La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Deknaŭa kunsido

Donacoj al amiko

– Vi aperas serena hodiaŭ. Vi do ne plu havis angorigan sonĝon, ĉu?

– Premsonĝojn mi malofte havas. Sed indus reparoli pri tio, kion vi diris pasintfoje. Vi provis kaŝi la veron, sed ek de la komenco mi suspektis ĝin. Vi neniam parolis pri aneco al religio, sed nun vi konfesis, ke vi kultas al Dio en difinita komunumo.

– Mi evitas la vorton "Dio", ĉar ĝi ĝenerale elvokas iun, kiu havas nenion komunan kun la amiko, pri kiu ni diskutas. Juĝiston, grumblemulon, etmensan spiriton, kiu ŝatas ĝeni, kulpigi kaj redukti liberecon... Aŭ iun aŭtoritatan, laŭ kiu ĉio, kio ne estas eksplicite permesita, estas malpermesita, kun minaco pri puno per eterna suferado. La malo de libereco kaj amo. Tion dirinte, mi efektive povas konfirmi, ke mia tiea amiko estas Dio, sed dio alia ol la ordinare imagata. Estulo, kiu estas senfina fonto de tenereco, de bonkoreco, de saĝo. Eksterordinara amiko. Se tion la vorto "Dio" elvokas al vi, nu bone, sed dum mia infanaĝo, kaj eĉ pli poste, la vorto signifis iun tiel malsaman, ke min ĝenas uzi ĝin, eĉ en mia kapo, eĉ en la momento, kiam mi turnas min al di, preĝe aŭ kulte.

– Momenteton! Ĉu mi bone aŭdis? Ĝi estas via amiko, via kamarado, vi uzis tiujn vortojn milfoje. Alifoje vi nomas ĝin eternulo aŭ kreanto. Kiel vi povas, vi eta terano, nomi amiko eternan kreanton, pri kiu vi ofte diris, ke ĝi estas senfina? Jam se vi dirus, ke vi estas amiko de la Respublika Prezidento, aŭ de la Ĝenerala Sekretario de UN, mi trovus tion neverŝajna, tiam, imagu, amiko de la eternulo! Krome, vi diras, ke plezurigas vin multon doni al ĝi! Kiel eblas doni al Dio? Ĉu ĝi ne havas jam ĉion dekomence?

– Se respondi vian unuan demandon, jes, tiu estas mia amiko. Mi kelkfoje plu havas la antropomorfan reflekson projekcii sur din iun malproksiman kaj potencan, ian Imperiestron, kiun mi hezitus nomi mia amiko, kvazaŭ tia familiareco estus pretendema, sed tiu reflekso estas nesana. Ankaŭ mi estas sindefenda, kiel vi, ankaŭ mi ne kuraĝas plene kredi, kion mi vidas trans la bordo. Tamen estas klare: estas mia amiko, kiel di estas via amiko, latente: di atendas, ĝis vi libere respondos al dia propono interamikiĝi. Sed mi perdis la fadenon de nia babilado, senkulpigu min. Ŝajnas al mi, ke vi starigis dek demandojn samtempe.

– Estis nur unu alia demando: kiel eblas doni al Dio?

– Pripensu momenton. Kiam oni respektas, oni lasas spacon al la alia. Oni retiriĝas. Ankaŭ tiu respektas la kreaĵojn. Di retiras sin, lasas al ili spacon. Joel tion klarigis al mi laŭ la juda tradicio. Hebree tiu movo havas amuzan nomon: cimcum. Tio signas, ke ĉe malalta tajdo la maro retiriĝas kaj lasas la sablon aperi. Tion faras Dio. Di retiras sin, kaj kreo aperas. Alivorte, kvankam di povus havi ĉion kaj esti ĉio, di rezignas parton de sia havaĵo, por ke la kreataj kreantoj povu libere inventi. Tio ebligas al di ricevi. Di estas la universa harmonio. Sur la "paradiza" nivelo – mi ne scias, kiun alian esprimon uzi – tiu harmonio ekzistas, perfekta, vivanta, konstante ŝanĝiĝanta kiel lumaj rebriloj sur ondetoj en maro, ade renoviĝanta sen iam ajn forsveni. Sed sur la nivelo, kie vivas ni, sur difinita planedo, en difinita tempo, en difinita loko en la spaco de difinita universo, tiu harmonio ne estas donita: estas celo proponita al liberaj estuloj. Sur la nivelo "Tero", ĉiufoje kiam iu faras ion, kio pligrandigas la harmonion (amon, respekton, fidon, belecon, raviĝon, bonfarton, ĝojon, liberecon, senton pri digno, ktp) mia amiko ricevas tion kiel donacon, di iĝas pli, di havas pli.

– Ĉu tio signifus, ke Dio konas mankon?

– Psiĉjo, psiĉjo, vi komplikulo! Vi traktas min jen kiel kompatindan delirantan frenezulon, jen kiel filozofian profesoron, kiu konus la respondon al nesolveblaj demandoj, super kiuj la plej altnivelaj intelektoj senrezulte cerbumas jam milojn da jaroj. Vi asertis, ke vi volas pli bone kompreni mian deliron, sed fakte vi fordonas vin al intelekta diskuto. Mi ne scias. Mi ne pretendas kapabli kompreni tiujn aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke di havas plurajn aspektojn. Ununivele, sur la nivelo "paradizo", nenio mankas al di. Sed alinivele, sur la nivelo "Tero", eble di spertas mankon kaj suferas. Dia tenereco...

– Pardonu la interrompon, sed vi kontraŭdiras vin.

– Ĉu vere? Kiel?

