La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dudektria kunsido

Ĉu halucino, ĉu atesto?

– Mi avertu vin tuj, hodiaŭ mi estas malbonhumora.

– Kio okazas al vi?

– Nenio speciala, nenio persona ĉiaokaze. Sed tiu pluvo, kiu ne haltas... Kaj tiu tutmonda politiko, kiu ŝajnas tiel freneza! "Frenezas la Romanoj", diris Obeliks. Kial redukti tiun juĝon al nur unu popolo? Frenezas la homoj!

– Vi pravas. Nia socio vivas ekster la sfero de psikologia sano.

– Estas suferige por mi vivi en du mondoj. En ĉi tiu, kun la konstanta maljusteco, la multaj suferoj, kaj maniero konduti samtempe malsaĝa, ekscita kaj malbonkora, kaj en tiu transa, kiun mi vizitas preskaŭ ĉiunokte. La kontrasto estas grandega, kaj mi spertas ĝin kiel disŝiron. Mi vidas, kio povus ekzisti, kio fakte ekzistas en alia dimensio, kaj mi vidas, ke ĉi tie sur nia planedo en ĉi tiu tempo oni faras nenion por atingi la samon, kvankam eblus.

– Ĉu vi vere kredas, ke eblus?

– Mi eĉ ne dubas, ke oni tion atingos. Mi eĉ povas diri, ke tion mi vidis. Aŭ halucinis, se vi preferas. Nuntempe ni troviĝas je stadio plej primitiva. Jarmiloj necesas, por ke ni tiru la lecionojn el niaj eraroj. Al mi estas vere strange. Kiam mi troviĝas ĉi tie, mi travivas momentojn de senpacienco, kiel mi ĵus spertis. Kaj kiam mi estas tie transe, mi vidas, ke nia planedo progresas direkte al plena, luma, disradianta feliĉo, sed, tute simple, je helika rapideco. Ritmo de heliko, fakte, kiu ne antaŭeniras rekte, kaj kiu jen kaj jen revenas malantaŭen, antaŭ ol reiri la ĝustan vojon, sed tamen, sumsume, progresas al sia celo.

– Eble. Kiam vi ekparolas pri jarmiloj samtone kaj samfacile, kiel mi parolus pri horoj kaj tagoj, vi ĉiam imponas al mi. Via temposkalo estas io, kio plifortigas en mi la senton – kiu timigas min – aŭskulti iun, kiu efektive vidis alian mondon realan. Mia tuta trejniĝo, mia tuta sperto, mia tuta vivo, fakte, ribelas kontraŭ tiu ideo. Sed ĝi estas en mi. Estas terure! Se tion oni scius... Same, kiam vi klarigas, ke por via amiko la eternulo neniu estas ridinda, mokinda, eĉ de supre kompatinda. La homoj, kun kiuj mi konstante rilatas – kolegoj, parencoj, amikoj –, oftege taksas homojn ridindaj, mokindaj aŭ kompatindaj. Kun perceptebla supereca sento. Kaj se mi scius, ke ili opinias ion similan pri mi... Ĉiaokaze, vi sukcesis ion, kio ŝajnis al mi neebla.

– Kion do?

– Vi sukcesis akceptigi al mi kiel eblan, kelkfoje eĉ preskaŭ probablan, la hipotezon, ke vera dio reale ekzistas. Mi emfazas: vera. Dio tute ne simila al tiu, pri kiu oni parolis al mi, dum mi estis infano, kaj kiun mi forĵetis, kiel ankaŭ vi, kun intensega sento pri liberiĝo. Mi rifuzis ĝin, ĉar ĝi estis maljusta, ĉar ĝi estis neverŝajna, ĉar estis evidente, ke la homoj elpensis ĝin por sekurigi sin, eltiri sin el sia timo, havigi al si konsolon aŭ esperon, kiam ĉio iras fuŝe. Sed la via...

– Vi certe rimarkis, ke mi malofte diras "Dio", eĉ se pronome mi nomas din "di". Mi preferas nomi din mia amiko la eternulo, mia kamarado de tie transe, aŭ io simila, ĝuste, ĉar la vorto "Dio" tro ofte elvokas iun tre diferencan de tiu, kun kiu mi amikiĝis en la alia mondo.

