La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Naŭa kunsido

De manifestacio al manifestiĝo

– Bonvolu senkulpigi min pri la malfruo. La trafiko estis komplete blokita. Mi tute forgesis pri la manifestacio organizita de la sindikatoj. Se mi memorus pri ĝi, mi elektus alian vojon. Mi stulte enŝovis min en stratoŝtopon, kiel multaj aliaj aŭtoj. Mi simpatias al tiuj laboristoj, komprenas iliajn postulojn, sed mi konfesas, ke mia humoro fariĝis aĉa, kaj mi ne ĉesis grumbli, dum la tempo pasis kaj mia aŭto staris tie, senmovigita. Tiuj manifestac...

– Manifesti!

– Pardonu, mi ne komprenas, kion vi...?

– Senkulpigu, ke mi interrompis vin. Jam tri tagojn mi turmentas mian cerbon por retrovi tiun vorton. Estas la temo, pri kiu mi deziris, ke vi parolu. Antaŭ kelkaj tagoj vi diris, ke la kreaĵaro, aŭ la homoj, mi ne plu scias, manifestas la eternulon vian amikon. Tiu vorto trafis ion en mia menso, tiel ke ĝi elstaris, kvankam mi ne komprenas, kial. Mi promesis al mi, ke mi petos vin pritrakti tiun temon, kaj poste mi forgesis ĝin. Min agacis ne plu retrovi ĝin. Feliĉe via malfruo pro manifestacio ĝin relumigis. Hazardo fojfoje utile agas.

– Ĉu estas hazardo? Laŭ mia mondkoncepto povus esti anĝelo, kiu uzis tiun rimedon por retrovigi al vi, kion vi deziris demandi.

– Atentu! Odoras je paranojo la emo ĉion klarigi per ies volo, sed ni ne diskutu pri tio nun. Ĉu vi bonvolos diri, kion vi vidis en tiu alia mondo koncerne aferojn aŭ homojn kiel manifestaĵojn de la Supera Potenco?

– Momenton! Mi neniam parolis pri Supera Potenco, ĉefe kun la grandliteroj aŭdeblaj en via tono. Tiu esprimo plene mistrafas. Al mia amiko ne plaĉas, ke oni vidu din potenca, eĉ se tia di tamen estas. Di havas ian pudoron pri sia potenco. Kaj sian povegon di apenaŭ uzas. Pri potenco interesiĝas homoj, ili nomas mian kamaradon ĉiopova, verŝajne por kompensi la propran senton pri terura senpoveco.

– Estas normala psikologia meĥanismo. Kiam oni ne povas rekte ĝui ion deziratan, oni provas ĝin kontakti pere de peraĵo. Eta malforta senriĉa sinjorino, kiu neniam estos princino, legas magazinojn, en kiuj ŝi legas pri la princo de Monako, pri la sultano de Brunejo aŭ pri tiu aŭ alia membro de la brita kortego. Kontemplante iliajn fotojn, ŝi sentas, kvazaŭ ŝi iel partoprenus en ilia vivo. Verŝajne iuj homoj direktas siajn pensojn al iu ĉiopova dio por nutri en si la senton, ke ili partoprenas en ties potenco, kio kompensas ilian teruran mankon de povo, tiel malfacile akcepteblan. Sed ni devojiĝis. Mi petis vin tuŝi la temon de nia mondo kiel manifestiĝo.

– Mi volonte provos, sed ne estas facile. Tamen mi tion vidis, kaj la afero aspektis plej simple. Mi diru jenon: se neniu el ni estus fermita al la eternulo, ni ĉiuj plene manifestus din...

– Ni ĉiuj estus belaj kaj lumaj, ĉu tiel?

– Ne nepre, almenaŭ laŭ la homaj kriterioj pri beleco. Ekzistaj estuloj tre bonaj, tre puraj, tre profunde homaj, kiuj ne havas regulajn trajtojn, nek glorbrilan korpon, kiuj eĉ povas esti malbelaj, sed kies rigardo, vizaĝo, sinteno elradias kvazaŭ lumon. Tiaj estas ekzemple kelkaj maljunuloj kun dense sulkita vizaĝo. Ili estas homoj, kiuj manifestas la eternulon. Sed ankaŭ spirhaltige bela junulino manifestas din. Mia paradiza amiko havas senfinon da aspektoj, kiuj estas manifestataj de aŭ per la kreaĵoj. Ankaŭ bela sunsubiro manifestas din.

– Sunsubiro ne ekzistas kiel io objektiva. Estas ŝanca kunmeto de fizikaj fenomenoj...

