La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dekkvina kunsido

Ĉu toksomanie?

– Okazis io. Vi aspektas kiel iu, kiu estis... mi ne dirus traŭmatita... tio estus tro forta, sed... skuita.

– Psiĉjo, vi mirinde legas el vizaĝo, tio estas unu el viaj ŝatataj talentoj. Jes, okazis al mi io, kio... ankaŭ mi ne trovas la vorton... ŝancelis min, kaŭzis en mian animon kvazaŭ tertremon.

– Sed estas klare, ke vi retrovis vian ekvilibron, tio ne lasis vin surgrundigita, aŭ deprimita.

– Ne, tute male. Mi ŝvebas en dankemo, kaj tio estas plej agrabla. Fakte, temas pri sonĝo.

– Ĉu vera sonĝo, aŭ io, kio okazis al vi dum ekskurso en la mondo de senfina lumo? Por vi, tiuj estas tre malsamaj aferoj, ĉu ne?

– Jes. Mi sonĝas ĉiunokte, kiel ĉiu homo, kaj tio havas nenion komunan kun la alia sperto, kiu ĉiam estas tute stabila, en kadro, kiu ne varias dum la restado tie, aŭ varias nur en kohera maniero, kiel surtere. Kaj krome estas ĉiufoje io, kio bonefikas al mi, travivaĵo, dum kiu mi renkontas nur bonulojn, estulojn simpatiajn, komprenemajn, kapablajn kunvibri kun mi aŭ kundividi miajn zorgojn. En la sonĝoj okazas io ajn. Mi povas timi. Ofte mi forgesis ion, aŭ mi ne retrovas miajn ŝlosilojn. Aŭ mi sidas en la lernejo kaj mi ekkonscias, ke mi ne faris la farendan taskon. Aŭ mi estas tute nuda inter homoj vestitaj. Aŭ min persekutas banditoj. Aŭ mi transiras en unu sekundo de ĉevalo al biciklo al kamiono. Vi scias, kiajn sonĝojn mi vidas, ni sufiĉe parolis pri ili dum la terapio. Ili ne ŝanĝiĝis ek de kiam mi vizitadas la brilmondon, krom per tio, ke mi pli malofte havas sonĝojn, en kiuj mi timas aŭ sentas min malsupera.

– Vi diras, ke tiuj noktaj vojaĝoj estas stabilaj. Kiam vi forflugas al tiu brilmondo, ĉu vi ĉiufoje trafas la saman ejon?

– Ne. Tute ne. Estas preskaŭ ĉiam malsame. Mi vidas la knabineton. Ŝi ridetas al mi petole, kaj poste... Estas kvazaŭ mi ĵetus ĵetkubon, kiu difinus, en kiun ĉelon de la ludo mi metos mian ludmarkon por komenci. Fakte, mi havas ian povon super la komenca kadro. Se mi deziras alveni en loko kun difinitaj karakterizoj, senprobleme prosperas al mi. Sed tion mi ne faras, ĉar fascinas min vidi la variecon de la scenejoj, kaj tio pliigas mian liberec-senton, kiu pliigas la senton proksimi al mia tiea amiko. Ofte mi sentas din, mi sentas dian ĉeeston, eĉ se mi din ne vidas, eĉ se mi ne parolas kun di. Mi sentas, ke mi estas en mondo, kiu aparte bele manifestas din. Estas tre malfacile esprimi, kion mi vivas, per teraj vortoj. Kiam di ne percepteblas, mi tamen sentas din, kaj kiam ni ne parolas, tamen ni parolas. Kompatinda psiĉjo! Kun via kartezia logiko, vi neniam povos penetri la mondon de la glorbrilo.

– Aĉ al mi! Tamen, mi ne malbone vivas eĉ sen koni vian fantazian mondon. Des pli, ĉar mi ekkonas ĝin per vi...

– Ha jes! Tion vi foje nomis "vivi per peranto". Mi ĝojas, ke mi povas fari al vi tiun servon.

– Ni transiru al io pli serioza. Kiel aspektas tiuj neatenditaj kadroj, en kiuj vi subite troviĝas.

