La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En tiu jaro post sunbrila, longa aŭtuno sekvis severe frosta vintro. Abundaj neĝblovoj ĉirkaŭbaris la mueldomon per dika tavolo, oni povis nek eniri, nek eliri. La dimanĉoj pasis same, kiel labortagoj, vivuloj neniam proksimiĝis al ni, kaj mi trovis nenian amuziĝon krom aŭskulti la muĝadon de la ventoj. La ventoj estis tute kutimaj gastoj en nia subtegmento, kaj mi rekonis jam laŭ ilia babilado, kiu estas norda vento, kiu estas suda, kiu venas de Danubo, kiu venas de Tibisko[37]. Dum sendormaj noktoj longe mi aŭskultis, kiam la ventofratoj ekkverelis en la subtegmento de la mueldomo, kaj brue, siblante ili peladis unu la alian tra la aertruoj[38].
Foje mi decidis, ke mi kaŝiĝos apud la kamentubo, kaj mi priobservos la ventofratojn. Precipe kun la orienta vento mi deziris amikiĝi, ĉar pri li Georgo, la kampogardisto rakontis, ke li estas la plej amata filo de la matenkrepusko, cetere havas ruĝan mantelon kaj oran kronon. Homo ja ne povas vidi lin laŭ lia vera formo, nur senti lian elspiron, tamen, se oni sukcesas bari lian vojon per stipherbero[39] tiel, ke ĝi ne forbloviĝu, li stumblas, kaj tiam li montras sian homan aspekton. Foje, ĉirkaŭ sunsubiro mi eltiris stipherberon el la bukedo sub la pentraĵo pri Sankta Maria, poste mi ŝteliris en la kuirejon, malfermis la pordon al la ŝtupetaro, kaj ekgrimpis supren. Sed pro la malfermita pordo la vento atakis kontraŭ mi, kaj tiom krude ĝi puŝfaligis min, ke tion mi tute ne atendis de bonedukita reĝido.
Dum falo mi kaptis ian kadukan skatolon de sur la ŝtupetaro, kiu estis plena de rustokovritaj najloj. Ĝin mi akceptis, kvazaŭ amiko Vento ĵetus ĝin al mi, kiel donacon.
Ja oni povas bone ludi eĉ per sola najlo, des pli, se oni havas manplenon da ili. Tutan semajnon mi amuzis min per tio, ke la ruston mi forigis de ĉiuj pecoj. Kiam tio estis preta, mi prenis el sub la lito seĝeton, destinitan por diserigi maizon, kaj mi enmartelis la najlojn, poste eltiris ilin per najlotirilo. Fininte mi rekomencis fari la tutan operacion, dum mi eknomis ĉiun apartan pecon. Iu granda, dika najlo estis la hundokapa malamiko, precipe ĝin mi batis forte.
Tio estis bonega ludo, sed la seĝeto fine jam havis tiom da truoj, kiom kribrilo. Poste mi provis marteli la najlojn al la argila forno, sed tio ne tre plaĉis al mi, ĉar la najloj tro facile eniris la argilon, kaj same facile mi povis ilin eltiri.
Sed ne nur al mi ne plaĉis tiu agado, ankaŭ mia patrino esprimis malkonsenton. Kiam ŝi rimarkis, kion mi ludas, ŝi tenere riproĉis min, kial mi insultas la fornon, kvankam ĝi tute ne insultis min.
– Ĉu fornon? – mi alrigardis ŝin surprizita. – Kiu insultas la fornon? Mi ventropikis nur la giganton, kiu englutis Joĉjon kaj Julian.
Mia patrino timzorge svingis la kapon, kaj kun plenda voĉo alparolis mian patron, kiu mallaŭte fajfadis, dum li kudradis la felojn:
– Vidu, patro, kiajn ideojn havas tiu ventokapa infano! Mi timas, ke lia menso ne servas lin tiel, kiel ordinarajn homojn.
Pri tio ŝi verŝajne estis prava, ĉar tiutempe mi pensis eĉ pri la maizospiko, ke li estas persono, kaj mi povis konversacii kun klinko same agrable, kiel kun martelo. Por mi ĉio ekzistanta estis vivulo, kaj mi precize komprenis, kion tiktakas la horloĝo, kaj kion pensas la pentrita leono sur ĝia ciferplato en nacikoloraj vestoj, inter floroj, duoble pli grandaj, ol li mem.
Ekzemple ankaŭ en tiu momento, kiam mia patrino maltrankvile alrigardis min, mi ekaŭdis, ke strigo ululas sur la tegmento, kaj mi tuj sciis, kia malfacilaĵo trafis ĝin.