–... kiun ni perceptas kiel belan. Mi agnoskas, ke la beleco kuŝas ne en la aĵo, nur en nia kapo, aŭ en nia koro. Sed tamen ĝi ekzistas tiunivele. Tiu organizas en harmonian vidaĵon aferojn, kiuj, en la realo, estas sendependaj unu de la alia, kaj kiuj, cetere, rigardate el alia angulo povas havi neniun belecon. Matterhorn vidata el Zermatt elstaras kiel unike belega. Sed vidate el Chandolin, la sama monto aspektas plej banale, oni eĉ ne rekonas ĝin. Antaŭ mirinda panoramo, kiam nin kaptas sento de raviĝo, la kaŭzo estas, ke la pejzaĝo manifestas din. Foje mi havis impulson legi el la Biblio. Ne longe mi legis, sed je la komenco estas io, kio frapis mian atenton. Ĉiufoje kiam io ĵus estis kreita, la teksto diras: "Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona". Jen kio okazas, kiam nin ravas pejzaĝo. Ni vibras kun di, ni kuniĝas kun di, kiu, ie funde de nia animo, estas diranta al si: "Kiel bele!". Tie radikas la sento iĝi pli, ampleksiĝi, ke la brusto iel vastiĝas. Kaj kiam oni vidas tiajn belojn, oni sentas emon kundividi la admiron kun la apudaj personoj, precipe se oni amas ilin. Ĉu vi ne kredas, ke en tiu emo plurpersone partopreni en komuna entuziasmo, same kiel en la vidaĵo mem, troviĝas di?

– Ba! Kaj la sadistoj, kaj la krimuloj, kaj Hitler, ĉu ili manifestas vian adoraton?

– Eble. Negative, kave. Ili manifestas, kio okazas, kiam dia manifestado estas blokita. Ili estas la ekrano. Vi memoras, kion ni foje diris: Satano, la malamiko, la trompisto-akuzisto, estas Diablo, t.e. bloko, ŝtopo, obstaklo al paso.

– Kaj kio pri mi? Ĉu mi manifestas lin?

– Ĉiam memcentra, ĉu ne, psiĉjo? Se mi bone vidis, kiel ĉiu homo, kaj laŭ unika proporcio, vi manifestas din kaj malhelpas ties manifestiĝon. Via korvarmo, via bonvolemo, via fajna intelekto, via saĝeco, via respketo al ĉiuj, ĉio ĉi, kio vin karakterizas, manifestas din. Ankaŭ via skeptikeco: ĝi manifestas la fakton, ke di ne trudas sin, evidenti ne estus respekte, tial di ne estas evidenta. Kiel aero. Sen aero ni ne povus vivi, sed ĝi ne estas videbla, evidenta. Via skeptikeco manifestas, ke di respektas vian liberecon. Sed kiam vi agas en maniero, en kiu mankas konsidero al paciento, al via edzino, al mi, al iu ajn – alivorte, kiam vi diras ion, kio kaŭzas malbonon, senutile vundas, aŭ havas detruajn sekvojn – vi malhelpas, ke di pasu.

– Eĉ se tion mi faras neintence, ĉu?

– Eĉ se tion vi faras neintence.

– Tiam mi ne respondecas!

– Pri tio mi ne scias. Eble vi ne estas kulpa, sed respondecas. Okazas, ke oni faras ion morale neriproĉindan, sed tamen devas respondi pri la sekvoj de la ago. Se vi ekhavis teruran kramfon, kiu igis vin fari fuŝmovon en aŭto, tiel ke vi difektis la veturilon de iu alia, ne estis en vi volo malutili, ne estis morala malbono, sed tamen devos pagi vi.

– Sed kial via Dio, se li estas tiel bona, permesas, ke mi faru malbonon neintence? Aŭ intence? Se vi pensas pri la militoj, la sociaj maljustecoj, la naturaj katastrofoj, la infanoj, kiuj naskiĝas kun doloriga kaj nekuracebla malsano aŭ kun handikapo, kiu devigos ilin vivi nenormalan vivon... kiel eblas ĉio ĉi, se Dio estas bona?

