La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Dekkvara kunsido

Ne senkorpa

– Refoje vi cerbumis pri miaj diraĵoj, kaj vi deziras diskuti. Tio vidiĝas el via vizaĝo. Ni ofte staras malproksime de la komenca projekto: ke mi simple raportu miajn travivaĵojn en la transo.

– Mi konfesas, ke vi pravas. Vi igas min cerbumi, tio estas fakto. Kio interesas min, tio estas vin kompreni, kompreni la mensajn meĥanismojn, per kiuj naskiĝas viaj strangaj noktaj eksterteraj vojaĝoj. Kaj kiel mi povus esti certa, ke mi bone komprenas vin, se mi ne demandas?

– Konsentite. Nu, bone. Elpafu!

– Vi klarigis al mi pasintfoje, ke via luma amiko la eternulo estas nek persona nek nepersona. Kaj mi kontraŭdiris, ke ĝi havas sentojn, ĉar ĝi sendas savistaron al tiuj, kiuj estas enŝlositaj sub la ruboj de ruinigita konstruaĵo. Sed, eĉ se superpersona, kiel principo povus ami? Ĉar por mi, senkorpa estaĵo nepre estas io abstrakta.

– Jen tipa okazo, kiam reliefiĝas la nekredebla distanco inter vi kaj mi. Se laŭ vi temas pri principo, ĝi havas nenion komunan kun la estulo, kiun vi petis min rakonti. Principo estas io, ne iu. Krome, mia amiko havas korpon. Kiel mi jam diris, di estas kiel sango en vi. Di estas la vivo en vi. Vi estas ties korpo. Kaj ankaŭ mi. Sed di lasas vin libera – kaj di lasis liberaj la socion, viajn gepatrojn, ĉiujn, kiuj iel influis vin – tiel, ke via korpo povas fari agojn, kiujn "di-en-vi" per si mem ne farus. Certe estas okazoj, kiam vi sentas, ke vi faras aferon, kiun funde de vi vi ne aprobas, ke vi estas kvazaŭ enŝlosita en konduto, kiun vi ne vere elektis plene libere. Tiuj estas okazoj, kiam vi estas viktimo ĉu de via pasinteco (stulta decido, kiun vi foje plenumis kaj kies konsekvencoj plu daŭras), ĉu de aliaj estuloj – gepatroj, amikoj, instruistoj, pastroj, filmkreantoj, libroverkintoj, reklamistoj, ĉiaspecaj uloj – kiuj kondiĉis vin fari aferojn, kiuj, funde, malplaĉas al vi, sed el kiuj vi ne scias, kiel malligi vin. Eble estus troigo diri, ke ni vivas en mondo, en kiu ĉiuj konstante provas influi ĉiujn, sed ĉu vi ne kredas, ke estas iom da vero en tiu ideo? Kaj kiam la influemuloj uzas tre potencajn premrimedojn, ekzemple: "Se vi tion faros, vi eterne suferos en infero" aŭ "Se vi ne surhavas veston aŭ ŝuon de marko Ikso, kio vi estas? Nulo!", ni estas tiel malfortaj, ke la premanto gajnas. Ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj ne kapablas defendi sian liberecon, ili konstante serĉas, sen tion konscii, iun, kiu diros al ili, kion fari aŭ kion pensi.

– Jes, mi vidas, kion vi celas. Tia estas ekzemple cigaredfumanto, kiu volus ĉesi fumi, sed kiu ne sukcesas, kaj kiu komencis, ĉar, kiam li adoleskis, lin tedis ĉiam rifuzi la proponitan cigaredon kaj aŭdi la kunulojn diri "Vi ne kuraĝas fumi, ĉu? Vi ne estas viro!" Ili ne respektis lian liberecon, ili premis, por ke li faru kiel ili, la reklamoj aldonis al ilia influo siajn manipuladojn de la nekonscia psiko, kaj nun li bedaŭras, sed li ne trovas, kiamaniere eliri el tiu sakstrato.

