La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Sesa kunsido

La Fonto

– Oj! Kio okazis? Kial tiu aĉa apogseĝo? La antaŭa pli plaĉis al mi, ĝi estis ege komforta.

– Necesas, ke mi aĉetu novan, sed minuton mi ne disponas: la multaj personoj, kiuj venas rakonti al mi siajn turmentojn, ne lasas al mi liberan momenton.

– Kial vi ŝanĝis? Ĉu okazis io al la alia? Ĝi tamen ŝajnis fortika.

– Konsultis min nova paciento, viro pezanta 180 kilogramojn. Li estis tre ekscitita, maltrankvila. Li ne ĉesis turni sin, returni sin, tien, reen, ekstare, reside, konstante farante larĝajn gestojn... La apogseĝo ne eltenis. En ĉi tiu profesio, ni havas gravajn respondecojn: mi eĉ ne allasis al mi la rajton ekridi, kiam ĝi frakasiĝis. Tamen estis vere komike.

– Kompatinda psiĉjo! Kiom da malagrablaĵoj vi devas elporti! Vi sciu, ankaŭ min zorgigas la ideo, ke eble mi riskas kaŭzi al vi skuon, kiel tiu ulo al via seĝo. Vi ŝajnigas vin forta, la homo kun scienca menso, kiu trovas respondon al iu ajn demando, sed mi vidas, ke kelkaj punktoj el mia rakontado ŝancelas vin. Estus bedaŭrinde, se via mondpercepto kaj via bildo pri vi mem disfalus kiel tiu sidilo.

– Ne zorgu pri mi. Mi eble pli fortikas ol vi opinias. Kion vi ĵus diris, tio estas iom ofenda. Kiel mi povus praktiki mian profesion, se mi ne kapablus kontraŭstari la agresojn de miaj pacientoj.

– Pardonu min, psiĉjo. Vi pravas. Ĉiutage reagante al stranguloj, vi certe faris al vi belan psikan kirason. Tamen ĝi ne havigas plenan protekton. Vi aspektas tiel defendema, kiam mi parolas al vi pri la alia dimensio. Lastfoje ni parolis pri la timo perdi. Mi antaŭsentas ion similan en vi ĉiufoje, kiam ni eliras el la kampo bele katastrita de nia planedo.

– Kion vi nomas mia timo al Dio, tio estus aspekto de la timo perdi?

– Jes. Kiam oni vidas din, oni perdas la ideon, ke oni ekzistas per si mem. Oni perceptas sin imagata. Oni konscias, ke oni estas malpleno, vakuo, truo. Estas neelporteble.

– Truo, ĉu?

– Tion mi foje vidis. En tio, kion vi nomas miaj halucinoj, nemateriaj aferoj riveliĝas sub materia formo. Mi ne scias, kiavorte eblas tion priskribi. Kiel en mia unua vojaĝo, kiam mi vidis la pesilon kun la du teleroj aŭ la vojforkon kun la du vojetoj. Nu, iunokte, mi vidis min... Aj! Vi diros, ke tio estas skizofrenia, aŭ psikoza, aŭ io simila... Mi vidis min fonto en fabelo.

– Fonto, ĉu vere? Vi estis aĵo?

– Mi estis fonto en fabelo. Ĉu vi volas, ke la fabelon mi rakontu?

– Kompreneble. Vi scias, ke viaj imagaĵoj fascinas min.

– Nu, bone, jen. Sur montoflanko troviĝis tre bela fonto, meze de rokoj, ĉe kiu filikoj, muskoj kaj aliaj belaĵoj kreskis. Ĝi donis akvon malvarman, plej plaĉan al la buŝo, tute sekure trinkeblan, kaj promenantoj ofte haltis apud ĝi. Dum sia longa vivo de fonto, ĝi perceptis sin, kun malmodesteco facile komprenebla, kiel belan, ĉar pentristoj venis por ĝin pentri kaj la promenantoj parolis pri ĝi admire. Aŭ kiel bonan, ĉar ĝi sensoifigis tiujn, kiuj alvenis lacaj pro la kruta supreniro, kaj ili pri tio esprimis sin danke. Ĝis la tago, kiam...

– Kial vi subite haltas?

– Por eksciti vian scivolemon. Ĝis la tago, kiam ĝi starigis al si demandojn pri si mem. Ĝi demandis al si: Kiu mi estas? Kio mi estas?

– Hm! Estis fonto kun menso metafizika.

– Vi uzas longajn vortojn, sed ĉiu normala estulo starigas al si tiujn demandojn iufoje en sia vivo. Komence ĝi diris al si: mi estas tiu belega kunmeto de rokoj, tero, musko kaj filikoj. Sed rapide venis reago: ne, tio ne veras, tiuj estas la monto, ili ne estas mi. Tiam ĝi ekpensis: nu, mi estas tiu akvo, ĉiam freŝa, kiu sensoifigas disdonante ĝojon. Sed ĝi devis konfesi, ke ĝi ne sciis, de kie venas tiu akvo, nek kien ĝi iras, kiam ĝi fariĝis rivereto. Ne, ĝi ne povis konfuzi sin kun la akvo. Tiam la kompatinda fonto ekkonsciis, kio ĝi estas reale: truo. Nenio.

