La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KOMPATINDA LAMPAŜULO

La tagon, kiam kompatinda Lampaŝulo la unuan fojon vizitis la lernejon, mi rememoras tiel klare, kvazaŭ tio okazus hodiaŭ. Estis fino de aŭtuno, sed en la aero jam ŝvebadis solecaj neĝflokoj, kaj oĉjo Figedo, la deĵoranto de la turo, trumpetis jam laŭ vintra kutimo. Tra la fenestro de la klasĉambro oni rekte vidis lian pordon. Somere li aperis en ĉiu kvaronhoro, kaj li trumpetis ĉe la kvar anguloj de la supra balkono per grandega korno por informi, ke denove forpasis dek-kvin minutoj. Sed oĉjo Figedo vintre sekvis tute alian sistemon. Tiutempe li plenumis sian devon nur matene, je la oka horo, sed tiam li trumpetis la porcion de la tuta tago. Li estis tre honesta oficisto, neniam li ŝparis eĉ unusolan blovon el sia devo. Naŭdek ses foje li ekblovis la kornon, kaj tiu agado daŭris proksimume tutan horon. Pro la kornozumado oni aŭdis nenian voĉon en la lernejo, tial ĉiu lernanto alte taksis la profesion de oĉjo Figedo.

Do ne estis afabla ago, ke la granda Cintulo plendis pri li ĝuste en la tago, kiam aperis Lampaŝulo. Cintulo iom levis sin ĉe la lasta benko, kaj anoncis sin per mano etendita supren:

– Nu, kia problemo, Cintulo? – sinjoro instruisto turnis la rigardon de sia skribaĵo al li.

– Sinjoro instruisto, mi petas[111], la deĵoranto hodiaŭ trumpetis nur naŭdek-kvin foje.

Sinjoro instruisto ne sentis sin ĝenata, ĉar li jam estis sperta pri la impertinenta konduto de Cintulo. Li nur prenis la montrobastonon, kaj paŝadis al la lasta benko.

– Nur naŭdek-kvin foje, ĉu ne?

– Jes ja.

– Kiel vi povas scii tion?

– Sinjoro instruisto, mi petas, mi nombrumis la fojojn.

– Ĉu vi nombrumis? Ĉu vi havis tempon? Montru vian laboraĵon.

Ĝi ne estis preta, sed Cintulo ne estis tipo, kiun oni povus embarasi per bagatelaj demandoj.

– Sinjoro instruisto, mi petas, ĝi havas ankoraŭ iom da manko.

– Cintulo mia, ĉu vi entute komencis solvi la taskon?

– Mi komencis, sinjoro instruisto, mi petas – diris Cintulo, kaj li levis ambaŭ manojn. Liaj membroj estis inkomakulitaj ĝis la kubutoj.

– Nu, vi laboris, mi jam vidas. Do bonvolu legi, kion vi skribis.

Cintulo levis la kajeron, kaj laŭte eklegis:

– Skribu kvin kunligajn vortetojn[112]. Unua...

Ĉe tiu vorto lia parolo estis rompita kvazaŭ per hakilo.

– Ĝuste nun mi volis skribi la unuan.

– Do mi volas aŭdi ĝin. Kiu estas la unua kunliga vorteto?

– Mi pensis... eee..., ke "ŝnureto" – eldiris Cintulo kun aŭdaca decido.

Tiam la montrobastono leviĝis en la mano de sinjoro instruisto por bati, sed antaŭ ol tio okazus, ekknaris la ĉarniroj[113] de la pordo, kaj ni ĉiuj rigardis tien. Ankaŭ sinjoro instruisto alrigardis, do Cintulo estis savita. Lampaŝulo tuj plenumis bonfaron, kiam li unuafoje venis en la lernejon.

Li estis knabeto samaĝa, kiel mi, kun blondaj haroj, ĉielbluaj okuloj.

Verdire tiujn liajn ecojn mi rimarkis nur iam poste, komence miajn okulojn frapis nur tio, ke sub ambaŭ akseloj[114] li tenis lambastonojn. Li eĉ ne paŝadis, sed ŝajne saltadis al sinjoro instruisto, kiel pasero. Tamen preskaŭ konformis al li tiu lerta, bonhumora saltado.

– Kion vi deziras, filo mia? – demandis lin afable sinjoro instruisto.

– Mi deziras vizitadi lernejon – li diris kuraĝe.

– Iom vi malfruis, infaneto.

– Antaŭ du semajnoj mi ekloĝis ĉi-regione.

Li apogis sin al la muro, kaj prenis dokumentojn el siaj poŝoj. Li havis multajn poŝojn, jen, mi rimarkis, kiel ĉifonaj estas liaj vestoj. Ie ajn li serĉadis, li ĉie trafis poŝon.

– Bonvolu, ili estas miaj atestiloj. Mi plenumis jam tri klasojn.

Sinjoro instruisto trarigardis la foliojn, poste karesis la kapon de la knabo.

– Kial do via patro ne akompanis vin?

