La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dudekdua kunsido

Sanktaj skriboj

– Okazis stranga koincido. Mi havas pacientinon, kiu tuttage dronas en la Biblio. Ŝi asertas, ke, kiam oni starigas al si demandon, sufiĉas malfermi Biblion sen pripensi, kaj la paĝo, kiun oni ŝance trafos, enhavos tekston, kiu donos la respondon. Post kiam ŝi foriris lastfoje, mi cerbumis pri la komentoj, kiujn vi faris fine de nia lasta kunsido, kaj mi diris al mi: "Ej, jen mi ekprovos la sistemon de S-ino Ŝi". Ĉu vi memoras? Antaŭ ol ĝis-revidi, vi diris, ke Dio estas tiu, kiu plej sincere kaj definitive rezignis perforton. Mi do prenis Biblion, fermis la okulojn kaj ĝin malfermis. Ŝanco faris, ke ĝi malfermiĝis ĉe teksto raportanta la alvenon de la hebreoj en Kanaanon. Kredu min, mian respondon mi ekhavis! Kia elreviĝo! La minimumo, kiun eblas diri, estas, ke la Dio de la hebreoj ne instruis al ili, almenaŭ sukcese, esti respektemaj al tiuj, kiuj tie troviĝis antaŭ ili, nek gustumi la ĝuon de senperforteco. Oj oj oj! Kia buĉado!

– Ĝuste tial mi ne komprenas, kial, ek de la komenco, vi konfuzas kun la biblia Dio la kamaradon, kiun mi vizitas sur la alia bordo. Tiu firme rifuzas perforton kaj celas, ke respekto disvastiĝu. Di havas tiom da respekto, ke iunokte... ĉi tio similas tion, kion ni diris pri la koncepto "ridinda"... mi ĵus ekkonsciis pri io aĉa, kion mi faris, kaj, priparolante kun di la aferon, mi diris, ke mi trovas min naŭze priplorinda. Di intense reagis. Di sidis sur speco de seĝo kaj havis kvazaŭhoman lumformon, kiam mi babilis kun di tiufoje, kaj kiam mi diris tion, di eksaltis kvin centimetrojn alten, kun indigna esprimo survizaĝe. Per tono tre firma miksanta grandegan tenerecon al senmanka aŭtoritato, di krietis: "Neniam uzu tiajn esprimojn. Tiuj estas vortoj, kiujn oni uzas, kiam oni volas montri sin supera al iu alia (inkluzive de alia parto de si mem, kiel en via kazo). Sciu, ke, por mi, neniu estas naŭza aŭ priplorinda aŭ ridinda aŭ inda esti rigardata de alte". Kaj di aldonis: "Mi postulas nenion de vi, mi amas vin, kia vi estas. Mi vidas viajn malfortojn, kaj ili kortuŝas min, ili vibrigas miajn patrinajn fibrojn; mi vidas viajn fortojn kaj mi admiras ilin, ili fierigas mian flankon patran. Kaj mi havas la saman sintenon al ĉiu kreaĵo. Tion neniam forgesu." Alifoje di simile reagis, kiam mi parolis pri virino nomante ŝin kompatinda. Di diris: "La vorto estas ĝusta, ŝi meritas, ke vi kompatu ŝin, sed estis io supera en via tono, kiam vi prononcis ĝin, kaj tion vi prefere forigu el via pensmaniero. Kompati neniam devus esti rigardi de alte, sed bedaŭrinde tio oftege okazas. Gardu vin kontraŭ tiu emo. Eble forigu tiun vorton el via persona vortaro, kaj serĉu alian, kormildeco, ekzemple, aŭ kunsufero, kunsento, kunvibro. La budhanoj havas specialan vorton por la ĝusta sinteno, demandu ilin, kio ĝi estas."

