La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA REĜO DE PARUBIRDOJ

Nun mi jam scias, ke mia fratineto mortis pro difterio. Tiutempe eĉ la kuracistoj ne multe sciis pri ĝi, kaj ne povis resanigi ĝiajn malsanulojn. Ankaŭ pri tio oni ne zorgis, ke la infanoj ne infektu unu la alian. Eĉ neniu pensis, ke en mia poŝo kun tiu piro-fluto mi portadas la morton.

Infanaj larmoj facile aperas sed rapide sekiĝas. Kelkajn tagojn post la prema malĝojo mi jam gaje vivadis por mia ĝuo. En nia maizkampo mi trovis belan, grandan kukurbon. Ĝi vekis en mi la ideon, ke estus interese kapti parubirdon.

Kapti parubirdon por mi delonge estis agrabla vintra amuziĝo. ... Mi faris kaptilon el kukurbo, metis ĝin sur la barilon aŭ sur la randon de la putmuro, kaj fruvespere jam kutime veadis en ĝi kompatinda, eta kaptito.

– Liberiĝ', liberiĝ', liberiĝ'! – ĝi voĉis.

Tiam inter miaj manplatoj mi ĉirkaŭprenis la birdeton, kiu havis nigran ĉapon, kaj mi atendis aperi Georgon, la maljunan kampogardiston.

– Vidu, oĉjo Georgo, kian paruon mi havas!

– Kian, do? – Murmuris oĉjo Georgo sub la granda ŝafofela ĉapo, poste mansvingis malŝate. – Nu, por ĝi estis domaĝe distranĉadi tiun belan, grandan kukurbon, ja nur kampara paruo ĝi estas.

– Ĉu ekzistas ankaŭ alispeca paruo?

– Jes ja! Ekzistas. La reĝo de paruoj estas io mirinda. Kapti ĝin estus bone. Ĝi alportas bonŝancon al la hejmo.

Nu, pro tio forvaporis mia bona humoro, kaj la kamparan paruon mi lasis forflugi el miaj manoj.

– Liberiĝ', liberiĝ', liberiĝ'! – rekriis la birdeto dankeme inter la branĉetoj de ia arbusto, sed min jam ne konsolis tio, ke ĝi liberiĝis; mia menso, mia penso okupiĝis jam nur pri la reĝo de paruoj.

– Kian reĝon do havas la paruoj? – mi demandadis oĉjon Georgo – Ĉu ĝi surportas eĉ kronon?

– Ja ĝi surportas ĝin, filo mia! Ĝi havas bluan kronon, rozkoloran mantelon, blankan veŝton, ruĝajn botojn. Sed plej facile oni povas rekoni ĝin pri tio, ke ĝi havas longan, nigran, veluran barbon. En la tuta mondo neniu alia birdo havas ion tian.

Ekde tiam mi senĉese okulserĉis la reĝon de paruoj, sed ĝi ne troviĝis. Eĉ neniu aŭdis ion pri ĝi krom oĉjo Georgo, sed li estis fabelema homo. Mia patro eĉ riproĉis lin ŝerce, kial li mistifikas min per tiaj babiladoj.

– Ne temas pri fabelo, amiko Marteno – asertadis la maljunulo – Foje mi eĉ vidis ĝian neston en la kanaro. Eĉ ĝian voĉon mi aŭdis. Ĝi diris, ke: ĉit, ĉit!

– Tion vi nur sonĝis, onklo – ridetis mia patro, kaj ankaŭ mi mem ne multe kredis jam, ke ekzistas la reĝo de paruoj.

Sed baldaŭ mi denove aŭdis pri ĝi. Oĉjo Georgo rakontis, ke frumatene, kiam li gardomarŝis[7] ĉirkaŭ la vinberĝardenoj, li vidis la reĝon de paruoj sidi sur arbusto.

– Ĉu nun, somere? – mi kontraŭis – Paruoj ja elvenas el la arbaro nur vintre, kiam ili ne trovas nutraĵon en la arbaro.

– Barelisto muntu barelringon al via kapo, fileto, por ke ĝi ne krevu pro la granda saĝo! – ekgrumblis la maljunulo. Ne tiel okazas la aferoj al la reĝo, kiel al kamparaj paruoj. Ĝi forflugas, alflugas kiam ĝi volas; kontrolas sian popolon laŭplaĉe.

Do, tio venis en mian kapon, kiam mi ekvidis tiun belan, grandan kukurbon. Mi faris el ĝi kaptilon, kaj metis ĝin sur la tegmenton de la stalo, por provi mian bonŝancon.

Post horeto mi vidis, ke la klapo de la kaptilo klakfermas longvostan birdeton.

– Ho, eble la reĝo de paruoj! – forte ekbatis mia koro, kaj mi kuregis al la stalo entuziasme.

Fakte ĝi estis kaptita. Blua estis ĝia kapo, blanka ĝia brusto, rozkolora ĝia dorso, nigra veluro ĝia barbo. Ĝi aspektis tute tiel, kiel tion asertis oĉjo Georgo. Eĉ ĝia voĉo estis tia: – ĉit, ĉit!

