La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Kvara kunsido

Sav-alvoko surmare

– Ha! Hodiaŭ vi mienas freŝe kaj sane. Estas ĝojige vidi vin tia. Vi reakiris homan vizaĝon. Kaj via kabineto montras ordon, kian mi neniam vidis. Kio okazis?

– Mi hieraŭ devis partopreni en komisiona kunsido, kie oni devis diskuti pri tre komplikaj, delikataj aferoj, kaj mi preparis min al teda tago, plej enuiga. Plentago da diskutoj fojfoje ĝene akraj. Sed la kunveno estis nuligita. Kia malpeziĝo! Mi atendis tagon da incitiĝo, mi ricevis tagon ferian. Mi iris promeni en arbaro, kaj tio havis sur min plej bonan efikon.

– Bonege! Ĉu vi konscias, ke vi tro laboras? Tio ne estas bona por nerva higieno. Vi devus konsulti psikoterapiiston, kiu instruus al vi, kiel diri "ne".

– Kara, kara, via zorgemo pri mia sano kortuŝas min. Sed ni revenu al tio, kion vi diris fine de nia lasta renkonto. Vi diris, ke testo por scii, ĉu temas pri Dio, en tiu aŭ alia okazo, povus esti demandi sin, ĉu la vorto "homa" tiuokaze aplikeblas.

– Ĝuste. Pensu pri ĉiuj okazoj, en kiuj vi uzus la vorton "homa" en pozitiva senco. Tio donos al vi ideon pri tio, kio mia luma amiko estas. Kaj ĉefe pensu pri tiuj okazoj, en kiuj vi dirus: "tio estas nehoma", tio montros al vi, kio di ne estas. Se vi meditas deirante de tiuj vortoj, eble vi iom post iom komencos akcepti, ke vere estas en di nenio timiga. Tiam vi havigos la permeson, kiun di atendas por montri sin.

– Sed jen, nun, mi permesas. Kial ĝi ne...?

– Vi diras, ke vi permesas, ke di montru sin al vi, sed ĉu vi donas tiun permeson vere tutkore? Eble vi ne estas sufiĉe sincera, kiam vi tion diras, kaj devus strebi al pli plenkora akcepto. Por tion fari, plej bone estus turni vin al di. Tion fari kiel eble plej ofte, iam ajn dum la tago, aŭ, se vi preferas, je fiksa horo, ekzemple ĉiumatene aŭ ĉiuvespere. Dissendi specon de radioalvoko, kiel oni faras, kiam ŝipo estas sinkanta post ŝtormo kaj ĝia radio ne funkcias plene: ĝi elsendas, sed ne ricevas. La radioprizorganto lanĉas vokon, sed respondon ne atendas.

– Kial ne atendi respondon? Kial ĝi ne respondas, via ulo?

– Eble di respondas, sed vi ne aŭskultas din. Aŭ povis okazi, ke en via paniko vi malkonektis la ricevilon, tion eĉ ne konsciante.

– Tion ni provizore akceptu. Kion mi dissendu alvoke en mia ena mikrofono?

– Kiom da demandoj vi ĵetas al mi! Kvazaŭ mi estus via gvidisto! Ni decidis, ke mi rakontos ĉion, kion mi povas, koncerne mian tie-transan amikon. Sed vi ne lasas min rakonti. Kiam vi ne kontraŭstaras, kion mi diras, vi volas ricevi konsilojn. La alvoko, kiun vi dissendu, estu tio, kion vi decidu; provu nur, ke ĝi estu kiel eble plej sincera. Kion mi povus diri al vi? Povus esti io kiel: "Ej vi tie supre! Helpu forigi mian timon kaj faru, ke mi deziru senti min via kamarado kaj vin kamarado mia..."

– Kion?!

– Ĉu ŝokas vin la vorto "kamarado"?

– Iom, ĝi havas ian sovetan, komunistan etoson, kiu forprenas de ĝi ĉion amindan.

