La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Dua kunsido

Kato kaj telero

– Via vizaĝo aspektas streĉite, kaj bluringe viaj okuloj ... Ĉu vi malbone dormis, kara psiĉjo mia? Mi esperas, ke ne miaj ĉielaj aventuroj kaŭzas al vi sendormecon, ĵetante semojn de dubo en vian belan sciencan certaron!

– Ne, ne. Ne rilatas al tio. Sed mia semajno plenis je malfacilaĵoj. Kazoj urĝaj, kazoj premaj ... Angorigaj decidoj kun nekalkulebla risko, kiam oni ne scias, kie situas la prava elekto ... La homoj ne imagas, kiel solaj ni sentas nin kun nia respondeco.

– Se vi estus same bonŝanca kiel mi, vi ne estus sola, ĉar vi havus miliardojn da aliancanoj kaj helpantoj tie transe, ofte miloble pli kompetentaj ol vi.

– Mi ne povus trovi tiun helpon sen mensogi al mi. Mi ja ne kredas je la ekzisto de tiu transa mondo. Sed sufiĉe pri mi! Ni reprenu vian rakonton. Fakte, kvankam ĉio, kion vi spertas en via halucinata mondo, ege interesas min, mi ŝatus, ke ni ĉefe koncentru nin sur... sur... tiu, kiun vi finfine elektis. Ĉu vi legis unu aŭ du tekstojn pri Dio, kiel mi konsilis al vi ĉirkaŭ la fino de la terapio?

– Ne, mi nenion legis. Tamen mi prenis duonserioze vian konsilon. Mi iris al biblioteko kaj foliumis kelkajn librojn pri tiu, kiun oni nomas Dio. Mi tuj vidis, ke ĉi-lasta ne havas multon komunan kun mia amiko el tie transe. Tiuj tekstoj plenplenas per grandliteroj: Li, Vi, Lia, Sia, Vin, ktp. Mi nun konas din sufiĉe bone por scii, ke tiujn majusklojn di ne elportus. Di estas simpleco mem, kaj tiel proksima! Tiuj grandliteroj kreas distancon. Distancon kun iu alia di ne ŝatas. Ĝuste ĉar di estas tute proksima la homoj ne rimarkas din. Vi ne rimarkas vian sangon, ĉu? Tamen ĝuste via sango igas vin vivi. Sed vi ne vidas ĝin, ĉar ĝi estas en vi, ĉar ĝi estas vi kaj ĝi ne estas vi. Kiel mia luma amiko la eternulo.

– Vi diris milfoje, ke ĉio estas tre simpla tie supre, sed tio, kion vi nun diras, estas komplika. Se samtempe estas mi kaj ne mi...

– Nur ni, la teranoj, estas komplikaj, ne ili, ne tiu. Kiam tiun oni vidas, oni vidas iun tute simplan. Sed poste, se oni provas klarigi... Tiu ne volas majusklojn, ĉar ili apartigas din. Kiam via sango apartiĝas, tio nomiĝas "sangi". Al via sango tio ne plaĉas. Ĝi ŝatas flui sialoke. Kaj ankaŭ al vi tio ne plaĉas, ĉar vi sentas, kiam tio okazas, ke io estas nenormala. Via sango devas resti en vi, ne flui eksteren. Ĝi devas nutri vin kaj kolekti ĉiujn malpuraĵojn por bruligi ilin en la pulmoj. Kiam ĝi videblas, kiam ĝi fluas eksteren, estas io ne en ordo.

Nu, pri tiu estas same. Estas vere, ke kiam mi vidas din, mi vidas din ekstere, ĉar tiel estas pli facile, sed se mi volas, mi povas vidi din ene, aŭ pli ĝuste senti din, din aŭdi interne. Kiel tion fari, montris al mi la knabineto. Fojfoje mi vidas mian korpon tute plenan je kvieto kaj lumo, kaj mi scias, ke la kvieto kaj lumo estas tiu. Sed por interparoli estas pli facile, ke di estu vidalvide de mi, kaj ofte, mi ne scias kial, mi metas din pli alten. Kiam mi faras tion, jen kaj jen okazas, ke di malaperas, kaj mi subite rimarkas, ke di troviĝas malsupre. Di ofte agas kiel petola ŝercema etulo, plaĉas al di ludi kaŝludon, aŭ surprizi. Di diris, ke ne plaĉas al di stari pli alte ol mi, ĉar tio riskus fuŝi la rilaton. Di estas super mi, ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ en mi, por nutri min kaj doni al mi vivon. Ankaŭ en vi. Se vi imagas din malproksima, kaj falsvestas din per majuskloj, vi eraras.