– Jes. Ekzakte al tiaj sintenoj mi aludis. Ni povas uzi nian persvadforton aŭ nian prestiĝon por konduki aliajn al kondutoj, kiuj funde ne plaĉas al ili. Aŭ instrui al ili ami aferojn – drogon, malhonestaĵojn, seksumajn praktikojn ne respektajn al la partnero – kiujn, komence, ili sentis plej kontraŭaj al tio, kio radias plej profunde en ili. Temas pri perversigo de gusto aŭ inklino.

– Vi priskribas per terminoj... kiel diri?... ĉu metafizikaj?... realaĵojn, kiujn mi ĉiutage renkontas en mia profesia praktiko. Sed en nia ĵargono ni nomas tiujn "kompleksoj", "nekonsciaj meĥanismoj", "duobla ligo", ktp

– Egale, kiel tiuj nomiĝas, kiam la funkciado de liberecoj estigas diferencon inter tio, kion via korpo faras, kaj tio, kion via animo esperas en siaj plej profundaj tavoloj, aperas streĉiĝo, konflikto, inter la fundo kaj la pli supraĵaj niveloj. Mi tion bone perceptis pri mi. Kion oni sentas, kiam oni sentas sin malbonhumora, fuŝa, aĉa, sentaŭgulo, aŭ sentas la mondon fuŝa, aĉa, maltaŭga, tio estas la konflikto inter "di-en-ni" kaj "ni-en-ni". Tiu foje montris al mi, ke nia korpo enhavas pli multajn agantojn ol ni imagas.

– Aj aj aj! Per tia diro, amiko mia, vi montras vin preskaŭ psikoza. Ekzistas fakterminoj por tiatipa deliro...

– Sed eble la frenezuloj estas tiuj, kiuj kredas, ke ili komprenas ĉion, kaj kiuj elpensas tiajn terminojn por rigardi de supre homojn, kies travivaĵoj superas la komprenpovon de ilia malvasta cerbo. Krome, kiel vi scias, mi ne pretendas ne esti freneza. Mi ne scias. Mi ne eldiras juĝon. Mi rakontas miajn travivaĵojn. Dia korpo estas ne nur la via, estas ankaŭ arbo, herbejo, lago, floro, domo, kiujn homoj konstruis kun koro plena je amo...

–... aŭ kun multe da egoismo kaj aĉa kompreno pri belo.

– Jes. Se tiel, homoj vestis din per vesto, kiu din misprezentas. Di tion ne ŝatas, sed di lasas ilin fari, ĉar por di homoj estas infanoj, kiuj ne scias, kion ili faras, kiuj tion lernas ege malrapide, ege laŭgrade, de jarmilo al jarmilo. Di similas patron, kiu lasas sian fileton ludi tajloron kaj surmeti sur la korpon patran vestaĵojn, kiuj naŭzus lin, se tion farus plenkreskulo. Aŭ katon, kiu konsentas, ke infano kaŭzu al ĝi doloron, ĉar ĝi scias, ke estas infano. Mia luma amiko lasas la homojn kaj aliajn estulojn fari, kion ili volas, ĉar di disponas eternecon. Di scias, ke la allogo de dia belo / bono estas tiel forta, ke homoj kaj aliuloj finfine vestos la universojn laŭ maniero, kiu taŭgas al di. Por di jarcento estas multe malpli ol sekundo por ni.

– Unu el la fascinaj trajtoj de via mensa stato estas via tempa skalo. Vi rigardas laŭ vidpunkto tre malsama ol la mia. Vi parolas pri jarcentoj kaj jarmiloj en kazoj, kiam mi uzus skalon nur horan aŭ tagan.

– Tiaj la aferoj aperas al mi, kiam mi iras al mia rendevuo trans la bordo. Sed mi revenu al tio, kion mi diris: mia tiea amiko ne estas principo. Estas iu, kiu amas, vibras, vivas. Di estas amo, vibrado, vivo. Kaj di transdonas amon, vibradon, vivon. Di traktas ĉiun ekzistanton kiel unikan. Estas la malo de administrejo. Por la impostoj, kiu vi estas, tio tute ne gravas. Kio gravas, tio estas eksteraj aferoj: via salajro, viaj enspezoj, via familia situacio. Sed kio okazas en via imago, viaj revoj, sonĝoj, deziroj, timo, suferado, aspiroj, psika aŭ spirita vivovojo, tio ne estas konsiderata. Di agas male. Kio din interesas, tio estas via esto. Vi kiel persono, ne kiel n-ro Tiom aŭ Tiom ĉi.