La problemo estis, ke falis ĝiaj okulvitroj, kaj neniu troviĝis, kiu povus redoni ilin, sed ankaŭ ĝi mem ne povis serĉi la okulvitrojn, ĉar sen ili ĝi ne bone vidis. Mi tre ekkompatis ĝin, kaj deziris kuri eksteren por helpi, sed mia patro per gesto alvokis min. Li demandis, kiel al mi plaĉus, se li sendus min al la lernejo de ĉapelisto Keŝe.
– Ĉar estas jam aktuale, por ke vi tamen ne kresku sovaĝe, kiel fiherboj ĉe la bordo de pluvofluejo[40].
Mi pensas, ke tiam unuafoje en mia vivo mi pripensis ion profunde. Preterorele mi jam aŭdis aferojn pri la ĉapelisto Keŝe, sed ili ne estis agrablaj informoj. Tiu homo nur somere estis ĉapelisto, vintre li fariĝis instruisto. Ja nur fuŝinstruisto. Malriĉuloj sendis al li siajn gefilojn, por kiuj vera lernejo estis aŭ tro malproksima, aŭ tro multekosta. En la lernejo de ĉapelisto Keŝe oni bezonis nek librojn, nek kajerojn. La ĉapelisto skribis la literojn per kreto sur la supra parto de sia pordo, kaj la infanoj desegnadis ilin sur la malsupra parto, ĝis ili fariĝis perfektaj skribmajstroj. Oni povis lerni ĉiun literon krom mallonga ŭ. La ĉapelisto opiniis, ke ĝi ne estas fundamenta litero, do li eĉ ne instruis ĝin. Kiuj fariĝis scienculoj en lia lernejo, tiujn oni povis rekoni pri tio, ke ili skribis ĉion per litero vo, kion ordinara homo skribas per mallonga ŭ. Liaj lernantoj ne demandis: "kio nova hodiaŭ?", sed "kio nova hodiav?".
Sed por mi estis plaĉa ludo nek lia lernejo, nek la alia. Kian celon havas lernejo? Paruoj, lacertoj ne vizitas lernejon, tamen ili vivtenas sin. Ankaŭ mia patro ne vizitis lernejon, tamen li povas ornami la peltmantelon per tia birdeto, ke ĝi kvazaŭ povus forflugi. Cetere la kampogardisto Georgo rakontis al mi pri diversaj famaj reĝidoj, sed pri neniu el ili estis notita, ke li vizitus lernejon. Kvankam ili estis elstaraj bravuloj, ili dehakadis la kapojn de drakoj, kiel oni falĉas grenon, sed mi neniam aŭdis, ke ili lernis skribi aŭ legi.
– Mi deziras, ke vi fariĝu serioza homo, filo mia – vekis min la patro el tiu filozofia silento, kiu kaptis min, dum mi pripensadis la aferon.
– Tia homo mi fariĝos, patro mia – mi respondis subite, sed ŝajnis al mi pli oportune ne eldiri tion, kion mi volis ankoraŭ aldoni, ke mi fariĝos grava aristokrato, barono de la lando. Nur mi malkovru tiujn praajn trezorojn, pri kiuj Kiŝmedo havas informojn.
Tiuj trezoroj ja ne savus min de la lernejo, sed savis min mia patrino. Ŝi tiris min al la sino, kaj karesis mian hirtan hararon:
– En tia vintro mi ne permesos, ke li forlasu la domon. Kompatinda kolombeto mia, mi ne povus resti trankvila, se lin trafus tiu kruda vetero. Kiel mi povus permesi, ke li pene paŝadu en frosto kaj neĝblovo? Li povus perdiĝi en neĝo, glitfali sur glacio, buboj lin pelus, hundoj lin mordus. La sciencon de la ĉapelisto Keŝe li povas lerni ankaŭ somere. Sed eĉ mi mem scias tiom, kiom tiu maljuna ĉarlatano. Fidu, infano mia, mi mem instruos vin legi kaj skribi tiel, ke vi ne forgesos tion eĉ dum via episkopa kariero.
– Nu, tio estos kontrolita! – ekridis mia patro. Eĉ mi mem dubis, kiel mia patrino povus fari scienculon el mi. Tamen ŝi faris. Ŝi elpensis lertan metodon, tian, kian povas nur patrina koro.
