La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA PRENFANTOMO ŜTELAS MIN

Matene, kiam mi malfermis miajn okulojn, mia unua rigardo trafis la ĉielobservilon. Malvinjo starigis ĝin apud la lito, ĉe mia kapo, por ke vekiĝinte mi tuj rimarku la teleskopon. La bonulino pensis, ke nenio pli kara nun ekzistas por mi en la mondo ol tiu aparato.

La vintra suno lumis tra la fenestro, kaj ĝiaj radioj falis al la vitrookulo de la teleskopo. Neniu viva okulo povus pli akre brili.

– Nu, kio nun okazos, Gregorio? Vi, trompulo; vi, mensogulo! – rigardis la vitrookulo ĝis la fundo de mia konscienco.

– Okazos tio, ke mi portos vin al Lampaŝulo – mi rigardis kuraĝe la vitrookulon. – Mi konfesos, ke mi kulpis kontraŭ li, kaj mi petos, ke li pardonu min.

La brilo de la vitrookulo tiam sereniĝis. Kviete ĝi rigardis, kvazaŭ ĝi instigus min: "Urĝe, urĝe, knabeto, tio estos laŭdinda ago." Miajn okulojn trafis el ĝi ĉiuj koloroj de la ĉielarko. Ankaŭ en mia koro ekbrilis ĉielarko. La tuta ĉambro pleniĝis de gaja etoso. La feljako preskaŭ per si mem vestis min. Kiam mi tuŝis ĝin, ĝi envolvis mian korpon kvazaŭ varma brakumo.

– Mi sciis, Gregorio, ke vi estas honesta knabo – karesis mian koron flustrado de nevideblaj lipoj.

La bonintenco ja fakte flamis en mi, sed kiel mi komencu la aferon?

Mian feinon mi ne povis demandi por konsilo, ĉar ĝis mia vekiĝo ŝi jam delonge estis en la urbo pro siaj taskoj: ŝi portis la pupvestojn al riĉaj familioj. Mi ne povis esperi ŝian revenon pli frue ol vespere. Cetere ŝi ne povus klarigi al mi, kiel mi trovu la eksminejon.

Mi rigardis eksteren tra la fenestro, jen, dikaj neĝflokoj falis dense. Sur nevideblaj vojoj kiel mi vagadu en tiel kruela vetero? Tamen mi devis iri kiel eble plej frue. Ĝis la vespero de kristnasko plenumiĝu la surprizo por kompatinda Lampaŝulo.

"Hura – venis subite en mian kapon – avo Petro ja povas al mi klarigi la vojon!"

Mi ekvadis en la vintra frosto, kaj ne haltis ĝis la korto de la minejo. Avo Petro facile troviĝis, sed li akceptis min tre malbonhumore. Mordis lian koron, ke vane funkcias la aparatoj, la laboro restas senrezulta, la danĝera gaso senĉese venas ie. Pro tio oni daŭre timas, ĉar sufiĉas ne pli ol fajrero, kaj la tuta minejo eksplodos.

– Tiam ni flugos, kiel kristnaskaj anĝeloj, sed iom pli brue – li diris kun sulkigita frunto. – Do forportu vin, knabo, infano nun ne rajtas vagadi ĉi tie.

Mi diris al li, kial mi venis. Mi ja volonte rapidus for, se mi scius, kiel atingi la eksminejon.

– Ho, knabeto, dikan trunkon vi hakadas[139] – li rigardis min severe – Kian aferon vi havas ĉe la eksminejo?

– Mi deziras porti donacon al Petro Karloroberto – mi diris en embaraso.

La nebula mieno de avo Petro tuj sereniĝis:

– Ĉu al Lampaŝulo? Nu, tiel estas en ordo. Dio helpu vin. Do, ĉu vi vidas tiun piedvojeton[140]?

– Mi vidas nenion krom la dika neĝo.

– Sed tiujn nudajn poploarbojn[141] vi vidas, ĉu ne?

La poplojn mi ja vidis. Ili montris al la ĉielo, kiel grandaj fingroj.