– Ĝi havas malsaman sintenon rilate al ĉiu kreito?

– Jes. Di estas plene adaptita al ĉiu kreato, di ja...

– Pardonu la interrompon, kial vi diras "kreato", ne "kreito"?

– Ĉar di ne ĉesas krei ĉion, kio ekzistas. Di nun kreas vin, kaj min. Je ĉiu sekundo de nia tempo di subtenas tiujn, kiujn di kreas. Di estas kiel mano en infanteatra pupo. Sen la mano ĝi estus mola kaj inerta. Sed mia komparo riskas kaŭzi miskomprenon, ĉar vera teatra pupo ne vivas sendepende. Kontraste, homo liberas: estas pupo, kiu faras, kion ĝi volas, kiu decidas, kion la subtenanta mano faros. (La realo estas pli komplika: oni aldonu, ke la teatra pupo samtempe estas viktimo – kaj profitanto – de la influo de aliaj estuloj, kiuj antaŭe intervenis en ĝia vivo: ĝi faras movojn, kiuj jen estas tiuj, kiujn ĝi mem volas, jen estas movoj, kiujn aliaj kondiĉis ĝin fari, sed ambaŭkaze la mano lasas la pupon regi siajn movojn.)

– Se tiel, la mano utilas al nenio! Kial supozi, ke ekzistas mano? Ne estas mano!

– Estas unu mano, ĉar estas ankaŭ alia mano, kiu estas parto de la sama korpo. Ankaŭ tie estas pupo vibranta. Di lasas ilin ludi. Ili povas frapi unu la alian, batali, insulti sin reciproke: estas stadio en ilia ludo. Di scias, ke finfine ili komprenos, ke estas preferinde harmonii inter si ol malestimi, ol kriaĉi humilige aŭ ol militi. Pro respekto, di volas, ke ili mem atingu tiun komprenon, ne ĉar iu perforte trudis la bonan sintenon al ili. Sed mia komparo, kiel ĉiuj komparoj, tre malproksimas de la realo, kia mi vidis ĝin. Eĉ se nur ĉar mi devus atribui al di senfinan nombron da manoj.

– Kiam vi diris, ke la pupo regas la manon, tio pensigis min pri dancado.

– Jen belega bildo! Vi plene pravas. Ĉiu estulo dancas kun di. Iuj sentas, ke di pli bone gvidas ol ili, kaj ili petas din gvidi. Tion di faras, kvankam kelkfoje di diras: "Tamen, iom da digno! Ne pasivu! Akceptu iniciatemi! Nun estu via vico konduki min." Aliaj volas fari, kvazaŭ ili estus solaj, sen partnero. Di respektas ilin, lasas ilin konduki din tien, kien ili iras. Di plu havigas al ili vivon, moviĝon. Di provas revenigi ilin al ilia propra ritmo, al la vera ritmo de la paro, di flustras al ili, ke tiu zono estas danĝera, aŭ tiu maniero danci nekontentiga, sed di nur flustras. Di neniam perfortas, ĉar por di, kio valoras pli ol ĉio, tio estas libereco. Di scias, ke oni sukcesas pli bone, se oni malkovris mem. Kaj di scias ankaŭ, ke se la partnero faligos ilin en abismon, di kapablos eltiri lin aŭ ŝin el tie.

– Se ĉiu dancas kun ulo, kiu estas la sama laŭ miliono da ekzempleroj, devas esti ege monotone!