Kiom ajn ni hejtis la rondan fornon, la fenestro de la ĉambro dum la tuta vintro estis glacikovrita. Tiu glacikovrita fenestro estis la tabulo, kaj la fingroĉapo[41] de mia patrino estis la kreto. Ĉu ekzistos iam en la mondo diamanta skribilo pli valora, ol fingro de mia patrino, bruniĝinta pro laboro, ruĝiĝinta pro akvo, malglata pro frostaj ventoj, kiu post bakado, kuirado, lavado, purigado tiom diligente klakadis sur la frosta vitro de la fenestro? Ĉu vivos iam ankoraŭ kaligrafisto, kiu povus konkuri kun tiuj glitaj, zigzagaj, strangaj hieroglifoj, kiuj similis al spuroj de glitludantaj feinoj?
Multe ni ploris, kaj multe ridis en tiu vintro. Inter la literoj troviĝis malicaj, malamikaj, kiuj ne obeis eĉ al mia instruistino, kaj troviĝis literoj afablaj, bonintencaj, kiujn eĉ miaj mallertaj fingroj facile formis. Neniam mi pardonos al litero go la larmojn, kiuj faladis pro ĝi el la plej amindaj okuloj de la mondo, sed pri litero o mi ĉiam rememoros, kiel pri buŝo, el kiu venas beno. Ĝin mi plej ŝatis, ĉar ĝi estis facile skribebla. Mi povis ĝin skribi per buŝo, mi nur devis spiri al la vitro deproksime. Kvankam foje mia nazo frostogluiĝiŝ al la fenestro, sed mia patro konsolis min, ke sufiĉos al mi la restaĵo, eĉ se ĝia duono perdiĝos.
Tiuvintre el la mondo mi vidis nur tiom, kiom vidiĝis tra la gravuritaj literoj. Frostomortintajn birdojn sur la neĝo; la gefilojn de cigano Barono, ke ili serĉadas hejtaĵon; aŭ timeman leporon. Foje eĉ la maljunan Kiŝmedon mi vidis en la malproksimo tra la horizontala streko de litero H.
Tiuvespere mi skribis sur la glacitavolo la sekvan vorton:
TЯEZOЯO
Mia patro ekstaris malantaŭ mi kun la meĉlampo, por ke li pli bone vidu, kion mi laboras. La lumbildo de la literoj, kiel grandegaj figuroj, rebrilis sur la ekstera neĝo, kaj pro la trema flamo de meĉlampo ili ŝajnis magiaj hieroglifoj.
– Fileto, la literon ro vi skribis, kiel spegulbildon – ridis patro – , rigardu, tiel oni devas skribi ĝin.
Kaj li per ungo gravuris ĝustan literon sur la glacio de la fenestro. Sed mi suspekteme svingadis la kapon, montrante, ke li ne sukcesos trompi min. Mi scias, ke la vera formo estas tiu, kiun mia patrino instruis al mi.
Se mi skribas rapide, eĉ nuntempe okazas al mi, ke mi erare skribas la literon ro, kiel ofte videblas sur la reklamtabuloj de vilaĝaj majstroj. Kiam mi rimarkas mian eraron, miaj okuloj pleniĝas de larmo, kaj image mi kisas la sulkoplenan manon, kiu unuafoje montris al mi la ĝustan formon de tiu litero.
Tiuvintre en mia vivo okazis ankoraŭ alia grava afero. Mi eklernis la metion de felistoj. Sed mia unua profesio rapide finiĝis.
– Ido de pasero fariĝos pasero – diris mia patro, kaj li sidigis min apud si, en la laborangulo, por ke mi lernu lian profesion. Fakte vekis en mi ĝojon la silkoharaj feloj, la koloraj ledoj, kaj fadenoj, la brila fulmado de la rapide moviĝanta kudrilo. El la defalaĵoj de ruĝaj feloj mi kudradis malgrandajn ĉapetojn, el la verdaj pecoj manteletojn, kaj ilin mi faligadis tra la fendaĵoj de la planko. Mi estis konvinkita, ke en la mustruoj vivas koboldoj, kaj nokte ili forportos miajn belegajn donacojn.
Post kiam mi tiel amikiĝis kun la profesio de felistoj, iun tagon mia patro enmanigis al mi du felopecojn, ke ilin mi kunkudru. Mi interpremis ilin per la du genuoj, kiel mi vidis tion ĉe li, kaj fakte rapide mi kunkudraĉis la pecojn.
– Plenumite – mi diris fiere, kaj mi volis transdoni al patro la rezulton de mia laboro. Bedaŭrinde evidentiĝis, ke la pecojn mi kudris al mia pantalono.
Tiel mi finis mian karieron en la felo-industrio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.