La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Antaŭparolo

Vojaĝante en malproksima lando, viro iĝis nevole implikita en streĉa komplika aventuro, kiun, pro respekto al lia privateco, ni ne rakontos ĉi tie. Ĝi inkluzivis longan nejustan kaptitecon. Post lia reveno hejmlanden, readaptiĝo al la normala vivo montriĝis malfacila, ĉar lin profunde traŭmatis la ege impresaj travivaĵoj kaj la tro longa periodo de malsekureco, tra kiuj li pasis tie fore. Lian dormon, ekzemple, invadis premsonĝoj neelteneble angorigaj. Kuracisto konsilis entrepreni psikoterapion. La terapio tre bone sukcesis. Ĝi liberigis la pacienton je tiuj angorsonĝoj kaj aliaj perturbaj sekvoj de la traŭmato. Sed dum la terapio okazis ankaŭ io nekredebla, mistera, speco de mistika translokiĝo, kiu ŝoke-skue efikis al la terapiisto kaj vekis en li fortegan scivolemon. Post kiam ambaŭ konsentis, ke plua terapio ne plu estas bezonata, la psikfakulo petis la pacienton, aŭ pli ĝuste, nun, ekspacienton, tamen plu veni al ĉiusemajna renkonto por pli detale rakonti pri tiu eksterordinara sperto. La paciento akceptis. Ĉi tiu libro prezentas la dialogon inter la paciento kaj la psikoterapiisto, kiun la unua familiare, amike nomas Psiĉjo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.