La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PETRO RUZA

Kiel ekĝojis mia kompatinda patrino pro mia reveno, tiel malboniĝis ŝia humoro, kiam ŝi eksciis, ke mi volas fariĝi lernoservisto.

– Tio ne konformas al vi, filo mia – ŝi diris kun mieno zorgoplena. – Vi ne povas kriadi tiel laŭte, kiel la lernoservistoj. Viaj malfortaj pulmoj ne sufiĉas por tio.

Ŝi, la kompatindulino, kiu sian tutan vivon pasigis en la mueldomo, kiel ermito, entute nur tion sciis pri la lernoservistoj, ke ili senĉese terure kriadas sur la stratoj. Ŝi eble pensis, ke tiel kriadi estas ilia devo, kaj ju pli multe ili kriadas, des pli rapide ili fariĝos majstroj. Verdire ankaŭ mi mem ne estis bone informita, ĉu la lernoservistoj havas alian taskon krom ĵetpeladi la hundojn sur la stratoj.

Fine mia patrino cedis ankaŭ al tiu mia intenco, kiel ŝi cedus – ho, eĉ kun arda ĝojo – se mi dezirus, ke ŝi brake portadu min dum la tuta vivo. Ŝi rezervis nur tiun kondiĉon, ke mi eklernu sub la ĉapelisto Keŝe.

– Mi pensas – ŝi ekmeditis – , ke li estas neparolema homo, do ĉe li vi ne devos tiel multe kriadi, cetere vi povos fariĝi ne nur ĉapelisto, sed ankaŭ instruisto.

Mia patrino surmetis solenan tukon, ĉar neniu sciis pli bone la etiketon ol ĝuste ŝi, kaj ŝi mem gvidis min al la majstro, kiu tre bonkore akceptis nin. Li pensis, ke mi deziras lerni la alfabeton, do li afable frapadis mian kapon.

– Mi ŝatas la grandkapajn infanojn, ĉar en granda kapo estas granda saĝo; en la malgranda estas malpli. Por demamigita[70] porkido mi edukos scienculon el la knabeto tian, ke post unu jaro li plenskribos per literoj la knedotabulon.

Mia patrino ne malfruis fanfaroni, ke mi jam povas plenskribi eĉ pordegon, ne nur knedotabulon, kaj mi volas lerni ne la alfabeton, sed la profesion de ĉapelisto.

La majstro tuj faris grimacon acidan. Li trarigardis min de la plando ĝis la verto, poste mansvingis malŝate :

– Por fariĝi ĉapelisto li ne estas taŭga. Li havas tro grandan kapon. Mi ne ŝatas la grandkapajn infanojn, ĉar en granda kapo disflugas la saĝo. Malgranda kapo pli bone kuntenas ĝin.

– Jen, ĉi tie vi ne havis bonan ŝancon, kompatindulo – diris mia patrino elveninte kun tono bedaŭrema. Sed ŝiaj okuloj ne povis kaŝi la ĝojon pro tio, ke mi tamen restos kun ŝi hejme kiel ŝia fileto.

Des pli mi persistis en mia decido. Mi ne lasos pendi la feljakon sur vesthoko, sed ĝi nepre ĉifoniĝos dum mia diligenta agado.

Ni preteriris laborejon de forĝisto, la pordo estis malfermita, la submajstroj kun ledaj antaŭtukoj ĝuste forĝis ardan feron sur la forĝbloko[71], kaj ankaŭ du lernoservistoj fervoris kun fulgomakulaj vangoj en la ruĝa lumo, kiel diablidoj. La impreso estis rava. Mian patrinon mi ja ne lasis trankvila, ĝis ŝi timeme demandis al la majstro, ĉu oni bezonus ankoraŭ lernoserviston.

Multhara, taŭzita homego elpaŝis de la forno kun ruĝeta barbo, jen la majstro. Li metis la manon sur mian ŝultron, kaj mi preskaŭ falis pro ĝia pezo. Sed lia rideto radiis bonvolon, kiam li alparolis:

– Malforta hometo li estas.

– Tre malforta – ekĝojis mia patrino pro la vorto.

– Liaj brakoj konsistas el pasto – diris la forĝisto.

– Jes, jes – kapjesis mia patrino – , kaj liaj gamboj estas stangetoj.

– Li ne eltenus la penadon.

– La forĝblovilo[72] forblovus lin.

– Evidente li ne estas taŭga por fariĝi forĝisto – finis la majstro la ekzamenon. – Li havas tro malgrandajn orelojn, mi ne povus komforte tiri ilin. Sed mi proponas al vi ion, bonulino. Laŭ certaj informoj mia najbaro, sinjoro Gergulo[73] bezonas helpvendiston. Li havas vendejon ĉe la kontraŭa flanko. Ŝajnas al mi, ke la knabeto estus taŭga ĝuste por li. En tiu profesio ne necesas forto, nur saĝo.

La homego diris tion kun nuanco malrespekta, sed li ja havis motivon, ĉar per ununura mano svingadis tiel grandan martelon, ke fabelaj gigantoĵ ne povus eĉ movi ĝin.

Elkore ni dankis lian bonvolon, poste salutis ĉe la vendejo de sinjoro Gergulo. Li estis la sola librovendisto en la tuta urbo. Lia vendejo havis mezurojn, kiel birdokaĝo, du vendotabloj tute plenigis ĝin. Unu el la tabloj estis kovrita per diversaj historiaj kaj fabelaj libroj, ĝi estis la librovendejo. Sur la alia tablo en bela ordo kuŝis pupoj, husaroj, koroj faritaj el mielkuko, tie estis la mielkuk-vendejo.