– Do iru laŭ la poploj ĝis la arbaro. Tie vi flankiĝu dekstren, ĝis la malnova kalkforno[142]. Tie jam estas videbla la nigra ŝtonkruco, post ĝi troviĝas la malnovaj minejfosaĵoj. Ĉe ili vi kriu laŭte, kaj nepre elvenos la maljuna urso aŭ la juna ursido[143].

– Kio pri la ... grifoj[144]? – mi demandis kun premita koro.

– Kiaj grifoj? – rondigis la okulojn avo Petro.

– La grifoj, kiuj gardas la maljunan Kiŝmedon. Ili havas okulojn tiel grandajn, kiel subtaso[145], kaj tiun, kiu proksimiĝas, semajnon pli frue ili rimarkas, ol li alvenus.

La aĝa ministo ridis tiel laŭte, ke li apenaŭ povis respondi:

– Ho, kiel naiva vi estas, knabeto! Kion vi pensas, kiel povus restadi grifoj tie, kie la mastro estas Kiŝmedo? Li tuj formanĝus ilin, eĉ se ili estus tiom grandaj, kiel preĝejturo. Nek plumeto nek osteto restus. Eĉ pasero ne kuraĝas flugi tiudirekte, ĉar ĝi scias, ke tie ĝi fariĝus nutraĵo.

Mi liberiĝis de la timo pro la bonhumoro de avo Petro. Se grifoj ne troviĝas tie, mi fakte ne havas kaŭzon timi. Sed kiam mi adiaŭis al la maljunulo, li alkriis min:

– Atendu, knabeto! Ŝajnas oportune meti pecon da pano en la poŝon de via feljako.

– Mi povas enmeti ĝin, avo Petro – mi diris obeeme.

La tono de la maljunulo fariĝis flustra:

– Ĉar sciu, en tiaj eksminejoj ofte vagadas la koboldo de minejo, kaj estas konsilinde havi amikan rilaton kun li. Ĉu vi jam aŭdis pri la koboldo de minejo?

– Neniam, avo Petro – mi diris, kaj frosto komencis kuradi sur mia dorso.

– Do, alinome li estas "hometo kun barbo de sep futoj". Li estas malgranda tiel, ke li povas trairi la truon de la pioĉo[146], sed per la dekstra mano li tenas bastonon tiom grandan, ke neniu en la mondo kapablas ĝin levi. Per la alia mano li tenas meĉlampon tian, ke ĝia oleo neniam elĉerpiĝas, kaj ĝin oni bezonas nek bruligi nek estingi, ĉar je la vorto de la koboldo ĝi bruliĝas kaj estingiĝas per si mem. Lia vestaĵo estas verda, surkape li havas ruĝan ĉapon kun kvasto, piede surportas botojn el diabla felo. Ĉie li vagadas en la minejo, ne senkaŭze li nomiĝas la koboldo de la minejo, sed neniun li insultas. Li ekkoleras nur tiam, se oni fajfadas. Kiam tio okazas, li detruas la minejon. Sed kiam li havas bonan humoron, kaj oni regalas lin per pano, li plenumas ĉiun deziron.

Mi ne estis certa, ĉu mi deziras renkonti la koboldon de la minejo, aŭ ne. Mi pensis, ke dumvoje al la eksminejo mi decidos kion peti de la koboldo, se li havos bonan humoron.

Sed pli frue mi devis iri hejmen por preni la teleskopon. Mi rigardadis, turnadis ĝin, ĉu mi eble povus puŝmallongigi ĝiajn piedstangojn, sed mi neniel sukcesis. Do mi prenis ĝin, kaj ekrajdigis la aparaton sur mia kolo, ĝiajn du stangojn mi tenis forte antaŭ mia brusto. Per granda panpeco mi plenŝtopis la poŝon de mia feljako – mia feino ĝin destinis por antaŭkristnaska fastotago[147].

– La vespermanĝo estos riĉa – ŝi konsolis min, kiam la tagmanĝo estis tiel simpla. Tiutage mi eĉ pli ĝojis pro la venonta vespermanĝo, ĉar ankaŭ mia patrino estis invitita al ĝi. La vesperon de kristnasko kutime ni kune vespermanĝis, kaj kune vizitis la noktomezan diservon.

"Jes ja, sed mia feino venos hejmen eble pli frue, ol mi? – venis en mian kapon, kiam elirinte mi fermis la pordon. – Kion ŝi pensos pri mia foresto?"

