La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Dio, Psiĉjo kaj mi

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Dektria kunsido

Nuancoj

– Vi ekposedis min, fine de nia lasta renkonto, kun via citaĵo pri infana rideto. Ĝi neniel ŝanĝas mian rigardon al la mondo, tute certe, sed estas vere, ke, ek de kiam mi estas avo, vivo havas por mi pli riĉan signifon, ĉar mi povas babili kun miaj nepoj, ludi kun ili, instrui al ili ĉiajn aferojn. Kaj kiam ili ridetas, fandiĝas mia koro tenere. Mi sentas ian eksterordinaran varmon en la brusto, mi vibras, tio faras al mi bonon. Mi supozas, ke tio estas manifestiĝo de la vivinstinkto. Kiam aperas nova generacio, varmas nia koro, ĝoja, ke la speco plu daŭros. Nia speco, kiel ĉiu besta speco, volas plu vivi. Tio jam okulfrapis al mi, kiam miaj gefiloj naskiĝis. Mi reagis per sento de fiereco, kiel ĉiuj junaj patroj. Tamen, sincere, se oni pensas pri tio, kion viro devas fari, por ke homido naskiĝu, tio ne estas aparte heroa ago. Ne estas kialo fieri. Ĉu ne stranga tiu fiero? Kion vi opinias?

– Ĝi ŝajnas al mi normala. Vivo estas manifestaĵo de mia amiko la eternulo. Ĝi estas konstanta renoviĝo, muariĝo, kiel rebriloj de suno sur akvo fluanta, ree kaj ree ŝanĝiĝantaj. Ĝi estas konstante si mem kaj konstante malsama, kiel maro aŭ fajro. La alveno de plia estulo, unika, al kiu, de la komenco de la universo – do dum dek kvin miliardoj da jaroj – plene similis neniu, manifestas la fekundecon de la kreanto. Kaj la fakton, ke di estas senfina, ĉar la genkombinoj estas same senfinaj kiel la liter- aŭ ciferkombinoj, kiujn mi citis, kiam ni pritraktis eternecon. La fiereca sento radikas en tio, ke vi servis kiel kanalo por tiu fekundeco. Iom kiel en la rakonto pri la fonto. Ankaŭ la fonto rajtis fieri, kvankam ĝi sciis, ke ĝi estas nenio, nur truo.

– Laŭ via opinio diverseco estas bonaĵo, nur pro tio, ke ĝi ekzistas, ĉu?

– Kompreneble, kaj ankaŭ laŭ via, se vi nur pripensos du sekundojn. Vi ne elportus mondon, kie ekzistus nur unu besto, nur unu frukto, nur unu speco de vino, nur unu manĝaĵo, nur unu korpa tipo, nur ebenaĵo sen eĉ plej eta monteto, sen valo eĉ mallonga. La diversecon de naturo, kiel la diversecon vivstilan, kulturan, vestan, muzikan kaj dancan, lingvan, arkitekturan, kuir-receptan, ktp, ĉiuj taksas riĉaĵo, ĉar fakte estas riĉaĵo. Estas la respondo de vivo al postulo pri senfineco, kiu vivas en ĉiu el ni. Kaj tiu respondo kontentigas ion en ni, eĉ se ni scias, ke neniam ni sukcesos tute-tute koni ĉiujn diversaĵojn, almenaŭ ĉi-vive. Mi kredas, ke mia tie-transa ĝojdonanto same alte taksas diversecon kiel liberecon. Verŝajne, cetere, ambaŭ estas du flankoj de unu sama monero. Mondo, en kiu A diesa ne tute egalas al B bemola, kaj en kiu ekzistas dekoj da nuancoj de ruĝo aŭ bluo estas pli agrable aminda ol mondo, kie ekzistus nur unu speco de ruĝo aŭ bluo, aŭ nur unu noto A. Ĉu vi ne samopinias?

– Jes, certe. "Nuancoj". Mi ne scias, kial, tiu vorto tuŝas min. Mi forgesis la penson, kiu trafulmis tra mia menso, kiam vi menciis ĝin alifoje. Ĉu vi memoras, en kiu ĉirkaŭteksto?