– Sed ĝuste tiel ne estas. Kaj mi imagis, ke vi komprenis! Memoru, kion mi diris pri dia amo al diverseco. Di similas manon en teatra pupo. Se estas infana pupo, di similas infanan manon, se estas gorila pupo, gorilan manon. Di estas la animo de ĉiu korpo. Di ne estas la sama ulo. Jes, jes, mi eraras. Kiel malfacile estas klarigi ĉi-tere aferojn tiel simplajn tie! Di ĉiam estas si, la unikulo, la sola, kiu estas super ĉio, origine de ĉio, baze de ĉio kaj fine de ĉio, samkiel centre de ĉio, sed di havas miliardojn da vizaĝoj. Ĉar di estas vivo konstante renovigata. Mi nomis din ondemaj, ŝanĝiĝantaj rebriloj, ĉu vi memoras? Di povus esti io ajn, krom monotona.

– Adaptita al ĉiu, amanta ĉiun, ĉu?

– Jes. Estas dio proksima. Tiel proksima al vi kiel viaj karno kaj sango. Sed samtempe universala: ena al ĉio, subtenanta ĉion ekzistantan, amantan ĉion, kio estas.

– Ĉu ankaŭ viruson, kiu kaŭzas inferecajn suferojn?

– Aŭskultu, tion mi ne vidis. Sed se juĝi laŭ tio, kion mi efektive konstatis, mi diros, ke plej probable okazas jeno: di amas la viruson, sed di ne amas tion, kion la viruso faras al la malsanulo, aŭ di ne amas ĉi ties mankon de rezistopovo, kiu ebligas al la viruso agi detrue. Kiel estaĵo, la viruso estas amata. Sed io certe estis perversigita en la rilato inter homo kaj viruso, ĉu la homo iĝis sendefenda kontraŭ io, kio havis alian funkcion ol malbonfari, ĉu la viruso estis enpuŝita en alian agadon ol tiu, por kiu ĝi kreiĝis. Kiam vi diras al via edzino vundan parolon, se tio okazas al vi, di amas vin, eĉ en tiu momento. Di amas vian personon, vian eston, vin. Sed kion vi faras, tio ne plaĉas al di. Ĉar di amas ankaŭ la personon de via edzino kaj por di ĉiu ekzistanto rajtas esti respektata. Miaopinie, por di ekzistas granda diferenco inter estulo kaj ago... Ej! Mi atentu! Estas io fia en niaj interparoloj!

– Kio?

– Pli kaj pli vi alparolas min, kvazaŭ mi estus fakulo pri Dio. Kaj mi ludas la ludon, kiun vi ekirigas. Ĉu ne ĝuste tion moralistoj nomas "orgojlo"? Eĉ se vi ne kredas, kion mi rakontas, via maniero paroli flatas min. Mi preteratentas, ke mi scias pri di praktike nenion. Mi ŝajnigas min tiu, kiu scias. Mi donas al vi belajn respondojn, kvazaŭ mi kompetentus. Estas trompe. La demando, kiun vi ĵus vortigis, tre alte superas mian "halucinan" sperton. Nenion mi eksciis pri virusoj. Kial mi tamen provis respondi?

– Estas home, laŭ mi. Unuflanke, mia parolmaniero subkomprenigas, ke vi havas tiun kompetentecon, kaj estas normale ludi rolon, kiun la alia atribuas al ni kiel evidentan. Aliflanke, estas home, kiam oni havas partan sperton en unu kampo, provi diveni, surbaze de tiu sperto, kio okazas tuj trans la limo de la konataĵoj. Estas tie nenio riproĉinda. Des pli se, kiel vi, oni kapablas ekkonscii, kio okazas, kaj konstati, ke oni eliras el la konata sfero. Se ne, oni misprenas probablan opinion por vero, kaj oni falas en antaŭjuĝon.

– Vi estas indulgema. Dankon pri viaj toleremo kaj kompreno.

– Ĉu vi scias, kiel la verkisto David Ŝahar konceptas malbonon?

– Ne.

– Li diras, ke ĝi konsistas en tio, ke afero ne situas ĝustaloke, tiel ke ĝi akiras alian identecon. Kafo en mia taso estas bono, bona. Kafo sur mia pantalono estas malbono, malbona. Ĝi eĉ ne plu estas kafo, ĝi estas makulo. Eble la viruso estas en simila situacio...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.