La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Dum la feljako estis fabrikata, mi ne volis moviĝi for de mia patro, eĉ se oni proponus la trezorojn de Kiŝmedo. Mi estis scivola ja ne pri la feljako, sed pri la feino. Kompreneble, ĉar mi ankoraŭ ne vidis feinojn, kvankam multe aŭdis pri ili, kaj mi ne povis imagi, kiel enloĝiĝos feino en la feljakon.
Plennesto da paserovoj ne valoris tiom por mi, kiom valorus, se mi sukcesus akiri informojn pri la feinoj ĉe Georgo, la kampogardisto, sed mi ne rajtis paroli pri la magia feljako. Do mi demandis al li singarde nur tion, ĉu li vidis jam feinon efektive.
La genia homo tre ofendiĝis pro tiu demando.
– Kiel mi povus ne vidi ilin! – li diris grumble. – Foje mi vidis ilin tute proksime, sed eĉ tiam ili ŝajnis ne feinoj, ĉar la feinoj estas tiaj estaĵoj, se oni vidas ilin rekte, ili jam ne aspektas kiel feinoj, sed kiel nebulo super la akvo, aŭ lampiroj[52] inter la herboj, aŭ muziko ĉe la arbopinto.
El tia klarigo mi ja eksciis nenion. Foje mi demandis ankaŭ mian patrinon, kiam ni purigis la subtegmenton, tiam ŝi sidiĝis sur ia trabo, tiris min al la sino, kaj komencis rakonti molvoĉe:
– Sciu, fileto, plej ofte mi vidis feinojn, kiam vi estis ankoraŭ tre malgranda, kaj mi lulis vin en la pastoknedujo[53], kaj eĉ centfoje mi kantis al vi lulkanton. Tiam dance paŝadis feinoj eĉ el la mustruoj, kaj ankaŭ sur araneaj fadenoj balancis sin kelkaj. Ili ŝvebadis, flugadis ĉie, kaj ĉiu el ili kaŝrigadis vin sub la tuko, per kiu mi kovris vian vizaĝon, por ke la muŝoj ne turmentu vin. Poste mi jam ne vidis tiel multajn feinojn, tamen kelkfoje eĉ nuntempe ili aperas por mi. Se oni donas almozon al senhavulo, ankaŭ tiam ekbrilas ia lumo, kiun faras certe la feinoj. Mi ne forgesos, ke foje, dum rikoltado, al malsata, soifa, orfa birdido mi donis trinki el mia buŝo, kaj jen, la tuta kampo ondis pro la dancantaj feinoj.
Tiu rakonto jam estis pli klara, ol la mistifikado de la kampogardisto, do mi decidis, ke mi faros eksperimenton por vidi feinon antaŭ ol fariĝi posedanto de la magia feljako.
Unue mi esploris la aferon koncerne la maljunan ciganon Barono, kiu estis pli malriĉa, ol iu ajn senhavulo, kaj ĉiutage preterpaŝadis nian korton. Mi ĉirkaŭrigardis, kion doni al li. Jen, mi trovis rustokovritan hufferon, kaj mi ekstaris ĉe la vojrando por atendi, kiam venos cigano Barono.
Baldaŭ venis la maljunulo el la kamparo gvidante malgrasan porkidon per ŝnuro.
– Oĉjo Barono, Oĉjo Barono! – mi ekkriis al li afable.
Oĉjo barono videble ektimis, li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ serĉante mustruon por kaŝiĝi, sed kiam li rekonis min, kuraĝiĝis, kaj demetinte sian senrandan ĉapelon, paŝadis al mi.
– Ho, mi kisu vin, Gregorio, kiel vi timigis min, mi pensis, ke ĝendarmo Johano voĉas al mi, li havas ĝuste tian kokerikan tonon, kiel la via. Sed en la afero de porkido mi estas senmakula, kiel freŝnaskita ŝafido. Sciu, ke mi ne bone vidas per miaj maljunaj okuloj, do miaj kruroj implikiĝis en ŝnuron, mi levis kaj tiris ĝin malantaŭ mi, foje mi rimarkis, ke tiu porkido estas ligita al ĝi. Nu, jam estas egale, mi ne rajtas peli la kompatindan beston al la vasta mondo, ĉu ne, juna reĝido?
