La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Dekunua kunsido

Mistero

– Io ĝenas min. Pli kaj pli mi mire rimarkas, ke mi pensas multe pli ol mi devus pri viaj diraĵoj. Se mi konstatus, ke tio evoluas direkte al obsedo, mi devus meti finon al niaj interparoloj kaj konsulti kolegon.

– Tamen, tiu, kiu petis min raporti pri miaj spertoj, estas vi, nur vi.

– Jes. Vi kulpas pri nenio. Kio kaŭzis la problemon, tio estas mia intereso pri via mensa funkciado. Sed mi ne troigu. Mi ne estas obsedata. Simple, okazas, ke la ideoj, kiujn ni interŝanĝis, plu rondiras en mia kapo dum la sekvantaj tagoj. Kaj ofte nokte.

– Kio staris centre de viaj priokupoj post la lasta renkonto? Ĉu io, kion mi diris?

– Jes. La kunsido konkludiĝis per vorto, kiu ĉiam incitis min: "mistero". Ni parolis pri la plezuro detrui, saboti, malbonfari, kaj vi lastminute – kvazaŭ por ĝui la finan venkon super mi – enmetis la vorton "mistero". Ni fakte estis pritraktantaj la problemon, kiun kaŭzas la ekzisto de malbono sur nia tero, nia mis-tero, oni povus diri pro ĝi. Sed kredantoj je religio ĉie samas. Kiam ilia Dio montriĝas plena je kontraŭdiroj, ili nomas tion "mistero" kaj fermas la okulojn al la problemo. Ankaŭ vi tion faris. Estas vere tro facile! Ĉu vi timas alfronti la demandon?

– Kiel altan ideon vi havas pri vi! Se vi ne akceptas, ke misteroj ekzistas en la mondo, vi agas kiel simio, kiu furiozus, ĉar ĝi ne kapablas senerare tajpi. Niaj cerbaj kapabloj estas limigitaj. Kiam mi diras "mistero", mi celas nenion alian ol tiujn limojn: la afero situas trans la limoj de mia menso, kiu ne sukcesas kapti kaj kunordigi ĉion. Kion mi povus diri pli? Vi elektas laŭ via bontrovo, mi elektas laŭ mia. Persone mi preferas havi radian, ravan, ĝojŝveligan rilaton kun la amiko, kiun mi "halucinas", sen kompreni, kial malbono ekzistas (sed estante certa, ke di ĝin ne ŝatas, ĉar di estas pura tenereco), ol rompi la rilaton pro tio, ke di estus maliculo. Mi ja vidas, ke di havas multegajn aspektojn, sed suferigemo ne estas inter ili.

– Multaj el niaj samtempuloj, inkluzive de mi, elektas malsame ol vi. Sed por tiuj la demando pri rompo de rilato ne prezentiĝas, ĉar tia rilato neniam estiĝis.

– Estas via vivo, vi decidas pri ĝi laŭplaĉe. Tamen agnosku, ke estas maljuste kondamni antaŭ ol malfermi la dosieron. Estas maljuste rifuzi misteron, dum ekzistas multegaj aferoj, kiujn vi ne kapablas klarigi. Estas maljuste akuzi din, ke di estas aĉulo, pretekste, ke malbono ekzistas, dum eĉ mia rolo, mia respondeco en la malbonaĵoj, kiuj ekzistas, ne estas klaraj al mi, ĉar mi ne komprenas min ĝisfunde. Ni ne scias. Ni frontas al mistero. Tiel longe, kiel iuj punktoj ne estas klarigitaj, dum kaŭza ligo inter la akuzito kaj la krimo ne estas firme konfirmita, oni ne rajtas kondamni. Mi ne vidas, kiupretekste oni povus ne apliki al Dio la demokratian regulon, ke iu ajn estu traktata kiel senkulpulo tiel longe, kiel kulpeco ne estis pruvita. Ĉiaokaze, por mi estas klare. Di ne nur estas konsiderenda senkulpa. Di estas senkulpeco. Plena senkulpeco. Pura senkulpeco.

– Vi estas nekredeble bonŝanca.

– Jes. Tion mi ne komprenas. Mi ne sentas min digna por tio. Ĝuste tial mi ŝatus komuniki, kion mi travivis, por ke aliaj profitu. Sed estas neeble kaj tre frustre. La homoj rezistas. Ili timas elreviĝi. Ili estis tiel longe trompataj, kaj pri tiom da aferoj! Ili timas, ke mia atesto estos nova maniero delogi ilin per allogaj mensogoj. Tio memkompreneblas, sed suferigas min ne povi vere kundividi mian feliĉon kaj ĝian faktan bazon. Rea ekzemplo de malbono, vi vidas! Plia sufero, kiun mi prenu sur min, da kiaj prezentiĝas multe sur nia tero.

– Kial, kial, kial tiom da sufero?