– Kiam mi aŭdas vin paroli tiamaniere, mi fieras, ke mi tiel bone sukcesis la terapion, kiun vi faris ĉe mi. Mi konstatas, ke la dion, kiun vi mense fabrikas, vi faras ege sana, el psikologia vidpunkto. Se, post kiam ni komencis labori kune al via psika resanigo, mi ne sukcesus remeti vin stara, mi volas diri, liberigita je la neŭrozaj fuŝoj, kiuj malhelpis vin bone funkcii, vi elpensus dion ege malpli simpatian, kun, ekzemple, sadismaj trajtoj, kiel oni ofte trovas en la bildo pri Dio disvastigata de la predikistoj.

– Jes, tio estas la bildo, kiun oni transdonis al mi, kiam mi estis infano. Nur sadisto povas imagi iun potencegan, kiu suferigos vivantojn dum senfina eterneco, ĉar ili cedis al seksa tento aŭ ne sukcesis kredi la rakontojn, per kiuj oni superŝutis ilin.

– Efektive, mi havis pacientojn, kies vivo estis fuŝita de la ideo, ke ili ne povos eviti inferon, kiam ili mortos, ĉar ili ne sukcesis kredi, kion oni volis enkapigi al ili pri Kristo, kvankam tio estis, por iu normala, malfacile kredebla. Tion oni nomas "duobla ligo" en psikopatologio. La viktimoj estas kvazaŭ katenitaj. Se ili ne kredas je Jesuo-Kristo, ili estas destinitaj al eterno da teruraj doloroj, simbolataj per fajro, kiu neniam estingiĝos sed ankaŭ neniam metos finon al la vivo. Sed se ili perforte, per penado, provas igi sin kredi, por eviti tiun teruran sorton, ili sentas sin kulpaj, ĉar ili perfekte scias, fundfunde, ke fakte ili trudas al si tiun kredon, ke ili mensogas al si, ke ververe ili malkredas. La sadismo de tiuj, kiuj kondiĉas infanojn tiamaniere pensi, indignigas min. Sed ankaŭ mi estas katenita per duobla ligo. Se mi ne diras publike, ke tiaj ideoj damaĝas psikojn, ofte drame, kaj ekkaŭzas tutan ĉenon de psikaj fuŝoj, kiuj kontaĝe transiras de generacio al generacio, kaj igas la vivon de multaj terure pli malfeliĉa, ol ĝi estus sen ili, mia konscienco riproĉas, ke mi ne faras mian devon el la vidpunkto de publika sano. Sed se mi publike denuncas ilin kiel malsanigajn, oni atakos min – eble oni procesos kontraŭ mi – pro tio, ke mi malrespektis tiun aŭ tiun religian grupon.

– Laŭ vi, el kie fontas tiuj ideoj, kiuj faras tiom da psikaj damaĝoj? Vi vidas la psikologian malbonon. Sed mi krome vidas spiritan malbonon, kiu estas pli grava: tiuj ideoj ŝtopas la vojon al mia luma amiko la eternulo. Ili dividas la socion en du grupojn: tiujn, kiuj restas enŝlositaj en la kondiĉado, kun timo al damno kaj bildo de dio terura, kaj tiujn, kiuj sentas tiujn ideojn neakcepteblaj, do forĵetas ilin, sed ne imagas, ke anstataŭe povas esti io alia, ĉar ili definitive konkludis, ke la diraĵoj pri post-tera mondo aŭ pri spirita vivo estas nur teksaĵo el mensogoj. Ili do neniam renkontas la eksterordinarajn estulojn, kun kiuj mi konatiĝis transborde. Kompreneble, la realo estas pli nuanca ol mi ĵus diris, multaj kreas por si pli kontentigan bildon, mezan inter la terura dio kaj la dio indulgema, tamen restas multaj, por kiuj la elekto estas limigita al tiuj du ebloj. Eble ĉar ili ne sufiĉe maturas, restis fiksitaj je la stadio de du-termina penso, ĉu?