– Oĉjo Barono! – mi interrompis lian babiladon – , mi decidis doni al vi almozon!
– Ĉu almozon? Ĉu vi fakte donos al mi almozon? – li etendis sian manon – Do kian almozon vi donos al la honesta oĉjo Barono, kara Gregorio?
– Jen, tian – mi donis al li la hufferon, kaj rondigis la okulojn, por ke mi pli bone vidu la brilan lumon de la feinoj.
Sed nur la senranda ĉapelo frapiĝis al mia dorso, kaj la rigardo de oĉjo Barono ekfulmis kolere.
– Korvo elpiku viajn okulojn, ĉu vi pensas, ke iu ajn mizera bubo povas moki ciganon Barono?
Sed tion mi jam aŭdis nur malklare, ĉar mi haste klopodis reveni en la korton anstataŭ atendi la svarmadon de feinoj.
"Eble mi havos pli bonan ŝancon ĉe birdido" – mi pensis, kaj persiste serĉadis birdidon sur la kampoj, por doni al ĝi trinki. Idon mi ja vidis, sed nur musidon, kaj ĝi tute ne inklinis halti por mia kontentigo.
Kiam mi revenis hejmen iom laca, neatendite alkriis min la maljuna meleagro de mia patrino:
– Grululu, grululu, grululu!
"Jen – venis en mian kapon – , ja oni povas trinkigi el buŝo ne nur birdidon, sed ankaŭ meleagron."
Tuj mi kuris al la puto, plenigis mian buŝon per akvo, kaptis la meleagron, kaj tiradis al mi ĝian ruĝan, senpluman kapon, sed la meleagro retenis ĝin kaj kriadis freneze:
– Grululu, grululu, grululu!
Tio verŝajne signifas meleagre, ke "Lasu min, malsaĝa knabo, mi ne estas soifa, se vi volas fari ion bonan, kaptu por mi majskarabojn kiel frandaĵojn" – sed vane protestis la kompatinda meleagro, mi persiste proksimigis al ĝi mian buŝon.
La afero ja finiĝis tiel, ke la maljuna meleagro tute ekkoleris, per sia dika beko forte frapis al mia frunto, kiam mi ekveis, ĝi puŝis min kaj kuratakis tiel, ke eĉ nun doloras miaj membroj, se mi rememoras. Feliĉe mia patro rimarkis la batalon tra la fenestro, kaj rapidis defendi min.
– Nu – li diris ridante – , mi vidas, ke vi devas fariĝi husaro, kiam la armeo mobilizos vin.
– Kial husaro? – mi viŝadis la larmojn.
– Ĉar rajdante vi povos fuĝi de la malamikoj pli facile.
Je tio mi plorante rakontis, ke mi havis bonan intencon al la meleagro, mi volis ĝin trinkigi, por ke mi vidu feinojn.
– Ho, ventokapulo[54] – svingis la kapon mia patro – , la feinoj ja loĝas en homa koro, kaj ili aperas el ĝi, nur kiam ili volas.
Ekde tiam mi senĉese sidis ĉe la kruroj de mia patro, sur benketo, kaj observis, ĉu la feinoj aperos.
– Tio okazos ĉe la lasta kudrero – promesis mia patro.
Sed la lasta kudrero ankoraŭ ŝajnis tre malproksima afero. La krispaj, silkharaj ŝafofeloj, la pecoj de la farota magia feljako ankoraŭ kuŝadis dise. Mi vidis ĉiun ekbrilon de la kurba feltranĉilo, kiu formis ilin, kaj en la tirkesto de mia skribotablo eĉ nun troviĝas la kurba felkudrilo, kiu dum semajnoj kaŝludis inter ili, kaj jen aperis, jen kaŝiĝis, kiel petola sunradio inter arbofolioj. Mi mem pistis[55] kaj ruis[56] la jugland-fungojn[57], per kiuj ni brunigis la blankajn felojn, mia patrino elektadis kolorajn pecojn. Diversaj herboj kaj floroj, kiujn mi kolektis sur kamparo kaj en arbaro, iom post iom aperis kiel figuroj, broditaj per silka fadeno sur la plej bela feljako, kiu iam estis farita en la domo de felisto Marteno. Troviĝis sur ĝi krizantemo, anemono, papaveto, cejano, kaj ĝian randon borderis flavaj kalenduloj, la ornamaĵoj de nia ĝardeno, la plej ŝatataj floroj de mia patro. Ofte li rigardadis ilin tra la fenestro:
– Ĉu vi vidas, filo mia? Ili estas la floroj de malriĉuloj. Ili vere toleras malfacilaĵojn. Ĉu pluvas, ĉu la suno brilas; ĉu en varma, ĉu en malvarma vetero ili nur ridetas, ne plendadas afekteme.
