La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dekoka kunsido

Ĉu vi diris: devigo?

– Ĉu vi vidis la filmon "La dek ordonoj"? Imagu, ke mi sonĝis pri ĝi! Ne vere pri la filmo, sed pri Moseo malsupren venanta de la supro de Sinajo portante la Leĝtabelojn.

– Plaĉas al mi, psiĉjo, kiam vi parolas pri viaj sonĝoj. Mi tiom tedis vin rakontante miajn angorsonĝojn dum la terapio, ke estas nur juste, ke vi uzu min kiel rubujon por elŝuti viajn. La Leĝtabeloj! Certe estis premsonĝo, ĉu ne? Sed permesu, ke mi ludu psik-analiziston: kiujn bildojn kaj ideojn venas al vi en la kapon, se vi pensas pri tiu sonĝo?

– Kion vi diris fine de nia lasta renkonto. Vi diris, ke via amiko la eternulo "kreas estulojn liberajn". Kiel vi povas diri tion pri ulo, kiu distrumpetas siajn Dek Ordonojn? Kiam oni ordonas, oni ne lasas la alian libera!

– Vi nepre volas konvinki min, ke la lumulo, kiun mi vidas dum miaj ekskursoj ekster niaj tempo kaj spaco, estas la Dio biblia (kio estas bele amuza, se konsideri, ke je tiu vi ne kredas). Mi rifuzas tion aprobi: mi scias, ke mi ne scias. Eble do temas pri iu alia. Estu kiel ajn, foje mi babilis pri tiuj aferoj kun juda kolego kaj li emfazis ion, kio interesis min. La famaj "Dek Ordonoj" ne estas ordonoj. La hebrea vorto, dibrot, simple signifas "paroloj". Mia amiko la eterna kreanto volas, ke ni estu feliĉaj kaj liberaj. Sed la universon regas amaso da leĝoj, kiuj superas nin, simple ĉar ĝi estas kompleksa, riĉa, senfine diversa, enhavanta tiom da malsamaj estaĵoj, ke konstante okazus katastrofoj, se ne estus reguloj por meti ordon en mondon, kiu povus iĝi ĥaosa. Mi tion iom pritraktis kun vi, kiam ni parolis pri la vojaĝo Lunen. Estas kaŭzoj kaj efikoj.

Ekzemple, se vi mortigos iun, vi ne plu estos libera. Via ago havos efikojn. Vi estos interveninta en la vivon de alia estulo, de familio, de grupo. Vi semos semojn de venĝo en la familio aŭ grupo, al kiu apartenis la viktimo, aŭ eĉ en la tuta socio. Al neniu plaĉas, ke oni mortigu sen limigo, proprainiciate, simple ĉar tio aperas al ni utila. Tiu reago de la aliaj malpliigas vian povon manovri, do vian liberecon. La Eternulo, diris Joel, mia kolego – kaj en lia buŝo klare sonis la granda E – ne povus samtempe voli, ke vi estu libera kaj feliĉa, kaj ne atentigi vin pri la eraroj, kiujn vi evitu por povi feliĉi kaj liberi. Ŝtelo, mensogo, adulto kaj la aliaj agoj signitaj kiel evitindaj, estas agoj, kiuj povas limigi feliĉon kaj liberecon. Kion pluan diris Joel? Ha jes! Ke kiam oni faras unu el tiuj fuŝagoj, oni anstataŭigas aŭtentan liberecon per iluzia libereco: kredi, ke oni povas fari ion ajn, kion oni deziras, kaj ke tio ne havos konsekvencojn. Tio estas nei, ke kaŭzoj havas efikojn proprajn al la kaŭzo, ne dependajn de ni.

Nia universo ampleksas miliardojn da estuloj malsamaj, kaj se oni volas eviti, ke ili malutilu unu al la alia, necesas reguloj. Se ekzistus nur unu aŭto, ne gravus, ĉu ĝi veturos dekstre aŭ maldekstre, sed kiam estas multegaj... Se vi eniras aŭtoŝoseon laŭ inversa senco, rilate al la tuta trafiko, vi kaŭzos katastrofon, aŭ vi sukcesos tiun eviti nur streĉe atentante kaj devigante ĉiujn aliajn same streĉe atenti. Ne eblas fari ion ajn. Ĉar ni estas multegaj kaj plej diversaj, necesas precizaj reguloj, por ke nenio fuŝiĝu. Ĉu vi deziras mondon diversan, do neprigantan regulojn, aŭ ĉi vi preferas esti sola, ĉar tiam vi povos fari, kion vi volas? Persone mi voĉdonas por mondo kun diverseco kaj multeco, ĝi estas miloble pli bela kaj interesa ol dezerto kun nur unu arbo kaj nur unu loĝanto, kiu enuas tuttage, eĉ se tiu povas fari ion ajn sen devi obei regulojn. Viaj famaj t.n. "ordonoj" estas nenio alia ol la Ariadna fadeno, kiu ebligas orientiĝi en la labirinto de la kondutoj alireblaj al estuloj multnombraj kaj diversaj, kiuj interpuŝiĝas sur la sama planedo.

