La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EĈ VASTA FELJAKO POVAS ĈIRKAŬPREMI

La afero de la malnova ĉapelo semis en mi ian dubon. Jen, ankaŭ la feino de la feljako povas esti nur tia mistifikado. Iam eble evidentiĝos pri ĝi, ke nenia feino loĝas en la ŝafofelo.

Vespere, ĉe la senvestiĝo, mi ofte rigardadis mian feljaketon, ĉu ĝi klarigos ion, sed eĉ difekteto ne makulis ĝin ankoraŭ. Ĝi tute ne ŝajnis foruzita, ĉiuj ĝiaj floroj havis brile freŝan koloron, kiel en la horo de la lasta kudrero. Kvankam mi surportis ĝin kaj vintre kaj somere, vane Malvinjo kritikis min, ke ĝi ne konformas al la aristokrata modo. En tiu sola afero mi ne obeis ŝin. Mi ripetis denove kaj denove, ke mi promesis al mia patro uzadi la feljaketon, ĝis ĉifoniĝos ĝia felo, kaj mi ne rajtas malobservi mian promeson.

– Vi estas obstina, kiel kruda tolo – ŝi svingadis la kapon malbonhumore, poste subite ŝi plu demandis, ĉu mi volas surporti feljaketon eĉ tiam, kiam mi fariĝos urba juĝisto.

Ŝi pensis, ke tiu demando estas terure ruza, sed mi respondis eĉ pli ruze. Mi diris, ke ankaŭ la ŝafo surportas la saman felon, kiun ĝi surhavis kiel ŝafido. Ĉiu nia diskuto finiĝis tiel, kaj tiam mia feino povis fari nenion krom preni sukerkubon el porcelana ujo, kaj ŝi duonpecigis ĝin por mi kaj por la maljuna kanario. Pro tiaj respondoj ŝi videble konsideris min tre saĝa knabo.

Mi certe ne devis maltrankviliĝi pro tio, ke la feljaketo fariĝos malvasta por mi pro mia kreskado. Dio benu la karajn manojn, kiuj faris ĝin, ja ĝiaj mezuroj sufiĉis eĉ por duoble pli granda infano. Tamen, laŭ nekomprenebla maniero kelkfoje mi sentis, ke mia vasta feljaketo ege premas min.

Ekzemple, kiam foje mi ludis pilk-militon[97] ĉe la urborando, proksime al la sablominejoj, mi vidis, ke el iu minejo sinjorino aliras la landvojon. Ŝia kapo estis kovrita per granda kaptuko, kaj ŝi portis sakon sur la dorso. Ĝi verŝajne estas plena de ŝmir-argilo[98], ĉar ŝi tre kliniĝis sub la ŝarĝo.

Mi okulumis al la sinjorino, kaj kiam la vento movis ŝian kaptukon, mi pensis: jen, tiu sinjorino havas kaptukon ĝuste tian, kian mia patrino.

– Atentu, Gregorio! – kriis mia samgrupano, la filo de advokato Veskin, kaj li ĵetis al mi la pilkon.

Mi reĵetis ĝin tre alten, ĝi eble eĉ ne refalos, kaj la knaboj nur gapis kun retrofleksita kapo, sed miaj okuloj denove serĉis la onjon. Ŝi fakte aspektas tute tiel, kiel mia patrino. Jes ja! La pasintan dimanĉon mia patrino efektive menciis, ke oni devus ripari la murojn de la mueldomo, ĉar la brikoj kelkloke jam nudiĝis.

– Atentu, Gregorio! – kriis denove Veskin, kaj mi reĵetis la pilkon tiel forte, ke la knaboj brue postkuris por kapti ĝin ĉe la malproksimaj ĝardenoj.

Mi denove nur rigardadis la sinjorinon, kiu apenaŭ povis paŝadi. Ŝi volis demeti la sakon, sed ĝi preskaŭ falis de la ŝultro. Per la rando de la kaptuko ŝi viŝis la vizaĝon, sidiĝis sur la sako, kaj sin turnis al mia direkto. Mia koro ekbatis: "fakte ŝi estas mia patrino". Kvazaŭ mi estus puŝita: "alkuru tuj por helpi al ŝi". Mi ja irus, sed revenadas la knaboj. Multaj el ili estas riĉuloj, elegantuloj – kion ili dirus eksciinte, ke tiu onjo kun la sako estas mia patrino.

Do, kiam revenis la knaboj, mi proponis al ili ŝanĝi pozicion pro la suno, ĉar mi ne vidas la pilkon, se la radioj trafas miajn okulojn. Verdire mi volis forturni min ne de la suno, sed de mia patrino. Tiel mi jam montris dorson al la landvojo, sed la aliaj ĝuste nun frontis al ĝi. Ladislao, la filo de armea kapitano, tuj ekkriis:

– Ni vetu, Gregorio, ke tiun onjon mi povus trafi ĉe la dorso eĉ el jena distanco!

– Mi kredas vin – mi volis respondi, sed en tiu momento kvazaŭ mia kolo estus premata. Kun ektimo mi kaptis mian kolumon, la knaboj ĉirkaŭis min:

– Kio okazis, Gregorio, ĉu abelo pikis vian kolon?