– Uzu do alian vorton en via alvoko. Sed por mi kamarado estas tre pozitiva vorto. Kun kamarado oni solidaras, por kamarado oni povas oferi sian vivon. Iel, kamarado estas pli proksima, pli grava ol amiko. Eble mi reuzos tiun vorton parolante pri di, ĉar riĉa je tiuj kvalitoj mi perceptas din. Sed pri kio do ni parolis, antaŭ ol devojiĝi pro la vorto kamarado?

– Pri la alvoko, kiun mi sendu.

– Ha jes! Kion vi volas, tio estas renkonti la eternulon, konatiĝi kun di. Vi estas kiel sovaĝa aŭ vundita besto, kiu timas kontakton. Vi devas komence diri, ke vi bezonas esti malsovaĝigita, sed ke vi tute ne estas certa, ke tion vi vere deziras. Tio estas via reala stato, ĉu ne?

– Vi legas mian psikon kvazaŭ ĝi estus libro. Mi min demandas, kiu el ni estas la observato kaj kiu la psikfakulo.

– Vi do diras ĉion ĉi en via menso... Di aŭdos, se vi nur direktos vian penson al di.

– Direkti sian penson, ĉu? Kiel oni faras tion?

– Vi vortigas la aferon komence de la elsendo, en via kapo: "Ej, vi! La ulo, kun kiu rilatas mia ekspaciento, al vi mi turnas min."

– Sed kio, se je tiu mi ne kredas? Mi ne deliras, mi ne estas halucinata! Kiel mi povus diri ion al iu, kiu, miaopinie, ne ekzistas?

– Kiel komplikaj vi estas, vi psikistoj! Vi diras: "Se vi ekzistas, al vi mi turnas min" aŭ "Al ĉiuj, kiuj povas min aŭdi kaj helpi" aŭ ion similan. Estas multaj personoj, trans la vualo, multaj personoj ege bonkoraj, kiuj pretas faciligi al vi la vojon al la senlima feliĉo, al la spirita plenumiĝo. Sed, kial ne turni vin rekte al di? Diru do: "Vi, kiu eble ne ekzistas, faru, ke mi perdu la deziron forkuri de vi aŭ vin forpuŝi, same kiel la impreson, ke vi forpuŝas min aŭ ke mi ne estas sufiĉe bona por vi. Faru, ke mi deziru renkonti vin kiel mia halucinata ekspaciento, ke mia timo transformiĝu al fido, al pacienca atendo de via veno, kaj faru, ke ĉi tiu peto, kiun mi direktas al vi, iĝu pli kaj pli sincera."

– Kial tiu lasta diro?

– Psiĉjo, psiĉjo! Kelkfoje mi demandas min, kion vi lernis dum via faka trejniĝo. Vi ja scias, ke homo malofte estas cent-elcente sincera, ke homon manipulas disaj inklinoj, ke homo povas samtempe deziri kaj malvoli. Dum la terapio vi nomis tion... kiel do? Ha jes! Ambivalenco. Kiam vi elsendas vian unuan mesaĝon, estas probable, ke ie en vi, vi pensas la malon de tio, kion vi vortigas.

– Mi koncedu. Se mi diras tion, mi ricevos mian respondon, ĉu? Jes, mi vidas la sistemon, ju pli mi ripetos, des pli mi igos min kredi, tio iĝos ekzerco memsugestia, tiel ke ankaŭ mi finfine haluciniĝos.