– Nu, en la vivo, oni konstante eraras.

– Kompreneble! Sed tiu preferas esti renkontata en ĝusta situo, ĉar tiam ne estas barilo inter di kaj ni, kaj di ne ŝatas barojn. Kio plej plaĉas al di, tio estas, kiam di koincidas kun sia kreaĵo, kiel kun la knabineto. Vi komprenu, plaĉas al di ami. Di estas kiel sango, kaj sango estas kiel patrino. Kion faras juna patrino, kiu ĵus naskis bebon? Ŝi nutras kaj purigas ĝin, por ke ĝi sentu sin bone kaj kresku. Kiel la sango viakorpe. Tion faras tiu en la universo. Di zorgas pri la vivo. Di amas ami. Kaj kiam oni amas, oni deziras esti tute apuda.

– Se tiel, kial ĝi ne montras sin?

– Mi ne scias. Kial di montris sin al mi? Kial di altiris min al si? Pri tio mi havas eĉ ne plej etan ideon. Sed mi starigas al mi demandon. Ĉu tiu ne montras sin, aŭ ĉu vi din ne vidas? Blindotruoj ekzistas en la cerbo. Vi foje klarigis tion al mi dum la terapio. Homoj rezistas al vido de io malagrabla kaj nekonscie aŭ duonkonscie trovas rimedon, por tion ne vidi fronte.

– Jes, mi memoras, ke mi uzis la ekzemplon de firmaestro, kiu vivas en konstanta nerva streĉiĝo, komencas percepti maltrankviligajn sensaĵojn en la regiono de la maldekstra brako kaj pinĉojn en la brusto, sed ne kuraĝas konfesi al si, ke li devus konsulti kuraciston, ĉar eble lia koro grumblas kontraŭ lia vivmaniero kaj li rapidas direkte al infarkto. Tiu preteratentas la signojn de kardia risko. Vi do kredas, ke via ulo montras sin, sed mi elturnas min por ĝin ne vidi?

– Pri tio mi havas neniun ideon, sed estas vere, ke ofte vi donis al mi la impreson, ke la ideo rigardi din fronte estas por vi angoriga. Sed eble la afero rilatas ne al viaj angoroj, sed multe pli al ties ŝato diskreti. Tiu amas, sekve kondutas diskrete. Kiam oni amas, oni respektas. Neniam di faros ion al vi sen via rajtigo. Tiu nepre ne volas interveni, aŭ invadi. Fari ion al iu sen ties permeso, tio estas surpaŝi sur ties teritorion. Tion di neniam faros. Di ĉiam respektas la sentojn, vian timon di sekve respektas.

– Timon, ĉu? Timon pri kio?

– Pri di, timon vidi din.

– Kie diable vi ĉerpas la ideon, ke mi timus vian ulon? Mi certigas al vi, ke ĝi tute ne timigas min. Kial ĝi kaŭzus en mi timon?

– Ĉu vi jam vidis bubon, kiu unuafoje vidas, ke li sangas? Kio estas lia unua reago? Paniko! Li ne sciis, ke tio ekzistis en li kaj havis tiun aspekton. Li trovas tion terura, ĉar tiu ruĝa likvo, kiu elfluas elkorpe, estas vivo, estis en li, kaj pri ĝi li sciis nenion. Kaj li timas, ke la elfluo ne ĉesos, kaj ke li perdos la tuton. Nu, kvankam tiu ulo, pri kiu ni parolas, estas en vi kiel via sango, vi ne scias, kiel di aspektas, vi ne scias, kiel efikas vidi din, vi ne scias, ke vi vidas vin tute alimaniere, tuj kiam vi tiun vidas. Kaj vian belan vidon pri vi mem, eksteran, supraĵan, vi ne volas perdi, ĉu? Ĝi gravas por vi. Vi estas la mense sana, kaj mi la frenezulo, ĉu ne? Vi estas la scienculo kaj mi la homo kun halucinoj. Sincere, ĉu vi pretas interŝanĝi la rolojn? Estu honesta: vi antaŭsentas, ke se vi vidus tiun, ĉio ŝanĝiĝus. Verŝajne vi timas, ĉar nekonateco timigas vin.

