La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Pasis ne pli ol semajno, kiam sinjoro instruisto rekonis, ke la fornoangulo ne estas deca loko por Lampaŝulo. Lia menso flamis, lia koro varmis, pro lia konduto li mem estis aminda. Sinjoro instruisto ordonis al li deklari, apud kiu li preferus sidi.
– Mi dezirus sidi apud la knabo kun feljaketo – respondis Petro Karloroberto, kaj mi eĉ nuntempe estas fiera pri tiu respondo.
Poste, kiam li fariĝis mia sid-najbaro, ni interamikiĝis tiel, ke eĉ vespere ni malfacile forlasis unu la alian. Plej ofte mi akompanis lin ĝis la ĝardeno de la eklezio, eĉ tie mi returnis min nur pro tio, ĉar dum krepusko jam aperadis tie la maljuna magiulo, kaj tiam mi preferis kuri, kiel armeo venkita.
Tamen, foje Lampaŝulon atendis ne lia avo, sed alia maljunulo, kiun jam el longa distanco mi konsideris ministo. Li havis ledan antaŭtukon. Sur lia zono, fiksita per latuna kroĉilo, pendis lampo;[123] ŝultre li portis pioĉon[124].
– Jen, avo Petro – diris Lampaŝulo. – Iam li laboris kune kun mia avo en la sama minejo, kiam ankaŭ li estis ministo.
Neniam pli frue mi aŭdis, ke la magia Kiŝmedo estis ministo. Mi pensis, ke lia profesio estis magio dum lia tuta vivo.
Mi deziris ankoraŭ demandi pri li kelkajn aferojn, sed mi tamen ne faris tion. Ŝajnis al mi, ke Lampaŝulo respondas ne volonte, se oni demandas pri lia avo. Ankaŭ ĉi-foje li tuj ŝanĝis temon, kaj notis, kiel afabla homo estas avo Petro.
– Nu, se li estas tiel afabla – mi diris – , li eble gvidus min foje en la minejon.
– Nepre li gvidos vin – diris mia amiko – se vi petos lin ĝentile.
Eĉ ne longe mi petadis, avo Petro tuj konsentis, ke la sekvan libertagon ni vizitos la minejon, tagmeze mi alvenu la enirejon.
Ĵaŭdo estis la sekva libertago, do ĉe tagmeza sonoro[125] mi jam atendadis antaŭ la enirejo de la minejo. Mia feino plenigis mian saketon per freŝbakitaj kukoj, mi pensis, ke mi regalos per ili ankaŭ Lampaŝulon.
Sed avo Petro alvenis sola, kaj li ekmiris, kiam mi interesiĝis pri mia amiko.
– Vi deziras vidi la minejon, ĉu ne, knabo?
– Nepre la minejon.
– Do vi ne povas vidi vian samklasanon, ĉar li loĝas ne ĉi tie, sed ĉe la eksminejo, kiu troviĝas en alia direkto. Cetere la vojo al ĝi eĉ ne estus dezirinda por vi.
Venis en mian kapon, ke iam mi aŭdis pri grifoj[126], kiuj gardas la loĝejon de Kiŝmedo. Mi pensis, ke pli bone estas resti kun avo Petro. Mi eĉ ekiris, kiel blinda ĉevalo[127], sed la maljuna ministo kaptis mian ŝultron.
– Haltu, knabo, ne rapidu tiel. Estus domaĝe malpurigi tiun belan feljakon. Rigardu, mi akiris vestaĵon, taŭgan por tiu ekskurso.
Malantaŭ la pordo la maljunulo prenis belaspektan minokostumon. Eĉ pintan minoĉapon li surmetis al mi. Mi estis tre kontenta, kiam mi rigardis min en la spegulo de la rivereto, kiu fluetis tra la korto de la minejo. Mi aspektis, kiel la oka nano en la fabelo pri neĝulino.
Sed en la okuloj de avo Petro aperis larmogutoj, kiam mi afektadis maskobalon antaŭ li.
– Kvazaŭ mi vidus mian filon – li murmuris malgaje.
– Ĉu vi havas filon, avo Petro?
– Mi havis, knabo, mi havis. Tio okazis antaŭlonge. La minejo lin rabis de mi.
Miaj haroj hirtiĝis, eĉ miaj dentoj klakadis, kiam ni descendis per la mineja lifto. Kvazaŭ granda sitelo falus kun ni en senfundan puton. Avo Petro forviŝis mian fridan ŝviton ĉe la frunto, kaj diris, ke mi trankviliĝu, ĉar mi baldaŭ ŝvitos pro la varmo.
Kaj fakte, kiam ni atingis la fundon, mi tuj ekdeziris depreni la ĉapon. Malfacile mi povis spiri, kaj mi vidis tiom, kiom oni vidas nokte en fermita kelo. Sed poste avo Petro svingis la bruligitan lampon[128].
– Ĉirkaŭrigardu en nia minejo!