– Sed vi kultas al ĝi. Tion vi mem diris.

– Sed mi ne diris al vi, al kiu komunumo mi aliĝis. Vi ne scias, kiu di estas. Eble estas Alaho (Allah, se vi preferas). Aŭ Ganeŝo, la hindua dio, kiun oni bildigas kun kapo elefanta.

– Nu, kiel ajn vi ĝin nomas, temas pri iu dio. Ĝi havas ĉiujn karakterizojn de la dio de teologoj. La diferenco estas, ke, kiam oni legas tekston teologian, oni diras al si: "Estus bele, se tia estulo ekzistus, sed ne estas konvinke, estas nur revo. Teologoj esprimas sin kiel infanetoj, kiuj misprenas siajn dezirojn por realo aŭ kiuj projekcias sur ĉielon la idealigitan bildon de sia patro." Agacas min, ke pri vi mi ne sukcesas diri la samon! Mi ne komprenas, kial. Estas humilige.

– Pardonu min, mi bedaŭras, sed, sincere, mi faris nenion tiucele.

– Klare! Mi ne kritikas vin. Mi konstatas nur, ke pro vi la ekzisto de via dio aperas al mi probabla. Tio ŝancelas min.

– Kial? Kion tio ŝanĝas?

– Se ĝi ekzistas, ĉio estas malsama. Vivo havus sencon. Eĉ bonan sencon. Sencon kunmetitan el amo, paco, harmonio, simpleco, justeco...

– Plus humuro, fantazio, kreemo, ĝojo. Plus senfina diverseco, kio estas riĉo. Plus vivigaj streĉiĝoj, kaj konfliktoj, kiuj stimulas progresadon.

– Kiam vi parolas pri senfina diverseco, kaj pri konfliktoj, vi pensigas min pri demando, kiun jam de longe mi volus starigi al vi, sed okazo neniam prezentiĝis. En tiu senfina diverseco, kiu, se mi bone komprenis, manifestas vian Dion... Ne. Mi revortigu mian demandon: en tiu alia mondo, kien vi tiel facile iras, ĉu ekzistas spiritoj fundamente malicaj?

– Prave vi diras, ke la senfina diverseco manifestas Dion. Tiel mi sentas ĝin, kiam, decidinte ekflugi tien supren, aŭ plonĝi tien profunden, mi trovas min kvazaŭ en filmo ĉiufoje malsama. Kia ajn la kadro – alta montaro, vicoj de vinberplantoj terase aranĝitaj sur deklivo desupranta ĝis blua lago dum bela tago aŭtuna, oceano, ŝtonponto kun aparte harmonia kurbo, ekzotaj vilaĝanoj feste kostumitaj, kiuj dancas ronde – mia sento estas, ke mi vizitas la bienon de kreanto, kies imagpovo estas laŭvorte senlima, ke mi malkovras ĉiufoje novan aspekton de Dio, kiun mia cerbo tradukas en aron da sensaĵoj, da bildoj, kiuj ne estas ekzakte di, sed kiuj din esprimas.

– Jes, mi opinias, ke mi komprenas, kion vi volas diri. Via Dio ne estas eksplicite tia, sed ĉiu el tiuj bildoj esprimas unu el ĝiaj aspektoj, kiu estus per si mem neesprimebla. Vi uzas elementojn bone konatajn al vi por traduki ion netradukeblan. Kaj Dio estas la sumo de ĉio ĉi.

– Vi iom komprenas, sed ne tute. Dio ja estas multe pli ol la sumo de tio, kion mi povas vidi, di estas pli multobligo ol adicio. Sed krome tre ofte mi vidas aferojn, kiuj tute ne estas bone konataj al mi. Antaŭ ol mi gustumis unuafoje mangon, mi ne sciis, kiel ĝi gustas. Nu, tie mi gustumis centojn da fruktoj, al kiuj nenio similas surtere. Kaj mi aŭdis kanti en lingvoj aliplanedaj.

– Sed ĉu en tiu senlima diverseco, kiu konkretigas la senfinan riĉecon de via dio, troviĝas estaĵoj, kiuj volas suferigi, kiuj volas malbonfari, unuvorte malicaj?