Kun ektimo ĝi rigardis min per siaj orkoloraj okuletoj, kiam mi prenis ĝin per miaj manoj. Ne kolere ĝi protestis, nur modeste, tiel, ke tuj ekdoloris mia koro, ĉar ĝin ekŝiris la rememoro pri la lasta rigardo de mia fratineto. Tuj mi malfermis miajn manojn:

– Fuĝu hejmen, reĝo de paruoj, al via popolo!

La birdeto forflugis el miaj manoj, sed ne tuj malproksimiĝis. Tri- aŭ kvarfoje ĝi ĉirkaŭflugis min, kvazaŭ ĝi dezirus diri ion.

– Tint', tint', tint' – sonoris ĝia voĉo, kiel arĝenta sonorileto de kristnaska anĝelo.

Min subite trakuris malvarmo, kaj dum mi kuris en la ĉambron al mia patrino, venis en mian kapon, kion diris oĉjo Georgo: ĝi kaptita alportas bonŝancon al la hejmo.

– Nu, mi ne sciis, ĉu mi ne forlasis kun la birdreĝo ankaŭ mian bonŝancon.

Mi ja forlasis ĝin. La sekvan tagon jam ankaŭ mi kuŝis en la granda lito de la dimanĉa ĉambro, vespere jam ekregis min la febro, kaj oĉjo kuracisto ankaŭ super mi viŝpurigadis la okulvitrojn.

– Ja ĝi estas difterio, kara patrino, kiel ĉe la alia!

Ekde tiam mi dum pluraj tagoj ne havis konscion. Nur tion mi memoras, ke foje, kiam mi malfermis miajn okulojn, granda nigra birdo buliĝis ĉe la piedflanko de la lito. Ĝi aspektis, kiel korvo, kaj kiam ĝi fiksrigardis min, mi komencis frostotremi.

– Forpelu ĝin, forpelu ĝin! – mi ekŝrikis.

Fariĝis granda konfuzo en la ĉambro. Mia patro, mia patrino, oĉjo kuracisto, ĉiuj ĉaspeladis tiun birdon.

Tio utilis neniom. La birdo ekflugis, ŝvebadis ĉirkaŭ mi, poste ĝi residiĝis pli proksime al mi, ol komence. La abomena nigra birdo fine jam sidis ĉe mia kapo. Ĝi grincigis per la beko, sed tion mi nur aŭdis, ne vidis, ĉar mi ne kuraĝis malfermi la okulojn.

Tiam subite mi ekaŭdis mallaŭtan pepadon en la ĉambro.

– Ĉit, ĉit, ĉit, ĉit!

Pro tio mi rekuraĝiĝis, kaj mi malfermis la okulojn.

– Ĝi ja estas la reĝo de paruoj!

Fakte ĝi estis, sed mi apenaŭ rekonis ĝin. Ĝiaj okuloj ardis, kiel fajro; ĝia barbo flirtis, kiel flago; ĝiaj plumoj hirtiĝis, kaj ĝia beko klakadis, kiel glavo.

– Ĉit, ĉit, ĉit, ĉit! – ĝi bektrafis kolere la grandan nigran birdon.

– Helpu al ĝi! – mi rigardis peteme al miaj gepatroj, sed neniu moviĝis. Ĉiu sidis rigide, kaj larme rigardis malsupren.

Sed mia birdreĝo eĉ ne bezonis helpon. Kiel sago ĝi flugadis tien kaj reen, kiel fulmo ĝi zigzagis ĉirkaŭ la enorma[8] nigra birdo, kiu vane kaptadis al ĝi. Fine la birdreĝo pikbatis la kapon de la pezmova grandulo, tiu ekgrakis dolore, kaj forflugis tra la fenestro.

– Tint', tint', tint' – sekvis ĝin la triumfa tintado de la arĝenta sonorileto, kiu kaŝiĝis ĉe la birdreĝo. Mi sidiĝis en la lito, kaj ekridis:

– Feliĉe, ke ĝi forfuĝis!

Miaj gepatroj plorante-ridante kliniĝis super mi, kaj ili ĝoje demandis:

– Kiu forfuĝis, filo, kara mia? Ja neniu estis ĉi tie.

– Tamen estis! Kiu do estis tiu granda nigra birdo? Sed la reĝo de paruoj forpelis ĝin. – mi montris al mia birdreĝo, kiu ripozis sur vesthoko.

– Jen, ni eĉ ne rimarkis la etulon! – alrigardis mia patro. – Ĝi enflugis verŝajne tiam, kiam ni aerumis la ĉambron. Ĉarma birdeto ĝi estas, oni nomas ĝin barboparuo.

Mi respondis nenion, sed mi bone sciis, ke ĝi estas la reĝo de paruoj, kaj ĝi estas tiu, kiu forpelis de mi la nigran korvon, la nigran ombron de la morto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.