– Kaj kio pri la devo ripozi unu tagon el sep?

– Psiĉjo, psiĉjo! Min demandas tion vi? Vi tamen foje diris, ke vi devas kuraci multajn deprimiĝojn, kiujn kaŭzas trolaborado. Se oni ne respektas la leĝon de nia funkciado, laŭ kiu alternu tempo por aktiveco kaj tempo por ripozo, la nerva sistemo ekgalopas neregeble, ĝi tiel ekscitiĝas, ke oni ne plu dormas, perdas energion sen povi rekolekti ĝin, komencas misfunkcii: oni ĉesas esti libera. Tion al mi klarigis vi.

– Kaj la devo kulti al Dio?

– Jam duan fojon vi uzas la vorton "devo". Sed neniu devigas vin. Certe ne mia paradiza amiko. Milionoj da homoj ne honoras Dion per kulto, kaj ĉu vi povus citi unu el ili, kiu estis pro tio punita? Absolute ne. Ne temas do pri devigo. Estas indiko por trovi la vojon, kiu kondukas al maksimumo da libereco kun maksimumo da feliĉo. Sed mi ne scias, kiel respondi, krom per atesto pri mi. Mi konfesu al vi ion. Ek de iom da tempo, ne nur mi din vizitas preskaŭ ĉiunokte, sed mi kultas din. Fakte, mi parolas al di preskaŭ tuttempe, tuttage, kiam mi ne estas koncentrita al io alia, kaj eĉ kiam mi faras laboron, kiun mi streĉe atentas, ŝajnas, ke mia babilado kun di plu daŭras silente, en la nekonscio, vi eble dirus.

– Pli ĝuste en la antaŭkonscio.

– Por mi tio estas sengraveca distingo. La grava afero estas, ke ek de kiam mi esprimas mian ligitecon per kulto, ĉio funkcias pli bone en mia vivo. Eble ĉar tio metas ĉion ĝustaloken. Tiu amiko estas por mi grava realaĵo. Klini min antaŭ di, lumigi kandelon pensante pri di, paroli al di eĉ en la momentoj, kiam mi ne povas din vidi, estas preni en konsideron tiun gravan realaĵon. Mi faru al vi duan konfeson. Ne nur mi kultas al di, sed mi aliĝis al komunumo, kiu same faras. Kaj tie mi konstatis, ke ligoj nodiĝis, ligoj de amikeco, respekto, solidareco. Fakte, kulti estas dediĉi tempon al rilatado. Se oni havas amikon, al kiu oni ŝuldas ĉion, kaj al kiu oni havas la plezuron doni multon, ĉar oni amas lin, estas normale antaŭvidi tempon por li en sia vivprogramo, ĉu ne vere? Oni estas pli libera kaj pli feliĉa, ĉar oni nutras en si, kaj en la alia, senton, kiu bonfaras al ambaŭ.

– Dirante tion, vi min surprizsaltigis.

– Kiel do?

– Konfesante, ke vi aliĝis al komunumo, kiu kultas. Tio ne plu estas simpla deliro aŭ halucinoj, tio estas elplenumado.

– Kion vi volas diri? Mi ne komprenas "elplenumado".

– Mi ne scias, kiel tion esprimi nialingve. Estas faka vorto, angle acting out, france passage à l'acte. Oni uzas tiun vorton por signi, ke iu nekonscia aŭ pli malpli konscia inklino eliras el la sfero de nur bildoj aŭ sentoj, kaj fariĝas ago konkreta, plenumiĝas ekster la mensa vivo, en la reala, ekstera mondo. Sed kiel ajn vi nomu tion, via deliro efektive per tiu decido esprimiĝis en la realeco. Mi antaŭe ne kredus tion pri vi...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.