– Ili konigas al mi la diversecon de mia tie-transa lumkamarado, diversecon, kiu estas senfina, ĉar di estas senfina. Alivorte, povas esti ege simple, normale aŭ tute surprize. Verda pejzaĝo kiel nialanda kamparo. Granda urbo kiel Parizo, sed sen poluo, sen malbelaj magazenoj, sen homamasoj, kies vizaĝoj estas streĉitaj, zorgaj aŭ atakemaj, kaj kun pli vastaj kaj plaĉaj verdaj spacoj. Neĝa pejzaĝo. Ŝipo meze de vasta maro, jen kvieta, jen kun gigantaj ondoj. Biblioteko, kie homoj toge vestitaj malvolvas antikvajn tekstojn kovritajn per stranga skribo, ridetante unu al la alia. Vidaĵo de sur alta montaro, vi scias, kiel aperas, se oni staras pli alte ol la limo de la arboj, kaj oni troviĝas en rokdezerto. Tre paca klostro, kun kvadrata ĝardeneto kaj puto meze. Ĉambro simila al nenio konata, en domo eksterordinara, kiel verŝajne ekzistas sur aliaj planedoj. Praarbaro simila al la amazonia. Ĉina ĝardeno mirinde aranĝita, kiajn mi vidis, dum mi laboris en orienta Azio. Vastega herbejo kun enormaj aroj da bizonoj...

– Estas do bestoj, ĉu ne?

– Certe! Ĉu pri tio mi neniam parolis? Nekredeble vasta gamo de plej diversaj bestoj, floroj, kreskaĵoj.

– Kaj vi ne elektas, ĉu?

– Ne konscie. Estas pli malpli, kvazaŭ mi pagus abonon al restoracio, kies ĉefkuiristo ĉiutage preparas malsaman menuon. Mi fidas lin. Se io ne plaĉus, mi petus ion alian kaj tion ricevus. Sed neniam okazis, ke ne plaĉas al mi. Eĉ kiam mi retroviĝis rajdanta flugantan ĉevalon, kiu rapidis supren direkte al brulanta stelo. Aŭ kiam mi staris funde de oceano, kaj paŝis sen devi naĝi kaj sen spirproblemo. Iuaspekte, estas mondo sonĝa aŭ luda, kiel la mondoj, kiujn elpensas infanoj aŭ bildostri-desegnistoj. Sed ĉiam estas io, pro kio estas ege pli ol tiuj: la konversacioj, la faktoj, kiujn oni instruas al mi, la fakto esti amata, estimata, alte taksata. La ĝojo. Ĉiam estas fona etoso de ĝojo. Kaj ĉiam estas tre trankvile, krom se mi decidas la malon por preciza celo. Aŭ pli ĝuste, ĉiam regas granda trankvilo funde de mia koro, eĉ se je la nivelo de gestoj kaj agoj povas ekzisti ia ekscitiĝo.

Foje la ekskurso komenciĝis meze de tre skuata maro. Mi estis en eta-eta boato, vera nuksoŝelo. Mi estis sola, kaj ne sciis, kie mi troviĝas. Zigzagis fulmoj, tondris. Sed sentiĝis nevidebla ĉeesto, pro kiu mi estis plene trankvila, sen eĉ plej eta zorgo. En sonĝo simila sceno terure angorigus, ĝi striktigus la gorĝon, anheligus. Ankaŭ en realeco, cetere. Tie, ĝi pli similis al plezuro. Tial mi ne timas morti. Mi scias, ke trans morto nin bonvenigas homoj ege simpatiaj, kaj ni neniam enuos, tiom da fascinaj aventuroj ni vivos. Preterpase mi diru, ke vi, kiu ŝatas legi, trovos tie transe librarojn, apud kiuj ĉiuj teraj kune estas kvazaŭ ludmagazeno por sesjaruloj.

– Ha jes! Ĉu vi vidis bibliotekojn?

– Jes. Kaj vidbendejoj kaj diskejoj.

– Ĉu oni dancas en tiu universo?

– Kompreneble. Festo estas tie grava ero de la vivo. Sed ankaŭ silento, kian povas elekti iu portempe enmemiĝinta en soleco, plej ripozige. Oni tie trovas ĉiujn elementojn de surtera kaj ekstertera vivo, escepte de la malbonaj. Apud bibliotekoj ekzistas rimedoj por transdoni informojn, kiaj ne ekzistas niamonde, specoj de ĉioampleksa vido, kiuj komunikas en unu sekundo la enhavon de dudekvoluma enciklopedio (ho ve, en mia sperto, restas el tio nenio, kiam mi revenas sur nian planedon). Oni elektas laŭ la gusto kaj ritmo. Oni povas pasigi la eternecon en lernado, distrado, kontentigo de sia scivolemo.

– Ĉio, kion vi ĵus diris, tiuj pejzaĝoj, la ĉevalo, kiu ekflugas, la eta boato en la alt-onda maro, pensigas min pri LSD. Mi min demandas, ĉu, neintence, vi ne hazarde trovis sistemon, kiu igas vian cerbon sekrecii halucinigan substancon. Ĉu viaj promenoj en tiuj ĉielaj lokoj ne estus kvazaŭ toksomania kutimo?

