La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Dekunua kunsido

Ridinde!

– Saluton, psiĉjo, kiel vi fartas? Hoho! Ŝajnas al mi, ke io vin zorgigas. Ĉu plu ĝenas mia kontaĝa efiko? Via vizaĝo ne esprimas la serenan liberecon, kiun ĝi kutime montras.

– Estas vere, ke tiuj interparoloj kun vi perturbas min. Mi komence imagis, ke mi ekfaros pure sciencan esploradon pri viaj mensaj meĥanismoj, sed vi pli kaj pli imponas al mi. Turmentas min la demando pri la rilato inter via... mi diru "mistika"... vivo kaj via rimarkinda psika ekvilibro. Vi estas mense sana. Jes ja, grandparte estas pro la helpo, kiun mi havigis al vi: sen mi aŭ sen alia kolego vi certe ne facile retrovus vian ekvilibron post la periodo terure traŭmata, tra kiu vi pasis. Sed kiel eblas, ke mi, kiu vin konas tiel ĝisfunde, ne sukcesas vidi, kio fuŝa en vi igas vin deliri? Kial mi ne estas imuna?

– Eble mi estas tro kontaĝa.

– Strange, kelkfoje ŝajnas, ke mi komprenas ion, je kio mi ne povas kredi. Mi faru plian konfeson. Kiam vi rakontis viajn ventrodolorojn, vian vekiĝon je la kvara nokte, vian unuan vojaĝon en alispecan spacon-tempon kaj ĉefe – tio aparte impresis min – vian malam-eksplodon, mia profesia, racia ero flustris al mi tri rimarkojn.

– Ĉu vere? Pri tio vi neniam parolis!

– Ĝuste, jam en tio mi ne rekonas min. Mi ne povis tion diri, ĉar mi sentis, ke estus mistrafe kaj detrue. Kaj, unuflanke, mi provas neniam diri ion mistrafan, kaj aliflanke mi rifuzas detrui ion, kio estas viva kaj sana.

– Pri kio temis?

– Kiam vi priskribis vian ekflugon en tiun alian mondon, mi diris al mi: jen tipa spontana memhipnotigo. Vi eble scias, ke, se oni konas la metodon, oni povas senpene hipnoti tute sola. Tion oni povas fari vole, sed ankaŭ nevole kaj nekonscie. Ĝuste konstatante tian fenomenon Chastenet de Puységur priskribis la unuan kazon de hipnota tranco[2] atestita en Okcidento. Mi do diris al mi: "Li metas sin en hipnotan staton, kaj li lasas sian imagon gvidi lin." Evidente, tio klarigis nenion; la plimulto el la homoj, kiuj sukcesas hipnotigi sin mem, ne travivas tiel eksterordinarajn aventurojn. Kaj poste, kiam vi rakontis pri la elŝpruco de malamo, mi pensis: "Jen li revivas, kiel tridekjarulo, adoleskan krizon, kiu ne komplete plenumiĝis je la ĝusta aĝo. Li amasigis agresemon kontraŭ la gepatroj, la instruistoj, la aŭtoritatoj, kiel ofte okazas adoleske, kaj jen li resentas ĉion ĉi tre intense en tiu imaga mondo, kien li trafis memhipnotige." Kaj kiam vi rakontis, kiel vi staris antaŭ elekto inter VI kaj TIU, mi diris al mi: "Tipa ekzemplo pri du-termina pensado. Li ree trapasas la etapon de personeca disvolviĝo, kiu antaŭas la stadion de 'konkretaj operacioj' laŭ la terminologio de Piaget".

– Kial vi ne menciis tiujn opiniojn?

– Ĉar, kvankam estus la racia interpreto de la faktoj, kiun la plimulto el miaj kolegoj alprenus, mi tamen sentis, ke ne tie kuŝas la vera klarigo. Estus redukte. Estus friponaĵo, kvazaŭ mi ĉiakoste volus trovi kaŭzojn, ĉar mi timus agnoski, ke estas en viaj spertoj io, kio superas min. Rimarku, ke sendube ne estas erare diri, ke vi ĉiunokte metas vin en hipnotan staton por fari tiujn eksterordinarajn renkontojn. Kaj ne estas erare diri, ke vi retravivis amasiĝintajn sentojn agresajn kontraŭ aŭtoritato datiĝantajn de via adolesko, aŭ eĉ de via infanaĝo, same kiel eliron el la du-termina pensmaniero infaneca. Sed eĉ se tio estas vera, ne estas la tuta klarigo. Viaj travivaĵoj ne reduktiĝas al tio. Estas tio, jes ja, sed ankaŭ io plia. Kaj ĉar mi sentis tiun alian elementon, eĉ se mi ne povis precizigi, pri kio temas, mi malpermesis al mi fari tiujn komentojn. Tio ja difektus aŭ vundus ion en vi, sen kompense alporti pozitivan efikon. Tio detruus la fidon al mi, ĉar vi sentus vin nekomprenata, revenigita al nivelo tute alia ol tiu de la travivaĵoj. Via sperto transirus de "Estas mirinde!" al "Estis nur tio!" Unuvorte, aperis al mi, kiel evidentaĵo, ke mi ne rajtas damaĝi vian trezoron.

