La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Por homo malriĉa eĉ la funebro estas malabunda. Tiun lecionon instruis al ni mia baptopatro Bordaĉ tuj post la tago de la enterigo.
– Sufiĉas jam ploro-plendo parencino mia – li diris. – Kompatindan Martenon ni tamen ne povas revivigi per tio, kaj oni ne plormortigu sin, kiel perdita ŝafido. Ni interkompreniĝu: Kio nun estas via intenco?
Mia patrino senespere kuntiris la tukon sur la ŝultroj, kaj svingis la kapon rigardante la plankon. Kian intencon povas havi branĉo sen la trunko?
– La afero ne estas tiel simpla – kontraŭdiris mia baptopatro – , pensu pri la infano.
Jen, li trovis la vorton, kiu vekis mian patrinon el la rezignacia senpovo.
Ŝi tiris min al la sino, kaj ekploris:
– Mian solan filon mi donos al neniu en la mondo!
– Hm – palpebrumis diligente mia baptopatro – ja neniu petis la infanon laŭ mia scio. Tre bona homo estus, kiu entreprenus tiel multekostan taskon. Kion vi pensis, parencino, ĉu la reĝo mem bezonus Gregorion por fari el li princon?
– Mi ne pensis pri io tia – diris mia patrino sed kun tia tono, kvazaŭ ŝi cetere opinius, ke estus ordinara afero, se la reĝo sendus oran kaleŝon por ŝia ununura filo. – Li nepre restos ĉi tie kun mi.
– Jes ja, kaj li povos malsati kun vi – kapjesis ironie Bordaĉ – , ĝoju, se vi povos vivteni vin mem per tiu malgranda bieneto. Mi tute ne atendus de ĝi nutraĵon por vi ambaŭ.
– Se li havos malmulte, por mi sufiĉos la nenio.
– Ĉu ne estus pli bone, se al vi restus malmulte, kaj li ricevus multe? Sciu, parencino, mi volonte edukus vian filon, kaj kredu, ke li fariĝus homo tia, kiel mi.
Tiu propono estis ne tre alloga, ĉar mia baptopatro tute ne ŝajnis homo ideala. Kvankam li kreskis alta, kiel cikorio[61], sed estis malgrasa, kiel ostosako[62], kaj lia kapo restis tiel malgranda, tiel ŝrumpa, ke ĝi ne sufiĉus por fari el ĝi salujon.
– Vidu, mi ne havas infanon, kvankam troviĝas lakto kaj mielo[63] ĉe la familio Bordaĉ. Se mi edukos Gregorion, li fariĝos mastro tia, ke eĉ labortage li povos troŝarĝi la stomakon per mielkukoj.
Pro tiu prognozo mi ne povis reteni rideton, kaj mia rideto tuj rebrilis sur la mieno de mia patrino, kiel sunradioj sur la akvospegulo.
– Ĉu vi havas inklinon? – ŝi alrigardis min heziteme.
– Jes – mi diris, kaj rigardis la plankon iom embarasita.
Mia patrino tiam denove ekploris, sed mian manon jam tenis mia baptopatro. La kompatindulino longe luktis en sia animo, ĉu ŝi forpermesu min, fine cedis: "Dio benu kolombeto mia, eĉ tiel vi apartenos al mi ĉiudimanĉe."
Ĉar estis konsento pri tio, ke ĉiun dimanĉon mi pasigos en la mueldomo. Agrable trafos min la festotaga nigra pano post la labortagaj mielkukoj.
Mi surmetis mian magian feljakon, kaj ni ekiris al la mondo. Mi ĝojis, fakte ĝojis, ke mi fariĝos mastro, tamen estis bone, ke mia baptopatro forte tenis mian manon, ĉar kiam ĉe la vojkurbo mi ekvidis mian patrinon ploreti ĉe la muro de la mueldomo, mi ekdeziris forkuri de la mastruma profesio.
La domo de mia baptopatro ne estis malproksime, ĝis tagmezo ni alvenis. Ĝi estis bela domo kun ruĝa tegmento, mia baptopatrino atendis nin ĉe la granda verando.
Multe ŝi ekskuzis sin, ke ŝi ne kuiris tagmanĝon, ĉar ne sciis, ĉu ni alvenos.
– Jen, mi ne povas doni ion alian, nur pecon da pano.