Ankaŭ mi post la unua vojaĝo en tiun strangan mondon konstatis, ke mi timas. Mi tre deziris reiri tien kaj mi plene fidis la knabineton, sed mi ne kuraĝis, mi hezitis, mi timis. Estis io funde nekonata. Eble mi timis retrovi min antaŭ angoriga elekto aŭ antaŭ nova ŝpruco de malamo. Eble mi timis elreviĝon, ne retrovi tiun mirindan mondon, tiel malsaman je la nia. Mi tre deziris iri, kaj samtempe sentis fortan malvolon. Ankaŭ vi deziras, kaj samtempe malfidas.

– Kaj tamen vi reiris!

– Jes, iunokte la emo superfortis min. La memoro pri tiu unua sperto tro allogis por ke mi plu rezistu. Mi alvokis la knabineton.

– Kaj ŝi venis, ĉu ne?

– Jes, fidela al sia promeso. Ŝi gvidis min en speco de turisma vizito de tiu stranga mondo. Poste mi konsciiĝis, ke ŝi montris al mi nur minimuman parton, tiom vastega kaj diversega tiu mondo estas. Mi sentis, ke la sekvantan fojon ne plu estos en mi eĉ plej eta malinklino refari la vojaĝon, Okazis inter ni kvazaŭ traktado. Ŝi diris, ke ŝi konsentas akcepti min tie tiel ofte, kiel mi deziros, kondiĉe, ke mi promesu ĉiam akcepti reveni Teren, ĝis la momento antaŭfiksita por mia morto. Mi promesis. Ek de tiam, mi vizitas tiun mondon kiel eble plej ofte.

– Kaj kion vi tie faras?

– Kion oni faras ferie? Oni rigardas, oni renkontas homojn, oni diskutas, oni esploras, oni havigas al si plezuron... Tiajn aferojn mi faras. Mi replenigas min per nerva energio. Regas en tiu mondo trankvilo eksterordinare densa, dika, kiu nekredeble bonfartigas. Krome estas muzikoj, silento, ebloj elekti tion aŭ tion ĉi, libereco, amikeco, ĝenerala solidareco, sento ani, rajto kundividi milojn da komunaj bonaĵoj... Kaj ĉio estas tiel bela! La lumo estas mirinda. Floroj, arboj, montoj, riveroj, dezertoj, lagoj... Se vi scius! La gusto de la fruktoj, la parfumoj de la naturo...

– Ĉio, kion vi priskribas, estas materia. Kiam vi unuafoje raportis pri via travivaĵo, dum la terapio, mi komprenis, ke temas pri io spirita.

– Mi sentas min senpova priskribi. Mi ne povas klarigi, ĉar estas ambaŭ samtempe. Mi vidas, mi tuŝas, mi flaras, mi aŭdas, ĉio estas plej konkreta, materia, se tiel diri, sed ĉiuj sensaĵoj nur esprimas ion spiritan. Cetere estas pli ol simplaj sensaĵoj: mi vibras, mi amas, mi sentas plaĉajn tremetojn, emociojn, entuziasmojn, aŭ ion similan al granda trankvila ĝuo, estas do ankaŭ aspekto psikologia. Eble plej ekzakte estus diri: "Temas pri io spirita, sed tio, kio estas spirita, eble ne estas tiel senkarna, kiel homoj imagas en nia socio."

– Kaj la homoj...? Vi diris, ke vi renkontas homojn, kiuj ili estas?

– Ili estas nekredeble diversaj. Kelkaj vivis sur nia planedo, kelkaj vivis en aliaj universoj, sur aliaj astroj. Kelkaj estas absolute senmateriaj, kiel anĝeloj. Estas ankaŭ bestoj, kun kiuj mi povas paroli. Mi tie renkontis grandetan nombron de miaj praavoj.

– Kaj vi parolas kun ili, ĉu?

– Kompreneble! Eble tio faras al mi la plej grandan bonon. Ili estas tre malsamaj, sed ili havas ion komunan: afablecon, bonkorecon, korvarmon, kies similaĵon mi neniam renkontis surtere. Kun ili oni ĉiam sentas sin respektata. Ili neniam juĝas. Ili estas helpemaj. Ili kapablas ridegi kiel etaj infanoj. Mi ilin pridemandas. Mia scivolemo estas senlima. Sed ofte ili ne sukcesas respondi. Ne ĉar ili ne volus. Nur pro tio, ke mi ne havas la bazojn necesajn por kompreni. Ĉiu havas, iugrade – kaj ĉiu laŭ malsama aspekto – la karakterizojn de mia tiea amiko, de tiu, kiun mi emus nomi mia eterna vivdonanto, la unua, kiun mi vidis, tiu, kiu devigis min elekti, kiam min skuis la ŝtormo de malamo.