Lampaŝulo klinis flanken sian kapon.

– Mi havas nek patron, nek patrinon. Ili mortis en alia urbo. Mia avo estas tiu, kiu zorgas pri mi, li loĝas en tiu ĉi regiono.

– Kiel nomiĝas via avo?

– Klemento Kiŝmedo.

– La nepo de Kiŝmedo, la nepo de la maljuna Makso – ekbruetis la tuta klaso.

Sinjoro instruisto ordonis silenton, kaj demandis la infanon, kiel li mem nomiĝas.

– Petro Karloroberto.

Pro tiu stranga nomo ni ekridis mallaŭte. Eĉ sinjoro instruisto ekridetis.

– Vi havas nomon sufiĉan por tri personoj[115]. Kie, do, mi povas montri al vi taŭgan sidlokon, se eĉ sen vi ni havas malvastan spacon?

Ni ĉiuj pli larĝe dismetis la membrojn por lasi eĉ malpli da libera spaco.

– Ĉi tie estas malvaste! Ĉe ni ne restis sidloko!

Petro Karloroberto embarasiĝis la unuan fojon.

Li mallevis sian rigardon, kaj premadis, ĉifadis sian kadukan ĉapelon.

– Nu, kion fari, knabo? Mi havas ideon – savis lin sinjoro instruisto. – Okupu la fornoangulon[116], tie estas vere bona klimato nuntempe.

La klasĉambro havis grandan kupolfornon[117], al ĝi apartenis fornoangulo tiel vasta, ke oni povus aranĝi balon en ĝi. La nova lernanto alrigardis ĝin, kaj videble ekĝojis.

– Ĝi estas tre taŭga – li ekridetis, kaj ekiris al la sidloko kun laŭta klakado de lambastonoj. Tie li kuntiris sin, kiel skarabeto sub arbofolio, kaj li silentis ĝis la fino de la studhoro. Poste li klakpaŝadis al sinjoro instruisto, kaj petis permeson resti en la klasĉambro dum la tagmeza paŭzo. Li loĝas malproksime, ekster la urbo, eĉ sana homo ne povus kaj iri kaj reveni ĝustatempe.

– Sed mi estas nur iaspeca lampaŝulo – li aldonis kun malgaja rideto.

– Mi permesas al vi resti, filo mia – diris sinjoro instruisto zorgoplene – , sed vi bezonus manĝi ion.

– Mi havas ion por manĝi – diris rapide Lampaŝulo kun trankviliga tono.

Li ŝovis la manon en iun ĉifon-poŝon de sia vestaĵo, kaj prenis el ĝi kelkajn bluajn berojn. – Jen, pruneloj[118]. – Unu el ili falis, Cintulo prenis kaj enbuŝigis ĝin. Li tuj grimacis per la buŝo tiel, ke iuflanke ĝi saltis ĝis la orelo.

– Sinjoro instruisto, ĝi ne estas bongusta – li anoncis, kvazaŭ kritiki la prunelojn estus lia tasko.

– Ili estas bongustaj – ekridetis Lampaŝulo – , nur mi havu multe da ili. Eĉ la birdoj ŝatas ĉi tiujn berojn.

Mi sciis, ke la pruneloj estas manĝeblaj, se la frosto iom moligis ilin. Iam, antaŭlonge en la mueldomo Georgo la kampogardisto donacis al mi plenĉapelon da ili. Mi gustumis kelkajn pecojn, sed ilia koloro plaĉis al mi pli, ol ilia gusto.

"Nu, mi ne dezirus tagmanĝi prunelojn" – mi pensis tagmeze, kiam mi ekkuleris la laktosupon[119]. Ankaŭ poste mi pensis la samon, kiam Malvinjo ŝovis al mi pladon da marmeladaj kukoj. Mi prenis pecon da ili, enpoŝigis ĝin, kaj proksimiĝis al la pordo fervore. Mi diris, ke mi jam devas rapidi al la lernejo.

Mi fakte rapidis, por ke la freŝbakita kuko ne malvarmiĝu.

Ĉirkaŭ la lernejo kompreneble troviĝis neniu. Senbrue mi malfermis la pordon – Lampaŝulo, jen, genuis antaŭ la nigra tabulo (li pli facile genuis ol staris), kaj desegnadis strangajn ĉaretojn kaj vagonetojn sur ĝia malsupra parto. Tiel lin distris[120] la penado, ke li eĉ ne rimarkis min. Nur tiam li rekonsciiĝis, kiam mi sidiĝis sur la benko, kaj ĝi ekknaris pro tio.

Li subite forviŝis la desegnaĵojn manplate, lampaŝadis al la fornoangulo kaj sidiĝis. Mi sekvis lin, eksidis sur la fornobreto, kaj la marmeladan kukon demetis inter ni.

Li rigardis, rigardis ĝin, sed nek tuŝis ĝin, nek diris ion. Mi ŝovis la bakaĵon pli proksimen al li, sed li jam eĉ ne rigardis ĝin, prefere la bildojn sur la muro.