– Verŝajne, sed ili estas viktimoj, ne kulpuloj. Kie radikas tiuj ideoj, vi demandis. Miaopinie ili rezultas el la socia organizo, kiu regis dum jarcentoj grandan parton de nia planedo: iu maljunulo, patriarko, havis ĉiujn povojn, kaj devis esti ĉiurilate obeata. Nenion kritikan pri li oni rajtis diri aŭ eĉ pensi. Eĉ hodiaŭ tiu mensa kaj socia strukturo plu ekzistas. Mi konas terkulturiston, ĉi tie, en nia laŭdire civilizita lando, homon kvindekjaran, kiu obeas kiel knabeto la stultajn ordonojn de patro okdekjara, eĉ se ili kondukas la bienon al ruino. Li tremas antaŭ sia patro, tiel aŭtoritata tiu estas! La Dio de multaj similas la maljunan mastron, kiu ne toleras, ke pli junaj homoj rivalu kun li. Ion similan oni trovas en alia raktonto, kiun vi, kiel esperantisto, eble foje legis en la Biblio: la Turo Babela. Ankaŭ en ĝi Dio aperas kiel grumblema maljunulo, kiu timas, ke oni sukcesos atingi la altan lokon, kie li rifuĝis, kaj de tie lin forpelos por kapti lian regadon. Mi faris en la Biblion nur etajn disajn vizitojn, sed tio, kion mi ŝance trafis, konfirmis la pravecon de mia starpunkto pri Dio kaj religioj.

–...

– Kio okazas? Kian strangan mienon vi elmontras! Ĉu vi ne konsentas? Sed antaŭ du minutoj ni ambaŭ kune denuncis la sadisman dion de la sanktaj skriboj!

– Prave. Sed mi aŭdas mian konsciencon grumbli.

– Kio malplaĉas al ĝi?

– Ĝi ne ŝatas antaŭjuĝojn, maljustajn taksojn, ĝi havas ian statistikan manieron pensi, pro kiu ĝi diras, ke oni ne rajtas juĝi grandegan tutaĵon surbaze de minimuma mini-specimeno, kaj mi timas, ke ĝuste tion ni ĵus faris. Ĉu vi legis la Altan Kanton de Salomono, la Kanton el la Kantoj?

– Ne.

– Vi devus. Mi konfesu, ke ankaŭ mi ĝin ne legis! Sed laŭ Joel, pretervidi ĝin estas maltrafi ion gravan. Li asertas, ke oni povas diri nenion ĝustan pri la Biblio, se oni ne legis ĝin kaj ankaŭ ne la Psalmojn, kvankam pri tiuj... Nu, li diris, troviĝas inter ili poemoj kun monstra agresemo. Sed multaj el ili prezentas ankaŭ bildon pri dio, kiu estas nur amo kaj pardono, dio, kiu ŝajne similas tiun, kiun mi havas la feliĉon koni, kvankam mi neniam legis pri di eĉ unu linion. Ankaŭ mi fakte preskaŭ nenion legis el la Biblio. Ni do ne rajtas juĝi ĝin deirante de la etaj gustumetoj, kiujn ni havigis al ni pri ĝi. Ĉu mi iam parolis al vi pri mia amiko Hasan?

– Ne. Kiu li estas?

