La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

GLOSOJ

[1] VENDOMATO: tapiŝo-forma teksaĵo el kruda materialo, kiun la vendistoj metis sur la teron por anstataŭi vendotablon.

[2] REKOMPENCI: esprimi dankemon per reciproka helpo aŭ donaco.

[3] ORIOLO: malgranda, paseroforma, flava-nigra kantbirdo (Oriolus oriolus).

[4] NAJTINGALO: paseroforma kantbirdo (Luscinia luscinia); PIROLO: paseroforma kantbirdo kun blua kapo kaj griza dorso (Pyrrhula pyrrhula); KARDELO: paseroforma plurkolora kantbirdo (Carduelis carduelis).

[5] BLINDIRI: iri palpante per etenditaj manoj, kiel kutime en mallumo; DIMANĈA ĈAMBRO: ĉambro en la hejmo de iamaj kamparanoj, kiun ili ĝenerale ne uzis, sed tenis en bela ordo, kaj kiu simbolis la prestiĝon de la koncerna familio. Tie estis aranĝitaj la plej valoraj instalaĵoj, mebloj, artobjektoj, cetere la doto de la edziniĝonta(j) fraŭlino(j).

[6] "la ĝardeno de Dio": ĉirkaŭskribo (eŭfemismo) pri la tombejo.

[7] GARDOMARŜI: marŝadi ĉe/en areo (ĉi tie konkrete ĉe plantejo) por gardi ĝin.

[8] ENORMA: grandaĉa; malagrable, malbele granda.

[9] "sidiĝis sur la granda kesto", ĉar kamparanoj tiutempe uzis grandan keston, kaj kiel sidlokon, kaj kiel ŝrankon.

[10] "via prudento vojaĝas": vi perdis la prudenton, vi parolas sensencaĵon.

[11] OKULBATI: damaĝi per magia alrigardo; envulti okule.

[12] GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo.

[13] STRIDA: orelŝire alta kaj laŭta (se paroli pri sono).

[14] "lacerton", ĉar la popola nomo de difterio estis "gorĝo-lacerto"; LACERTO: besteto, tute simila al krokodilo, sed nur kelkcentimetrojn longa, kiu lerte kuras, kaj nutras sin per insektoj.

[15] "ĝis la sekva kokokrio": koko krias kutime matene, do ĝis la sekva mateno.

[16] TUFO: densa, sed ne tre vasta aro da maldikaj objektoj, ekzemple haroj, plumoj, herboj.

[17] "surpaŝis la seĝon", do li stariĝis sur la seĝo, ĉar la meĉlampo estis alte.

[18] LABORANGULO: malriĉaj metiistoj ne havis apartan ejon por labori, do ili aranĝis parton de loĝata ĉambro tiel, ke ĝi estu taŭga por la koncerna metio.

[19] LAKONA: parolanta per mallongaj frazoj kaj neniam sen kaŭzo; ne babilema.

[20] "Eĉ cent katoj ne kaptus en ĝi unu muson": la peltmantelo havis tiom da truoj, ke la musoj facile povus forkuri.

[20k] "alta familio" dusignifa esprimo signifanta altrangan familion aŭ altstaturan.

[21] HOKBASTONO: ŝafistoj havis bastonon, kiu surhavis hokon, do la ŝafisto povis kapti per ĝi ŝafon ĉe ĝia gambo.

[22] "Barono" estis lia familia nomo.

[23] DEKUMI: mortigi ĉiun dekan el la kulpuloj; Ĉi tie figure, ŝerce: abunde ŝteli.

[24] "Korpo de porko, klabo de plago": frazeologio sen logika senco por esprimi koleron.

[25] FLIKPECO: malgranda peco da teksaĵo, felo ktp. kiun oni kudras sur ŝiritan truon por ripari veston.

[26] "Jen, mia mano estas sen glavo" estas esprimo, ke "mi volas ne rivali, sed pace kontrakti, do ni manpremu".

[27] REKOMPENCO: esprimo de dankemo per reciproka helpo aŭ donaco (ĉi tie kun ironia nuanco).

[28] TINDROFUNGO: fungospeco, kiu post sekiĝo tre facile bruliĝas, do ĝi longtempe estis uzata por fari fajron, cetere oni povas kuiri el ĝi tinkturon taŭgan por kolorigi felon.