– Premas min la feljako – mi diris, kaj malbutonis la kolumon.

Tio utilis neniom, poste mi sentis, kvazaŭ fortaj manoj premus miajn ŝultrojn. Mi kaŝe rerigardis: mia patrino jam stariĝis por preni la sakon. Mi levis la pilkon, sed tuj faligis ĝin el mia mano. Mi eĉ ekveis, ĉar mi sentis doloron jam sur la brako, kvazaŭ fakte abelo pikus ĝin.

– Demetu la feljakon! – kriis al mi la granda Cintulo. Certe ĝi estas tio, kio turmentas vin. Kial iu surportas feljakon somere?

– Demetu ĝin, demetu! – admonis ankaŭ la aliaj, kaj mi prenis la randon de la feljaketo por demeti ĝin, ĉar mi fakte apenaŭ povis jam spiri.

Jes ja! Sed la feljako ne lasis min. Ju pli mi baraktis, des pli ĝi alkroĉiĝis, algluiĝis, kvazaŭ ĝi estus mia propra haŭto.

– Jen, ni helpos – diris la knaboj, kaj pluraj el ili prenis mian feljakon. Sur ili gutis la ŝvito, sur mi ĝi fluis.

Kiam mi turnis min luktante, mi vidis, ke mia patrino jam surdorsigis la sakon, ŝi eĉ ekiris kun ĝi, sed la kompatindulino ŝanceliĝis kaj ŝajnis tuj fali. Pro tio mi vekriis:

– Patrino kara! – kaj mi puŝis la knabojn flanken, mi kuregis rekte al la landvojo sen observi trapasejon. La aliaj ja sekvis min.

Fine ili atingis min, sed tiam mi genuis jam antaŭ mia patrino, kaj kun larmaj okuloj mi petegis, ke ŝi permesu al mi porti la argilon hejmen.

– Kian ideon vi havas, naivulo mia? – ŝi diris kun rideto, sed ankaŭ ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Cetere vi malpurigus vian valoran, belegan feljaketon.

Kaj ŝi karesis la feljaketon, kiu jam tute ne premis min. Ĝi mole, agrable flirtis sur mi, jen, ĝiaj diverskoloraj floroj ŝajnis ekvivi. Mi deziris, ke la knaboj rimarku tiun ŝanĝiĝon, sed ili kun elkora fervoro interesiĝis jam nur pri la sako. Ĉiu volis porti la ŝarĝon, eĉ tiu estis feliĉa, kiu almenaŭ sukcesis tuŝi ĝin. Fine la granda Cintulo surdorsigis ĝian supron, du aliaj knaboj levis la fundan parton, la ceteraj infanoj helpis ambaŭflanke. Por mi restis nenia laboro, mi brakumis mian patrinon, kiu ne povis fini la dankajn vortojn: kiel bonan filon ŝi havas.

Jes ja! La vizaĝo de la "bona filo" arde flamis pro la honto. Nur tial mi ne konfesis al mia patrino, ke mi estas la plej sentaŭga knabeto de la mondo, ĉar mi ne volis renversi ŝian ĝojon. Ŝi, la kompatindulino, sentis apenaŭ imageblan feliĉon, kiam aro da infanoj gaje bruante plenigis la mueldomon, kies muroj eĉ dum cent jaroj ne aŭdis tiom da babilado, ridado. Ladislao Taran tuj volis komenci eĉ la riparadon, kaj se fine la vespero ne interrompus nian agadon, eble ĝis nun ni kirladus la ŝmir-argilon en la korto.

Bela, lunplena nokto finis tiun tagon. La fenestron Malvinjo lasis malfermita, kaj mi malfacile povis endormiĝi pro la arĝentaj radioj. Miaj okuloj ade fermiĝis kaj malfermiĝis, kaj ĉe iu malfermo mi rimarkis, ke la feljaketo etendas al mi siajn du manikojn.

Jen, la feino – mi pensis duondormante, kaj mi tute ne ektimis.

La du manikoj plu proksimiĝis, kiam ili atingis mian vizaĝon, eĉ manoj elŝoviĝis tra ili, manoj maldelikataj, fortaj, tamen mole tuŝantaj. Kiam ili tenere karesis mian vizaĝon, mi sentis, ke iu fingro surhavas fingroĉapon.

– Patro mia! – mi diris kun ekbatanta koro, kaj mi feliĉe klinis la kapon en la du manojn, tiel mi dormis la tutan nokton.

Matene, kiam el miaj okuloj mi forpelis la papiliojn de la sonĝo, la feljaketo troviĝis en sia ordinara loko, ĝiaj manikoj pendis sen brakoj, kiel la manikoj de iu ajn jako, sed ĝiaj broditaj floroj ĉe la rando ŝajne flamis, kvazaŭ iliaj fadenoj estus forlasintaj la kudrilon en la ĵus pasinta momento.

Mi eksentis, ke nevidebla okulparo gardas min dum ĉiu mia paŝo, kaj tiuj okuloj ridetas al mi nur tiam, kiam mia konduto ne lasas kaŭzon al la feljaketo por premi min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.