La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Oka kunsido

Ĉiam pli, ĉiam pli, ĉiam pli

– Saluton, psiĉjo. Vi mienas bonfarte hodiaŭ, plaĉas al mi vidi vin tia: serena, senstreĉa, kun surfrunte simpla stampo de pripensado.

– Vi pravas. Mi estis pripensanta, atendante vin. Ni foje parolis pri la serĉo al tuteco, al plio... Ĉu vi povus reveni al tiu temo? Ĝi aparte interesas min.

– Ŝajnas al mi, ke tio estas la strebo de ĉiu homo ĉiumomente, eĉ se li aŭ ŝi tion ne konscias. Kaj, feliĉe, homo estas eterna.

– Eterna? Kiel vi povas tion diri? Iutage ni mortos! Estas eĉ la sola afero, pri kiu ni estas absolute certaj.

– Se vi dubas, ke vi vivos eterne, tio estas via problemo, tio havas neniun rilaton kun la realo. Sed ni respektu la regulojn de nia ludo, mi petas. Vi deziras, ke mi rakontu, kio prezentiĝis al mi en la alia dimensio. Nu, mi raportas al vi, kion mi travivis. Vi estas libera kredi aŭ ne kredi. Kiel mi jam diris, laŭ mi, mortas nur nia korpo, ne ni. La mondo, en kiu mi promenis tiun eksterordinaran nokton, kiam mi spertis la kulminon de malamo, ne estis nia Tero, estis aliloke, ekster nia tempo. Kaj tamen ĝi estis pli reala, kaj plu estas pli reala, ol via kabineto ĉi tie. Tie ĉi, kiam mi ĉirkaŭrigardas, mi povas diri al mi, ke eble mi sonĝas, ĉefe kiam mi rigardas tiun mirindan pentraĵon kun la plenluno kaj la domoj tiel bele lumantaj de interne. Sed dum tiu travivaĵo, la certeco, ke mi estas meze de plej reala realo, superis ĉiujn certecojn de mia vivo. Mi estas certa, ke en tia mondo ni vekiĝas postmorte. Mi ne dubas pri tio, ĉar mi tie renkontis personojn, kiujn mi konis surtere, sed kiuj jam delonge mortis. Kaj mi ne dubas, ke tiu mondo estas eterna. Tio estas granda feliĉo, ĉar ni bezonas eternecon por fari tion, kion ni volas fari.

– Kion do ni volas fari, kio postulas tiom da tempo?

– Imagu, ke vi volas skribi la plej longan nomon, kiun eblas imagi. Eĉ kun via limigita intelekto – vidu, mi estas ĝentila, mi ne diras "malvasta" – vi povas facile kompreni, ke tio postulas eternecon, ĉar al ĉiu litero de tiu gigantega nomo vi ĉiam povas aldoni unu literon: estas tasko senfina. Same se vi starigas demandon kiel: kiom da kalkuloj ekzistas, kies rezulto estas 72. Vi trovos senliman nombron da tiaj: 8 x 9; 70 + 2; 84 – 12; 222.222.222.222 – 222.222.222.150, ktp.

– Mi ne vidas la rilaton inter tiuj cerbumaĵoj kaj tio, kion, laŭ vi, ni volas fari.

– Kion ni serĉas, senscie, tio estas rilato, kiu nin pli kaj pli, plu kaj plu kontentigu. Vi foje enamiĝis, ĉu ne? Se jes, vi spertis la komencon de la afero. Se okazis al vi, kiel al mi, je la unua renkonto vi havis ĝeneralan impreson, ke la persono estas ege simpatia, ke ŝi vere plaĉas al vi. Je la dua renkonto, vi malkovris iun kvaliton, iun kroman belecon, kiun vi unuafoje ne perceptis. Kaj tiel plu de renkonto al renkonto: ne nur ŝi estas tia kaj tia ĉi, ne nur ŝi havas tion kaj ĉi tion, sed krome ŝi kapablas fari tion, kaj tion kaj tion alian...