– Islamano. Viro kun alta homa valoro, viro kun vera digno, tuj videbla en la sinteno. Foje mi diskutis kun li pri la Korano parolante pri ĉiuj abomenaĵoj, kiuj, laŭdire, kuŝas en tiu libro. Li aŭskultis min kun sia kutima pacienco, kaj kun eta enigma rideto. La rideto venis de tio, ke li preparis sian respondon, konsidere al la ofteco, kun kiu li ricevas similajn rimarkojn de homoj absolute sensciaj pri la temo. Li agnoskis, ke tiuj teruraj pecoj ekzistas. Sed li montris al mi dokumenton, kiun li preparis, kaj sur kiu li notis aferojn admirindajn kaj aferojn hororajn ĉerpitajn el la sanktaj libroj de la diversaj religioj: la hebrea Biblio, la Nova Testamento, ktp. El la Biblio li prenis citaĵojn el la profetoj, el la psalmoj, el tiu aŭ alia libro, en kiuj Dio aperas kiel senfino da tenereco por siaj kreaĵoj, kaj citaĵojn, en kiuj Dio estas ia terura tribestro, kies brako senhezite frapegas tiujn, kiuj kontraŭas lian momentan strategion (mi diras "li", ĉar tiu biblia dio estas vira, almenaŭ en tiaj agadoj). Same pri la Nova Testamento. Se tiu prezentas simpatian dion en iuj tekstoj, troviĝas aliaj – Hasan montris ilin al mi – en kiuj tiu "Patro" havas plej tremigan emon senkompate kaj kvazaŭ ĝue surtreti tiujn, kiuj malplaĉis al li, aŭ forpeli ilin al plej terura sorto. En la Korano estas same, ambaŭ aspektoj aperas. Tio memorigas al mi la unuan tagon, kiam mi venis ĉi tien. Antaŭ ol firme decidi, ĉu vi akceptos min en terapion, vi submetis min al testo, en kiu vi montris kartonojn kun grandaj simetriaj inkmakuloj, kaj mi devis diri, kion mi vidas en ili. Iom kiel, rigardante nubojn, oni ludas vidi en ili signifajn formojn. Vi klarigis, ke ĉiu vidas en tiuj makuloj malsamajn aferojn laŭ sia personeco.

– Jes, estis la Rorschach-testo.

– Nu, ĉu la sanktaj libroj ne estus io simila? Ŝajnas, ke ĉiuj enhavas jen plejbonon, jen plejmalbonon, kaj multon mezan. Ĉiu, kiu aliras ilin, trovas ion por si, depende de tio, kio li aŭ ŝi estas, aŭ depende de la momenta mensostato, aŭ de la kondiĉado, per kiu oni muldis ŝin aŭ lin en la unuaj vivjaroj, ekspluatante la sendefendecon kaj flekseblecon de etulo.

– Efektive. Ĝuste pro tio mi miloble pli ŝatas tion, kion vi rakontas pri via eterna amiko, ol kion oni ĝenerale diras pri Dio.

– Plezurigas min aŭdi tion. Pli: flatas min. Sed jen ree mia konscienco grumblas.

– Ĉu vere? Kion do ĝi volas ĉi-foje?

– Ĝi admonas, ke mi ne stimulu tiun pensovojon en vi, ĉar ĝi kondukas al antaŭjuĝo. Ĝi rimarkigas, ke tiu, kiun mi nomas mia amiko, estas priskribata jam jarcentojn per frazoj, kiuj perfekte tradukas, kion mi vidis, kion mi vidas aŭ komprenas je ĉiu ekskurso tien.

–???

– Kiel malfacilas honesti!

– Kial vi diras tion?

– Ek de la komenco mi diradas al vi, ke la amiko, kiun mi tie vizitas, havas nenion komunan kun la Dio de la kredantoj, kiuj praktikas religion. Mi kvazaŭ furiozas, kiam oni asimilas la biblian dion al la luma estulo, kiun mi renkontas alimonde. Nu, mi ne estas honesta. Fakte, ĉefe ek de kiam mi aliĝis al la religia komunumo, al kiu mi aludis, mi konas abundon da personoj, kiuj havas pri Dio la saman bildon kiel mi, kvankam mi neniam kuraĝis priparoli kun ili miajn noktajn ekskursojn. Sed eĉ antaŭ ol aliĝi al tiu komunumo, mi konis similajn personojn, eĉ en mia propra familio. Mi havas kuzinon tre inklinan religiumi, kiu legas verkojn pri spiritaj aferoj kaj similaĵoj. Mi scias, ke ŝia Dio estas Dio kun koro, kiu komprenas, helpas, respektas, agas diskrete, lasas liberaj kaj neniam sentas rankoron al iu ajn kreito... Kial do mi metas ĉiujn religiemajn homojn en saman ujon, provante distanci min de ili, aŭ eble pli ĝuste, provante nete distingi mian amikon de ilia Dio? Tion mi faras de la komenco kun vi! Fakte tiu maniero koncepti Dion, komuna al miaj travivaĵoj kaj al tiuj homoj, estas disvastigita en iuj medioj jam multegajn jarcentojn, verŝajne eĉ jarmilojn. Mi supozas, ke laŭ ŝanco oni naskiĝas aŭ ne en familio, kiu transdonas bildon pri dio terura aŭ pri dio, el kiu elfluas senfinaj kvantoj da amemo, da amego, kaj kiu tro respektas la homojn por kondamni ilin pro bagateloj.