Fine eĉ la malnova mueldomo aperis sur la feljako kun sia oblikva ĉapo.
– La domo estas brodita sur ĝi, por ke en la mondo ie ajn vi sentu la varmon de via hejmo – alrigardis min la brile brunaj okuloj de mia patro, kiuj karesis la koron, kiel la radioj de printempa suno.
Sed la feino de la feljako daŭre ne aperis, vane mi atendis ŝin ekscitite. Dum silentaj frumatenoj mi ofte kaŝrigardis el la lito, sub la peplomo, kiu kovris min ĝis la frunto, sed mi vidis nur miajn gepatrojn, ke ili senvorte kudradas la feljakon en la pala lumo de la meĉlampo. Felharetoj ŝvebis ĉirkaŭ ili, la radioj de la flamo orumis ilin – nuntempe mi jam povus vidi la aŭreolon ĉirkaŭ tiuj vizaĝoj, sulkoplenaj de la zorgoj, tamen milde ridetemaj.
Siatempe mi vidis nur la feljakon, kiu baldaŭ estos preta, kaj kiu faros el mi riĉan aristokraton, kvankam nur post ĝia ĉifoniĝo. Malpacience mi demandis, kio mankas ankoraŭ.
– Nur la butonojn mi alkudros – trankviligis min patro.
Ankaŭ la butonoj estis niaj propraj produktoj. Mia patro fabrikis ilin el branĉo de la korta morusarbo, poste tegis ilin per verda felo.
– Jen, sekvos la lasta kudrero – li diris ridetante – , voku patrinon, por ke estu ŝi, kiu unuafoje vestos vin per la feljako.
Mia patrino sarkis[58] en la ĝardeno, mi entuziasme vokis ŝin, ĉar mi ne volis preterlasi la feinon, kiu verŝajne ŝvebadis jam ĉirkaŭ la laborangulo.
– Baldaŭ mi venos, infano mia – respondis patrino – nur tiujn kelkajn fiherbojn mi forigos, ilin mi jam ne volas lasi. Venu helpi, karulo, pli rapide ni finos kune.
Ne pasis pli ol daŭro de longa suspiro, kiam manon en mano, ŝercante, ridante ni enpaŝis la ĉambron.
– Ĉu okazas jam la lasta kudrero? – mi pepis jam ĉe la sojlo.
La lasta kudrero ja okazis, sed felisto Marteno jam ne povis diri tion. Li sidis sur la benko tute trankvile, lia kapo iomete apogiĝis al la dekstra ŝultro, al lia lipo gluiĝis peco de fadeno, kiam li morde ŝiris ĝin post la lasta kudrero.
Plorsingulte ni genuiĝis antaŭ li, kisis liajn manojn, kiuj mole tenis la pretan feljakon, sternitan sur liaj gamboj. Lia dekstra mano ankoraŭ ŝajnis moviĝi, liaj palpebroj ankoraŭ ŝajnis ektremi, kaj la feljako de sur liaj gamboj glitis sur mian ŝultron.
La maljuna kuracisto, kiun mia patrino venigis per mi, deprenis la okulvitrojn, tiel li kliniĝis super mia patro. Poste li karesis mian kapon, kaj diris nur tiom: korinfarkto!
Tiam mi aŭdis unuafoje tiun vorton, kaj ne komprenis ĝin, sed mi trankviliĝis.
– "La feinoj loĝas en la homa koro" – diris mia patro, do la feino el lia koro transloĝiĝis al la feljako, mi pensis, kaj mi estis konvinkita, ke tio eĉ ne povis okazi alimaniere.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.