– Mi ne scias, kiel respondi. Ŝajnas al mi, ke la aĉuloj estas tiuj, kiu ŝtopas la pason de la dia vivo. La plimulto el ni tion parte faras, tiel ke parto de la malbono pasas tra ni. La proporcio certe estas tre malsama de persono al persono (aŭ eble de besto aŭ anĝelo al alia). Kaj mi havas neniun ideon pri tio, kiom da respondeco la koncernatoj havas en la amplekso de tiu ŝtopado. Sed via demando havas sencon. Ekzistas danĝeraj estaĵoj en tiu alia mondo. Kaj kvankam mi neniam renkontis eĉ unu, mi povas diri, ke pri ilia fakta ekzisto mi efektive scias. Komence ja – estas strange, ke mi neniam tion rakontis al vi – la knabino diris, ke se mi volos reveni al ŝia mondo, mi devos protekti min por ne fari malbonajn, danĝerajn renkontojn.

– Kaj kiel oni protektas sin?

– Ŝi diris, ke antaŭ ol mi ekvojaĝos, estos saĝe diri "preĝon el tradicia religio". Tiuj estas ŝiaj propraj vortoj. Ŝi aldonis, ke tute ne gravas, se la vortoj aperas primitivaj, naivaj aŭ strangaj, la ĉefa afero estas diri la preĝon, enmense aŭ laŭte, ĉar tion farante, mi unuigos min kun la miloj da homoj, kiuj diris la saman preĝon laŭlonge de la historio, orientante sian animon direkte al la plejalto. Al la bono. (La preĝo, ŝi plu diris, ne enhavu ion ajn, kio celu altiri malbonon al iu alia; ekzemple preĝoj por venko super malamikoj, aŭ por faligi sur iun la koleron de Dio, ne havus la ŝirman efikon). Ŝi diris al mi: "Se vi turnos vin al la bono, t.e. se via preĝo celas, ke viaj ĉielaj aliancanoj helpu vin progresi sur la vojo al bonkoreco, donemo, humileco, vero, justeco, ktp, vi riskos nenion, tio kreos ĉirkaŭ vi tavolon protektan, vi estos kvazaŭ en spirita skafandro, en nemateria kosmonaŭta kombineo, tra kiu neniu pafo de malbona influo sukcesos atingi vin." Mi do tion faras ĉiufoje. Mi repensas al ĉiuj aspektoj de la bono kaj mi diras preĝon, kiun oni diras en mia komunumo. Mi ne pensas pri la frazoj, kiujn mi prononcas, mi zorgas nur pri tio, ke mia animo estu turnita al la bono, ke tiu decido preĝi estu maniero aserti: "Mi elektas la bonon", "Mi elektas la vivon", "Mi voĉdonas por amo", sed estas klare, ke ne temas pri mia persona bono, sed pri la ĝenerala bono, ene de kiu la mia estas inkluzivita. Tiu orientado de la animo estas gravega. Necesas celi al bono, kvankam ni scias, ke ni ne atingos ĝin perfekte en ĉi tiu vivo, nek nur per niaj propraj rimedoj. Ŝajnas, ke la ŝirman efikon efektivigas la orientado de la animo kaj la fido al la alimondaj helpantoj.

– Sed kontraŭ kio vi devas protekti vin?

– Tiurilate mi neniam sukcesis ricevi kompreneblan respondon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ ekzistus estuloj, kiuj volas perversigi aliajn, forlogi ilin for de la vojo bonen... Sed la knabino diris nenion pri ili, aŭ pli ĝuste, nenion, kion mia cerbo kapablis kompreni.

– Ege bedaŭrinde! Supozeble, mia profesia agado ĉefe rilatas al la efikoj, kiujn havis sur miajn pacientojn tiaj estuloj pli malpli perversaj, verŝajne tra la generacioj kaj tra la influaj uloj en la socio. Ej! Kio okazas al mi? Jen mi parolas, kvazaŭ viajn cerbumaĵojn mi prenus serioze!

– Antaŭ unu minuto vi diris, ke vi komencas akcepti, ke miaj ĉielaj aŭ halucinaj spertoj povus signifi, ke vivo havas sencon. Se vi tion akceptas, kial ne la aliajn aferojn, pri kiuj mi raportas? Kaj tio, kion vi citis – amo, paco, harmonio, simpleco, justeco, diverseco – estas nur eta-eta parto de tiu senco. Mi povus plu aldoni multajn aferojn, ekzemple la senton esti, esti si mem, rajti esti tiu, kiu oni estas, eĉ se oni estas ege malperfekta. Ĉiuj ĉi aferoj, tiu indulgema kaj harmonia mondo, regata de reciproka amo kaj de kreemo, estas paradizo.

