La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA ĈIELOBSERVILO

La sekvan tagon, kiam mi alvenis la lernejon, jam ĉiu estis informita, kiel gravan konfuzon vekis la birdo de la minejo. Preskaŭ ĉiun klason vizitadis kelkaj infanoj, kies patro estis ministo, do ili peris la novaĵon. Nur Lampaŝulo silentis, kiel ajn oni demandis lin, ke "ek, sinjoro inĝeniero, prezentu viajn fakajn konojn". Li diris, ke li ne povas havi informon, ĉar li loĝas ĉe la eksminejo, kaj tie nenia birdo fajfadas.

Estis fakto, ke li loĝis ĉe la eksminejo, sed avo Petro asertadis, ke ĝuste tie povas nesti la birdo de la minejo, kaj ĝi venis tra la fendaĵo, kiun hakis la maljuna Kiŝmedo per sia pioĉo. Avo Petro raportis pri tio al sinjoro instruisto, kiu post tagmanĝo petis, ke mi gvidu lin al la minejo.

– Sed kio estis la intenco de Kiŝmedo, kiam li trarompis la muron? – demandis sinjoro instruisto.

– Li havis nenian intencon, mi petas[132] – murmuris la maljuna ministo – , li nur boradis, fosadis sen sistemo. Li verŝajne denove ĉasadis trezoron, ĉar li senĉese ĉasadas trezoron, ekde kiam lia menso nebuliĝis.

– Pro kio nebuliĝis lia menso?

Avo Petro malbonhumore levis la ŝultron.

– Kiel oni povus scii ion pri homo, kiu perlaboras sian panon sub la tero, en eterna nokto; kiu neniam vidas la bluan ĉielon, neniam aŭdas birdopepadon; kiun la suno neniam varmigas, roso neniam freŝigas. Ministo nur anime aŭdas, anime vidas. Li aŭdas kaj vidas aferojn, pri kiuj la homoj de la supra mondo konjektas nenion.

Avo Petro silentis dum kelka tempo, poste li daŭrigis:

– Kiŝmedo estis minejestro, kiam mi eklernis la profesion sub lia gvidado. La malnova minejo jam preskaŭ elĉerpiĝis, nur malabunde ĝi donis karbon, do la estraro de la firmao decidis ne plu ekspluati ĝin. Nur Kiŝmedo persistis, ke estas ankoraŭ valoraĵo en ĝi, oni devas nur esploradi fervore. Ni iom plu penadis por kontentigi lin, sed el tio ni akiris nenian profiton; kiel ajn ni hakadis la rokojn, ili enhavis jam neniom da karbo. Oni ordonis al ni eklabori en la nova minejo, sed Kiŝmedo ne venis kun ni. Li diris, ke li ne povas forlasi la ŝtonojn, kiujn lia ŝvito humidigis dum lia tuta vivo. Li petis permeson resti tie, kie li vivis ĝis tiam. Tion oni permesis al li, do li restis tie sola. Lia edzino ne volis vivi kvazaŭ en tombo, do ŝi transloĝiĝis kune kun la juna filino. Kaj Kiŝmedo esploradis, fosadis, serĉadis, fine lia menso malsaniĝis pro la soleco. La homoj iom post iom forgesis, kiu li fakte estis iam, kio li fakte estis pli frue. En sia maljunaĝo tiel li fariĝis ridindulo por la mondo, monstro por la infanoj.

Grandaj ĉaroj venis en la korton kun laŭta knarado, oni prenis el ili strangajn aparatojn. Avo Petro adiaŭis al ni.

– Per tiuj aparatoj ni elpumpos la danĝeran gason el la minejo. La laboro daŭros almenaŭ tutan semajnon, dume oni ne povos eniri.

Silenteme ni paŝadis revenante: mi kaj sinjoro instruisto. Io instigis min rakonti ĉion, kion mi mem scias pri Kiŝmedo, sed tiel ŝajnis neeble eviti la historion de mia feljaketo, kaj rakonti pri ĝi mi ne kuraĝis. Mi jam ne kredis, ke la feino de la jako etendos miajn orelojn tiel, ke ili fariĝos ventumiloj, sed mi timis, ke sinjoro instruisto priridos min.

Post kelkaj tagoj sinjoro instruisto forigis el mia kapo eĉ la minejon. Li forigis ĝin per tio, kion li diris al la klaso:

– Knaboj! Okaze de kristnasko mi ĉiujare donacas ion al la plej sukcesa lernanto de la kvara klaso. Pri kiu ĝis kristnasko evidentiĝos, ke li estas la plej eminenta klasano, tiu ricevos de mi ĉielobservilon.