– Sed sentiĝas ankaŭ: "Ŝi havas tiun manion" aŭ "Kiel eblas, ke ŝi ne kapablas fari tion kaj tion?"...

– Sed se vi vere estis kaptita de amo, tion vi rimarkas nur komence, kaj la impreso ne daŭras, vi ĉesas atribui gravecon al tiuj detaloj, vi eĉ fine trovas en ili ĉarmon. Kion mi vidis tie transe, tio estas, ke eterneco konsistas en tiu sinsekvo de malkovroj en la rilato kun di, kaj tute forestas malplaĉaj detaloj. Mi provu klarigi, kiel la afero disvolviĝis miakaze. Iutage mi malkovris, ke male al tre disvastigita opinio, la eternulo estas bona: bonkora, bonintenca, bonfara. Estis granda donaco al mi, ĉar la plimulto el la homoj tion malkovras nur sur la alia bordo.

– La alia bordo, de kio?

– La alia bordo de la rivero inter vivo kaj morto, se mi rajtas tiel metafori. Alivorte trans la morto. Mi rimarkis, ke di havas al mi plenplenon da respekto, da admiro, da konsidero, da indulgo, da kapablo kunvibri kaj ĝisfunde kompreni. Ne ĉar mi estas iu speciala, simple ĉar mi estas homo, ĉar mi estas animo. Kiam di montras sin tia, oni sentas sin bonvenigita, akceptita, amata, rekonata kun sia tuta valoro (kiun homoj ne vidas, kiun ni mem ne vidas). Ek de la momento, kiam tio okazis, estas multaj ŝancoj, por ke la procezo plu daŭru senfine. Kompreneble, komence mi ofte, eĉ tre ofte, trapasis periodojn de dubo, de kontaktoperdo, de impreso, ke mi eraris, ke ĉio ĉi estis nur iluzio...

– Halucino.

– ... sed tio ne tre longe daŭris, tiu sento laŭgrade malpliiĝis, kaj laŭ ofteco kaj laŭ forteco. Des pli ĉar mi devis alkutimiĝi al la fizika ŝanĝo, kiu okazis dum mia unua vojaĝo al la lummondo, al la fakto, ke miaj ventrodoloroj komplete malaperis. Post tiu unua travivaĵo, post tiuj jarmiloj da malamo, sekvataj de jarmiloj da paradizo, kaj poste de stranga reveno en mian korpon kuŝantan sur la lito, mi estis elĉerpita, lacega je grado, kiun imagi vi neniam sukcesos. Tian lacecon mi neniam spertis, nek antaŭe nek poste. Sed la ventro ne plu doloris. La doloro estis tute for.

– Ĝi neniam revenis, ĉu?

– Neniam. Eble mi eraras, sed mia impreso estas, ke tiu doloro ne plu necesis: ĝi estis finludinta sian rolon, kiu estis konduki min tiumonden. Estu kiel ajn, se mi bone komprenis, kion mi tie supre perceptis, tiu laŭgrada malkovro de la boneco de mia amiko estas eko de tio, kio plu kontinuas dum la tuta eterneco, alivorte senfine.

– Sed ĉu eterneco ne estas ekster tempo? Kiel io povas daŭri plu, kaj situi ekster tempo?

– Ĉu vi volas scii, kial vi eble neniam komprenos ion ajn el tio, kion mi spertis, kvankam, se kredi vin, mia sperto vin interesas, pli: fascinas? Ĉar vi estas tro logika. Mi ne povas respondi komplikajn demandojn tiaspecajn. Mia sento estas, ke vi konfuzas "ekster la tera tempo" kun "en senmova momento", "en fiksa kiamo", en kiu la fluo de l' tempo frostiĝis, kaj nenio plu okazas. "Foresto de tera tempo" ne signifas "foresto de daŭro". Se juĝi laŭ tio, kion mi vidis tie transe, eterneco estas vivo, kaj vivo estas moviĝo, ŝanĝiĝo, rilatoj evoluantaj, varieco, progresado. Estas ege komplike klarigi, kion mi tie spertas. Multajn aferojn mi vidas tute klare, mi perfekte memoras, sed mi ne trovas la vortojn por priskribi ilin. Mi timas, ke la vortoj simple ne ekzistas. Eble via scienca esploro pri mi estas destinita al fiasko pro tiu manko. Mi diru, ke eterneco, estas kvazaŭ je ĉiu ĉenero de senfina ĉeno vi malkovrus, ke di estas ankoraŭ pli... ol vi antaŭe kredis.

