La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Tria kunsido

Ĉu ĉio ĉu nenio

– Kia abomena vetero! Mi ne memoras jaron, en kiu okazis tiom da fulmotondroj. Ĉu vi bone dormis, psiĉjo? Aŭ ĉu vi kuntiriĝis terurate sub via lanugaĵo dum tondro ĉiuflanke klakis?

– Estas vere, ke kiam mi estis etulo, mi terure timis tondron. Kaj fulmojn. Nun mi pli bone elportas ilin. Vi sciu, eĉ se oni trejniĝis psikologe, oni restas homo, kaj vira homo estas nenio alia ol knabo, kiu kreskis. Kiam oni troviĝas meze de fulmotondro, oni estas impresata, eĉ miaaĝe. Ĉu la ideo pri Dio ne fontus, ĉe primitivuloj, el travivaĵo pri ŝtormo?

– Eble ĝi radikas en travivaĵoj kiel la mia. Sed eble via timo al la transa mondo, pri kiu vi petas min rakonti, fontas el paniko infanaĝe sentata, kiam fulmis kaj tondris.

– Eble vi pravas: apud la deziro vidi vian transan mondon kaj ties ĉefrolulon, ekzistas en mi timo ilin renkonti. Sed miaopinie tio ne rilatas al timo pri fulmotondro. Nur al tio, kion oni diris al mi pri Dio.

– Tion mi facile komprenas. Oni prezentis Dion al vi kiel estron, kiu juĝas kaj kondamnas, ĉu ne? Kaj, krome, kiu kondamnas laŭ plene arbitraj leĝoj, kontraŭ kiuj ribelas nia sana prudento. Honeste, tian ulon indas timi. Ulo, kiu kondamnas pro simpla deziro, eĉ kiam oni eĉ ne komencetis agon, kia abomenindo! Fundfunde ni estas bestoj, kun io kroma, konsentite, kio igas nin homaj, sed kio nenion forprenas el nia naturo fundamente besta...

– Vi pravas. Eĉ anatomie tio estas vera. Kio faras nin homoj, tio estas nia tre evoluinta cerba kortekso. Nur superaj bestoj kiel hundoj aŭ simioj havas tian kortekson, sed la nia estas ege pli disvolvita. Sub ĝi nia cerbo estas preskaŭ la sama kiel serpenta.

– Vi konfirmas, kion mi opiniis. Sed, pensu! Se ĉiufoje, kiam oni havas normalan biologian reagon, kiel seksan deziron, oni eliras el la sfero de tio, kio estas permesita, kiel eblus vivi? Aĥ, penso trafulmis mian menson, sed ĝi pasis tiel rapide, ke mi ne sukcesis kapti ĝin. Ŝajnas al mi, ke ĝi iel rilatis al la pensmaniero de infanoj. Io, pri kio vi parolis al mi dum la terapio.

– Ni provu retrovi ĝin. Diru, sen pripensi, kiu estas la unua bildo, kiu venas al vi en la menson?

– Nekredeble! Vilaĝa stacidomo! Surskribo: "Estas malpermesite trapasi sur la trakoj".

– Jes, mi vidas. Kune alvokis la bildon almenaŭ du ideoj. Unu estas nia temo: malpermeso, malpermeso trapasi limon. Kaj la dua rilatas efektive al la infana pensmaniero. La penso, kiun vi ne sukcesis teni, verŝajne estas memoro pri tio, kion mi klarigis pri la du-termina mondpercepto de eta infano. Eble mi snobece uzis la vorton "binara" por karakterizi ĝin.

– Nu, kia rilato kun stacidomo?

– En nia plurlingva lando, ĉiufoje, kiam vi staras sur kajo atendante trajnon, viaj okuloj legas, eĉ se vi ne konscias tion: "Vietato attraversare i binari", "Estas malpermesite transpaŝi sur la trakoj". La trakoj nomiĝas "binari" en la itala, ĉar la reloj ĉiam paralelas duope. Same kiel duece funkcias la menso de eta infano.

– Duece!? Vi ne estas klara! Kion vi celas?