– Je tio vi ne kredas, espereble! Aŭ ĉu pliafoje estas rimedo defendi vin kontraŭ vero, kiu vin timigas? Kiel vi povas diri ion similan? Kun via profesio, vi certe rilatas kun veraj toksimaniuloj. Ĉu vi vidis eĉ unu, kiun drogo kondukis al anima paco, al trankvilo, al ekvilibro, al pli bona sano, al kuraĝo? Vi sekvis mian progresadon. Vi konas mian evoluon. Vi perfekte scias, ke mi ŝanĝiĝis ek de la unua vojaĝo tien laŭ plene pozitiva maniero. Vi eĉ scias, ke mi estis psikologie kaj spirite devigita ŝanĝi mian okupon, ĉar mi ne plu elportis nur relative facile perlabori monon, kaj io profunda en mi postulis, ke mi prizorgu suferantojn, agu en la kampo de homa mizero, pro kio mi transiris al sociala aktiveco, kvankam mia salajro nun havigas al mi kvaroble malpli da mono ol mi ricevis en mia antaŭa profesio. Vi scias, ke mia edzino trovas la vivon kun mi tre pli facila kaj plaĉa, ek de kiam mi oftumas en tiu paradizo. Se vi konas drogon, kiu havas tian efikon, mi tre dankus, se vi indikus al mi, kiu. Kaj vi havas la moralan devon konigi ĝin al niaj aŭtoritatoj, al la medicinaj, sociaj kaj ekonomiaj rondoj, al internaciaj instancoj. Ĝi rapide solvus ĉiujn problemojn de la homaro.

– Bonvolu senkulpigi min. Vi pravas. Neniu drogo havas sur la psikon la efikon, kiun klare havas sur vin viaj malkovroj en tiu transa mondo. Toksa drogo enŝlosas individuon en si mem. Viaj noktaj ekskursoj malfermis vin al aliuloj. Ili liberigis fontojn de sindediĉo kaj sindonemo, kiujn mi nur povas agnoski. Mi scias pri viaj aktivecoj serve al senesperuloj kaj homoj senhejmaj, ili estas publike konataj. Kaj estas vere, ke vi tute ne estis tia antaŭe. Pardonu min. Asimili viajn travivaĵojn al drog-efiko estis nepermeseble.

– Uf! Mi ektimis. Mi ĝojas, ke vi ekkonsciis la signifon de via diro. Alie nia rilato estus fuŝita. Mi ne plu fidus vin. Sed... mi bone komprenas, ke la ideo venis en vin. Estas spontana reago tute normala. Hipotezo, kiun vi devis fari.

– Dankon pri via kompreno. Sed nun mi ŝatus, ke ni revenu al tiu sonĝo, kiu tiom skuis vin, kaj kiu estis vera dorma sonĝo. Ĉu vi rakontu ĝin?

– Estis mallonge, sed plej intense. Mi marŝis en sablodezerto. Mi estis elĉerpita. Mi soifis mortiĝe. Mi malsatis. La suno estis senkompata. Mi ne sciis, kie mi estas. Mi marŝis, marŝis, marŝis plu, ĝis mi falis, perdinte la forton teni min sur miaj kruroj. Mi ne dubis, ke mi mortas, ke ĉi-foje estas vere la fino. Mi perdis la konscion. Post longega daŭro mi vekiĝis en groto. Kaŭris apud mi maljunulo kun turbano surkape, kiu psalmis ritmajn frazojn. Komence estis tute konfuze, sed iom post iom mi komprenis, kion li ĉantas kaj mi sentis, ke tion mi ripetu. Estis kvazaŭ magia formulo, kiu min resanigos: "Dissolviĝu la timoj / Regu lumo / Bono disvastiĝu kaj venku" Mi ankoraŭ estis grandparte nekonscia, kiam mi komencis ripeti tiujn vortojn. Kaj subite mi retroviĝis en oazo kun beleco senkompara. Staris palmoj, mozaikaj fontanoj, marmorpalacoj puntece prilaboritaj. Ek de tiu fazo de la sonĝo, la etoso tre similis tiun de miaj paradizaj ekskursoj. Tamen estis malsame. Jen. Estas nenio pli ol tio. Mi ne sukcesas komuniki, kial mi sentis ĝin tiel eksterordinara. Eble la dankosento al la turbana maljunulo. La impreso, ke oni tiris min elmorte, el morto aparte abomena, en angoro kaj plena sekiĝo.

– Dankon, ke vi rakontis al mi tiun belan sonĝon.

– Mi rakontis la sonĝon, sed ne tion, kio okazis al mi tuj, post kiam mi vekiĝis. Mi ne povas diri tion. Mi ne kuraĝas. Vi rigardus min definitive freneza. Eble foje, post multe da tempo, mi tion rakontos al vi.

– Feliĉe mia profesio trejnis min elporti frustron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.