Tiun posttagmezon la eksplikoj de sinjoro instruisto ne multe vekis nian atenton. Duone ni aŭdis lian voĉon, duone ne. Senĉese ni kalkuladis nur tion, kiom da semajnoj venos ĝis kristnasko. Cetere ni fervore cerbumis, kio povas esti ĉielobservilo.

Post la leciono ni eksciis eĉ tion. Sinjoro instruisto permesis eniri lian ĉambron, en kiu meze staris la ĉielobservilo. Ĝi havis tri piedojn, kiel fotoaparato, kaj longan tubon, kiel kolbaspumpilo[133], kvankam malpli dikan. Ankaŭ okulojn ĝi havis ĉe ambaŭ ekstremoj, ili estis brilaj, rondaj vitropecoj.

Ladislao – kiu ĉiujare veturis al Budapeŝto[134] kun sia patro por viziti avinjon – kiel iaspeca mondvojaĝanto tuj elbuŝigis:

– Jen, ĝi ja estas teleskopo! Mi jam vidis tian aparaton en Budapeŝto, kiam mia patro aĉetis okulvitrojn laŭ propono de oftalmologo.

Nu, por sinjoro instruisto tiom estis sufiĉe. La bonkoran homon nenio kolerigis pli, ol neologismoj[135], kiujn li konsideris nenecesaj. Tiom ortodoksa li estis, ke draton li nomis metalfadeno, hospitalon malsanulejo kaj psikologon animflegisto.

Ankaŭ tiam li kolere forpelis nin el la ĉambro:

– Nek teleskopo, nek oftalmologo, sed ĉielobservilo kaj okulkuracisto!

Poste sinjoro instruisto ne plu menciis la ĉielobservilon, des pli ofte ĝin menciis ni, infanoj. Ĉu iu ajn vidas per ĝi? Kion oni povas vidi per ĝi? Kaj precipe: Kiu el ni ricevos ĝin.

Multaj deziris gajni tiun premion, sed fine restis nur du kandidatoj: mi kaj Lampaŝulo. Inter ni jam restis nenia diferenco. Vane mi atendis, ke li postrestos, li persistis daŭre.

Mi havis jam nur unusolan ŝancon: sekvis la lasta skriba ekzameno. Ĝi okazis unu tagon antaŭ la kristnaska ferio. Mi esperis, ke Lampaŝulo tamen malsukcesos. Des pli mi povis esperi tion, ĉar li ŝajnis malsana. Lia vizaĝo estis pala, liaj okuloj malhelaj, liaj manoj bluetaj, kvazaŭ li senĉese sentus froston. Ne mirinde, ja lia vestaĵo ne varmigis lin; male, la truoj sur ĝi estis enirejoj por la malvarmo.

Li tamen ne eraris en la matematikaj taskoj. Mi baldaŭ eksciis tion, ĉar post la studhoro kutime estis mi, kiu portis la kajerojn en la ĉambron de sinjoro instruisto; do dumvoje mi povis priobservi lian laboraĵon. Eĉ erareto ne troviĝis en ĝi.

Neniu estis en la ĉambro, kiam mi enpaŝis, se ne kalkuli la ĉielobservilon. Ĝi afable rigardis min per la vitrookulo, kaj ŝajnis al mi, ke la latuna tubo kliniĝas al mi:

– Jen, mi dezirus aparteni al vi, knabo kun feljako, se vi estas fakte sagaca knabo.

"Nu, mi pruvos, ke mi fakte estas tia" – mi pensis.

Mi prenis la plumon, kaj ŝovis ĝin en la inkujon.

"Mi ja ne cedos pri la ĉielobservilo, amiko Lampaŝulo!"

En la kajero de Petro Karloroberto mi zorge ŝanĝis la ciferojn "unu" al ciferoj "kvar". Belajn seĝojn mi desegnis, nur ĉe la lasta mi faligis la plumon el mia mano, ĉar mi sentis, kvazaŭ mian feljakon iu forte ektirus.

Rapidaj paŝoj klakadis en la koridoro, do mi subite fermis la kajeron, antaŭ ol sinjoro instruisto envenis.

– Kion vi faras ĉi tie tiom longe? – alrigardis min liaj okuloj. Sinjoro instruisto havis tre afablajn okulojn, por mi tamen ŝajnis, ke ili pikas, kiel lancoj.

Ankaŭ la feljaketo ĉirkaŭpremis min, kaj mi vidis turniĝi la mondon. En embaraso mi respondis ĝeme.

– Min rigardas la ĉielobservilo.

