La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dudekkvara... ĉapitro

Kara Psiĉjo mia,

Vi certe memoras la fojon, kiam mi rakontis al vi mian sonĝon pri la dezerto. Ĝin rakontinte, mi aldonis, ke mi ne kuraĝas diri, kio okazis tuj poste, ĉar vi certe definitive rigardus min nekuracebla frenezulo.

Efektive, diri mi ne kuraĝus – via rigardo embarasus min – sed skribi ne starigas problemon, mi do decidis tion fari. Vi ja esprimis scivolemon, kaj ŝajnas al mi, ke vi rajtas scii, pri kio temas.

Ne estas facile, sed, nu, hm!... ek! Mi ĵetu min en la faron.

Mi vekiĝis el tiu sonĝo kun la impreso, ke iu savis min, ke mi estis savita el plej dolora morto pro soifo kaj elĉerpiteco, sub senkompata varmego, fare de maljuna turbanulo, kiu portis min al groto, kaj poste al oazo mirinde bela. Se ne estus sonĝo, mi demandus min, el kie tiu skeleta grandaĝulo ĉerpis la forton porti min, ĉar li aperis vere senmuskola.

Kaj je tiu punkto, tuj post la vekiĝo, la afero fariĝas freneza, des pli, ĉar tio, kio okazis, gravas por neniu.

Ia ena voĉo, insista, igis min preni paperfolion kaj skribilon. Kaj surprizite mi ekskribis, kvazaŭ ĉe diktado, sen vere regi miajn gestojn. Ĉu ne temas pri fenomeno konata en psikiatrio sub la nomo "aŭtomata skribo"?

La teksto, kiun mia mano produktis, sen kontrolo de mia cerbo estas la jena:

Kiam mi trastumblis la dezerton,
kiam mi vagadis tute sola,
kiam min brulvundis la soifo
murda,
kiam sub la suno mi ne povis
spiri, kaj la sablo min sufokis,
kaj la tuta kosmo sin prezentis
surda,
kiam estis plu neniu nordo,
kiam oriento estis sonĝa
bildo sen ekzisto sen troveblo
ie,
kiam sekomorto ĉirkaŭrampis,
kiam dissolviĝis la miraĝoj,
kiam mi sterniĝis elĉerpite
tie,
kial do ekkreskis tiuj palmoj?
kial milpetale floroj buntis?
kial novafonte ŝprucis akvo
rave?
Kies himnon kantis tiuj birdoj?
kies ombro donis al mi pacon?
kiu min relevis el la stumblo
save?

Sonas mia danko nekomprene,
morta mi estadis kaj nun vivas,
vere mi ne indis la donacon
de vi,
sed eĉ se neniu min aŭskultos,
eĉ se oni taksos min freneza,
mia tuta vivo estos laŭdo
al Di'.

Kiam, elirinte el kvazaŭ hipnota stato, mi relegis laŭte, kion mi, aŭ pli ĝuste mia mano, ĵus skribis, orelfrapis la ritmo:

–vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v

tatititi / tatititi / tati // tatititi / tatititi / tati

Kiom da demandoj tiu poemo ŝprucigas!

Kiu estas la aŭtoro? Ĉu iu el la alia mondo, por kiu mi funkciis kiel nekonscia kaj nevola mediumo? Se jes, kiu? Kial?

Ĉu produktis la tekston iu nukleo kuŝanta en la nekonscia parto de mia psiko? Ekzistus en mi ekster mia scio nervoĉelaj konektoj, senrilataj kun mia konscia intelekto, kapablaj verki en du minutoj tutan poemon, sen ritma aŭ gramatika fuŝo? Parto de mia cerbo izolita de la cetero, kiel komputprogramo funkcianta per si mem?

Tiu travivaĵo starigas fundamentajn demandojn. Kiu mi estas? Kio mi estas? Kiuj ni estas? Kio ni estas, ni homoj vivantaj surtere? Kio estas la alia mondo, la alia dimensio? Kio estas la nekonscio? Kio la nerva sistemo?

Mi ne kuraĝis pritrakti tiun nekompreneblan sperton kun vi vizaĝ-al-vizaĝe, vi konas min sufiĉe por tion akcepti, kaj senkulpigi min.

Supozeble vi estos same perpleksa kiel mi.

Sed mi povas plezure emfazi, ke la kapŝancela apero de tiu teksto en mia vivo havis neniun malfavoran efikon sur min. Mi ne komprenas, pri kio temas, nur ke ĝi bonege tradukas la etoson de la sonĝo. La sola efiko estis kreskigi mian miron rilate al ĉio, kio okazas al mi.

Cetere mi fartas tute bone, kaj ankaŭ mia familio. Mi esperas, ke estas same ĉe vi.

Plej amike salutas
via deliranta halucinato


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.