– Estas bonintence, mi dankas, sed vi imagis min malpli fortika ol mi estas. Aŭ vi sentis vin pli forta ol vi estas fakte. Ĉu vere vi opinias, ke sufiĉas trovi racian klarigon, por ke mi ĉesu kredi je la aŭtenteco de miaj tieaj spertoj? Vi ne imagas, kiagrade tio impresas reale, nekredeble reale, ege pli solide ol tio, kio okazas en ĉi tiu mondo! Neniu racia interpreto, aŭ prezentita de la plej fama specialisto, povas rivali kun tiu sensado de realeco. Mi tuj estus certa, ke vi devas elpensi tiajn fantaziaĵojn por trankviligi vin, ĉar mankas al vi la kuraĝo eliri el la sfero de viaj antaŭjuĝoj kaj alfronti la realaĵojn de la mondo transa. Ne. Vi detruus nenion, kara psiĉjo mia. Sed tamen, dankon, ke vi havis tiun delikatecon. Vi ne vundus min, sed vi kaŭzus suferon. Mi dirus al mi: "Vere estas neeble komuniki miajn spertojn", kaj mi sentus min tre-tre sola; kontraste, via aŭskultado, eĉ kun viaj kontraŭargumentoj kaj agacaj demandoj, igas min vidi, ke, fundfunde, vi prenas min serioze.

– Vi komprenu, estas tre ĝene. Oftege mi sentas min tentata kredi je tiuj vojaĝoj alimonden. Sed ĉu vi konscias, kion tio signifas? Se miaj kolegoj imagus, ke mi sentas ion similan, mi perdus la vizaĝon, mi iĝus ridinda.

– Ha jes, "ridinda"! Terura vorto! Ĝi efike malhelpas, ke disvastiĝu la vivo de la transa lumulo en la homaj socioj.

– Kiel do?

– Estas vorto blokanta. Ĝi malhelpas la homojn koni sin, koni siajn naturajn reagojn, koni, kion mia amiko eterna flustras el la plejprofundo en ili. Ili ne kuraĝas paroli en grupo, time, ke oni taksos ilin ridindaj. Ili ne kuraĝas trovi sian veran opinion pri io, time, ke ĝi diferencos de ĉies opinio, aŭ de la elita, kaj ili aperos ridindaj. Ili ne kuraĝas plenumi tiun aŭ tiun agon: eble oni trovos ilin ridindaj. Tiu vorto estas la armilo, per kiu grupo teroras al unu el siaj anoj. Multaj patroj kaj patrinoj uzas ĝin kontraŭ siaj gefiloj, instruistoj kontraŭ lernantoj, samklasanoj kontraŭ samklasanoj. Mi trovas tion terura. Kiom da inhiboj, da fuŝoj, da viktimoj tiu vorto kaŭzas!

– Vi pravas. Ankaŭ kuraci ilin el ĝi estas aspekto de mia ĉiutaga laboro.

– Doloras al mi. Mi ege amas mian amikon ĉielan, vere. Di estas tia disradianto de bono! Kaj por di, ĉiu el ni estas subjekto, libera, memstara, kiu mem decidas pri siaj agoj, kiu havas rajtojn kaj devojn, kaj al kiu oni havu konsideron, respekton. Ĉiuj, kiuj akceptas esti kanaloj, tra kiuj pasu la vivo de tiu paradizulo – dia lumo, dia energio, diaj sugestoj, mi ne scias, kiel nomi ĉion – havas la saman sintenon de konsidero al la aliaj. Taksi iun ridinda, tio estas rigardi tiun objekto. Oni elstarigas ulon el la grupo, kaj oni faras el li objekton, kiun oni submetas al ĉies rigardoj dirante: "Rigardu tiun! Ĉu li aŭ ŝi ne meritas, ke pri ŝi aŭ li ni ridu? Vidu, kia stultulo tiu estas!"

– Kaj ĉiuj ridas, kontentaj kuni kun tiuj, kiuj montras, kaj distanci de la mokata montrato.

– Ekzakte, sed ne estas bonkora rido, rido de egaluloj. Tiu, kiu montras la personon "ridindan", vekas ridon superecan. La aliaj kuniĝas al li por formi grupon, kiu tiel konfirmas sian superecon. Ĉar neniu ŝatas esti traktata kiel objekto, la plimulto el la homoj faras ĉion ajn por eviti, ke oni taksu ilin ridindaj. Ili do aliĝas al la grupo de tiuj, kiuj rigardas de alte, altanaze, kiel oni diras en Sanktavalo. Ili tiel perdas la ĝojon de rilatado simpla kaj vera, ili pagas gigantan prezon por sia sekureco, por tiu iluzia supereco, sed tion ili eĉ ne konscias.

– Tio estas perfekte komprenebla, oni ne malbone juĝu ilin.

– Kompreneble. Ili malbonfaras al tiu, kiun ili nomas ridinda, sed ili estas viktimoj, ne kulpuloj. La puno estas tiel suferiga: esti apartigita de la grupo, tiranta ĉies rigardojn al si, transformata al objekto de mokado. Preferindas esti en la tendaro de la plej forta. Kio estas malĝojiga, tio estas, ke multaj oferas al tiu iluzia kaj amara supereco la kontakton kun la luma estulo, kiu vivas fundfunde de ili, kun tio, kio igas bona, ĝoja, kreema, sincera, simpla... Pro tio, homaj rilatoj estas ege malpli plaĉaj ol ili estus sen tiu koncepto. Neniu ridindas laŭ la vidmaniero de mia kamarado. Interese: vidu, kiom di diferencas de la kutima "Dio"! Ĉi-lasta, laŭ la ĝenerala kompreno, estas juĝisto. La amiko, kiun mi vizitadas, eble estas, en la miliardoj kaj miliardoj da universoj, la sola konscia estulo, kiu neniam arogas al si la rajton juĝi. Tiu akceptas, bonvenigas, esperas. Ne juĝas. Por di, juĝi estas agresi. Kaj, en ĉiuj universoj, di estas tiu, kiu plej sincere kaj definitive rezignis perforton.

– Se ĝi malpermesas al si agresi kaj juĝi, ĝi iĝus bona psikoterapiisto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.