– Eĉ la panon mi dankas, mi diris grimace, ĉar ne tiel mi imagis la tagmanĝon de mastrumanto. Sed mia baptopatro interrompis:
– Senĉesa manĝado estas superflua. La infano estas tiel malgaja, ke li eĉ ne povus gluti buŝplenon. Cetere ni volis iri al la vinberĝardeno, kaj satiĝo nur detruas diligentecon. Prave, ĉu ne, filo Gregorio?
Li kvazaŭ trapikis min per rigardo, do mi ne kuraĝis respondi ion alian, nur tion, ke prave.
Tiam li demandis, ĉu mi povas grimpi arbon?
– Kiel sciuro – ekbrilis miaj okuloj.
– Brave – li frapadis mian ŝultron, kaj ridetis bonhumore, – Ĉu vi ŝatas la pirojn?
– Kiel oriolo[64] – mi diris ĝoje.
– Stultaĵo! – li denove grumblis, kaj malafable puŝis min. – Mi ankoraŭ ne vidis infanon similan al vi, kiu senĉese pensadas pri manĝado.
Sed kiam li jungis la azenon antaŭ la duonĉaron[65], li denove havis bonan humoron, kaj ridante frapadis mian ŝultron per la vipo.
– Nu, flugu oriolo mia!
Mi volis surgrimpi la ĉaron, sed je tio mi jam ne estis oriolo por li.
– Ho, azenido – ridis la maljuna mastro – , ne tiel okazos la afero! Mi vetis kun la azeno, kiu el vi ambaŭ povas kuri pli rapide. Jen, mi volas vidi, kiu el vi pli meritas la nutraĵon, ĉu azeno Gregorio, aŭ azeno Galopulo.
Tiel mi vetkuris kun Galopulo, kaj mia vicpatro nur ridis sur la duonĉaro.
– Klopodu Gregorio! Ne postrestu Galopulo!
Mia bonŝanco estis, ke la azeno nur laŭ sia nomo estis Galopulo. Tre trankvile paŝanta besto ĝi estis, kaj ĝiaj ostoj pli laŭte klakadis, ol la duonĉaro, oni povis vidi, ke la avara mastro nutras sian azenon nur per pikherboj[66].
Malgraŭ tio mi elĉerpiĝis kaj anhelis, kiam ni alvenis, kaj sopire atendis, ke ni maljungu la azenon kaj lasu ĝin paŝtiĝi. Mi pensis, ke poste mi ricevos manĝi.
Mi ja ricevis nur ŝercan frapadon sur mia kapo.
– Por esti azeno vi estas tro malgranda. Mi vidu: ĉu vi estas pli taŭga oriolo?
Tuj mi troviĝis sur la arbo, la maljunulo etendis la korbon supren, por ke mi plenigu ĝin.
– Elektu la plej belajn, Gregorio!
Mi ja elektadis la plej belajn orkolorajn pirojn, sed kiam mi volis ekmanĝi la plej rondan el ili, mia baptopatro kolere kriis al mi:
– Fajfadu oriolo mia, fajfadu! Kia oriolo vi estas, se vi ne povas fajfadi?
Neniam ankoraŭ oriolo fajfadis pli mizere, ol mi koncertis en la ĝardeno de familio Bordaĉ. Senĉese mi devis fajfadi, ĝis la korbo ne pleniĝis. Se mi ripozis iom por refreŝigi miajn rigidiĝintajn lipojn, la maljunulo tuj pensis, ke mi gustumas la pirojn, kaj grumble kriis al mi:
– Fajfadu, oriolo, fajfadu, mi volas ĝui vian belan muzikon!
Buŝpleno ne estas granda kvanto, sed mi eĉ tiom ne ricevis el la piroj. Mi devas rekoni, ke ankaŭ li ne gustumis ilin.
– Dum hela tago ne estas bone manĝi pirojn, ĉar elfalos la dentoj. – li surmetis la korbon al la duonĉaro. – La kokino kluku, vi okzalojn pluku[67].
– Dikaj, grandfoliaj okzaloj kreskis ĉe la vojrando. Ja ili estis nur sovaĝaj okzaloj. Mi maĉadis kelkajn foliojn. Tio almenaŭ kontentigis mian soifon.
– Ĉu ili estas bongustaj, filo Gregorio? – jungis mia baptopatro la azenon. Kaj li faris mienon, kvazaŭ li precipe abunde regalus sian parencon.
– Ili estus pli bongustaj kun laktokremo – mi eldiris la veron modeste.