– Verŝajne, mallerte provante priskribi al vi mian paradizan amikon, mi diris al vi, ke mi konstante vidas din "en nuancoj". Mi konscias, ke tion diri ne estas tre klare, sed la afero ne estas facile esprimebla. Mi diru, ke di ne estas giganta bloko, maso, ŝtona koloso. Di estas konstante ŝanĝiĝantaj rebriloj. Rivereton vi ne povas kapti. Ankaŭ fajron ne. Se vi fotos fajron je iu difinita momento, vi havos unikan bildon. Ek de la bigbango... mi ne scias, ĉu la vorto ekzistas, mi celas: la eksploda komenco de la universo... neniu fajro havis ekzakte tiun formon. Tamen dum la tuta daŭro de la fajro, estas la sama fajro, kaj la rivero estas la sama rivero, eĉ se ne estas du sekundoj, dum kiuj la akvo estas ekzakte sur la sama loko, kun la sama aspekto, la sama koloro. Mia luma amiko similas al ili: ŝanĝiĝanta, viva, ondeca, kaj tamen ĉiam si mem, ĉiam fidela al si kaj al ni, ĉiam absolute fidinda. Tial nia inteligenteco ne kapablas kapti din. Di ne estas nur substantivo, di estas ankaŭ verbo: ami, krei. Mi volas diri, ke kiam vi amas, vi dias, vi diumas, se vi preferas: di estas tie, estas en vi, pasas tra vi. Same kiam vi kreas, escepte se vi kreas por suferigi aŭ ekspluatante iun. La nuanco estas la eta diferenco. Simila al spico, al eta guto, al eta herbo, sen kiuj la manĝo ne estus same frandinda. Por priparoli din ĝuste, ofte necesas uzi du terminojn kun malsama intenseco: forta, sed ne disprema, milda sed ne mola, rekta sed ne rigida, fleksebla sed ne senspina, simpla sed ne simpligita ĝis kompleta plateco...

– Dio ne estas malsupre, ĝi estas supre. Pri tio vi ne povas kontraŭmeti viajn adjektivojn.

– Kian strangan ideon! Vi asertas, ke vi volas koni la enhavon de mia "deliro", sed kiam mi ĝin tute simple priskribas, vi ĵetas kontraŭargumentojn al mia vizaĝo. Ĉu vi ne sentas vin komforte en niaj konversacioj? Ne estas supro kaj malsupro rilate al mia amiko. Kiam mi uzis vortojn kiel "supre" aŭ "ĉiele", tio estis, ĉar mi ne scias, kiel esprimi tiujn senspacajn realaĵojn. Oni povas metafore diri, ke di situas supre, sed di situas ankaŭ en la profundo. Ju pli vi supreniras al la kulmino, des pli vi progresas malsupren al la profundo. Tio povas soni stranga, sed tia estas mia sperto. Supozeble la spiritaj leĝoj diferencas de la fizikaj. Certe, di neniam troviĝas en tio, kio estas morale malalta. "Malalta" kaj "profunda" estas tre malsamaj aferoj en la spirita mondo. Estas vere, ke di tamen ĉeestas en la kanajlaj, malnoblaj tavoloj de la socio, por solidari. En la drogaĉulo, kiu hurlas al li "merdon!" kaj kiu, intence, delogas kunulon por tiun treni en sian fian dekadencan kirlofumon, sciante, ke nur mizeron li kaŭzos al li, di ĉeestas. Ne en la volo detrui kaj malbonfari, sed en la solidareco kun la sufero, kiu kondukis al tio, en la kompreno, ankaŭ en la deziro liberi. La drogulo volas liberi rilate al la socio aŭ al morala mizero aŭ al aliaj aferoj, kaj la deziro liberi, en ni, ĉiam estas la ĉeesto de mia luma kamarado. Evidente, en la kazo de la drogulo, tiu deziro estas perversigita, sed ĝi tamen estas aŭtenta aspekto de tiu, kiun mi rakontas al vi. Mia amiko la eternulo, mi jam diris al vi, similas al nia sango. Sango nutras ne nur cerbon, ĝi iras ankaŭ en la intestoj kaj plandoj.

– Via ulo – Dio – havas sentojn: ĝi amas, ĝi preferas, ĝi volas savi. Kaj ĝi agas: ĝi organizas savon. Mi ne scias kial, sed tio ĝenas min. Se mi kredus je Dio, mi komprenus ĝin kiel abstraktan principon, kiu regas la universon.