– Tiu ulo, kiu troviĝas samtempe sur nivelo paradiza kaj sur nivelo tera, tio ŝokas mian logikon. Ĝi estas tie aŭ ĝi estas tie ĉi. Ĝi ne povas esti samtempe en du malsamaj lokoj.

– Kaj kio pri la tera atmosfero? Ĉu ĝi ne estas samtempe ĉe la ekvatoro kaj ĉe la norda poluso? Pli kaj pli ŝajnas al mi, ke tio, kion vi nomas via scienca logiko, estas simpla nekapablo kunmeti samtempajn realaĵojn, kiuj, unuavide, ŝajnas kontraŭaj, sed tiaj fakte tute ne estas. Povas okazi, ke vi rompis al vi kruron kaj aŭskultas muzikon, kiu plenigas vin per ĝojo, aŭ spektas filmon, kiu igas vin rid-eksplodi. Vi sentas la doloron en la kruro, kaj la ĝojon en la koro. Ambaŭ samtempe. Eble mia amiko estas tia: plene feliĉa en sia "de eterne naskita, realigita" aspekto, suferanta kaj solidara en sia "realigota, naskota" aspekto. Sed vi igas min elbobeni vortajn makaroniaĵojn. Mi vidis nenion, kio ebligus al mi respondi. Di estas esence mistero. La sola afero, kiun mi povas diri, estas, ke di amas, komprenas, sentas kaj estas feliĉa ricevi, kiam oni donas al di donacon.

– Kiel ĝi povas esti senfina, kaj tamen "feliĉa kiam"?

– Min agacas viaj demandoj! Kiel mi povus scii? Kion mi vidis, tio estas, ke di estas vivo, viva, vivi. Vivi signifas moviĝi, ŝanĝiĝi, senĉese renoviĝi. Oceano konstante ŝanĝiĝas, kaj konstante restas si mem. Same, kiel di. Kial ne estus momentoj kun pli granda kontentiĝo? Eble di povus decidi esti rigida, senmova, sensenta, solidigita en neniomo da vivo. Eble eĉ sur iu nivelo di estas tia. Sed pro tio, ke dia povo estas senlima, ĉiuj eblaj elektoj prezentiĝas al di. Di amas diversecon, tion mi vidis, tion di diris al mi. Kial do ne plaĉus al di esti mem diversa? Di eble decidis ekzisti plurnivele, di povas havigi al si senfinon da niveloj, inter kiuj nivelon, kie di ĉesas esti senmova kaj senŝanĝa, kaj kie ĝi fordonas sin al la ĝojo doni kaj ricevi. Sed kio okazas al vi, psiĉjo? Vi subite aspektas ŝancelite!

– Nenio speciala. Ho jes! Kial diable mi komence respondis nee? Pardonu! Io. Io plej efemera. Ĵus trazigzagis en mi mensa bildo.

– Ĉu vi komencus viavice halucini?

– Jen la ideo, kiu ĵus estis inspirita al mi...

– Inspirita, ĉu? Stranga vorto el via buŝo!

– Mi diris "inspirita", ĉar ĝuste tia mi sentis ĝin: ne kiel produkto de mia cerbo, sed kiel mesaĝo venanta el aliloke. Unuvorte, kio sin trudis en min, tio estis la bildo de infano, kiu donacas desegnaĵon al plenkreskulo, aŭ etan objekton, kiun ĝi ĵus fabrikis. Tia donaco kontentigas neniun mankon en ni, sed ĝin ricevi feliĉigas nin. Ĉar la infano metis en ĝin sian tutan amon. Kaj eĉ se ni jam havis plenplene da amo, tio estas pluso da amo, kiu pliigas nian bonsenton. Io en ni sentas sin ravita. La infano faris ion neatenditan, kio signifas "Mi amas vin", aŭ "Mi amas la vivon", aŭ "Mi amas krei". Invadas nin dankemo, amo, ĝojo, kaj ni mire admiras aŭ admire primiras aĵon en si mem ne speciale mirindan.

– Verŝajne tian donacon mia amiko la eternulo esperis ricevi, kiam di eklanĉis sian kreon. Ĉu vi memoras la frazon, kiun mi foje citis, kaj kiun oni legas komence de la Biblio, kaj kiu aperas unuavide naiva? Post ĉiu krea ago, Dio rigardas sian verkon, kaj la teksto diras: "Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona". Kvazaŭ di estus tute surprizita kaj ravita vidi, kion di produktis. Tio estas naiva nur, se ni deiras de la ideo, ke di ne kreis estulojn vere liberajn. Se, ekzemple, li unue kreis anĝelojn, kaj lasis ilin liberaj, vere liberaj, krei mondojn laŭ sia bontrovo, dirante: "Mi akceptas, ke aperu truoj en mia ĉioscio: mi lasas vin fari, kaj mi ne scias, kion vi faros", di povis esti aŭtente mirigita.

– Kaj ankaŭ elrevigita!

– Kiu scias? Dia mistero estas nesondebla, kvankam tre ofte vi parolas, kvazaŭ mi devus scii ĉion pri di. Kion mi vidis el tiu, tio estas miliardono el miliardono el miliardono... kaj vi povas aldoni onojn dum miliardoj da horoj... el tio, kio di estas. Sed tiu eta kvazaŭnenio, kiun mi vidis, efikas kiel sunradio, kiu lumigas malluman kelon, igas ĝin transiri de etoso prema kaj aĉ-aŭgura al brustoŝveliga beleco. Mi estas kiel formiko, kiun oni fingrofrapetis for. Komence senkonscia, konfuzita, ĝi poste konstatas kun intensa ĝojo, ke oni transsaltigis ĝin el aĉ-odora ejo al ĝardeno kun natura plej agrabla parfumo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.