Kio? – ekridis sinjoro instruisto. – Ĉu ne vi estas, kiu rigardas la ĉielobservilon, sed ĝi rigardas vin?

Pro la embaraso mi alrigardis la diablan aparaton, kaj mi sentis, ke la tero fendiĝos sub mi, ĉar la ĉielobservilo fakte rigardis min. Jes, la malvarme brila vitrookulo rigardis min tiel ironie, ke mi apenaŭ trovis la elirejon.

Posttagmeze mi ne iris al la lernejo. Mi aŭdis zumadon en la oreloj, kaj sentis kapturniĝon, do mia feino kuŝigis min en liton. Tre volonte mi kuŝiĝis, ĉar tiel mi povis liberiĝi de la feljako. Mia feino – kiel kutime – metis ĝin apud mi, sur la apogilon de la seĝo, sed kiam mi restis sola, mi salte ellitiĝis, metis ĝin en la ŝrankon, kaj ŝlosis la pordon, ĉar laŭ mia supozo sur la apogilo ĝi povus etendi la manikojn al mi, kaj ektiri miajn harojn.

Fruvespere min vekis sonoraj ridoj de mia feino. La afabla bonhumoro estis direktata al sinjoro instruisto, kiu sidis ĉe la laborangulo, vidalvide kun Malvinjo, kaj diris al ŝi:

– Bonvolu rigardi ĉi tiun kajeron!

Mia koro glaciiĝis pro la ektimo. Subite mi fermis miajn duonmalfermitajn okulojn, por ke mia vekiĝo ne estu rimarkita. Kiel terure, se mia fiago evidentiĝis.

– Daŭre li estis mia plej laŭdinda klasano, mi konjektis, ke mia espero ankaŭ nun ne perfidos min.

Dio mia! Pri kiu li parolas?

– Kvankam la knabeto videble jam antaŭtagmeze estis malsana.

Certe li parolas pri Lampaŝulo! Estis li, kiu jam antaŭtagmeze ŝajnis malsana. Kio nun okazos! Kvazaŭ ies mano puŝadus min: saltleviĝu tuj, petu pardonon, promesu, ke vi neniam plu faros tiel malican agon!

– Mi demandis lin: "kion vi faras tiel longe en mia ĉambro?" Li respondis, ke la ĉielobservilo rigardas lin.

Mi komencis trankviliĝi. Ŝajnas, ke tamen mi estas la koncerna "laŭdinda klasano". La puŝado de la mistera mano ĉesis. Miajn membrojn mi etendis kvazaŭ vekiĝanto.

– Gregorio, kara! – kliniĝis al mi la sulkoplena amata vizaĝo de mia feino, kaj ŝia zorgoplena voĉo karesis mian animon. – Kiel vi fartas, Gregorio, kara?

– Multe pli bone – mi diris tute sincere.

– Rigardu, kia gasto estas ĉe ni – ŝi diris iom fiereme. – Ĉu vi vidas, kiel honorinda sinjoro vizitis nian hejmon?

Sinjoro instruisto ekridetis, kaj alpaŝis min.

– Ĉu vi jam ne sentas malsanon, Gregorio?

– Mi ne sentas.

– Ĉu vi havas sufiĉan forton por veni al la korto kaj rigardadi tra la ĉielobservilo?

– Jes – mi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke mia feino zorgeme diris:

– Eble en la ĉambro li rigardadu tra ĝi, por ke li ne malvarmumu. Kaj ... tiu aparato eble havus pli aristokratan medion en la ĉambro.

– La stelojn oni kutimas observi ne en ĉambro – ekridis sinjoro instruisto. Kaj kiu havas feljakon, tian, kian Gregorio, tiun la frosto ne mordos. Kie estas via feljako, Gregorio?

Mi estis preta rezigni cent ĉielobservilojn, por ke sinjoro instruisto ne menciu la feljakon. Tuj min inundis la varma tremo, kiam Malvinjo surprizita trovis ĝin en la ŝranko. Ŝi neniel povis rememori, kiam ĝi estis enmetita, kvankam ĝia kutima loko estis sur la seĝo.

Dum mi luktis kun la feljako (ĝi neniel inklinis enlasi min) – , ĉe la korto bruetis piedoj.

– Mi informis ankaŭ vian patrinon – ridetis bonkore sinjoro instruisto – , por ke ŝi ĉeestu vian ĝojplenan vesperon.

Nu, li informis mian patrinon, mia patrino Georgon, la kampogardiston, Al Georgo aliĝis la cigano Barono. Verŝajne neniam ekde la konstruado de tiu eta domo mia feino havis tiom da gastoj. Eĉ la botisto Cetkin rimarkis la kunvenon, do ankaŭ li vizitis nin vestita simple per malpura, verda antaŭtuko kaj maldika ĉemizo, kiel li kutime laboris.