[29] SPRONO(j): metalaj pikiloj, kiujn rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo de siaj botoj por stimuli ĉevalon.

[30] LAKTOVOJO: la nomo de nia galaksio, kiel stelaro ĉiela, nokte videbla de la tero kvazaŭ hela nebulo.

[31] "la akso de la helico": la centro de tiu granda, kvarbranĉa framo sur la ventmuelejo, kiun la vento turnadas.

[32] LACERTO: besteto, tute simila al krokodilo, sed nur kelkcentimetrojn longa, kiu lerte kuras, kaj nutras sin per insektoj.

[33] SEGAĴO: polvo, kiu defalas dum segado.

[34] PILK-MILITO ludo, en kiu du grupoj devas trafi unu la alian per ĵetita pilko.

[35] NEFORGESUFLORO: blua floreto; neforgesumino; alinome miozoto (Myosotis).

[36] HAKFOSILO: ilo kun longa ligna tenilo kaj plata klingo por kulturi la teron per hakado, malkompaktigi ĝin kaj, forigi nedeziratajn herbojn (sinonimoj: hojo, rastro).

[37] "kiu venas de Danubo, kiu venas de Tibisko": Danubo estas rivero okcidente, Tibisko estas rivero oriente de la koncerna loko.

[38] AERTRUOJ: truoj sur la tegmento proksimume 20-30 centimetrojn larĝaj, kiuj lasas egaliĝi la aerpreman diferencon inter la ekstera kaj interna atmosfero, por ke la premdiferenco ne damaĝu la konstruaĵon.

[39] STIPHERBO: speco de herbo, kiu estas tre malpeza, simila al floko, do facile forblovata de vento, kaj kiun oni ofte uzas por ornami sekan bukedon.

[40] PLUVOFLUEJO: mallarĝa, malprofunda sed longa kavo en la grundo, ĉu artefarita ĉu natura, kiu forkondukas pluvakvon precipe flanke laŭ la vojoj.

[41] FINGROĈAPO: malgranda, metala ingo, kiun oni metas sur la fingropinton dum kudrado, por ŝirmi la fingron kaj pli facile trapiki la teksaĵon per la kudrilo.

[42] KRESTO: karna elstaraĵo sur la kapo de kelkaj birdospecoj.

[43] "ĝardeno de mortintoj": ĉirkaŭskribo pri la tombejo.

[44] BRANO: ŝeloj de grenaj grajnoj; defalaĵo post draŝado.

[45] ORLI: kudri la randon de io por eviti ŝiriĝon kaj ofte ankaŭ por ornami ĝin.

[46] LEONTODO: planteto kun ronda, flava floro, kies grajnoj havas haretojn, kiuj facile flugas en la vento kiel paraŝuto, kaj kies tigo estas tubeca kaj enhavas blankan fluidon similan al lakto. (alinome: laktofloro).

[47] ODORFUMO: bonodora fumo, kiun pastroj (precipe katolikaj) faras per incenso kaj arda karbo en speciala pendanta ujo svingata per mano.

[48] "ŝmiri per bastonbalzamo": ŝerca esprimo pri trabatado.

[49] "ĝia ĉapo": (figure) la tegmento.

[50] ORNAMITA OVO: laŭ hungara tradicio okaze de Pasko inoj ornamas kuiritajn ovojn per pentrado, desegnado aŭ per alia teknologio, kaj ili estas donacoj al knaboj kaj viroj, kiuj vizitadas knabinojn kaj virinojn por simbole akvumi ilin, ke ili "restu belaj" (pli frue, por ke ili estu fekundaj). Lastatempe "akvumadon" oni faras per parfumo. Ornamita ovo estas valora kaj zorge gardata.

[51] "mi fariĝos lernanto rekompence por la feljako": mi esprimos mian dankemon pro la feljako tiel, ke mi fariĝos lernanto.

[52] LAMPIRO: malgranda insekto, kiu nokte lumetas inter la herboj.

[53] PASTOKNEDUJO: Proksimume 1 metron longa 0,4 metron larĝa, 0,3 metron profunda ligna ujo, en kiu oni knedis paston, sed kiun malriĉuloj okaze de bezono uzis ankaŭ kiel beboliton.

[54] VENTOKAPULO: homo, kiu ĝenerale decidas/agas sen pripenso.