– Aŭdi ĉion, kion vi diras, igas min tre deziri vidi vian "eternulon"! Estas vere, ke mi estas la fakulo pri psiko kaj ke vi estas la objekto de mia esplorado. Sed estas same vere, ke vi impresas min. Oj! Ŝajnas, laŭ via esprimo, ke vi tuj diros al mi, ke mia deziro vidi lin estas pure imaga.

– Momenteton, psiĉjo, ne ekscitiĝu! Kiam mi diris, ke eble vi elturniĝis por tiun ne vidi, mi devus precizigi: vi ne havigas al di la plenan, kompletan, senrezervan rajtigon, kiun di atendas por montri sin. Kiam mi diris, ke vi timas, mi devus diri: premas vin sufiĉe da timo por ke vi ne sukcesu malfermi al di la pordon tute larĝe, tiel ke tuta di povu enpasi. Kaj kiam vi diras: "Mi deziras vidi din", mi respondas: "Jes, estas vere, vi deziras din vidi, sed via deziro ne estas simpla. Ekzistas en vi samtempe timo pri la renkonto. Vi similas al kato, kiu rondiras ĉirkaŭ telero, en kiun oni metis manĝaĵon, kiun ĝi ne konas. Ĝi proksimiĝas, flaras, retropaŝas, reproksimiĝas, hezitas. Allogas ĝin la aĵo, sed samtempe ĝi timas ĝin. Estas natura, normala, sana reago. Mia transmorta amiko... Kian vizaĝon vi subite montras! Ĉu ŝokas vin, ke mi nomas din transmorta? Sed tio estas la impreso, kiun mi havas, dum miaj vojaĝoj tieaj: ke tiu mondo situas trans la limo inter vivo kaj morto, kia ni konas ĝin sur nia vivnivelo. Tiumonde morto ne ekzistas, mia tiea amiko do estas transmorta. Aŭ ĉu ŝokis vin, ke mi nomis din mia amiko? Tion tamen di montris kaj diris al mi, eĉ se di estas grandegega kaj mi eteteta, eĉ se di estas senmanke bona kaj mi... nu... vi komprenas, kion mi volas diri, ĉu ne? Tiu neniam sin trudas, di nur proponas sin. Kaj ni malfidas, ni rondpaŝas ĉirkaŭ la telero, ĉirkaŭ la poto, dirus la francoj, ne vidante, ke tiu estas la jackpot, la ĉefpremio.

– Vi ne sonas tre respekte!

– Vi ŝatus, ke mi metu grandliteron, ĉu ne? Estas malfacile al vi akcepti, ke kiom ajn eterna, nemateria kaj senfina di estas, tiu havas humursenton. Vi volas loki din aparte, sur tronon, ĉu ne? Vi preferas imagi din supre ol ene. Ne plaĉas al vi vidi din tute apude, centre de la ludo, kiel la ludmono, kiun gajnos la gajninto.

– Ludmono! Fi al vi! Ĉu vi ne kredas, ke vi ofendas ĝin uzante tiajn vortojn?

– Vi sciu: tia, kia mi vidis din, di estas humila kaj alte taksas sian humilecon. Kiam mi parolas pri ludmono, ne estas tute ĝuste, ĉar la ludan monstakon kreas la ludantoj, sed kelkrilate ne estas tute malprave. Iel di esperas, ke oni kreos, komponos, inventos din.

– Ke ĝin... lin... din. (Kiel diable nomi tian ulon?) oni halucinos!

– Kial ne? Ĉu vi jam vidis fotopaperon en la ĥemia bano, en kiu oni lasas ĝin por aperigi la foton? Komence videblas nenio, nur ian sablokoloran kartonon kun nenio sur ĝi, kaj jen iom post iom aperas io tre malpreciza, kiel griza ombro, la desegno iĝas pli kaj pli neta kaj finfine la foto aperas tute klara. Oni diras, ke ĝi iĝis "rivelita". Tia mi vidas mian tiean amikon. Ĉiufoje, kiam estas iom pli da belo, da bono, da justeco, da kuraĝo, da raviĝo, da amo en la mondo, di estas iom pli rivelita. Sed kio plaĉas al mi en la komparo kun la ludmono, tio estas, ke ĝenerale, almenaŭ en societoj, la grupo elmetas ĝin kun preciza celo: grupa vojaĝo, komuna restoracia manĝo, kunaj ferioj. Ĝi estas farita, por ke oni ridu, gaju, sentu sin bone kune. Ankaŭ tiu manifestiĝas feriece, ride, festene. Sed temas pri ludmono konstante renovigata.

– Ba!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.