– Mi ne povas respondi pri la aliaj, sed kiom koncernas min, la suferoj, tra kiuj mi pasis kaj plu pasas, estas okazoj malkovri min malfortika, vundebla, kun la rezulto, ke mi pli facile akceptas mian malaltan kaj flankan lokon en universo, en kiu ia infana sopiro volus, ke mi staru centre kaj supre. Kiom koncernas la suferojn de aliuloj, ili estas okazoj malkovri la bonon, kiun mi povas fari al ili. La bono estas di. Ili do estas okazo malkovri din. Esti kiel la fonto en mia fabelo: nulo, dank' al kies nuleco povas pasi la akvo, kiu sensoifigas kaj reduktas la suferon, kaj ebligas lavi la vundojn. Mi...

– Jen vi ree ekhaltas. Ĉu venis al via menso io, kion vi ne kuraĝas diri, time pri mia reago? Ne hezitu. Mi promesas, ke mi ne malestime respondos.

– Ĉu vi scias pri la purgatorio? Mi jam ektuŝetis la temon alifoje.

– Malprecize. "Purgatorio" fakte signifas "purigejo". Estas katolika teorio, eble ankaŭ ortodoksa, ke ekzistas ia portempa infero, ĉu ne? Postmorte la animo purigas sin per suferado por povi iĝi sufiĉe pura por eniri paradizon. Io simila, ŝajnas al mi.

– Jes, tiel estas proksimume. Ili montris ĝin al mi.

– Kiuj?

– Ili, di, di pere de ili, tiuj, kiujn mi renkontas tie supre... malsupre... fore... nu, transe. La purgatorio, kiun mi vidis... atentu, ke nur mi nomas ĝin tiel, eble erarante pri la nomo, neniu tie uzis tiun vorton... nu, tiu loko, aŭ pli ĝuste vivnivelo, evolustadio, havas nenion komunan kun la flamoj kaj monstroj en la pentraĵoj de Bosch. Ĝi nur konsistas el tio, ke dum oni havas en si la sekvojn de la malbono, kiun oni faris, oni ne estas preta eniri en la glorbrilon. Vi do ricevas okazon fari staĝon, provperiodon, dum kiu vi riparas, vi faras bonon, vi helpas al suferantoj, vi partoprenas en iliaj suferoj, transirante de supereca kompato al plena samnivela kunsento, kaj vi provas elsuferigi ilin, vi havigas al la surteruloj inspirojn, faciligojn, kiuj igas ilin progresi, kvankam ili ne perceptas vian kontribuon – ili misinterpretas viajn intervenojn kiel hazardojn, aŭ ideojn, kiuj spontane aperis en iliaj mensoj ili ne scias, de kie – unuvorte, vi trejnas vin vivi ame, kaj tio entenas iun dozon da sufero, ĉar vi plu havas vian memcentrecon, kiu rezistas al tiu maniero vivi, kaj ĉiaokaze sindonemo ĉiam devas alfronti la malicaĵojn de tiuj, kiuj misuzas sian liberecon. Kelkfoje mi min demandas, ĉu iuj ne travivas la "purigejon" ĉi tie, surtere, sur nia ekzistonivelo.

– Purgatorio ne estus poste, kiel kredas katolikoj, sed ni jam estus en ĝi, ĉi tie kaj nun, ĉu? Tio estas la hindua kaj budhana teorio. La malbono, kiu trafas nin ĉi-vive, estus la sekvo de tio, kion ni faris en aliaj vivoj, antaŭ ol naskiĝi ĉi-foje. Ia puriga procezo, en kiu, je ĉiu sinsekva vivo, oni progresas per kelkaj paŝoj ĝis la plenpleno de feliĉo. Ĉu je tio vi kredas?

– Ne. Mi ne kredas je tio, sed je tio mi ankaŭ ne malkredas. Mi ne scias. Mi havas neniun ideon. Mi jes vidis staĝ-aranĝojn, sed estis tro nebule. Mi scias nur, ke mia luma amiko volas, ke ne estu sufero, ke tamen sufero ekzistas, kaj mi ne povas deteni min de la ludo hipotezi.

Min tre impresis akcidento, kiu okazis al deksepjara knabo. Li veturis sur sia zumbiciklo... Ĉu vi vidas, kion mi celas? "Mopedo" oni kelkfoje diras, biciklo kun motoro, tamen ne vera motorciklo. Oni avertis lin milfoje, kiom danĝere estas malobservi la trafikregulojn, sed li neniam prenis tiujn avertojn serioze. Foje li pasis ĉe "halt"-signalo sen halti, plu rapidante sur la alian vojon. Sed li ne havis tempon ĝin atingi. De maldekstre alvenis aŭto, kiu koliziis kun li kaj lin ĵetis for en la aeron. Hodiaŭ li ne nur estas mense debila, kun menso de trijarulo, sed li perdis eĉ la memoron de la vivo, kiun li vivis antaŭe. Lia ago estis komprenebla, natura. Kiam oni estas juna, oni ne havas senton pri riskoj. Sed li elektis, li uzis sian liberan volon, neniu trudis al li preteratenti la signalon. Li sciis, ke tiuj signaloj estas elpensitaj por preciza celo: protekti. Tiurilate, la trafikreguloj estas kiel la moseaj reguloj: ili malpermesas, sed ne malebligas. La junulo preferis ludi kun ŝanco. Li estas libera: li povis tion fari. Ke li definitive perdis la memoron kaj multajn aliajn kapablojn, tion kaŭzis li, nur li, ne la juristoj kaj spertuloj, kiuj ellaboris la trafikregulojn, nek la politikistoj, kiuj voĉdonis por ili, nek la ŝoforo de la aŭto, kiu trafis lin, nek la lumulo, kiun mi renkontas en miaj noktaj ekskursoj. Nur la junulo mem kreis suferon por si, por sia familio, por sia amatino, ĉar li elektis ne fari tion, kio estis prudenta, kvankam li estis avertita.

