La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Sepa kunsido

Indas lerni naĝi

– Vi neniam divenus, kio okazis al mi! Mi sonĝis pri via fonto! Nu, ne estis ekzakte fonto, estis belega fontano aŭ pli ĝuste tuta serio da fontanoj. Estas fakto, ke, kiam mi vekiĝis, kun la impreso pri la sonĝo ankoraŭ tre forta miamense, mi tuj pensis pri via fabelo. Komprenu, mi estis la Reĝo de Francio...

– Estas interese havi ekrigardon al sonĝo de psikfakulo! Haha! Vi do havigas al vi plezurojn reĝajn dumdorme! Mirinde!

– Ke mi diras ĝin al vi tiel simple, tio montras, kiom mi fidas vin. Estas vere, mi estis la reĝo, kaj mi estis devigita rezigni la reĝecon. Mi perdis ĉion, inkluzive de mia palaco kaj ĝiaj fontanoj. Mi furiozis, sed miaj malamikoj estis ege pli fortaj ol mi. Mi povis fari nenion por konservi miajn titolon kaj havaĵojn. Ĉar via rakonto temis pri la timo perdi, mi tuj vidis rilaton kun ĝi. Kia malplaĉa sento! La impreso pri manko, pri malpleno, fine de la sonĝo, estis terura.

– Ĝuste ĉar estas malfacile sperti tion, ni homoj faras ĉion eblan por kaŝi al ni nian fundan malplenon. Ĉu vi ne trovas impresa la sumon da energio, kiun homoj investas en akiron de objektoj, mono, statuso, plezuro, forto, beleco, potenco? Ĉio ĉi tre similas senesperan strebadon por meti plenon tien, kie oni timas malkovri vakuon. La tuta vivo de tiuj homoj estas krio: "Mi ekzistas!", "Mi estas!", "Mi estas iu!", kun ĉiuj variantoj: "Mi estas viro!", "Mi estas belulino!", "Mi estas potenca!", "Mi estas supera!, "Mi estas malfeliĉa!".

– Nu, tio ne aplikiĝas al la sennombraj individuoj, kiuj havigas al si malvastan vivon rutinan provante travivi kiel eble malplej da nekutimaj aferoj, kaj igi sin nerimarkataj.

– Miaopinie, estas la samo, kvankam estas la malo. Mi volas diri: estas la kontraŭa flanko de la sama afero. La superregantoj timas malkovri, ke ilia potenco estas pure iluzia. Strebante al povo, mono, titoloj ili provas sekurigi sin kontraŭ la malpleno, kiu ili estas, fundfunde. En la regatoj, la malpleno, kiu angorigas, estas ĉio nekonata, nesekura, la ebla ŝanĝo, kiu perdigos la komforton senti sin en perfekte konata medio, kaj sekve la trankvilecon. Ili kontentiĝas per malpli fortaj ĝuoj kaj vivas sen ambicio por gardi sian vivon protektita kontraŭ ĉia danĝero, kontraŭ la risko perdi siajn etajn sekurigajn havaĵojn, aŭ siajn ideojn.

– Ne ĉiuj homoj estas tiaj!

– Mi esperas, ke tia estas neniu. La timo perdi, la timo ekvidi la eternan lumulon, kiun mi renkontas tie transe, kaj pro tiu lumo vidi sin nula, nula/nuda, estas nur unu aspekto. Mi supozas, ke ĉiu homo iom malfermas la pordon, iom akceptas la propran malgrandecon, la propran neniomon, aŭ la fakton, ke li aŭ ŝi apogas sin sur iu alia. Estas unu el la aferoj, kiuj okulfrapis min dum miaj "vojaĝoj". Mi vidis, ke ĉiu homo estas multe pli bona ol li/ŝi opinias aŭ – koncerne tiujn, kiuj kredas sin perfektaj – ol oni opinias pri ili. Ne estas la kulpo de nia samplanedanoj, se ili rezonas kiel etaj infanoj. Tio ja estis ilia deirpunkto en la vivo. Oni ĉiam estas stampita de sia origino. Krome, tio, kion ili vidas ĉirkaŭ si, ne helpas ilin superi la timon perdi.