Kiam ni ĉiuj estis kune, sinjoro instruisto formis el ni duonrondon en la korto, ĉirkaŭ la ĉielobservilo, kiu estis direktita tiel, ke ĝia pli granda vitrookulo rigardis la ĉielon. Li klarigis ĉiun sciindaĵon, por ke mi povu manipuli ĝin sen helpo, kaj kiam li la lastan fojon rigardis tra ĝi, li demetis la ĉapelon.

– Tiel proksime ridetas la plenluno, ke oni ekdeziras saluti ĝin. Nu, kiu volas observi la ĉielon la unua?

– Sinjoro Cetkin estas la plej aĝa el ni, li povos atingi plej baldaŭ la paradizon, do estu li, kiu sekvas – diris cigano Barono sian opinion.

La botisto jam staris antaŭ la mistera aparato, kaj li tremis, kiel tremolfolio[136].

– La majstro sentas malvarmon – diris sinjoro instruisto, sed mi klare komprenis, ke la maljuna riparisto de botoj tremas tial, ĉar li esperas tuj ekvidi sian forpasintan filon en la plej brila stelo.

La maljunulo observadis longe, li ĉesis tremi, poste kun rezignacia tono li diris, kiam la kapon li retiris de la teleskopo:

– Aro da belaj, oraj najlokapoj.

Georgo, la kampogardisto estis la dua, kiu provis la ĉielobservilon. Li resumis jene:

– Nu, Portulo, longe ni marŝos, ĝis ni tute ĉirkaŭiros tiun kampon de diamantoj, kiam ni supre patrolos!

La cigano Barono ne multe observadis, subite li retiris la kapon:

– Duan fojon mi ne trarigardus ĝin eĉ por viva porkido. Mian kompatindan okulon blindigus Venuso. En tiu magia vitro ĝi ardas tiel, ke oni povus rosti viandon per ĝi.

Mian feinon oni apenaŭ povis revoki de la ĉielobservilo. La tutan vesperon ŝi ripetadis, ke ŝi neniam pli frue pensis, kiel multaj perlamotaj[137] butonoj estas kudritaj al la ĉielo. Ŝi konsideris, ke tio estas afero konforma al aristokatoj.

Mia patrino diris nur tion:

– Ho, se nur mi povus kovi tiujn orajn ovojn, mi akirus ĝis Pasko tiom da mono, ke mi vestus mian bonan filon nur per silko kaj veluro anstataŭ la malmodiĝinta feljako.

La "malmodiĝinta feljako" ĉirkaŭpremis la "bonan filon" tiel, ke mi apenaŭ havis konscion, kiam venis la vico al mi, kaj mi staris antaŭ la ĉielobservilo. Mi eĉ ne estis surprizita, kiam mi trarigardis ĝin, kaj mi vidis nenion.

– Ĉu bele, Gregorio?

– Be-e-le – mi balbutis, kaj provis alĝustigi la aparaton per la turnobutono tien kaj reen. Vane, ĉar mi vidis nenion krom la senstela nigra nenio.

– Direktu ĝian tubon al la luno – diris sinjoro instruisto.

Ne volonte mi tuŝis la tubon. Ĝi estis malvarma, kiel glacio, tamen ĝi kvazaŭ brulvundis min, kiel fajro.

– Nu, kion diri pri ĝi? Ĉu vi vidas Davidon kaj Cecilan tie muziki[138]?

Denove nur senluma nokto trafis miajn okulojn. Mia koro ektremis: jen, mi ne meritas vidi la stelojn de la ĉielo. Apenaŭ mi sukcesis eldiri respondon:

– Mi vi-i-das.

Sinjoro instruisto min tenere retiris de la ĉielobservilo:

– Nu, ion rezervu ankaŭ por la sekvaj tagoj. La aparato ja apartenas al vi, iam ajn vi povas amuzi vin per ĝi. Baldaŭ enlitiĝu, ĉar viaj dentoj klakadas pro la frosto. Ni ankoraŭ okupiĝos pri ĝi kelkan tempon.

Mi obeis, kaj ĝojis, ke la ĉielobservilo restos en la korto, do mi ne devos dormi en la sama ĉambro kun ĝi. Tamen en mia sonĝo ĝi envenis, sian tubon turnis al mi, kvazaŭ volus engluti min, kaj el siaj piedstangoj ĝi formis ciferon kvar, tiel ĝi dancis sur mia korpo la tutan nokton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.