La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MALVINJO

Por diri la veron: tiu subita rompiĝo de mia librovenda kariero ne tre ĉagrenis min. Nur la magia feljako estis grava por mi, ĉar mi pensis: tial loĝas feino en ĝi, ke ŝi zorgu pri mi.

Sed tiam mia koro subite saltis al mia gorĝo. Ja mia patro diris, ke dum mi estas la posedanto de la magia feljako, mi devas diri la veron, ĉar alikaze miaj oreloj longiĝos tiel, ke mi povos per ili ventumi min.

Ho, ve, mi forgesis tiun regulon. Kio okazos jam al mi pro tio, ke mi mensoge malkonfesis la libron Petro Ruza? Mi komencis palpadi miajn orelojn alterne, kaj jen, mi sentis klare, ke mia dekstra orelo estas pli longa, ol la maldekstra.

Bela, herbokovrita pluvofluejo[77] borderis la randon de la strato, en ĝi estis verdiĝinta akvo. Mi kliniĝis super ĝi, flanken puŝis la verdaĵon, kaj observis mian spegulbildon: laŭ ĝi jam mia maldekstra orelo estis pli longa.

Pro tio mi ĉagreniĝis, kaj eble eĉ nun faladus miaj larmoj en la akvon, sed tiam birdeto flugis sur mian brakon.

Mi alrigardis, jen, ĝi estis tamen ne birdeto, sed maneto tiel malpeza, ke eĉ paserido ne povas esti malpli peza. Al la maneto apartenis maljunulineto, kiu surhavis strangan kufon, grandajn, rondajn okulvitrojn kaj skatolon en la maldekstra mano, pendantan sur ŝnureto.

– Kion vi faras, knabeto, tiel malfrue sur la strato? – ŝi demandis min. Eĉ tiu voĉo kvazaŭ estus birdopepo.

– Mi ploras pro miaj oreloj – mi diris plorsingulte.

– Ĉu pro viaj oreloj? – svingis la kapon la maljunulineto tiel larĝe, ke la dratoj de la okulvitroj ekklakis. – Pro ili vi ne ploru, ĉar ili ne perdiĝis. Ili estas sanaj kaj freŝaj. Vi havas belajn, grandajn orelojn, knabeto.

– Ja mi ploras ĝuste pro tio – mi rekomencis faligi la larmojn.

La maljunulineto sidiĝis apud mi sur la bordo de la pluvofluejo, kaj pridemandis min, kiu mi estas, kaj kio okazis al mi. Kelkfoje ŝi mallaŭte ekridis, fine tenere[78] pinĉis miajn orelojn per siaj du fingretoj:

– Nu, ĉi foje mi liberigas vin de la puno, sed ekde nun vi senescepte diru la veron, ĉar mensogon pripentos viaj oreloj. Kaj nun venu al mia hejmo, ĉar tiel malfrue mi ne lasos vin vagadi sola en la urbo.

Mian manon mi trankvile metis en la ŝian, ĉar mi sentis, ke la maljunulineto ne povas esti alia, nur la feino de la feljako. Kvankam ne venis ankoraŭ la ĝusta tempo, sed ŝi venis certe por helpi min. Ĉu ŝi donos tuj ankaŭ la trezorojn?

La ŝnureton de la skatolo ŝi pendigis sur mia brako, kaj sur la senhomaj stratoj ni iradis per paŝoj mallongaj. Kelkfoje mi skuis la skatolon, ĉu tintadas en ĝi la trezoroj. Nenio tintadis, sed io susuris.

Sur mallarĝa ponteto ni trapasis super rivereto, mia feino diris, ke mi forte prenu ŝian manon por ne fali. Mi firme tenis la maldikajn fingretojn, kaj sentis, ke la ungo de ŝia meza fingro estas pli malmola, ol la aliaj.

"Ŝi havas oran ungon, kiel la bela Meluzino" – Mi pensis kiel knabeto kompetenta pri fabelaj aferoj.

La feino de ora ungo loĝis en tre belaspekta domo, verdire neniam poste mi vidis tiel malgrandan domon. Ĝi estis eĉ ne domo, nur dometo, kaj ĝi havis ne pordon, nur pordeton, kaj fenestreton kun floreto, nome pelargonio, en florpoteto.

Tuj mi serĉos la alumetojn, kaj bruligos lampeton – paŝadis la feino tien kaj reen, sed mi komencis ne kompreni la aferon. Kial ŝi bezonas alumetojn kaj lampeton, kvankam ŝi povus fari lumon pli facile, ŝi nur devus frapadi la plafonon per la ora ungo, kaj tuj aperus ora lampo...

Kaj la ora lampo fakte lumis jam sur la tableto, kaj ĝi superŝutis per lumo la du seĝetojn, la liteton, la ŝranketon, la kukolhorloĝeton sur la muro kaj la kaĝeton de la kanario. Sed ilin mi ne tuj vidis, ĉar mia unua rigardo trafis la ungon de la feino, kaj jen, ĝi estis ne orkolora, sed nigra.

"Ŝi havas feran ungon" – mi ekmalĝojis.

Egale, la maneto de fera ungo tiel rapide malfermis murŝranketon, kaj tiel vigle prenis el ĝi blankan panbuleton, anserhepaton, teleretojn, ke nenia mano de ora ungo tion povus fari pli lerte. En tiu momento mi vere ne pensis pri tio, ke la feinoj neniam manĝas anserhepaton en la fabeloj – do mi avide glutadis ĉion, kio estis antaŭ mi, kiel iu ajn neinformita, malsata knabeto sen magia feljako.