– Ĉu vi legis la romanon de Johán Valano "Tien"?

– Ne. Mi ne konas ĝin. Pri kio temas?

– La demando enkapiĝis al mi. Temas pri aventuro en alia mondo; " paralela mondo" ĝin nomas la aŭtoro. La etoso tie, se ĉion konsideri, multrilate similas tiun, pri kiu vi raportas al mi. Almenaŭ kiom koncernas la harmoniajn rilatojn inter la homoj, la ĝeneralan respekton kaj bonkorecon, kaj similajn alte taksindajn kvalitojn. Mi demandis al mi, ĉu ne kuŝus en tiu fikcia mondo la mensa bildo, kiu havigis la kadron de viaj halucinoj. Interesus min scii, kion vi dirus pri tiu romano, se vi legus ĝin. Ĝi priskribas vivon grandparte paradizan.

– Certe al tia vivo funde sopiras la homoj, vi kiel la aliaj. Sed la fundo de homo, tio estas via fako, psiĉjo, vi certe konas tion pli bone ol mi.

– Jes, mi konas tiujn dezirojn al mondo paradiza. Mi sentas ilin en mi, mi perceptas ilin en ĉiuj pacientoj. Sed mi ĉiam rigardis ilin infanecaj deziroj, iluziaj, sen responda realaĵo.

– Eble deziro estas signo. Kion ni deziras en la vivo, se ne aferojn, kiuj ekzistas? Vi deziras belan aŭton, belaj aŭtoj ekzistas. Vi deziras manĝi bongustaĵojn kaj trinki ion plaĉan, frandindaĵoj ekzistas. Vi havas seksajn dezirojn, abundas eblaj partneroj. Vi deziras tiun aŭ tiun diplomon, studoj estas organizitaj por la celantoj al la koncerna titolo. Ĉio dezirata havas respondaĵon en la realo. La deziraĵo ne nepre estas atingebla al ĉiu el ni je difinita momento, aŭ ĉar ni ne posedas la rimedojn por ĝin aliri, sed ĝi ekzistas, eĉ se ekster nia atingpovo. Neniam temas pri nenio, pri nulaĵo. Se ni deziras pacon, amon, scion, saĝon, ĝojon, ridon, amikecon, tenerecon, belecon, eble le kaŭzo estas, ke tio ie ekzistas.

– Alia afero zorgigas min. Mi diris al vi, ke mensa malsano estas kontaĝa. La mensaj procezoj de unu persono povas reeĥi en la cerbo de alia, kun kiu tiu rilatas, kaj eniĝi en ĝin. Se ili estas malsanaj, transdoniĝas la malsano, sed la inverso povas okazi. Iom da tio prezentiĝas en ĉiu sukcesa psikoterapio: komunikiĝas sana mensa funkciado. La demando, kiun mi starigas, estas la jena. Kial mi ne estas kontaĝa al vi? Mi havas la necesan prestiĝon, ĉar mi savis vin, kiam vi estis plene perturbita pro la terura traŭmata periodo, el kiu vi ĵus eliris. Post tiu longa maljusta mallibereco en fora lando, nepris, ke vi ricevu psikologian helpon por retrovi vian ekvilibron. Vi venis al mi kaj ni frukte kunlaboris, tiel ke vi sentas dankemon al mi. Cetere, vi konas miajn titolojn kaj respektas ilin, vi ne estas unu el tiuj uloj, kiuj klasas ĉiujn psikfakulojn en la saman kategorion de ĉarlatanoj. Vi faris sur min tion, kion en psikanalizo oni nomas pozitiva transŝovo. Logike mi do devus influi vin. Mia racio, mia kapablo malimpliki viajn sensencajn klarigojn devus agi. Sed mi klare estas pli influata de vi ol vi de mi. Tiam...