La ĝardenmastro bonhumore kunfrapis la manplatojn:
– Anĝelo parolas el via buŝo, knabeto! Sed mi diras al vi, kiu pli ŝatas la pirojn, ne manĝu okzalojn. Prefere ni plenigu per ili la duonĉaron. En la foiro oni donas monon por tia vendaĵo.
Ni kuratakis la okzalojn, kaj plenigis per ili la duonĉaron. Ni almenaŭ havos molan sidlokon reveturante, mi pensis.
Jes ja, mia vicpatro okupis la komfortan sidlokon, sed al mi diris:
– Post manĝado estas agrable moviĝi iom. Kie la sablo estas profunda, vi helpu al la azeno. Ĝi tiros la kaleŝon, vi puŝu. Se iu piro falos, vi prenu ĝin, kaj hejme vi respondos pri ili laŭnombre.
Kiam ni alvenis hejmen, mia lango elpendis pro la laciĝo. La baptopatrino denove komencis proponi panpecon, sed la maljuna mastro tuj interrompis:
– Ba! Ne dorlotu denove per nutraĵo tiun kompatindan infanon, ja vi povas vidi, kiel laca li estas. Nenion li jam bezonas, tiom multe li amuziĝis en la ĝardeno. Nur kuŝejon preparu al li urĝe, onjo!
La kuŝejo rapide prepariĝis, ĉar la onjo nur kovris grandan keston per kaduka mantelo, poste afable karesis min:
– Jen, preĝu kaj dormu, knabeto.
Mi luktis iom kun la feljako, ĝis mi sukcesis demeti ĝin, kaj kuŝiĝis sur la mantelo, kvankam ĝiaj latunaj butonoj kruele pikis mian dorson. Ekrulis miaj larmoj, kiam mi rememoris pri mia mola varma kuŝejo en la mueldomo. Poste mi fariĝis envia, ĉar mi vidis la belajn litojn, ornamitajn per pentritaj tulipoj, en kiuj ĝis la plafono altiĝis la puntaj, flokoplenaj kusenoj.
Ja ili dormos en la komfortaj litoj – mi rigardis la du figurojn, kiuj kelkan tempon ankoraŭ iradis tien kaj reen ĉirkaŭ mi. Ili viŝpurigis, dismetis la pirojn en malgrandajn korbojn, tiel preparis sin por la morgaŭa foiro.
Foje mia baptopatro diris al la onjo:
– Blovestingu la lampon, la luno jam prilumas la ĉambron tra la fenestro. Poste metu la kuŝejon, ĉar baldaŭ venos la mateno.
Mi konstatis, ke eĉ ili ne dormos en la belaj litoj, la onjo metis kuŝejon sur la planko. Malnovan peltmantelon ŝi kovris per pura littuko, poste ili ambaŭ metis sub la kapon po unu buligitan ĉemizon, kaj nenio plu. Mia baptopatro iomete pipfumis ankoraŭ mediteme, ĝis foje ekparolis:
– Lertan negocon ni faris koncerne la knabon. Ŝajnas al mi, ke li bone plenumos ĉiaspecan laboron.
– Ni ŝparos pro li la jardungiton[68], ĉu ne? – demandis la onjo.
– Verŝajne – konsentis la grandanima homo. – Sed mi pensas, ke li estos tre manĝema, ne kutimigu lin al abundaj festenoj.
Miaj larmoj pluvis tiel, ke ili kvazaŭ klakadis sur la mantelo, kiam la tre bonkora onjo ekparolis denove:
– Mi pensas, ke oni pagus altan prezon por tiu belega feljako. Ja neniel ĝi konformas al tiel mizera infano.
Je tio jam ŝtopiĝis miaj larmoj, kaj kolero ekregis min. Halt! Mi ne toleros rabi mian feljakon!
Iomete mi atendis ankoraŭ senmove, kaj kiam mi aŭdis, ke la parencoj jam zumadas la dormomuzikon, mi silente stariĝis, surmetis la feljakon, kaj ŝteliris for tra la pordo. Nura duontago finis mian mastruman karieron por mia tuta vivo.
Jam ruĝiĝis la matenkrepusko, kiam mia marŝado al la mueldomo kondukis min preter la vendoplaco. Tie jam lernoservistoj[69] agadis, pakadis diligente kun ruĝaj vangoj kaj ridetemaj okuloj, ili estis freŝaj kaj bonhumoraj, verdire ankaŭ ĉifonvestitaj iomete. Kaj tiam mi pensis pri tio, ke ankaŭ mi povus esti bonega lernoservisto, sekve la feljako pli frue povus kadukiĝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.