– Kiam eta infano (ĝis proksimume aĝo de kvin jaroj) provas rezoni, pripensi, ĝi povas samtempe teni en la kapo nur du terminojn, kiuj estas kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj. Ĉio/nenio. Unua/lasta. Bona/malbona. Bela/malbela. Forta/malforta. Granda/eta. Inteligenta/stulta. Kaj en tiu serio, ĉiuj unuaj terminoj asimileblas inter si. La sento estas, ke la duaj terminoj estas nepre evitindaj, kvazaŭ ili surhavus ŝildon kun la vorto "Danĝero!". Esti akceptebla, tio estas esti forta, granda, bela, saĝa, la unua. Necesas ĉion fari por ne esti malbela, malforta, malgranda, stulta, lasta. Funde de sia koro, infano ofte kredas, ke ĝi estas pli kulpa, ol ĝi fakte estas, ĉar eĉ plej eta kulpo klasas ĝin en la kategorion de la forĵetinduloj, la duan serion, la aĉajn kvalitojn. Por ĝi plenkreskulo estas ĉio (kapablas ĉion, scias ĉion, havas ĉiujn povojn) kaj infano estas nulo (nenion scias, nenion povas, nenion valoras). Dio, estante la Super-Grandulo, necese troviĝas en la kategorio de la juĝistoj, kiuj konstatas la nulecon de la infano kaj riproĉas ĝin, ĉar grandulo estas ne nur ĉiopova, sed ankaŭ ĉiopostula. Devas esti en nia fundfundo ideĉeno simila al "Mi devus esti tute bona, kaj mi estas tute aĉa."

– Ha jes! Kiom mi suferis, kiam mi estis etulo, ĉar oni diris al mi, ke Dio vidas ĉion, scias ĉion! Mi abomenis havi neniun kaŝejon, neniun rifuĝejon por ŝirmi min kontraŭ tiu akuza rigardego! Iu, kiu vidas ĉion, estas terura, ĉar tiu perfekte vidas, ke mi ne estas, kio mi devus esti. Kaj kio mi estas, tio ne estas akceptebla. Kiel diable mi povus esti io alia ol mi estas? Preferindas ne pensi pri Dio, aŭ ĉesi kredi je ĝi, ol elporti tiun hororon.

– Vi plene pravas. Nenio estas pli maljusta ol postuli de homoj, ke ili estu aliaj ol ili estas. Estas fie!

– Tiu akuzisto-prokuroro-kondamnisto estas la malo de mia feliĉdonanto, kiun vi petas min priskribi. Tiu postulas nenion, tiu nur amas, kreas, nenion pli. Incitas min la kutima maniero paroli pri Dio. Ĝi elvokas iun aĉan, maljustan, je kiu kredi oni devigas la infanojn. Kiel feliĉa mi estas, ke mi renkontis la knabinon, kiu kondukis min en la mirindejon! Sen mia deliro, miaj halucinoj, kiel vi diras, mi plu imagus, ke la universon kreis kaj regas la sadisto, kiun miaj edukistoj prezentis kiel la grandan mastron de ĉio. Kian savon mi dankas al tiu sperto!

– Nu, tio, pri kio mi indignas, estas, ke via dio, kiu teorie estas justa kaj ĉiopova, akceptas tiajn fuŝdirojn, ĉar tiu maniero prezenti lin faras katastrofojn, psikologie, tion mi ĉiutage konstatas.

– Mia dio, mia dio... Vi ne rajtas diri, ke mia dio akceptas tiujn misprezentojn. Fakte, sed tion vi ne povas scii, mia amiko, la lumradia ĝojdonanto, malpermesas ilin. Di tute ne ŝatas la erarojn disvastigatajn pri di. Pro ili di suferas, di esperas, ke oni korektos ilin. Nur: di ne malhelpas, ke ni homoj ilin disvastigu, ĉar tio estus senigi nin je nia libereco. Di ne estas intervenema. Ke ni estu vere liberaj, liberaj elekti eĉ ion fuŝan, tio havas por di valoron, kiun vi ne povus imagi, kiun mi ne imagis, antaŭ ol di montris ĝin al mi. Sed, psiĉjo mia, ĉu vi ne opinias, ke vi troigas? Vi atakas mian dion, kaj ŝajne atendas, ke tiun mi defendu. Mi ne kapablus. La sola afero, kiun mi provas fari, estas tio, pri kio vi petis min: rakonti al vi, kion mi travivis.