– Mi ne vidas, kiel tio rilatas al la temo.

– Kial io simila ne estus okazinta en la spirita sfero? Eble la biblia rakonto pri la prapeko – vi scias, ĉu ne? Adamo, Eva, la pomo – estas la mita prezento de simila akcidento. Eble la homoj antaŭe estis anĝeloj aŭ spiritoj, kiuj elektis faron poste kondukantan al nia nuna stato. Eble la agon faris eĉ aliaj estuloj, kaj nia speco estas simple viktima. Se tiel, povas esti, ke ni havas neniun memoron pri la origina fuŝago, kiel la junulo, kiu, revenigite pro la akcidento al la stato de trijarulo, komprenas nenion pri sia situacio, perdis la memoron pri tempo, kiam lia menso funkciis normale... Eble ni konsentis pri io, kio kondukis al la nuna malbono. Eble ni estas viktimoj de aliaj, kiuj pri tio konsentis. Same kiel la aŭtostirantoj, kiuj malobeas la trafikregularon, antaŭakceptas la riskon de akcidento por si, sed ankaŭ por aliaj, kiuj neniel respondecas pri la afero, sed bedaŭrinde troviĝas tie kaj suferas la sekvojn.

– Ĉu vere ili akceptas tiun riskon? Verŝajne, tute simple, ili ne pensas pri ĝi.

– Sed kial ili pri ĝi ne pensas? Aŭtoakcidentoj ne estas kaŭzataj nur de neinteligentaj aŭ egoismaj personoj. Ĉiaspecaj homoj tre inteligentaj kaj simpatiaj, ĉiaaĝaj, faras krimajn stultaĵojn ŝoforante. Ilia inteligenteco devus igi ilin kredi je la risko kaj ĝin taksi, preni sian respondecon en konsideron. Sed ofte ili tion ne faras. Ili ne hezitas trinki pli da alkoholaĵo ol estus saĝe antaŭ ol ekstiri. Mi povas pri tio paroli, tio okazis ankaŭ al mi. La ŝanco favoris min, tute simple, sed tio, kion mi faris, estis malmorala. Ĉiufoje, kiam mi tiel agis, mi malbone uzis mian liberan volon. Neniu devigis min. Mi tion faris, ĉar mi tion akceptis. Kaj mi povus kaŭzi katastrofon teruran por iu familio.

Aŭ pensu pri la sinjorino, kiu mortigis du personojn, ĉar ŝi tajpis mesaĝon sur sia poŝtelefono, dum ŝi stiris sian aŭton, kaj ne rimarkis, ke ŝi veturas je 170 kilometroj hore sur mallarĝa vojo.

Kiam oni agas tiamaniere, oni kredas sin ĉiopova. Oni jes ie legis aŭ aŭdis ĉe radio, ke, eĉ se oni sentas sin tute normala, oni ne plu havas la samajn refleksojn trans iu limo, kiun difinas la proporcio de alkoholo en la sango, aŭ ke la manko de atento, kiam oni telefonas stirante, povas esti danĝera. Sed oni vole, libere, faras la mensan geston flanken meti tiun scion. Funde de la psiko, oni diras al si: "Al mi tio ne okazos. Akcidentoj estas por aliuloj..." La plia glaso allogas, kaj la grupo instigas al trinko kaj minimumigas la riskon. Aŭ la poŝtelefono sonoras, kaj oni deziras tuj respondi. Tiam oni silentigas la enan voĉeton, kiu flustras: "Vi devus diri: ne" Kaj unu fojon el x, tio disrompas vivojn, jen kaj jen por pluraj generacioj, se, ekzemple, oni kaŭzas la morton de patro, aŭ de patrino, je decida momento.

– Vi plene pravas. Kaj mi devas konfesi, ke ankaŭ al mi okazas, ke mi fojfoje ekstiras mian aŭton, dum mi havas tro multe da alkoholo ensange, kvankam post mia trejniĝo mi pli bone ol multaj scias pri la riskoj. Estas vere, ke oni povas detrui vivon, eventuale la propran, pro tiu eta diferenco. Estas vere, ke, se, subjektive, ni sentas nenion specialan, eĉ ne plej etan diferencon rilate al nia normala stato, ni tamen havas, objektive, pli malrapidajn refleksojn kaj malpli bonajn perceptojn. La samo validas, cetere, pri diversaj medikamentoj. Homo uzas sian racion, ho ve!, nur kiam ĝi akordas kun ĝiaj deziroj.

– Eble tial vi malinklinas uzi ĝin, tuj kiam temas pri la alia dimensio...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.