– Pli kia?

– Ĝuste post tiun vorton "pli" vi povas meti iujn ajn kvalitojn, kiujn vi povas koncepti, kondiĉe, ke ili esprimu agmanierojn, kiuj bonefikas al aliuloj: tiu estas eĉ pli bonkora, eĉ pli komprenema, eĉ pli amuza, eĉ pli korinklinita al vi kaj al ĉiuj, eĉ pli bela, eĉ pli forta, eĉ pli ema neniam perforti, eĉ pli ĝoja, eĉ pli renoviganta, eĉ pli artisto, eĉ pli respektema... Eterneco estas konstanta raviĝo, ĉar vi malkovras, ke di estas ĉiam pli mirinda kaj admirinda, ĉiurilate, ol vi vidis din je la antaŭa minuto. Kaj kio veras pri tiu, tio veras ankaŭ pri la aliaj estaĵoj en la kreaĵaro, pri diaj verkoj aŭ faroj, pri la personoj, kiuj loĝas en ĉiuj mondoj, eĉ se ĉiu el tiuj estuloj prezentas unikan formulon de mankoj, kiuj faras ties ĉarmon kaj individuecon, eĉ se, dum limigita daŭro, praktike nulo rilate al eterno – dum la daŭro de vivo sur planedo – tiuj mankoj estis kaŭzo de suferoj kaj abomenaĵoj.

– Limigita daŭro! Facilas tiel paroli, sed ŝokas! Se temas pri jaroj kaj jaroj da terura, neelportebla suferado...

– Mi komprenas vian reagon, sed bonvolu alĝustigi vian rigardon al la realo. Kiam vi estis etulo, iutage, tute certe, vi falis, vi skrapvundis vian haŭton kaj tio doloris al vi. Tuj vi hurlis, via tuta atento estis koncentrita al via doloro, vi estis nur doloro, eble ankaŭ angoro, ĉar vi vidis la ŝiritan haŭton kaj la sangon fluantan, kaj vi timis, ke post momento, da sango restos plu neniom. Vi trovis tion stranga, vi ne konis vian genuon kun tia aspekto, vi subite alfrontis ion nekonatan kaj timigan. Estis terura sufero. Sed hodiaŭ tiun momenton vi eĉ ne plu memoras. Rilate al la tuto de via vivo, tiuj malmultaj minutoj, kiam via estaĵo estis cent-elcente en abomenaj doloro kaj angoro, plu apenaŭ, aŭ tute ne, ekzistas. Vi scias...

– Kial vi interrompas vin?

– Ĉar mi hontas, ĉar mi timas, ke vi mokos min, tiel infaneca aperos al vi tio, kion mi tuj diros. Sed mi promesis, ke mi estos kiel eble plej honesta, mi do ekdiru. Ofte la aferoj estas montrataj al mi sub formo de bildoj, kvazaŭ sonĝaj bildoj, kaj kelkfoje tiuj bildoj estas simplegaj. Cetere, la vorto "bildo" ne estas ĝusta. Estas samtempe bildoj kaj nebildoj, kiel estis pri la pesilo, la vojforko, la fonto. Imagu parfumfabrikon, kiu posedas milojn da hektaroj da rozĝardenoj. Ĉiuj rozoj estas perfektaj. Nur unu estas iomete difektita. Tiun damaĝitan rozon meze de milionoj da floroj senmankaj vi certe ne rimarkos. Nu, eterneco estas miliardoble kaj miliardoble kaj miliardoble pli ol eta vivo de 70 aŭ 100 jaroj. La sufermomentoj, eĉ plej naŭzaj, eĉ plej forpuŝaj de ĉi tiu vivo, kompare kun tiu senfineco, estas treege malpli ol la ununura difektita rozo en la vastega kampo de la parfumisto.