[55] PISTI: diserigi aŭ pulvorigi per batoj.

[56] RUI: teni ion en akvo dum longa tempo por ŝanĝi ecojn aŭ eltiri solveblajn substancojn.

[57] JUGLAND-FUNGO: popola nomo de fungospeco, kiu kreskas sur la trunko de juglandarboj, kaj el kiu oni povas kuiri brunan tinkturon por brunigi felon (mi ne sukcesis identigi ĝin, eble Phellinus ignianus aŭ Polyporus squamosus).

[58] SARKI: forigi herbaĉojn (trudherbojn).

[59] La verso aludas pri la malproksimaj abioj, kiujn ankoraŭ ne tute kovris la neĝo.

[60] Feljakoj ofte havis borderon (ornamitan randon) el kolorigitaj felbendoj.

[61] CIKORIO: ĉi tie sovaĝa cikorio (Cichorium intybus), alta (ĝis 1 m) sed maldika planto.

[62] OSTOSAKO: ŝerca esprimo pri tre malgrasa, tre maldika homo.

[63] Lakto kaj mielo en la Biblio estas simboloj de bonvivo kaj abundeco.

[64] ORIOLO: malgranda, paseroforma, flava-nigra kantbirdo (Oriolus oriolus).

[65] DUONĈARO: ĉaro, kiu havas nur du radojn, ĝenerale grandajn (alinome: kariolo).

[66] PIKHERBOJ: diversaj herboj, kiuj havas pikajn foliojn, tigojn, dornojn ktp. kaj kiuj ĝenerale estas sensukaj, ne tre nutripovaj, ne ŝatataj de bestoj.

[67] OKZALO: plurjara herbo kun acidetaj folioj, uzataj por kuiri manĝaĵon el ili, (Rumex acetosa), ĝia acido: (COOH)2 ; PLUKI: (ĉi tie) deŝiri per fingroj, kiel floron, beron ktp.

[68] JARDUNGITO: malriĉa kamparano (plej ofte juna fraŭlo), kiu entreprenis enloĝan servon ĉe pli riĉa kamparano por unu jara periodo, ekde printempo ĝis la sekva printempo.

[69] LERNOSERVISTO: knabo, lernanta profesion sub gvidado de majstro, plej ofte loĝanta ĉe la majstro, kaj rekompencanta la instruadon kiel helplaboristo kaj hejma servisto.

[70] DEMAMIGITA: (precipe pri bestido) juna, freŝe disigita disde mamnutrado, jam ne mamnutrata.

[71] FORĜBLOKO: granda ŝtalbloko, sur kiu oni forĝas la ardan feron per martelo (sinonimo: amboso).

[72] FORĜBLOVILO: aparato, simila al la meza parto de akordiono, per kiu forĝistoj blovas la ardan karbon por intensigi ĝian bruladon.

[73] GERGULO: (noto por tiuj, kiuj konas la originalon) F. Móra dufoje verkis tiun ĉi saman temon. La nomon de la librovendisto kaj la nomon de la titola fabelfiguro mi prenis (kvankam iom torde) el la alia samtema rakonto, do ankaŭ ili devenas de la verkisto mem.

[74] KORNIKO: birdospeco ordinare nigra aŭ griza-nigra, kiu eligas malagrablan, laŭtan grakadon, kaj ŝatas ariĝi sur freŝe plugita kampo por serĉadi insektojn.

[75] GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo.

[76] SAGACA: ruze eltrovema por solvi malfacilaĵojn, ridingigi siajn malamikojn ktp.

[77] PLUVOFLUEJO: mallarĝa, malprofunda sed longa kavo en la grundo, ĉu artefarita ĉu natura, kiu forkondukas pluvakvon precipe flanke laŭ la vojoj.

[78] TENERE: malforte, mole por esprimi amon, zorgemon, familiecan inklinon.

[79] LILIPUTA: ĉarme malgranda (alude pri la romano Vojaĝoj de Guliver, verko de Jonathan Swift).

[80] FINGROĈAPO: malgranda, metala ingo, kiun oni metas sur la fingropinton dum kudrado, por ŝirmi la fingron kaj pli facile trapiki la teksaĵon per la kudrilo.