– Interese. Se mi havas antaŭjuĝon, la kaŭzo povus esti profesia misformiĝo. La homoj, kiuj pasigis sian infanecon en familio, kie la maniero koncepti Dion estis psikologie sana, havas pli multajn ŝancojn eviti kompleksojn, kulposentojn, inhibojn kaj psikosomatajn malsanojn, pro kiuj oni petas mian helpon. Mia klientaro do ne estas statistike reprezenta pri la tuta loĝantaro. Tiu faktoro igas ĝin netipa. La kredantaro en ĝi enhavas troigitan proporcion da homoj, kiuj havas pri Dio malsanan komprenon. Ekzemple mi nun traktas viron, pri kiu mi sentas min tute senhelpa, ĉar lia baza problemo estas ligita al religia edukado, kaj por tiun efike tuŝi mi estas senrimeda. Ej! Nia interparolo donas al mi ideon. Ĉu vi konsentus, ke mi jam nun transskribu kelkajn partojn el niaj dialogoj, por ke li legu ilin?

– Se vi ne citas mian nomon, vi povas fari el ili, kion vi volas, escepte aŭdigi ilin ĉe radio, aŭ alikadre, ĉar oni povus rekoni mian voĉon.

– Helpus min montri al li, ke eblas alia maniero koncepti Dion, kaj ke ankaŭ tiu estas plene kohera. Tiu viro ne sukcesas eviti masturbi sin, kaj tion li sentas kiel plej teruran dramon, ĉar enkraniiĝis al li, ke temas pri abomena peko, inferen-senda, kaj ke li brulos eterne, se li ne rezignos tiun kutimon. Sed tio estas al li fizike neebla. Estas des pli bedaŭrinde, ke li estas bonulo, pli honesta, pli sindonema, pli bonkora ol la plimulto. Lia masturbado havas neniun negativan efikon, des pli, ĉar li ne estas iu, kiu bezonas pornajn bildojn por eksciti sin. Tia spektado havus la kritikindan efikon, ke ĝi kontribuus al la sukceso de fia ekspluato kaj malnobligo de homaj estuloj, tio apartenus al la kategorio de atencoj al la digno de korpo. Sed kion ajn mi diras al li, ĉio restas senefika, ĉar li scias, ke mi estas ateisto; rezulte miaj opinioj pri religiaj aferoj laŭ li tute ne indas konsideron. Estas io tiel simpla kaj tiel sincera en via maniero paroli pri via luma amiko, ke eble tio helpus. Via eternulo ĉion pardonas, ĉu ne?

– Jes. Tiu neniam juĝas, neniam kondamnas. Di allogas (simple pro sia naturo, ĉio bona kaj bela estas alloga). Kaj di atendas. Di atendas, ĝis oni komprenos kaj iros al di. Kio malhelpas antaŭeniron al di, tio estas la agoj, kiuj kaŭzas malbonon al aliaj homoj, aŭ al la kreaĵaro ĝenerale. Sed se via paciento sin masturbas, ĉar la kutimo tro enradikiĝis en li ek de la adoleskaj jaroj, mi estas certa, ke mia amiko rigardas tion sufero, turmento, seniĝo de libereco, kio din ĉiam kortuŝas, kaj ne fi-ago el vidpunkto morala.

– Se mi povus konvinki lin pri tio, kia senpeziĝo tio estus! Por li, sed ankaŭ por mi!

– Por vi, ĉu?

– Se vi scius, kiel saturita mi estas de lia ĉiama sinkondamno. Estas plej tede reaŭdi je ĉiu renkonto, ke li estas monstro, perversulo, krimulo, ĉar, pliafoje, li ne sukcesis regi sin...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.