– Vi scias, kio okazas tie transe, tio ne estas facile regebla. Mi renkontas... refoje mankas al mi la vortoj... estulojn, fojfoje tre precizajn, kiel la knabineton, ofte nebulecajn, kiel travideblajn formojn, kiel vibron de aero, kiu havus homan formon, kaj jen kaj jen estulojn absolute senkonturajn. Rilate al ili mi sentas min kiel handikapulo, kiu perceptas la bonkorecon, la sindediĉon, la paciencon, la korvarmon de tiuj, kiuj prizorgas lin. Ili faras gigantajn fortostreĉojn por instrui al li tion aŭ tion ĉi, sed la handikapo estas tia, ke la mesaĝoj ne transdoniĝas, aŭ ke transdoniĝas nur eta-eta ero, tute malklara. Krome estas la multnivela... kiel diri?... enujeco... ĉu vi komprenas?... ne estas facile tion esprimi. Kiel rusaj pupoj: unu eta en pli granda, mem en pli granda, mem en pli granda, ktp. Rezulte, mi neniam scias ekzakte, kun kiu mi rilatas. Ekzemple mi babilas kun ege simpatia junulo, kaj jen subite mi perceptas din, la eternulon, kvazaŭ kaŝitan en tiu junulo, kvazaŭ ludantan la rolon de tiu junulo, kvazaŭ komunikantan kun mi per la buŝo de tiu junulo. Kaj samtempe mi sentas, ke tiu knabo estas tute reala, li estas iu, iu kun difinita personeco, iu kun historio, kiu estas lia kaj de neniu alia. Kaj kiu estas libera. Sed je la stadio, kiun li atingis, li estas ankaŭ mia amiko la eternulo, aŭ ĉi-lasta estas la junulo. Elĉerpas min provi klarigi ĉion ĉi. Kiam mi estas tie, ĉio estas ege simpla, sed se mi devas priskribi, kia peno!

– Mi iom vidas, kion vi provas diri. Sed ni revenu al mia demando. Kiel eblas ĉiuj abomenaĵoj, kiuj okazas niaplanede, se li estas bona, kiu ajn li estas? Kial li permesas al homoj, aŭ al naturo, malbonfari?

– Sed kie vi prenis, ke di tion permesas? Di tion ne permesas, tute male, di malpermesas fari tiaĵojn. Mortigi, ŝteli, mensogi, blasfemi, ekspluati, perforti, seks-avidi kunulon aŭ kunulinon de iu alia, ĉio ĉi estas malpermesita. Ne diru al mi, ke vi neniam aŭdis pri la listo de agoj komunikita al Moseo, kaj kiu difinas, kio staras ekster la limo de la permesitaĵoj. Se Dio verkis tiun liston, tio pruvas, ke la fi-faroj estas malpermesitaj. Di malpermesas, sed di ne malebligas, ĉar libereco – la povo fari, kion oni volas – tro gravas por di. Almenaŭ jen kion mi komprenis, eble fuŝe. Fakte mi scias nenion tiuteme. Ĉu vi konscias, kion vi petas de mi? Ke mi komprenu Dion! Vi volus, ke mi, eta ulo, kiu eĉ ne komprenas elektron aŭ radioondojn, aŭ kial Luno estas pli granda kaj ruĝa, kiam ĝi apudas horizonton, klarigu ĉion pri di! Ĉu vi postulus de kateto, ke ĝi klarigu, kiel funkcias komputilo? Kvinjara infano ne povas kompreni, ke, se oni disrompas platon da ĉokolado al etaj kvadratoj, tamen restas la sama kvanto da ĉokolado. Tion al mi klarigis vi. Sed rilate al mia tiea – fakte ĉiea – amiko, mi estas ege malpli ol infaneto kompare al plenkreskulo. Miaopinie, ne eblas respondi al via demando, ĉar estas mistero. Ni disponos eternecon por esplori tiun misteron. Sed dume mi ne povas respondi, krom dirante, ke mi scias, ke di amas, ke di estas bona, ke di ne volas, ke malbono ekzistu.

– Se tiel, li ne estas ĉiopova.

– Kial di devus esti ĉiopova? Ĉu tiu ĉiopoveco ne estas kvalito, kiun homoj projekcias sur din por kompensi sian senton pri senpoveco, kiel mi diris antaŭe? Cetere, laŭ tio, kion mi rimarkis pri di, di povus havi tiun ĉiopovecon, sed libere rezigni uzi ĝin, pro amo, ĉiufoje, kiam libereco aperas.

– Vi ŝajnigas, ke mia demandado ne plaĉas al vi, ke vi volus nur raporti pri viaj travivaĵoj, kaj ne diskuti, sed ĉiufoje, kiam, por tikli vin, mi starigas demandon, vi sukcesas trovi respondojn. El kie vi ĉerpas ilin?

– Tion vi scias pli bone ol mi: el la nekonscio de deliranta psikozulo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.