– Mi konfesu, ke viaj halucinoj povas esti belaj.

– Mian luman eternan kamaradon ni do laŭgrade malkovras. Mirinde estas, ke ĉiu malkovro aldonas nuancojn, absolute senfine. Se, je ĉiu momento, vi malkovrus, ke di estas pli potenca, kaj eĉ pli potenca, kaj ankoraŭ pli potenca, di finfine fariĝus terura. Sed kion vi malkovras, tio estas, ke di estas efektive multe pli potenca ol vi imagis, sed ankaŭ multe pli respektema. Strange impresas, kiam vi vidas potencon integritan kun respekto al aliula libereco! Ĝi tiam preskaŭ similas malpotencon. Ĉi-planede, homoj imagas Dion kiel superpotencan, kaj, rezulte, maljustan, sadisman, aŭ malesperige malfortan, fakte neekzistantan. Sed en miaj ĉielaj promenoj – mi ne scias kiel tion klarigi al vi – mi samtempe vidas la du aspektojn. Similas al la impreso, kiun oni ricevas kontemplante ĉielarkon. Oni samtempe vidas la mildon de la verdo, la brilon de la flavo, la forton de la ruĝo, la trankvilon de la bluo: la koloroj ne kontraŭdiras unu la alian, ili kompletigas sin reciproke, ili harmonias inter si.

Kiel diable mi povus transdoni al vi, kion mi vidis? Ĉiam regas ekvilibro, kunordiĝo, io, kio faras, ke kontrastoj restas si mem, do kontrastaj, ĉiam malaj, treege diferencaj, tamen sukcesante ne kontraŭstari unu al la alia. Mildeco, amo, respekto, plena kaj definitiva rezigno je perforto plektiĝas kun potenco kaj faras el tiu ion simpatian, kion oni mallerte povus esprimi per frazoj kiel: "Di amas, kaj dia amo estas pli forta ol io ajn" aŭ "Di fortas, sed dia forto estas amplena". Se estus forto sen mildeco, la impreso estus pri iu terura. Se estus mildeco sen forto, ĉiam pli kaj pli da mildeco, ĝi finfine iĝus senspina, siropeca. Feliĉe di rivelas tiujn kvalitojn en grado ĉiumomente pli alta ol tio, kion oni atendis. Tial ke, krome, tiuj ecoj manifestiĝas per senfino da kreadoj kaj kreaĵoj, inter kiuj rolas vi, kaj ankaŭ mi, kaj same ĉiuj aliaj, ni vere bezonas eternecon por ĉion malkovri. Se diri nenion pri alia fakto, kiun mi vidis, nome, ke eblas havi intertempojn da ripozo, por asimili, kion oni malkovris, aŭ ĝui la plezuron nenion fari dum unu aŭ du jarcentoj. Sed... kia zorgiga mieno! Kio okazas al vi? Ĉu vi sentas vin ne bone?

– Nu, mi sentas min kiel boksisto surtapiŝe, stuporigita. Ŝajnas, ke mia menso ne sukcesas asimili, kion vi ĵus diris. Je tio mi tute ne kredas, sed nur por mense sekvi vin, por imagi... tiujn miliardojn kaj miliardojn da universoj, da kreadoj, da kreaĵaroj, tiujn jarmilojn, tiujn miliardojn kaj miliardojn da daŭradoj, kiuj, kiom ajn enormaj, tamen ĉiam estas neniom kompare kun eterneco, estas tro multe por mia eta kapo, mi ne elportas, mi estas saturita. Feliĉe, ke ni decidis, ke niaj renkontoj estos mallongaj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.