Nur tiam mi levis la kapon super la telero, kiam la feino ekparolis:

– Nu, Amiko? Ĉu vi ne estas malsata?

– Fakte mi estas iomete malsata ankoraŭ – mi rigardis la pladon. Ja tie jam restis malpli granda peco, ol tiu, kiun mi jam enstomakigis.

Denove eksonoris la ridado de la feino.

– Mi demandis ne vin, knabeto. Tiun Amikon mi vokis – ŝi montris al la forno per sia fera ungo.

Antaŭ la forno granda nigra kato streĉis la membrojn kaj oscedis. Ĝia nomo estis Amiko. Tre kurioza afero estis tiu nigra figuro en la blanka ĉambro, kaj denove ne plaĉis al mi la afero.

"Ŝi havas feran ungon, ŝi havas nigran katon."

Kato Amiko per molaj, trankvilaj paŝoj atingis la tablon. Ĝi klinis la kapon en la sinon de la mastrino, dum ŝi distranĉis la restintan anserhepaton al du pecoj.

– Jen, Amiko, jen, knabeto.

Ŝi mem manĝis nenion, kaj pro tio mi denove ekĝojis. Do, ŝi tamen estas feino.

Sed kurioza feino ŝi estis. Mi alrigardis ŝian manon, kiam ŝi metis blankan kuŝejon sur la liliputa[79] kanapo – kaj la fera ungo forestis. Dio mia, ŝia fera ungo estas demetebla! Eble nokte ŝi ne uzas ĝin. Ion similan mi ne legis ankoraŭ en la fabeloj.

Mi verŝajne tre longe gapis, ĉar la feino ŝerce frapetis mian nazon per fingro.

– Kio nova, gasto mia? Kial rondiĝis viaj okuloj?

– Via... via.. ungo – mi diris embarasita.

– Ĉu ungo? – ŝi rigardis siajn ungojn. – Kio interesa povas esti pri ungo? Mi pensas, ke miaj ungoj estas ordinaraj, kiel homaj ungoj kutime.

Ŝi iomete pensadis, poste denove eksonoris ŝia ĉarma ridado.

– Ehe, mi jam scias, pri kio vi aludas. Ne ungo ĝi estis, fantaziema knabeto, sed fingroĉapo[80]. Stranga filo de felisto vi estas, se vi ne konas la fingroĉapon.

Kaj ridis jam ne nur ŝi, sed ankaŭ la maljuna kanario en sia dormo; kaj la malnova kukolhorloĝo pro sia bona humoro kukolis dek-tri foje anstataŭ dek-du, eĉ la kato Amiko streĉis la buŝangulon kvazaŭ ridante.

Mi ekhontis tiel, ke je la demando, kiu ŝi estas laŭ mia opinio, mi apenaŭ povis eldiri la respondon:

– Mel... mel...

– Ne mel... mel..., sed mal... mal... – mokis min la ridado.

– Meluzino – fine mi elbuŝigis kuraĝe.

La maljunulineto nun jam ridis tiel, ke ŝi klinis la kapon al la apogilo de la fotelo malgranda, kaj ŝiaj piedoj eĉ ne atingis la plankon.

– Mi ne konas tiun, kiun vi menciis. Ĉu ankaŭ ŝi estas kudristino? Ĉu eble pup-kudristino[81]?

Ŝia voĉo enhavis tiom da maltrankvilo, ke mi ne malfruis trankviligi ŝin.

– Ŝi ne estas kudristino. Meluzino estas la nomo de feino.

La maljunulineton denove ekregis la mallaŭta ridado.

– Ehe, mi forgesis, ke vi estas knabeto kun ludema fantazio, kaj vi senĉese pensadas pri feinoj. Mi ne konas feinojn, knabeto. Ankaŭ la feinon Meluzino mi ne konas. Mi ne estas Meluzino, mi estas Malvinjo, la pup-kudristino. Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ pri Malvinjo? Nu, kompreneble vi ne povis aŭdi pri mi, ĉar mi kudradas nur al riĉaj familioj, jes ja.

Ŝi fiere kapjesis, kaj ekklakis la dratoj de ŝiaj okulvitroj.

– Vidu, knabeto!

Ŝi malfermis pordeton sur la muro per butono, kaj montris, ke mi enrigardu. La ŝranketo estis plena de malgrandaj jupetoj, kiuj sur ŝnureto pendante ĉarmis per ruĝa, blua, verda, flava koloroj, kiel grandaj floroj. Denove allogis min la ideo pri feinoj. Mi elcerbumis, ke la maljunulineto mem do ne estas feino, sed ŝi kudras por feinoj. Por tiuj, kiuj loĝas en forlasitaj birdnestoj, en arbustoj, sur arbofrondoj. Ĉar infanoj ne povas esti tiel malgrandaj, ke ili surhavu la liliputajn vestojn.

En tiu nokto mi havis strangajn sonĝojn sub mia feljako, per kiu kovris min la teneraj manoj de la kudristino, kudranta por feinoj. Mi vidis, ke elkreskas la flugiloj de Malvinjo, kaj ŝi flugas en kalikon de granda lilio. Ankaŭ la kato Amiko vidis tion, kaj tiel longe ĝi rigardis malgaje sian mastrinon, ke ĝi ekhavis barbon, kaj ĝi jam eĉ ne estis kato, sed la maljuna Kiŝmedo, la magia homo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.