Kompreneble, se via kranio plenplenas je bildoj de etmensa, ĝenema, sadisma dio, kiu konstante ŝovas fuŝojn en nian vivon por la simpla plezuro senti sin supera al ni, vi neniam sukcesos vidi din. Via misbildo baros ĝustan percepton. Ĉu vi ne diris al mi foje, ke la vorto "diablo" origine egalis al "ekrano", "intermetaĵo", "barilo", tio, kio malhelpas, ke oni trapasu?

– Jes, greke dia-bolos, tio estas "kion oni ĵetas" (bolos) interen (dia). La diablo estas tiu, kiu ĵetas sin inter nin kaj nian celon, mezen de nia vojo, por ke ni ne sukcesu pasi.

– Ne fanfaronu per via klasika kulturo, ne estas publiko ĉi tie, al kiu vi povus imponi. La grava afero estas, ke ekzistas io aŭ iu, kiu intermetas sin inter nin kaj tion, al kio ni sopiras pli ol al io ajn, kvankam ĝenerale nescie: feliĉo, alivorte mia amiko de tie transe. Vi vidas, kiel estiĝas la trompo: oni atribuas al Dio karakterizojn de naŭza aĉulo, malnobla, maljusta, malestiminda, karakterizojn de homoj kun plej abomenaj trajtoj, la mensogo, aŭ, se indulgemi, la eraro disvastiĝas, kaj la publiko imagas, ke tia estas Dio. Kiel ili povus imagi, ke ekzistas alia? Bonkora, simpatia, kiu lasas liberaj? Ĉu mi jam parolis al vi pri mia amiko Raĝendra?

– Hindua amiko el Barato, ĉu ne?

– Jes. Ofte mi ne samopinias kun li, sed li havas apartan talenton por diri frazojn, kiuj surprizas min kaj fiksiĝas en mia menso. Ekzemple: "Oni povas vidi en la ekstera mondo nur tion, kion oni jam antaŭe vidis en la enmensa mondo." Se via menso ne kapablas imagi spiritan estulon, kiu estas, je la plej alta nivelo, boneco, donemo, indulgemo, beleco kaj ĉio alia, per kio mi tedas vin parolante pri la alia mondo, vi tiun ne vidos eĉ se di staros tuj antaŭ via nazo. La bonulo, pri kiu mi raportas al vi, similas nian sangon, kiu forportas morton kaj enportas vivon al la tuta korpo, afable kaj humile, sen brui. Kaj tion farante tiu ebligas al ni liberi kaj krei.

– Krei kion?

– Ĉion ajn. Tiu ŝatas la plezuron krei, tial di donas ĝin al siaj kreaĵoj: di kreas kreantojn. Kaj ĉar di tre alte taksas liberecon, di kreas kreantojn liberajn, t.e., kiuj povas elekti, kion ili kreos. Kion di plej ŝatas, tio estas, kiam oni kreas ion, kio disradios bonon ĉirkaŭen, belaĵojn, tenerecon, amgestojn, novajn manierojn vivi, konduti, rilati, en kiuj oni feliĉigas unu la alian, en kiuj oni zorgas kun diskreteco kaj respekto pri la bonfarto de aliuloj, aŭ pri ilia kreskado laŭ la propra naturo, politikon kun homa vizaĝo, firmaojn kun homa vizaĝo, familiojn kun homa vizaĝo, artaĵojn kun homa vizaĝo. Vi komprenas, ĉu ne?, kion mi celas per "kun homa vizaĝo": tio signifas "taŭga por ke homoj sentu sin bone, respektate, valorhave... " Strange, kiam oni uzas la vorton "homa", ĉiam estas por signi ion, kio, en homo, plej similas al tio, kion mi vidis tie kaj kion mia tiea amiko esperas, ke ni kreos. Eble estas maniero koni din, kiu povas helpi superi la timon.

– Interese. Mi antaŭe neniam rimarkis, ke kiam oni aplikas la vorton "homa" en pozitiva senco, tio ofte rilatas al io, kio, en la konkretaj homoj, estas multe malpli disvastigita ol oni dezirus...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.