"Do, ŝi maksimume pensos, ke la prenfantomo ŝtelis min, kiu kutime ŝtelas ankaŭ la kudrilon, tondilon kaj fingroĉapon. Foje ĝi povas ŝteli ankaŭ Gregorion."

Pro tiu penso mi ekridetis, kaj bonhumore marŝadis ĝis la korto de la minejo. Ankaŭ la homoj ridetis, kiuj min renkontis dumvoje. Estis kompreneble, ke ili ridetis. Ne ĉiutage oni vidas knabeton kun feljako, sur kies kolo rajdas teleskopo, kaj ĝi brilas jen dekstren, jen maldekstren:

– Vidu, homoj, kiel mi spronas tiun malbonan infanon al la vojo de honesta bonintenco.

Sed trans la korto de la minejo la mondo jam estis tre soleca. Eĉ la neĝo ne knaradis sub miaj piedoj, ĉar miaj gamboj ĝis genuoj malaperis en la blanka molaĵo. Nenia vivulo troviĝis en la ĉirkaŭaĵo krom mi kun la ĉielobservilo. Mi preskaŭ ekĝojis, kiam ekblovis la vento, ĉar ĝi almenaŭ movis la senvivajn arbojn. Sed tiu vento estis ne la petola, aminda amiko, kiun mi alkutimiĝis en la mueldomo; kiu zumkantis eĉ tiam, se ĝi havis malbonan humoron. La vento de la montaro estas kolera giganto, eĉ ĝia zumado estas muĝo. Kaj ĉi-okaze la vento ne inklinis zumadi. Ĝi furiozis, siblis, hurlis, ĵetadis la nubosakojn sur la ĉielo per unu mano, per la alia mano ĝi kaptis la arbojn, kaj skuante forigis ilian neĝmantelon. La grandegaj arboj svingis sian korpon, kaj ili bruis plendeme, ĉiu arbo per alia tono. La poploj humile, la ulmoj knarante, la kverkoj klakante per siaj branĉoj.

Min mem puŝadis la vento tien kaj reen inter la skurĝataj gigantoj, kvazaŭ insekton, kiun la somero perdis ĝuste ĉi tie. La blovo kelkfoje eĉ faligis min, sed tion mi ne konsideris insulto, ja mi trafis molaĵon, kaj la ĉielobservilo sur mia kolo optimisme ektintis:

– Antaŭen, Gregorio, antaŭen!

Sed mi renkontis pli gravan problemon: kiam mi atingis la malnovan kalkfornon, la pejzaĝon jam kovris tiel densa nebulo, ke ĉio malaperis en ĝi. Nek la ĉielo, nek la tero, nek la arboj estis videblaj. Kvankam la vento ĉesis, sed la situacio jam estis des pli timinda. Fariĝis silento tiom surda, ke mi aŭdis la batadon de mia koro. Tiam unuafoje min teruris la penso: kio okazos, se la kristnaska nokto trovos min ĉi tie, en la senhoma sovaĝejo.

Kaj la nokto jam certe proksimiĝis. Verŝajne tial malaperis la lumo sur la tero, ĉar ĝi flugis al la ĉielo por brili ĉe la enirejo de la paradizo. Mi pensis, ke tie paroj da anĝeloj staras en vico, ili sin preparas por viziti la teron, ĉiu anĝelo prenas manplenon da lumo, kaj per ĝi ili prilumos la koron de la homoj.

En iu fabelo mi legis ion tian, kaj tio nepre estas vero. Sed tiu fabelo asertis ankaŭ tion, ke dum la nokto de kristnasko eĉ la ŝtonoj ekparolas. Do kial ili ne parolas? Male, eĉ la vento eksilentis. Kiu montros al mi la nigran ŝtonkrucon, kie mia krio jam atingus la loĝantojn de la eksminejaj kavernoj?

Permane palpante mi ĉirkaŭiris la kadukan kalkfornon. Foje mi trovis sur ĝi murbreton, tie mi grimpis ĝis la supro, eble tie mi vidos pli bone.

Sed eĉ tie mi vidis nenion. La maro de nebulo estis senmova ĉirkaŭ mi, sed tiam mi ekaŭdis brueton.