– Jen la agrablaj, jen la utilaj aferoj – promenadis la dikforta, malalta sinjoro inter la du tabloj kun okulvitroj sur la nazo – , librovendado estas agrabla profesio, mielkukvendado estas utila profesio.

Kara mia patrino estis kortuŝita pro tiuj multaj sciencoj, kaj apenaŭ ŝi kuraĝis demandi sinjoron Gergulo, kion li antaŭdiras pri mi, ĉu mi estos taŭga por tiuj sciencoj.

Sinjoro Gergulo turnis min, frapadis mian dorson, kaj instigis min kuradi ĉirkaŭ la tabloj.

– Ŝajnas al mi, ke li estas malforta knabeto, ĉu martelo, ĉu hakilo estus tro peza por liaj brakoj – li diris kontente – , eĉ Dio kreis lin por fariĝi librovendisto. Cetere, se li klopodos, li povos ellerni ankaŭ la mielkukvendadon.

Sinjoro Gergulo fakte malavare transdonis siajn konojn. Tuj kiam mia patrino foriris – kvankam ŝi eĉ post unu horo rerigardadis al la vendejo ĉe la stratangulo – , li komencis la instruadon. Li klarigis, kiuj mielkukoj estas vendotaj por unu krejcero, kiuj por du krejceroj, kiuj por tri krejceroj. Pli multekostajn frandaĵojn tiutempe oni ne vendis.

– Kio pri la libroj, sinjoro ĉefo? – mi proksimiĝis al la librotablo.

– En la unua vico la prezo estas dek krejceroj, en la dua vico dudek krejceroj, en la tria vico tridek krejceroj. Se iu volas aĉeti pli multekostan libron, tiu estas tro saĝa homo, tiun ni ne priservos. Ĉu komprenite, knabo mia?

Nu, tion kompreni ne estis malfacile. Sinjoro Gergulo fiere ĉirkaŭrigardis, kiel rapide li instruis al mi sian sciencon, kaj tiel li fidis min, ke en la dua semajno tute konfidis al mi la vendejon. Li mem iris al la kamparo por ĉasi kornikobirdojn[74]. La gamboj de la kompatindulo tute rigidiĝis pro la nenifaro, ĉar oni ne bezonis multe kuradi en nia vendejo, eĉ la musoj ne vizitadis ĝin.

– Ankaŭ vi ricevos vian parton el la kornikofritaĵo – li diris ĉe la pordo. – Kiom da libroj vi vendos, tiom da kornikfemuroj mi donos al vi.

Ja li povus promesi eĉ femuron de fabela grifo[75], mi ne ĝojus pli, ol mi ĝojis pro la restado kun tiom da interesaj fabellibroj. Estis tie la Marvirino, Novaj vestoj de la reĝo, Neĝblankulino, Cindrulino kaj similaj. Mi eĉ ne povis decidi, kiun libron mi elektu. Fine iun mi sursidis, alian surkubutumis, trian palpadis kaj la plej dikan mi komencis legi. Ĝia titolo estis: Petro Ruza.

Apenaŭ mi konatiĝis ankoraŭ kun la sagaca[76] bravulo, malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis knabeto, simila al mi.

– Ĉu mi povus aĉeti ĉi tie la libron Petro Ruza? – li demandis.

Mi ektimis tiel, ke la koro batadis en mia gorĝo.

– Mi ne havas ĝin – kaj mi kaŝis la libron sub la tablon.

La knabeto ĉirkaŭrigardis, kaj liajn okulojn frapis leono sur la kovrilo de iu alia libro.

– Do ankaŭ tiu alia libro konvenos al mi – li etendis sian manon.

La terura leono ne povis rigardi pli kolere, ol mi rigardis. Halt! – mi pensis – , mi fariĝis librovendisto ne tial, ke ĉiun libron oni forportu de mi.

– Pripensu, knabo – venis al mi bona ideo -, pli valoraj estas la mielkukoj, ol la fabellibroj. Prefere vi elektu ion ĉe la alia tablo.

La knabeto rigardis min senkomprene, do li bezonis mian helpon. Mi enmanigis al li la plej grandan husaron el mielkuko, kaj elpuŝadis lin tra la pordo.

Sed la kamarado ne estis malsaĝa, ĉar kiam Petro Ruza ĝuste trompis la avaran bienulon, jam alia knabeto ĝenis mian legadon.

– Mi volas aĉeti la libron Petro Ruza – li diris kun ironia rideto.

Mi jam ne multe klarigis la aferon, sed tuj mi subaĉetis lin per manpleno da mielaj aveloj.

Vane mi klopodis, la infanoj nur venis, venis kiel ŝafaro, kaj ili ĉiuj volis aĉeti la libron Ruza Petro. Fine ili jam diris nenion, nur paŝis rekte al la tablo de mielkukoj.

Jam vesperiĝis, kiam mi finlegis la libron, kaj eksciis, ke Petro Ruza forlasis ĉi-mondon same, kiel ne ruzaj Petroj, jam eĉ peceto da mielkuko ne restis sur la alia tablo. Sed kiam sinjoro Gergulo revenis post la ĉasado, kiom da infanoj loĝis en la urbo, ili ĉiuj svarmis antaŭ la librovendejo. Li rapidis, ĉar jam ĉe la urborando oni informis lin pri la novaĵo, ke en lia vendejo iu ajn ricevas senpage mielkukon, kiu volas aĉeti la libron Petro Ruza.

Kiam li enpaŝis, li faris grimacon, kvazaŭ li volus mordi sian propran orelon. Sed poste li prefere kontentigis sin per la tirado de miaj oreloj, kaj li adiaŭis min tute ne afable.

– Iru dekstren aŭ maldekstren, sed en mian vendejon vi ne kuraĝu reveni ankoraŭfoje!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.