– Ĝenas min ne povi helpi al vi, psiĉjo mia, ĉar mi vin treege ŝatas, kiel vi scias, mi havas al vi senton de grandega dankoŝuldo. Kaj kvankam vi ofte incitas min, ĉar vi provas glitigi mian atestadon al intelekta diskuto, aliflanke, vi estas la sola persono, krom mia edzino, kun kiu mi povas paroli pri miaj travivaĵoj. Kaj tio estas ege, ege grava. Ek de kiam mi komencis promeni en la alia mondo, mi sentas min plej sola. Vivo estas tre malsama por mi ol por la aliaj. Sed tion mi povas diri al neniu. Ĉiufoje kiam mi provis, bumerangis al mi. Kvankam mi scias, ke por di neniu estas ridinda, mokinda aŭ de supre rigardinda, ne estas amuze senti, ke tia oni estas por homoj, eĉ se oni scias ilin malpravaj. Ankaŭ en mia religia komunumo mi ne kuraĝas rakonti, kion mi travivas. Kiam mi faris etajn paŝojn tiudirekte, mi tuj vidis, ke ne prosperos. La homoj ne deziras scii la veron. Strange, ĉu ne? Ĝi estus tiel bon-efika al ili!

– Tio donas al mi ideon. Kial ni ne publikigus nian dialogon? Ĉio ja estas surbendigita.

– Sed se ni publikigos niajn interparolojn, la legantoj ne prenos min pli serioze ol vi!

– Tion vi ne povas diri. Vi ne scias. Homoj estas tre diversaj. Via amiko ŝatas diversecon, kaj, se mi parolu vian lingvaĵon, ĝi aranĝas la aferojn tiamaniere, ke ĉiu homo estas unika, senfine unika. Eble do iu nombro da legantoj prenos vin serioze. Aŭ almenaŭ al ili vi malfermos pripenso-vojojn, aŭ komunikos sentojn, kiuj influos sanige.

– Vi pravas. Finfine, al mi estas egale, ĉu mi aperos mokinda aŭ ĉu oni ne kredos min. Gravas, ke ili povu konatiĝi kun mia rakonto. El ĝi ili faros, kion ili volos. Ili estos liberaj fronte al ĝi, kiel mi liberis fronte al di, kiam ŝprucis la malamo dum mia unua vojaĝo tien. Eble mia atesto malŝlosos pordojn en kelkaj animoj.

– Jes, ni faru tion, ni publikigu. Sed ne kun mia vera nomo. Ne taŭgus, ke miaj kolegoj trovu en nia dialogo pretekston por moki min. La studo, kiun mi publikigos pri la religiaj deliroj kun kuraca efiko, estos pure priskriba, kaj aperos kun mia nomo. Tie mi esprimos min tiamaniere, ke oni ne divenos, ke mi iom emas kredi viajn spertojn aŭtentaj.

– Kompatinda psiĉjo! Kiel facile ŝancelebla vi estas! Kaj tamen, kiam mi venis al vi komence, mi diris al mi: "Feliĉe mi trovis fortulon. Mi povos plene apogi min sur li." Sed ne... Pardonu... Mi malpravas. Vi estas ŝancelebla nur koncerne la alian dimension. Por via laboro sur ĉi tiu Tero, vi estas fortika, nefaligebla, kompetenta. Jes, jes, ju pli mi pensas pri ĝi, des pli mi trovas vian ideon bona. Ĉu ni do lanĉu nian libron, kiel ŝippereulo ĵetas maren botelon kun mesaĝo? Kiu scias, kiujn ĝi trafos? Eble eĉ troviĝos homoj, kiuj rekonos sin en mia aventuro. Mi celas: por kiuj tio ne estos io fremda, sed ĉe kiuj miaj diroj elvokos ion tute aŭ parte similan, de ili travivitan. Estus neverŝajne, ke nur mi malkovris tiun mondon kaj tiun eksterordinaran amikon. Se ni publikigos, la libro probable bonfaros jen kaj jen. Dankon pri via ideo, dankon, psiĉjo.

– Ĉefe, dankon al vi. Vi efikis al mi ŝanĝe. Mi estas malpli fermita ol antaŭe, ŝajnas al mi. Eble iom malpli memcerta, sed tio estas progreso. Ĉu vi scias, pri kio mi subite revas?

– Ne. Kiel mi povus?

– Ke nia libro iĝu deviga en ĉia psikfaka trejniĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.