– Oj, psiĉjo! Vi vere talentas por inciti homon kolerige. Vi samtempe volas kaj malvolas. Vi volas, ke mi raportu pri tiu, sed ĉiufoje, kiam mi elbobenas miajn memorojn, vi interrompas per nerespondebla demando. Vi asertas, ke vi volas tiun renkonti, kaj vi volus, ke vin konduku mi, sed ĉiufoje, kiam mi proponas al vi rimedon, superante mian kompetentecon, ĉar estas nenio komuna inter mi kaj gvidisto oficiale rajtigita konduki turistojn al la paradiza belo, vi ironias pri la proponata rimedo. Se vi timas memsugestii vin, haltigu vian komedion kaj lasu min trankvila! Ni forlasos unu la alian bonamike. Alie, provu, kaj juĝu la arbon laŭ la fruktoj. Vi foje diris al mi, ke fakte mi ne estas frenezulo, ĉar mi iĝis tute malsama, laŭ tute pozitiva senco, ek de kiam komenciĝis miaj "halucinoj". Vi konstatis, ke mi estas pli kreema, ke mia emocia etoso estas pli stabila, ke la rilatoj kun miaj familianoj kaj proksimuloj estas harmoniaj, ke mi havas pli da profesia konscienco kaj pli bonan senton pri miaj respondecoj. Ĉu vi memoras? Sekve, kiam vi komencos haluciniĝi kiel mi, se ĉio en via vivo pliboniĝos, se vi iĝos pli donema, pli kuraĝa, pli forta fronte al sortobatoj, se vi sentos vin pli bone en via korpo kaj en via personeco, se vi fariĝos pli ĝoja, pli solidara kun la ceteraj homoj, tio signos, ke tiu frenezeco, eĉ se plej freneza, estas pli valora ol viaj dubvaloraj terapioj.

– Bone, bone, ne koleru! Mi konfesas, ke mi ne estas certa scii, kion mi fakte deziras. Via maniero paroli sugestas, ke estas io interesa en viaj travivaĵoj, kaj mi ŝatus sperti ion similan, sed mia tuta psikologia trejnado igas min diri, ke tio estas fuŝa mistikismo, imagaĵoj, kiuj povas esti danĝeraj, se oni lasas sin fali en tiun tipon de kirloondo. Oni ĉiam "racion gardu", diris... eee... Francisko la Unua, se mi ĝuste memoras. Mi koncedu pro scienca aliro vian hipotezon, ke ne temus pri memsugestio. Ĉu mi ricevos mian respondon?

– Kiel mi povus scii? Al mi tio okazis, ĉio komenciĝis per simila alvoko.

– Ĉu vi kredas, ke se mi dissendos sav-alvokon kiel vi, mi faros similan sperton?

– Ne eblas scii. Eble jes. Tamen mi suspektas, ke se vin puŝas nur scivolemo, verŝajne ne funkcios. Sed eĉ se ne estas vera SOS dissendita, ĉar vi troviĝas en gravega senhelpa situacio, se estas sincera peto, vi havas ŝancojn, ke efikos, sed probable en maniero tre diferenca de la mia. Se juĝi laŭ tio, kia tiu sin montris al mi, di donos al vi, kion vi petas, tre laŭgrade, nur iom post iom. Tiu ĉiam agas plej delikate. Unubate anstataŭigi vian timon per plena fido, tio povus rompi ion en vi. Mi vin konas ne malbone. Se mi imagas vin abrupte metita fronte al tiu mondo... Oj oj oj! Mi vidas vin plene konfuzita, simile al iu, kiu ĵus travivis cerban vaskulrompon, kaj tiel perdis ĉiujn kutimajn gvidomarkojn, aŭ al iu, kiu perdis la memoron, kaj eĉ ne plu scias, kiu li aŭ ŝi estas. Ĉiuj viaj psikologiaj teorioj, viaj studaĵoj, viaj kutimaj pensovojoj, ĉio ĉi estas parto de vi, ĉu ne? Sur tio vi bazas vian sekurecon, ĉu ne vere? Forpreni ĉion ĉi subite estus terure detrue. Pro tio vi kate rondiras ĉirkaŭ la telero, vi rifuzas plene malstabiligi vin, kaj vi pravas. Sed samtempe vi sentas, ke mi disponas riĉaĵon, kiun vi envias, kaj vi konstatas, ke ĝi ne perdigis al mi mian stabilecon, tute male, vi do troviĝas puŝita en sakstraton, el kie eliri ne eblas.

– Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kolegon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.