– Vi rondiras en senelirejo. Vi eĉ ne volas supozi dum sekundo, ke temas pri io alia ol halucinoj, ekzemple pri realo ekstera al via eta fermita mondo de universitata intelektulo, kaj vi ne akceptas, ke mi scias preskaŭ nenion pri la naturo de la estulo, kiun mi renkontas nokte dum miaj... mi diru... spiritaj... aŭ ĉu mistikaj?... vojaĝoj. Sed mia vidmaniero estas kohera. Di estas la plej perfekta el la ekzistaĵoj. Ĉu vi ne opinias, ke estulo, kiu amas, vibras, vivas, estas pli perfekta ol abstrakta principo? Eĉ se kelkrilate vi blindas pro ŝtopitaj menskanaloj – vi sentas, ĉu ne?, ke kiam mi tiel parolas, estas nur luda amika moketado, kiu forprenas nenion el mia respekto al vi – eĉ, do, se kelkajn aferojn vi ne vidas klare, vi tamen ege utilas al la homoj per via stranga profesio. Vi savas, vi eltiras pacientojn el ĉiaspecaj suferoj, vi igas homojn pli feliĉaj senigante ilin je inhiboj aŭ kompleksoj, kiuj fuŝis ilian vivon, ĉu ne vere? Ĉu tio ne havigas al vi valoron superan al tiu de astronomiaj leĝoj, kiuj ŝanĝos eĉ ne reguleton, ĉar io al infano doloras, aŭ ĉar alia tipo de verdo igus pentraĵon pli kontentiga? Via "Dio-abstrakta-principo-reganta-la-universon" ege similas astronomiajn leĝojn. Blindaj, senkompataj, necedemaj, neflekseblaj. Sed kiel savi aŭ krei belaĵojn, se oni ne estas iu, kiu sentas, kiu vidas, kiu agas? Ĉu iu ne estas pli ol io? Se mia luma amiko estas io, vi estas supera al di. Eble ĝuste tio plaĉas al vi en via teorio: ĝi metas vin super ĉiuj!

– Vi eraras. Mi senprobleme akceptas, ke ekzistas estaĵoj superaj al mi. Sur aliaj planedoj, ekzemple, aŭ en la estonta tempo. Kio ĝenas min, tio estas, ke Dio, laŭdifine, estas senlimulo. Nu, persono distingiĝas de alia persono, do havas konturon, havas limojn. Personojn limigas tio, kion ili havas, sed aliaj ne havas, kaj tio, kion ili ne havas, sed havas aliaj.

– Vi pravas. Kion vi diras, tio bele esprimas, kion mi vidis. Miaopinie nin ĝenas refoje la lingvaj kaptiloj. Vortoj. Vortoj kiel "persona" kaj "nepersona" estas kaptiloj, trompiloj. "Persona" povas elvoki ideojn kiel "iu, kiu faras stultaĵojn sekvante sian fantazion sen konsideri la aliajn" aŭ "kiu volas diferencigi sin de ĉiuj". Klare, tio ne povas aplikiĝi al mia lumulo, kiu ne estas persona en la senco, ke Ulo Ikso havas tiun kaj tiun karakterizojn, kiuj mankas al Ulo Ipsilono. Mia tiea amiko ne havas rivalojn, samulojn, similulojn. Estante ege supera al ĉiuj niveloj, di estas, iumaniere, nepersona: super kaj trans ĉiu persona diferenco.

Sed se mi diros "nepersona", oni miskomprenos min. Tiu vorto elvokas konceptojn kiel "sen animo", "sen koro", "anonima", "abstrakta" aŭ "universala", en la senco "konsideranta nur la amasojn, ne la individuojn" aŭ en la senco de io tiel vasta, oceaneca, ke eta guto aŭ eta fiŝo por ĝi ne ekzistas. Tiu, kiun mi renkontadas, plej kontrastas al tiuj. Ĉu estus pli klare, se mi dirus "transpersona" aŭ "superpersona"? Ĉiaokaze, mia amiko el la alia dimensio estas ne io, sed iu.

– Se tiel, estas klare, ke tiu, kiun vi nomas via amiko, estas la Dio de okcidentaj religioj. Por ili estas tre grave koncepti Dion kiel iun, eĉ iun, kun kiu eblas rilati, kun kiu rilati eĉ estas normale. Tio estas punkto, je kiu mi ne povas kredi.

– Vi estas libera elekti vian starpunkton. Sed via elekto estas laŭ mi bedaŭrinda. Se vi nur scius, kiom da bonaĵoj pro ĝi vi mistrafas!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.