La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Dekdua kunsido

Mallibere en kelo

– Bonan tagon, psiĉjo. Ŝajnas, ke vi disradias bonhumoron! Ĉu vi rimarkis, kiel belas la lumo?

– Efektive, ĝi estas mirinda! Mi tre ŝatas la lumon post fulmotondro, ĝi prezentas ian specialan viglecon, se havas sencon diri, ke lumo estas vigla. Sed verdire mi ne rimarkus ĝin, se vi ne atentigus min pri ĝi.

– Kompatinda psiĉjo! Vi neniam feliĉos, se vi ne vidas la mirindaĵojn, kiuj ĉirkaŭas vin!

– Tio distrus min. Atendante vin, mi repensis pri nia lasta renkonto, pri la katastrofo, kiun vi hipotezis. Tio ne instigis min rigardi la lumon, nur rigardi enen al miaj pripensoj. Se mi bone komprenis, kion vi diris lastfoje, vi kredas, ke katastrofo trafis en alia ekzistado la homojn, kiuj nun vivas ĉi-tere, kaj ke ili suferas la konsekvencojn?

– Ne. Estus mensogi diri, ke je tio mi kredas. Mi ne scias. Mi diras nur, ke tio situas en la sfero de la ebloj. Estas impreso, kiun mi havas en miaj rilatoj kun la alia flanko. Mi sentas la aferon jene. Ni estas kaptitaj en speco de kelo. Okazis bombado aŭ tertremo. Ni antaŭe rifuĝis en kelon, sed ĉio disfalis sur nian ejon, kaj ne plu eblas eliri. Mankas laboriloj por senigi la ŝtuparojn je la rok- aŭ betonpecoj, kiuj ilin nun ŝtopas. Alivorte, ni estas malliberaj sub tunoj da rubo.

– Ĉi-foje, via imago ne funkcias ĝojige. Kia terura situacio! La kompatinduloj certe reagas panike kaj kverelas inter si.

– Prave. La plimulto sentas angoron, kelkaj provas fanfaroni kaj montri sin fortaj, sed ĉiuj fakte estas senhelpaj, senkonsilaj kaj senkonsolaj. Kelkaj kuraĝe penas trabati vojon por eliri. Aliaj diras al si: "Ĉio estas perdita ĉiaokaze, ni provu profiti kiel eble plej bone, eĉ se pro tio suferos tiu aŭ tiu alia". Aliaj zorgas kaŭzi neniun suferon, malpliigi la doloron, kiun ili konstatas, sed funde ili estas senesperaj. Aliaj perdis la kapon kaj agaĉas dise-mise. Ĉiaj reagoj prezentiĝas.

– Kaj tiuj, kiuj vivas "trans la vualo"?

– Ili estas la savantoj, kiuj ekstere strebas por nin liberigi. Ili havas relative ampleksan vidon al nia situacio. Ili provas komuniki kun ni, sed ni, enŝlosite en la ruino, aŭdas ilin malbone, aŭ tute ne. Kiam iuj diras, ke ili aŭdis homojn venantajn de ekstere, ili vekas plej diversajn reagojn. Unuj diras, ke ili misprenas siajn dezirojn por realo, aŭ ke ili halucinas, kaj ili tiel neniigas la esperon de tiuj, kiuj komencis esperi. Aliaj elpensas tutajn fantaziaĵojn surbaze de tiuj vokoj aŭ bruoj, kiuj venas de la savantoj, nekompreneblaj por la enterigitoj. Eble tiel naskiĝas kelkaj religioj: percepto komence aŭtenta, sed miksita kun tuta ĥaoso da psikologiaj projekcioj aŭ imagaj produktadoj, kiajn povas elpensi homoj kaptitaj en angoro. Ĝenas la fakto, ke la homoj enŝlositaj en la rubo tiom bruas diskutante inter si pri la realeco de la vokoj, ke estas tre malfacile aŭdi tiujn. Sed tiuj, kiuj perceptis precizan frazon, scias, ke ili perceptis ĝin, kaj ne plu dubas, ke la savo estis organizita, eĉ ke la savantoj troviĝas relative proksime. Bedaŭrinde, ili ne povas transdoni al la aliaj tion, kion ili aŭdis. Aŭ pli ĝuste jes, ili tion trandonas, sed tiuj panikemaj, angorplenaj, skeptikaj kunkaptitoj timas esti trompataj kaj fermas sin, rifuzas kredi. Atestantoj povas atesti, sed ne esti kredataj, eĉ se ili diras nur plej rigoran veron. Tio estas la situacio, en kiu mi sentas min.

– Kaj la fakto, ke ni nenion komprenas, rezultus el la katastrofo, ĉu?