– Tio ŝancelis ĝin, ĉu ne?

– Kompreneble. Per tiu skua malkovro, ĝi perdis ĉion. La tuta bildo, kiun ĝi formis pri si, komplete disrompiĝis. Ĝi estis nek bela nek bona, nur nulo. Estis neelporteble.

– Deprima, via rakonto!

– Ne. Ĝi havas feliĉan finon. Dank'al mia luma, eterna amiko. La fonton tiu amis. Di sendis anĝelon subdiri al iu familio, ke ĝi iru tien por pikniki. La etan grupon ravis la belega loko, kun tiu akvo muzike elrokiĝanta. Ne ĝenis ĝin, ke la fluo elrokiĝis kun skuaj, spasmaj plorsingultoj, tiel malfeliĉa ĝi estis (sed neniu imagis, ke fonto povas malĝoji, kaj eĉ la propraj larmoj ne apartenis al ĝi: la akvo, kiu tiel hakate elverŝiĝis, originis en fora nekonata loko, kaj tio igis ĝin des pli plorema).

Tiam infano el tiu familio demandis: "Kial estas fonto tie?" La patro respondis, iom incitite: "Mi ne scias, ĉar estas truo." Kaj la knabeto diris: "Kial estas truo?" La fonto ne bezonis atendi respondon, ĝi komprenis. Se ne estus truo, ne estus fonto. Ĝi certe estis nenio, malpleno, ne-estaĵo, sed pro tiu nenio estaĵo povis pasi: akvo. Kaj dank' al tiu akvo, kiu povis pasi nur pro tio, ke la fonto estis nulo da esto, la ŝtonoj alprenis tiun brilan belecon, musko venis tiel pentrinde ilin vesti, kaj filikoj prosperis. La tuta beleco kaj boneco, kiun ĝi manifestis, eblis nur pro tio, ke ĝi estis nenio, vakuo, aperturo. Tiam ĝi komprenis, ke ĝia digno ne konsistis el tio, ke ĝi havas tion aŭ tion ĉi, aŭ eĉ el la fakto esti tio aŭ ĉi tio, sed el la kapablo servi kiel pasejo, prezenti neobstaklon, esti la malo de malhelpo.

Ĝi kredis, ke ĝi perdas ĉion, ĝi fakte ĉion gajnis. Ĝi pli feliĉis ol antaŭe, ĉar ĝi rezignis la iluzion beli aŭ boni per si mem, sed ĝi malkovris, ke ĝi amas tiujn rokojn, tiun muskon, tiujn filikojn kaj tiun akvon, ke plaĉas al ĝi esti la neniejo, pro kiu ĉio ĉi povas ekzisti kaj esti bona kaj bela. Tiumomente ĝi sentis sin solidara kun la tuta universo. Aliaj havigis al ĝi tion, pro kio ĝi estis bela kaj bona. Sed sen ĝia nuleco ili tion ne povus fari. Tiam ĝi ekamis ilin eĉ pli forte, kaj ĝi sentis, ke ankaŭ ili amegas ĝin.

– Nu, laŭ mi, via fabelo mistrafas. Vi diris antaŭ nelonge, ke ĉiuj malfeliĉoj de homo radikas en tio, ke ĝi rezonas infanece, per nur du terminoj, ĉio / nenio. Ĝuste tion faras via fonto. Komence ĝi kredas, ke ĝi estas ĉio, kaj poste ĝi konstatas, ke ĝi estas nenio. Ĝi ne eliris el la primitiva pensmaniero.

– Jes ja, ĝi liberiĝis el ĝi! Ĝi eliris el tiu fuŝa pensado precize, kiam ĝi komprenis, ke kvankam ĝi estas nenio materia, ĝi tamen estas io. Kaj ke ĝi ne bezonas esti io alia ol si mem, esti io ne sia, por esti fonto. Komence ĝi timis perdi, kaj sekve tenis sin en vanteco kaj iluzio. Je la unua konsciiĝo, ĝi spertis panikon kaj renversiĝis al la mala impreso: ĉar trudiĝis la konstato, ke ĝi devas rezigni la ideon esti ĉio, ĝi kredis, ke ĝi estas nenio. Ĝia angoro venis de tio, ke ĝi plu rezonis infanece. Ĝi retrovis sian dignon kaj sian valorsenton, kiam ĝi komprenis, ke kvankam pasejo ne havas substancon, konsiston, tamen sencon ĝi havas, sencon, kiu modifas ĉion ĉirkaŭe kaj kiu bonfaras al multegaj homoj. Miaopinie, tiumomente, ĝi komprenis, ke ĝi estas ne nur io, sed iu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.