[81] PUP-KUDRISTINO: iama profesio, kiu celis kudri lud-pupojn por infanoj, kaj/aŭ vestetojn por tiaj pupoj.

[82] ZUMRIDI: ridi mallaŭte tra la nazo kun fermita buŝo.

[83] DEGNI: fari ion superece, ne afable, ŝajne nur pro ĝentileco (ĉi tie kun ironia nuanco).

[84] FRAGMITO: kanospeco, per kiu oni kovris tegmentojn ĉe malriĉuloj.

[85] TALPO: Malgranda besto, kiu fosas koridorojn sub la tero, kaj vivas tie. En ĝardenoj oni ne ŝatas ĝin, ĉar ĝi detruas la florbedojn, kiam la teron ĝi puŝas supren el siaj koridoroj.

[86] "Kiviuvu vi-vi evestavas?" (Akcentu ekskluzive la substrekitajn silabojn.) "Birdlingvo" estas lingva ludo, kiu konsistas en tio, ke al ĉiu vokalo oni aldonas la konsonanton »v«, poste ankoraŭfoje la vokalon mem, sed nur la originale akcentaj silaboj restas akcentataj. Post iom da ekzercado oni povas tiel paroli kaj ankaŭ kompreni tian parolon, kiu ridinde imitas la pepadon de birdoj.

[87] "ĝian veluran kolumon" (ŝerce) la felon ĉe la nuko de la talpo.

[88] la tabulo "ŝajne paŝis antaŭen": tiutempe la tabulo en la lernejo ne estis fiksita al la muro, sed ĝi staris sur tri piedoj.

[89] MAROKENO: delikata, valora, kolorigita ledo el felo de ŝafo aŭ kapro.

[90] FLIKPECO: malgranda peco da teksaĵo, felo ktp. kiun oni kudras sur ŝiritan truon por ripari veston (ĉi tie: botojn).

[91] FORNOBENKO: ĉe kamparanoj/malriĉuloj estis populara speco de masonita forno, kiu havis ĉirkaŭ si benkon, masonitan el ĝia propra materialo, taŭgan por varmiĝi sidante sur ĝi.

[92] ODORFUMO: bonodora fumo, kiun pastroj (precipe katolikaj) faras per incenso kaj arda karbo en speciala pendanta ujo svingata per mano.

[93] "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron.

[94] ERINACO: malgranda besto, kies dorson tute kovras elstaraj pikiloj, kaj kiu buliĝas montrante pikilojn al ĉiu direkto por defendi sin.

[95] ŜIMŜONO: Fortulo en la Biblio, kiu perdis sian forton, kiam lia amantino, Delila, tondis liajn longajn harojn dum lia dormo.

[96] "bone sidi al iu": esti bele harmonia kun ies aspekto, karaktero (parolante pri vesto, juvelo ktp.).

[97] PILK-MILITO ludo, en kiu du grupoj devas trafi unu la alian per ĵetita pilko.

[98] ŜMIR-ARGILO: argilo, kiun (post miksado kun akvo) kamparanoj uzis en konstruado simile al mortero por glui brikojn aŭ ebenigi la muron per tavolo el ĝi.

[99] LABORANGULO: malriĉaj metiistoj ne havis apartan ejon por labori, do ili aranĝis parton de loĝata ĉambro tiel, ke ĝi estu taŭga por la koncerna metio.

[100] KLABO: man-armilo, kiu havas fuston kaj pezan kapon, kaj per kiu oni provas bati precipe la kapon de la malamiko.

[101] AKVOVENDISTINO: tiutempe en urboj kaj urbetoj ne ĉiu domo havis propran puton kun trinkebla akvo, do akvovendistoj portadis akvon aŭ en dorsositelo, aŭ en barelo sur ĉareto, aŭ en barelego sur ĉaro.

[102] Tiutempaj forintoj estis multe pli valoraj, ol nuntempe. 200 forintoj estis deca monata salajro por mezranga oficisto.

[103] KOKOLAKTO: ŝerca vorto por mistifiki infanojn. Koko ne havas lakton, do laŭ la vera signifo en la proponitaj bakaĵoj tute ne estis lakto, kvankam la vorto je unua aŭdo sugestas tion.

[104] RANCA: (se paroli pri grasa substanco) malbongusta, malbonodora pro la malkombiniĝo de graso, kiun oni ĝenerale jam ne manĝos, sed uzas por teknikaj celoj.

