La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dudeka kunsido

Psikologia kontaĝo

– Kio okazas, eta psiĉjo mia? Vi aspektas kvazaŭ vi sentus vin nehejme en via haŭto, kvazaŭ io vin perturbus!

– Vi sciu: mensaj malsanoj povas transdoniĝi kontaĝe. Teorie, mi estas vakcinita kontraŭ tiu risko dank' al longa psikanalizo, kiu laŭdire purigis mian nekonscian psikon eĉ en ties plej forperditaj anguloj. Kaj mia profunda trejniĝo, mia plena kono de ĉiuj psikaj patologioj devus ebligi al mi tuj rimarki viajn neŭrozajn aŭ psikozajn diraĵojn, viajn halucinojn, viajn projekciojn, la misformadojn, kiujn viaj kompleksoj enmetas en vian rilaton kun la realo, ktp, kio, teorie, devus protekti min kontraŭ la risko, ke via malsano transdoniĝos al mi, sed...

– Sed...

– Mi sentas al vi troan simpation. Ne estas bone. Mi devus esti pli distanca, instali min en strikta afekcia neŭtraleco, por eviti, ke vi tiros min en la kirlon de via patologio, sed...

– Sed...

– Vi imponas al mi. Mia longa profesia sperto instruis al mi distingi la delirantojn, la ruzulojn, la mensogulojn, la ekzaltitojn disde tiuj, kiuj sobre diras la veron. Nu, ĉio en vi donas la impreson, ke vi diras la veron, efektive.

– Eble la kaŭzo estas simple, ke mi sinceras. Ni allasu, ke miaj dumnoktaj vojaĝoj al la lando de mia luma kamarado estas halucinoj aŭ deliro. Por mi, ili estas la realo. Ĉu ne ĉiam estas tiel, kiam iu halucinas? Se la malsanulo ne konsideras la aferon solida realaĵo, ne estas halucino, estas nur imago au sonĝa bildo. Kiam mi raportas pri miaj travivaĵoj, mia sincereco do estas absoluta, eĉ se mi parolas pri aferoj, kiuj tute ne ekzistas objektive. Ĉar mi tion priskribas al vi kun eĉ ne plej eta emeto trompi vin, mia sincera tono kaptas vin. Ŝajnas al mi, ke mi iam legis, ke cent-elcenta sincereco povas trompi eĉ la aparaton, kiu rivelas mensogadon.

– Jes, tiel estas. Tiu aparato, faktermine poligrafo, signas mensogon, ĉar se oni mensogas, oni havas emocian reagon, kiu ofte estas tiel malforta, ke la mensoganto mem ne konscias ĝin, sed kiu fizike esprimiĝas per muskolaj mini-movetoj aŭ minimumaj fiziologiaj variaĵoj (modifiĝas la elektra kondukteco de haŭto, akceliĝas la pulso, ktp). Sed tiuj efikoj aperas nur, se la parolanto scias, ke tio, kion li aŭ ŝi diras, ne esprimas la veron.

– Vi vidas, vi povas ĉesi zorgi. Vin ne trafis kontaĝo. Simple, mi estas vera halucinulo kun absoluta sincereco. Vera mensmalsanulo.

– Vi pravas, mi devus fajfi pri tio... sed... Vi sciu: vera mensmalsanulo ne estus same bone adaptita al la reala mondo kiel vi. Rigardante vin vivi, neniu imagus, ke vi havas tiajn halucinojn.

– Tio signifas nenion. Vi foje diris al mi, ke ĉiu homo havas sian zonon... mi ne memoras la ĝustan terminon... en mia ena lingvaĵo, tio fariĝis "zono de fuŝpensado". Mia esploro de la transa mondo povus situi en mia zono de fuŝpensado. Tute patologia, sed tiel bone izolita de la ceteraj zonoj de mia menso, ke ĝi havas neniun efikon sur mian manieron vivi.

– Tio ne konvinkas min. Estas vere, ke povas ekzisti psikaj zonoj izolitaj de la cetero, sed en vi tiu travivado ne estas apartigita de la tuto. Viaj deliraj spertoj koloras vian humoron, vian etikon, vian manieron regi vian vivon. Ne. Ne estas zono de fuŝpensado, nek psikoza kerno, kiel ni diras faklingve. Kaj ĝuste tio agacas min. Vi ne eniĝas en konatan kategorion. Vi sciu: kiam mi laboris en psikiatria hospitalo, mi vidis multajn delirantojn, mi aŭdis ĉiajn delirojn, inkluzive de religiaj, ili ne estas maloftaj en tia institucio. Sed ĉiam estas io nenormala, kion oni tuj rimarkas: tro multajn kontraŭdirojn, tro multajn variaĵojn de tago al tago, por ke oni risku konfuzi tiujn rakontojn kun ekzakta raportado pri io efektiva. En vi aperas neniu el tiuj signoj. Mi ne parolas nur pri via kohero. Ankaŭ paranojuloj perfekte kohere rezonas. Ili tamen estas mensmalsanuloj, kaj oni post nelonge rimarkas, ke iliaj rezonoj havas neniun bazon en la realo.

– Se tiel, mi povas trankviligi vin. Kion mi diras – atentu, estas ne rezonoj, nur mallertaj provoj priskribi – tio havas nenion komunan kun la realo, kia vi komprenas ĝin, t.e. kun materiaj mezureblaj aĵoj, kies ekziston sur nia planedo oni povas kontroli.

– Konsentite... tamen... io tre simpla en via maniero paroli... Vi sciu: ĉe mensmalsanuloj, ĉiufoje aperas io, kion profesiulo ne pretervidas: malmodesteco, ideoj pri persekutiĝo, emo sin akuzi mem, impulso malbonfari al iu aŭ iuj, aŭ fari ion detruan al si, nenormala konduto, tute nepravigita eŭforio, enorma suferado, foje kaŝita, tamen vere reala. En vi videblas nenio el tiuj. Mi sentas min embarasita. Se nur estus unu afero, unu eta detalo, kiu sonus mise... Sed estas nenio. Nek troŝvelo de la egoo, nek fantaziaj strangaĵoj ĉerpitaj el malproksimaj kulturoj por imponi al filistro, nek malico, nek vizaĝ-esprimoj atestantaj pri enaj streĉiĝoj aŭ pri nekonscia volo tute malakorda kun la konscia volo, nek bizaraj ideoj, kiajn oni nun facile renkontas en nia "Amfora Erao". Nenio el ĉio ĉi. Vi estas senesperige normala. Pli grave: vi estas feliĉa. La problemoj, pro kiuj vi konsultis min kaj komencis terapion, estas solvitaj, la kuracado bonege funkciis. Via maniero vivi estas pli sana ol tiu de la plimulto. Vi estas memstara, prudenta, hejme en via haŭto, kun bonaj sentorilatoj, vi sukcesas profesie, vi havas bonan humursenton, se vin trafas serioza, eĉ tragika problemo, vi ne lasas ĝin vin dispremi, vi kuraĝe ĝin alfrontas, vi estas bone adaptita al nia socio, sed ne lasas ĝiajn iluziojn kaj modojn kapti vin... Kelkfoje... mi konfesu al vi ion...

– Vi impresas min. Vi aspektas tiel serioze! Kaj humile. Mi ne konis vin tia. Kion vi konfesu?

–... mi min demandas, ĉu tiu kulmino de mensa kaj korpa sano, kiun vi ĝuas, ne rezultas el viaj noktaj ekskursoj en la mondo de glorbrilo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.