Mi eksentis premon ĉe la koro, kaj mi ne povis diri ion, kiam mi ekvidis la medion. Kvazaŭ ni estus starantaj en nigra preĝejo, kiun skulptis la manoj de Dio. Ĉiudirekte estis videblaj koridoroj kun lampoj ĉe la fino, kiel eterna lumo[129] en preĝejo.
– Ek al tiu direkto – gvidis min avo Petro ĉe mia mano al la plej larĝa koridoro.
Kelkan tempon mi rerigardadis timeme. Mi sentis, kvazaŭ nevidebla persono sekvus nin. Sed nur niaj paŝoj resonis en la tunelo. Foje ĉesis la bruo, eĉ niaj paŝoj fariĝis neaŭdeblaj. Ĝis maleoloj ni vadis en karbopulvoro.
– Jen, ĉu eĉ fervojo trafikas ĉi tie? – mi demandis flustre, vidante, ke el flanka koridoro relparo kondukis al nia tunelo.
– Jes ja! Ĉevaltrajno – resonis laŭte la voĉo de avo Petro, kaj per brako li subite premis min al la muro – , ni retiriĝu, por ne karamboli.
Ĉevaleto kun taŭzitaj kolharoj preteriris nin, ĝi tiris brue ruliĝantan vagoneton, plenan de karbo. Nia lampo lumis rekte al ĝiaj okuloj, ĝi tamen ne rimarkis nin.
La ĉevaloj ĉiuj blindiĝas en la minejo – klarigis avo Petro. Tiu besto jam ekde dek jaroj ne vizitis la supran mondon.
Por momento ni trarigardis la koridoron, el kiu venis la ĉevaltrajno. Ĉe iu ĝia flanko longa vico de ministoj hakadis la karbon per pioĉoj. Ili estis nudaj ĝis la talio, kaj la ŝvito, kiu fluetis sur ilia dorso kvazaŭ estis sango pro la ruĝa lumo de lampoj, pendantaj sur la muro.
– Mi montros al vi ion pli belan – tiris min avo Petro. – Mi gvidos vin al la ĝardeno de la minejo. Ĝi estas ja loko vidinda!
Fakte ĝi estis tre bela. Ni vidis grandegan ejon, kies muroj estis priplantitaj per floroj fare de la manoj de Dio. Kiel mirindaj floroj kreskis en tiu subtera ĝardeno! La blankaj, flavaj, bluaj petaloj rebrilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko sub la lumo de nia lampo.
– Ĉu mi rajtas pluki floron? – mi etendis mian manon entuziasme.
– Vi rajtas – ridis la ministo – , sed la florojn de la minejo oni povas pluki nur per pioĉo.
– Fakte, ja ili konsistas el ŝtono – mi retiris mian manon el inter la malvarmaj kristaloj.
El la ĝardeno de la minejo ni denove alvenis malluman nokton. Grandegaj rokoj troviĝis dise, kvazaŭ ili estus disĵetitaj de petolaj gigantoj.
– Jen, rigardu! – ŝutis al ili lumon avo Petro per la lampo.
Miajn okulojn frapis roko, skulptita laŭ formo de kruco. Porinfana pioĉeto kuŝis ĉe ĝia piedo.
– Jen, la loko, kie mian filon enterigis la minejo – diris avo Petro malgaje. – Okazis granda eksplodo.
Subite ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidus ne krucon, sed knabeton kun disetenditaj brakoj. Mi ekhavis inklinon brakumi lin.
Avo Petro kaptis mian kolumon.
– Ĉu vi aŭdas, kiel fajfas la birdo de la minejo[130]?
Estis aŭdebla stranga fajfado en la malproksimo, kelkfoje kvazaŭ abelzumado miksiĝis kun ĝi. Mi ekinteresiĝis, kaj mi levis la kapon por ekvidi la birdon de la minejo super mi, en la nigra nenio. Eble mi eĉ povus kapti ĝin! Mi fermus ĝin hejme en la kaĝo de la kanario.
La drata reto de la lampo ekardis, kiel fero dum forĝado, kaj la fajfado fariĝis pli kaj pli terura.
– Ni kuru, filo mia – levis min avo Petro. – La birdo de la minejo liberiĝis ie, kaj ĝi jam tuŝis la lampojn per sia flugilo.
Malantaŭ ni, ĉe la fino de la koridoro profunde bruis la muro. Aŭdeble iu hakadis ĉe la alia flanko per fortaj batoj.
Avo Petro haltis por momento, poste svingis la kapon:
La maljuna Kiŝmedo en la eksminejo denove estas kaptita de mensatako. Li denove ĉasadas trezorojn. Verŝajne estis li, kiu liberigis la birdon de la minejo.
Kiam ni alvenis la lifton, jam ĉiu ministo svarmadis tie. Kie fajfadas la birdo de la minejo, tie ĉasiras la morto. Se la gasoplena aero ekbrulas, la eksplodo detruas la minejon.
Feliĉe ni atingis la supran mondon. Ĉe la enirejo de la minejo noktuo ululis[131] sur piroarbo. Mi sentis, ke neniam pli frue mi aŭdis tiel belan birdokanton, neniam pli frue mi vidis tiel belan arbon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.