Kvazaŭ oni hakadus en la proksimo, sed ne pli laŭte, ol mia koro batadis.

– Klak', klak', klak' – mi aŭdis pli kaj pli klare. Subite inundis min la ŝvito, kvankam estis tiel malvarme, ke la gutoj glaciiĝis antaŭ ol ili povus ruliĝi sur mia vizaĝo.

Mi permane kroĉis min al la rando de la forno, kaj ekkriis. Tiun vorton mi kriis, kiu venis al miaj lipoj el la fundo de mia koro: – Panjo mia! Panjo mia!

Ŝajnis al mi, ke mia voĉo ŝvebas en la nebulo, kiel lumradio. Baldaŭ venis respondo:

– Kiu, kiu, kiu? – estis aŭdebla el la direkto, kie pli frue mi aŭdis ankaŭ la klakadon.

Mi regrimpis al la tero, kaj ekiris al la voĉo. Post kelkaj paŝoj mi renkontis arbon, kaj denove mi aŭdis la hakadon, sed jam el alia direkto. Mia voĉo estis plorema, kiam mi denove kriis:

– Panjo mia!

Tiam pli malproksime sonis:

– Kiu, kiu?

Mi diris, kiu mi estas, sed la voĉo ne diris sian nomon. Anstataŭ respondi jam eĉ du voĉoj demandis "kiu, kiu?" el du diversaj direktoj.

Mi jam estis raŭka pro la kriado, kaj ŝanceliĝis pro la kurado, kiam mi subite ekaŭdis super mia kapo "kiu, kiu?". Mi rigardis supren, mi ja vidis nenion, sed mi aŭdis bruon de flugiloj.

Ĉu eble la kristnaskaj anĝeloj erarvagadas ĉi tie? Eventuale tiu, kiu serĉis min hejme, sed – ĉar tie mi ne troviĝis – venis al la eksminejo.

Mi etendis miajn manojn: ili tuŝis dikan arbotrunkon. Denove komenciĝis la hakado, ĝuste sur tiu arbo. Mi ne nur aŭdis per la oreloj, sed mi ankaŭ sentis per la manoj, ke iu hakadas la arbon. Kvankam la koncernulo kvazaŭ estus infano, kaj hakadus per ludhakilo.

– Ĉu vi estas anĝeleto? – mi ĝoje rigardis supren al la arbo. Sed tuj mi ekhontis, kiam mi aŭdis forflugi la anĝeleton, kaj timeme pepadi dum flugado.

Ĝi ja estis ne anĝelo, sed hakbirdo[148]. Kaj ĝi ne demandis, kiu mi estas, sed instigis sin mem, ja kiu diligente hakadas per sia hakilo, tiu kaptos raŭpon sub la ŝelo.

Facilan sorton havas tiu, kiu estas hakbirdo laŭ la kreo de Dio, ĉar ĝi ne misvojiĝas eĉ en nebulo. Sed kio okazos al mi, se mi jam eĉ tion ne scias, kiu direkto gvidas antaŭen, kiu kondukas reen. Mi skuis la antaŭajn stangojn de la ĉielobservilo, nun ĝi direktu min al la ĝusta vojo, se ĝi povas.

Sed jam eĉ la ĉielobservilo silentis. Ĝi ne ektintis, vane mi skuis ĝiajn stangojn. Neĝo kovris ĝin, nebulo alglaciiĝis tiel, ke la vitrookuloj fariĝis nebulaj. Kio okazos plu?

Mi rigardis al la ĉielo. La ununura direkto, kiun mi rekonis estis supren. Ŝajnis al mi, ke la nebulo malkreskis. Ĉu Dio la bona bruligis la lunlampon? Mia kuraĝo revenis. Se mi trovus la kalkfornon, de tie mi eble povus trovi la vojon hejmen.

Esperplene mi faris kelkajn paŝojn, sed subite mi sentis, kvazaŭ la tero mergiĝus sub miaj piedoj. Mi ne falis, sed malleviĝis starante al ia abismo tiel rapide, ke mi eksentis kapturniĝon. Mia lasta penso estis, ke nun fakte ŝtelas min la prenfantomo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.