Fine mi ŝovis la kukon tute ĝis lia mano. Tiam li alrigardis min, kaj mi diris:

– Ĝin mi kunportis por vi. Jen marmelada kuko.

– Mi scias – li ekridetis, kaj tuj ekmanĝis la bongustaĵon. – Mi ŝatas ĝin.

– Ĉu ankaŭ via familio kutimas baki kukojn?

– Ĉi tie ne. Hejme, ĉe miaj gepatroj ni kutimis baki ilin. Mia patro ĝenerale donis al mi la marmeladan parton, ĉar li ne ŝatis ĝin.

Venis en mian kapon, ke Lampaŝulo havas jam nek patron, nek patrinon. Mi demandis, kio estis lia patro.

– Li estis ministo, sed jam antaŭlonge li mortis. Ankoraŭ tiam, kiam eksplodis la minejo. Granda detonacio ĝi estis, aŭdebla ĝis la fervojo.

Mi diris, ke mia patro estis felisto, kaj ankaŭ mi deziris diri ion gravan pri li, sed mi povis diri nur tion, ke estis li, kiu faris mian feljakon.

– Bela feljako – li karesis ĝin fingre – ĝi estas pli bela, ol la jako de ministoj. Mi fariĝos inĝeniero pri minado. Ankaŭ nia minejo havis inĝenieron, sed li ĉiusemajne nur unufoje eniris la minejon.

Ni eĉ ne rimarkis pro la profunda interamikiĝo, ke dume ankaŭ Veskin alvenis honteme, kaj haltis antaŭ ni.

– Mi alportis ion al vi – li etendis al Lampaŝulo ion, volvitan per papero. Tuj li diris, ke ĝi estas torto Doboŝ[121]. Bone, ke li diris tion, ĉar nek mi, nek Lampaŝulo aŭdis iam pri ĝi.

Sed ĝi ankoraŭ ne estis malpakita, kiam Ladislao aperis kun oranĝo. Alia knabo alportis figon, la tria pomon, la kvara papavan kukon; la fornobenko baldaŭ estis kovrita de bongustaj manĝaĵoj tiel, kvazaŭ ĝi estus montrofenestro de dolĉaĵvendejo. Lampaŝulo embarasita prenis unu el ili, poste alian:

– Ĉu ĝi estas la mia? Ĉu ankaŭ ĝi apartenas al mi? Ĉu la tuta aro apartenas al mi? Sed kion mi faru al tiom multspecaj aĵoj?

Cintulo alvenis la lasta; kiam li ekvidis la svarmadon ĉirkaŭ la fornoangulo, li fajfis, kiel lokomotivo en somera nokto.

– Malagrable, malagrable – li ekskuzis sin haltinte inter ni – , sed nia tagmanĝo estis nur lardosupo, do mi povis alporti nenion. Tamen, ĉu vi konjektas mian ideon, Lampaŝulo? Mi prezentos je via honoro manstaron per unu mano[122].

Fakte li provis prezenti ĝin, sed falis dorsen brue tiel, ke ektremis la lernejo. Des pli gaja estis la ridado. Tamen mi vetus je mia plej bela skribilo, ke la granda Cintulo nur tial ne plenumis la manstaron per unu mano, ĉar li ne volis sukcesi. Iu klarigis al li, ke por lampaŝulo estas dolore vidi korpan forton, kiu memorigus lin pri lia propra handikapo.

Kiam sinjoro instruisto alvenis, kaj ankaŭ li kompletigis la nutraĵprovizon de la fornoangulo per kokinfemuro, ni jam senbrue sidis propraloke, kaj fervore studadis la lecionon. Eĉ la granda Cintulo rigardis sian libron – kvankam fakte malforta, aŭtuna muŝo moviĝis sur ĝi, kiun la bonkora akrobato ĵus savis el la inkujo, kaj sekigis ĝin ĝuste sur la aktuala legaĵo.

Mi pensas, ke neniam pli frue ni kondutis tiel bone, kiel en tiu posttagmezo. Frue alvenis la vesperkrepusko, kaj kiam ĉe la sunsubiro ruĝe ekradiis la nuborandoj tra la fenestroj, ŝajnis, kvazaŭ anĝeloj ŝutus ruĝajn rozojn por nia tuta klaso.

Post la kvara horo ni amase akompanis Lampaŝulon laŭlonge tra la stratoj. Sed kiam ni proksimiĝis al la urborando, li turnis sin al ni kun embaraso:

– Ne plu akompanu min. Mia avo atendas ĉe la ŝtonsanktulo... Li koleras pri ĉiu infano, kiu pli facile iras ol mi. Al ĉiu, kiu ne estas lampaŝulo.

La figuro de la magia Kiŝmedo jam aperis ĉe la vojkruciĝo. Ni tuj disiĝis, kiel birdogrupo alĵetita per ŝtono. Verdire ni jam ne timis lin, tamen ni ne volis provoki la maljunulon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.