo vidu "Aldonaĵon: Konfeso de la surbendiginto".

[2] La difino de tiu vorto en PIV estas tro redukta kaj ne aplikiĝas ĉi tie. En medicino kaj psikologio, la vorto tranco estas uzata por signi la apartan konscistaton, kiu karakterizas hipnoton, kaj ĝi neniel aludas al okupado de la korpo fare de alipersona senkorpigita animo, kiel en spiritismo.

[3] Ĉi tiu "aldonajo" ne retroviĝas en la franca eldono de la verko, simple ĉar en la franca ĝi lingve ne eblus. Esperanto tiurilate estas pli kontentiga lingvo.


Paciento priskribas al psikoterapiisto ripetatajn vojaĝojn en alian universon, kie li malkovras spiritajn estulojn kaj vivon por terano eksterordinaran. Fascinita de tiuj rakontoj, la psikfakulo decidas fari pri ili sciencan esploron. Tiel estiĝas dialogo inter viro kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj sentataj kiel realaj kaj materiisma specialisto provanta kompreni mondon, kiu, por li, povas esti nur mensa kaj halucina.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.