[105] HERBAĈO: nedezirata sovaĝa herbo en kulturita tero; alinome: trudherbo. (En la originala verko temas pri agrostemo, sed mi pensas, ke ne gravas la preciza speco, la metaforo estas bone komprenebla ankaŭ sen ĝi.).

[106] "lernuloj": la maljunulo tordis la vorton "lernanto" laŭ la parolmaniero de simplaj provincanoj.

[107] RABATO: prezo, malaltigita pro diversaj kialoj, aŭ por difinita rondo de aĉetantoj (ekzemple: por infanoj, por samklubanoj ktp.).

[108] ĉapo aŭ ĉapelo en pozicio kovranta la tutan frunton kaj preskaŭ la okulojn, inter simpluloj, huliganoj ktp. simbolis agresemon kiel metaforo pri mallevita okulŝirmilo sur la kasko de kiraso.

[109] INKOLEKANTO: malrespekta esprimo pri intelektuloj, uzata de nekulturitaj homoj.

[110] PAVIMO: aro da proksimume plataj ŝtonoj, per kiuj oni kovras straton, vojon, placon ktp.

[111] "mi petas": respektema, ĝentila parolturno, devenanta verŝajne el la frazo "mi petas vian favoron".

[112] "kunliga vorteto" zamenhofa esprimo pri la identiga rolo de "kiel", sed simila hungara esprimo signifas konjunkcion aŭ subkonjunkcion, kaj pri tio afektadis Cintulo

[113] ĈARNIROJ: metalaj pecoj, sur kiuj turniĝas la pordo dum malfermado kaj fermado.

[114] AKSELO: la korpoparto sub la ŝultra artiko de la brako.

[115] En tiu nomo ja troviĝas tri personaj nomoj: Petro, Karlo, kaj Roberto.

[116] FORNOANGULO: loko inter la forno kaj apuda muro, kie oni povas sidi sur la fornobenko; FORNOBENKO: ĉe kamparanoj/malriĉuloj estis populara speco de masonita forno, kiu havis ĉirkaŭ si benkon, masonitan el ĝia propra materialo, taŭgan por varmiĝi sidante sur ĝi.

[117] KUPOLFORNO: masonita forno populara inter kamparanoj, kiu havis rondan bazon, kupolforman korpon kaj fornobenkon ĉirkaŭ si, masonitan kune kun la forno mem.

[118] PRUNELO: sovaĝa arbusto aŭ ĝia frukto, malgranda, bele blua, acideta bero (Prunus pinosa).

[119] LAKTOSUPO: dolĉa frandaĵo kuirita el lakto, ovoj, sukero kaj vanilio, ofte kun diverspecaj nokoj.

[120] DISTRI: tute kaj agrable okupi ies atenton.

[121] "torto doboŝ": hungardevena dolĉaĵo, kiun kreis Jozefo Doboŝ, fama hungara sukeraĵisto, kaj kiu torto estis la unua enhavanta dolĉan buterkremaĵon. Malriĉuloj kompreneble ne konis ĝin, ĝi estis luksa frandaĵo.

[122] "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron.

[123] Temas pri lampo Davy, meĉlampo de ministoj, sekura, ĉar ĝi ne eksplodigis la mingason, ja ĝia flamo estis ŝirmita per drata reto.

[124] PIOĈO: speciala hakfosilo, kiu ordinare havas duoblan kapon, unuflanke kun plata, aliflanke kun pinta klingoj por hakfosi speciale kompaktan, malmolan grundon, karbon en minejo ktp.

[125] "tagmeza sonorigo" En junio de 1456 estis evidente, ke la turka imperio baldaŭ atakos Eŭropon, kaj Eŭropo ne havos taŭgan armeon por defendi sin. Pro la timego papo Callixtus la 3-a la 29-an de junio en papa bulo (Bulla orationum) ordonis, ke oni sonorigu per la sonorilegoj ne nur matene kaj vespere, sed ankaŭ tagmeze por instigi daŭran preĝardon. Hungara militestro, Johano Hunyadi, kvankam en malavantaĝa situacio, tamen povis sukcese defendi la fortikaĵon de Belgrado, poste la papo ordonis, ke la tagmeza sonorigo restu kutimo kiel simbolo de tiu brila venko.