– Kial ne? Memoru pri la junulo, pri kiu mi parolis, tiu, kiun aŭto kolizie ĵetis aeren, ĉar li ne haltis ĉe "halt"-signalo. Tiu perdis la memoron kaj grandan parton de sia intelekto. Li ne plu scipovas kalkuli, li ne plu scipovas legi, li ne plu scias, en kiu stato li troviĝas. Li ne plu scias, ke li mem, kaj neniu alia, respondecas pri tiu stato. Li eĉ ne scias, ke tio estas nenormala stato, li estas handikapita, limigita, sed komprenas nenion pri si kaj pri la evento. La homaro povus esti en simila situacio. Sed pri tio mi scias nenion. Kion mi ĵus diris, tio estas unu fantaziita scenaro, kiu povas havi neniun rilaton kun la realo. Mi ne kredas ĝin pli ol ion ajn alian. Mi scias, ke mi ne scias. Certe ekzistas miloj da aliaj validaj hipotezoj. Mi estas certa, ke iutage, en nedifinebla stato, post ĉi tiu vivo, ni komprenos.

– Kio igas vin tiel certa?

– Mi vidis, aŭ, se vi preferas, halucinis la senfinan bonkorecon de mia luma amiko. Mi scias, ke di estas bonulo, nenio malica troveblas en di. Mi scias ankaŭ, ke di vokas kaj atendas nin, nin altiras kiel magneto. Alivorte, la senco de nia vivo estas iri al di, forigi kiel eble plej multe la ekranojn kaj rubojn, kiuj kovras nin, kaj kiuj faras, ke ni renkontas din nur parte, malprecize, kvazaŭ tra nebulo. Mi perfekte scias, ke se mi plu paŝas diadirekte, kiaj ajn la devojiĝoj, kiuj perdigos al mi tempon, mi fine trafos dian hejmon por definitiva restado. Tiam komenciĝos la longa esplorado de la misteroj, kaj la senfina raviĝo. Ankaŭ vi tie troviĝos, kaj vi komunikos al mi, kion vi vidis, kaj ĉiuj aliaj same faros, kaj ni transiros de raviĝo al raviĝo, de danko al danko, kaj nia amo al di kaj unuj al la aliaj paralele kreskos. Mi intuicias, ke tiam ni perceptos, ke ĉiuj abomenaĵoj, kiuj misformas nian planedon, estis nur deirpunkto. Finfine, nenio aspektas pli ĥaose ol konstruejo. Vidiĝas ĉarumoj, radsulkoj en koto, palisaroj, betonmaŝinoj, dratrulaĵoj, homoj, kiuj kolizias inter si kaj kriaĉas. Estas ege malbele. Sed estas la deirpunkto. Oni ne misprenu la konstruejon por la finita konstruaĵo.

– Estas terure tio, kion vi rakontas, pri tiu homaro, kiu igis sin handikapita per la propraj agoj, sed mi devas konfesi, ke ne estas komplete kontraŭracie. Ne estas tre probable, sed el logika vidpunkto, estas neriproĉeble. Tion dirinte, mi admiras vian certecon, ke ĉio bone finiĝos. Mi tute ne samopinias. Laŭ mia vidpunkto, vivo estas absurda, ĉar ĝi fontas el hazardo, kaj hazardo rezultigas ion ajn. Al mi plaĉas la starpunkto de Sartre, ke ĉio jes ja estas absurda, sed ke ni povas en tion meti sencon, pli malpli sukcese, kiu konsistus en tio, ke ni strebu por igi vivon kiel eble plej agrabla por kiel eble plej multaj homoj. Mi eĉ opinias, ke ni havas tiun respondecon. Se konsideri, ke ne ekzistas Dio, kaj ke neniam ekzistis paradizo, estas nia tasko krei kondiĉojn sociajn, sanecajn, humanecajn, psikologiajn tiamaniere aranĝitajn, ke ni pli kaj pli proksimiĝu al tiu idealo. Jen. Mi diris al vi, kion mi kredas. Estas tre diference de tio, kion kredas vi, sed mia vidmaniero ŝajnas al mi pli probabla.

– Vi kredas, kion vi kredas, mi kredas, kion kredas mi. Nenio povas helpi scii, kiu el ni pravas, ĉefe ne scienco, ĉar tiu temo staras ekster ĝia studkampo. Sed, sincere, mi preferas mian pozicion al la via. Des pli ĉar la mia baziĝas sur travivita sperto konstante retravivata.

– Ĉu sperto, ĉu deliro kun halucinoj? Aŭ fabelo, kiun via nekonscia psiko proponas al vi, por ke vi povu elteni en mondo, en kiu vivo estas malmilda, se oni kuraĝas fronti al la fakto, ke ĝi ne havas sencon.

– Ne havas sencon, ĉu? Vivo sensenca? Nenio permesas al vi diri tion. Vi ŝvelas pro malmodesteco! Por vi "Mi ne komprenas" egalas al "Tio ne povas ekzisti". Gravega mislogiko: vi atribuas al via intelekto kapablon senliman. Kelkaj el viaj kolegoj havas alian rigardon al la mondo, ekzemple karmemora esperantista psikoterapiisto Charles Baudouin, kiu foje diris: "La signifo de la vivo estas rideto de infano."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.