– Vi kredas, ke oni povas superi ĝin, ĉu vere?

– Jes ja. Kiam oni komprenas, ke oni povas ellasi la iluziaĵojn tamen restante stabila. Vi scias pri tio, psiĉjo. Pri tio min atentigis vi. Ĉu vi memoras? Vi diris al mi, ke terapio estas sinsekvo de rezignoj je falsaĵoj, por pli kaj pli proksimiĝi al la realo. Vi klarigis al mi, ke tio postulas kuraĝon, ĉar oni devas senigi sin je sekurigaj iluzioj, komfortaj, agrablaj, por akcepti realaĵojn unuavide frustrajn. Vi emfazis, ke ĉiu kresko neprigas perdon. Se ranido ne perdas sian voston, ĝi ne fariĝas rano; se floro ne perdas siajn petalojn, ĝi ne fariĝas frukto; se bubo ne perdas sian knaban voĉon, ĝi ne fariĝas viro. Estas io malĝoja en ĉiuj ĉi perdoj, sed eviti ilin ne eblas, kaj kiam oni transpaŝis kaj retroviĝas sur la alia flanko, oni sentas sin pli bone, ĉar tia estis nia nekonscia celo: kreski.

– Vi pravas, mi diris al vi tion ree kaj ree, kun pli da detaloj. Mi memoras, ke mi prenis kiel ekzemplon la fakton lerni naĝi. Sed oni povus diri la samon pri paŝado aŭ biciklado. Tamen miaopinie la ekzemplo pri naĝado estas aparte bona. La piedoj ja tuŝas la fundon, kaj necesas ordoni al ili ĝin forlasi por apogi sin sur io, al kio plene mankas solideco, stabileco, fortikeco. Oni devas fidi la akvon, spite al ties aspekto, spite al tio, ke, kiam oni apogas la manon sur ĝi, ĝi tiun ne subtenas. Necesas koncentri sian kuraĝon por fari la eksperimenton kaj malkovri, ke, se oni ekkuŝas sur tiu molaĵo, kiu aspektas plej cedeme, kaj se oni faras kelkajn movojn, oni flosas. Oni imagas, ke oni perdos stabilecon, sekurecon; fakte oni ricevas novan: oni aldonas al stabileco surtera stabilecon surakvan; oni plivastigis sian agadkampon, kaj do sian liberecan zonon. Sed oni sukcesas nur, se oni delasas, se oni rezignas teni la piedojn sur firma tero, tiel sekuriga. Tion faris la fonto en via fabelo. Ĝi ellasis la iluziojn pri si, sed por apogi sin sur aliaj elementoj.

– Ekzakte. Akceptante ne esti per si mem, ĝi povis ami. Ami la akvon, kiu pasas tra ĝi, ami la muskon kaj ŝtonojn, ami la homojn, kiujn ĝi sensoifigas. Ĉu vi konas la esprimon "ago de fido"?

– Kompreneble, mi estas kulturita homo!

– Pardonu, sed tiel multaj el tiuj konceptoj estas fremdaj al vi! Kiam vi ĉesas teni vin sur la piedoj por apogi vian korpon sur akvo, aŭ kiam vi unuafoje ekmoviĝas sur biciklo tute sola, vi forlasas viajn sekurigilojn, ĉar vi fidas, eĉ se vi ne scias precize, kion vi fidas: estas veto pri venko de la bono. Tion oni nomas ago de fido: investo en fidon. Sen ĝi oni ne atingas la paradizajn zonojn, pri kiuj vi volas, ke mi raportu. Estas venko super timo.

– Min amuzas vidi, kiel vi revortigas per religiaj terminoj ĉiajn aferojn, kiuj kuŝas baze de mia profesia praktiko. Sed ni parolas pri ili malsamvorte. Mi neniam uzis la esprimon "ago de fido", sed kion vi ĵus diris, tion mi ne ĉesas instrui al miaj pacientoj.

– Hoho! Se psikisto kaj halucinulo vidas la aferojn same, ilia vido devas esti ĝusta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.