[126] GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo.

[127] "kiel blinda ĉevalo": senpripense.

[128] Temas pri lampo Davy, meĉlampo de ministoj, sekura, ĉar ĝi ne eksplodigis la mingason, ja ĝia flamo estis ŝirmita per drata reto.

[129] "eterna lumo": en katolikaj preĝejoj antaŭ la altaro tage-nokte brulas meĉlampo, kiel simbolo de la eterna adoro al Dio.

[130] "birdo de la minejo": mita estaĵo, kiu enkorpigas la alvenon de mingasa danĝero.

[131] ULULI: eligi voĉon similan al tiu de la lupoj dum plenlunaj noktoj.

[132] "mi petas": respektema, ĝentila parolturno, devenanta verŝajne el la frazo "mi petas vian favoron".

[133] KOLBASPUMPILO: aparato, per kiu oni plenigas per muelita viandaĵo diversajn intestojn, por fari kolbason.

[134] BUDAPEŜTO: la ĉefurbo de Hungario.

[135] En la originalo kompreneble temas pri fremdaj – ne hungaraj – vortoj.

[136] TREMOLO: arbospeco, kies folioj eĉ pro la plej malgranda venteto senĉese tremas (Populus tremula L.).

[137] PERLAMOTO: konkotavolo de kelkaj moluskoj simile brila, kiel perloj, kiun oni uzas por ornami objektojn.

[138] Temas pri popola mito por klarigi la makulojn videblajn sur la disko de plenluno.

[139] "dikan trunkon hakadi": entrepreni tre malfacilan taskon.

[140] PIEDVOJETO: mallarĝa vojo sufiĉa nur por perpieda iro de unu persono.

[141] Temas pri speciale maldika kaj alta (ĝis 25m) speco de poplo (Populus nigra Italica), kiu demalproksime aspektas, kiel montrofingro.

[142] KALKFORNO: forno, en kiu oni bakas (kalcinas) kalkŝtonojn por gajni kalkon taŭgan kiel konstrucela materialo.

[143] Kompreneble temas pri alegorio: la urso estas Kiŝmedo, la ursido estas Lampaŝulo.

[144] GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo.

[145] SUBTASO: telereto, kiun oni metas sub la tason de kafo aŭ teo.

[146] Temas pri la truo sur la kapo de la pioĉo, en kiu estas fiksita la fusto (tenilo); PIOĈO: speciala hakfosilo, kiu ordinare havas duoblan kapon, unuflanke kun plata, aliflanke kun pinta klingoj por hakfosi speciale kompaktan, malmolan grundon, karbon en minejo ktp.

[147] FASTI: dum certa tempo ne manĝi, aŭ manĝi nur malmulte pro religiaj kialoj; FASTOTAGO: tago, en kiu la koncerna religio ordonas fasti. La 24-a de decembro por katolikoj dum jarcentoj estis kristnaska fastotago. Papo Paŭlo la 6-a en 1966 neniigis tiun fastotagon.

[148] HAKBIRDO: pego, birdospeco, kiu serĉadas insektojn sub la ŝelo de arbotrunko hakante ĝin per sia beko.

[149] LAMPIRO: malgranda insekto, kiu nokte lumetas inter la herboj.

[150] PAPAVO: maldika planto kun dika frukto sed malpeza post maturiĝo, kiun vento facile svingas.

[151] BLINDIRI: iri palpante per etenditaj manoj, kiel kutime en mallumo.

[152] Temas pri Malvinjo.

[153] FOJNO: detranĉitaj sekaj herboj.

[154] OKAZINTUS: estus okazinta.

[155] GLANO: frukto de kverko (arbo), nutraĵo por bestoj. En grava mizero oni povas mueli ĝin por gajni farunon, sed tre malbonan.

[156] "fortulo de cirko": akrobato, kies programero bezonas eksterordinaran korpan forton.

[157] PREMSONĜO: malagrabla, timinda sonĝo aperanta precipe en grave malsana, febra stato.

[158] ESKAPI: elturniĝi el grava danĝero, transvivi mortan danĝeron.

[159] "vundo de hundo resaniĝas facile": ŝerca diraĵo por konsoli vunditan infanon.

[160] ESKAPO: elturniĝo el grava danĝero, transvivo de morta danĝero.

[161] "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.