La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA MAGIA MALJUNULO DENOVE APERAS

La multaj fenestroj de nia lernejo, kiel vitrookuloj, rigardis ĝuste al la vendoplaco. Ankaŭ ĝia pordego malhelis tiuflanke, kiel malfermita buŝo, volanta manĝi. Do ne estas mirinde, ke tie eĉ la pordego sugestis apetiton por ĉiu. Mi pensas, ke neniam plu mi vidos tiel ruĝajn pomojn, tiel blankajn panbulojn, tiel rozkolorajn lardopecojn, kiel en tiu vendoplaco ĉirkaŭita de belaj arboj.

La plej grava valoro de tiu vendoplaco estis tio, ke nur bonkoraj homoj vendis tie siajn varojn. Panvendistinoj, lardvendistoj, pomĝardenistoj same bonkore rilatis al ni. Jen tie, jen ĉi tie ili alkriis la infanojn:

– Hola, knabeto, alvenu por momento!

Ekzemple la maljuna sinjorino Matko ofte disdonis inter ni korbeton da panbuloj, ŝi eĉ superŝutis ilin per afablaj vortoj:

– Jen, hejme vi ja ne frandas tiel bongustan panon, kneditan kun kokolakto[103], eĉ ne en festotago!

Tiam la birdokula oĉjo Paŭlo ne povis reteni sian bonkorecon, kaj detranĉis peceton da fumaĵita lardo, por meti ĝin sur la panbulon. Eĉ liaj okuloj pleniĝis de larmo:

– Ho, Dio bona, ankaŭ mia filo havus jam tian aĝon, se li ne estus jam en la paradizo laŭ via volo.

Oĉjo Francisko jam ne donis la donacojn senkondiĉe. Li kontrolis la kapablon de la lernantoj:

– Nu, knabeto, kiom estas centoble unu? – li demandis.

Kiu tuj divenis la solvon de la ruza enigmo, tiu ricevis unu belan pomon, atakitan de vermoj. Kiu longe pensadis, eĉ poste ne divenis la ĝustan respondon, tiu ricevis du tiajn pomojn.

Ili ĉiuj estis tiel bonaj homoj, ke eĉ la plej malriĉa vendistino volis regali nin, kvankam ŝi, la kompatindulino, vendis nur rancan[104] grason.

– Nu, onjo Maria, ni neniel povas utiligi ĝin – ni rifuzis akcepti la bonvolon de la oldulino.

Sed ŝi ja sciis, kiel ĝin utiligi! Kiam ŝi sukcesis kapti unu el la knaboj, ŝi tuj ŝmiris liajn botojn per graso tiel abunde, ke poste ili restis grasaj senĉese, ĝis absoluta kadukiĝo.

– Tia estas perfekta prizorgado, karulo, eĉ la botoj de la reĝo ne estas tiel flegataj – ŝi kontente kapjesadis, kaj ŝi verŝajne pravis pri tio.

Sed en la ora grenkampo de bonuloj foje tamen aperis herbaĉo[105]. Stranga maljunulo ekvendis inter la vendistoj ĉe la rando de la vendoplaco. Komence mi nur aŭdis pri li, ĉar mi ne havis aferon tiudirekte. La knaboj nomis lin "la maljuna Makso", kiel nomiĝas la olda pastro en la kristnaska popolteatraĵo pri la naskiĝo de Jesuo. Lia vestaĵo, barbo, eĉ lia murmura voĉo estis tute la sama. Li vendadis arbarajn fruktojn kaj ovojn de sovaĝaj birdoj. Neniu sciis, de kie li venis, kaj neniu kuraĝis demandi lin, ĉar li estis malafabla, grumblema homo, eĉ la propran ombron li koleris, kiel soleca hundo. Precipe tiam vekiĝis lia malico, kiam la najbaraj vendistoj regalis lernantojn.

– Ho, estas domaĝe nutri ilin per valoraj frandaĵoj – li grumblis kun grimaco – Lernuloj[106] ricevu baton, ne rabaton[107].

Iun matenon, jen, okazis, ke knabeto Gaspo plorante enkuris la klasĉambron.

– Ho, ve – li ploris korŝire – la maljuna Makso deprenis mian kapon!

Li ja iomete malfruis, kaj kurante ne observis la vojon sub la piedoj, kiam li preterkuris la maljunan Makson. Antaŭ la maljunulo kuŝis kaduka kovrilo, ĝin plenigis ovoj de sovaĝanseroj, unu el ili estis rompita de knabeto Gaspo. La maljuna Makso nepre misuzis la okazon, tuj li kriis al la infano:

– Donu vian kapon por ĝi!

Kvankam li ne deprenis la kapon de Gaspo, nur lian ĉapelon, la knabeto tamen ne volis kredi, ke lia kapo troviĝas sur la kolo. Fine la granda Cintulo forte tiris liajn orelojn ambaŭflanke, tiel, ke Gaspo ekŝrikis, kiel porkido:

– Ho, ve, ne tiru miajn orelojn!

– Jen, vi spertis mem, ke via kapo ne perdiĝis! – frapadis lian ŝultron kontente la granda Cintulo.

– Sed mia patrino nepre deprenos ĝin, se mi revenos hejmen sen ĉapelo – eklarmis denove knabeto Gaspo.

– Nu, mi korektos la situacion – okulsignis petole Cintulo – Eĉ sen tio mi delonge volas ridindigi la maljunan Makson. Se mi havus kelkajn groŝojn kaj dudek-forintan arĝentan moneron, mi hontigus lin tiel, ke li neniam plu venus al la vendoplaco.

Kelkaj knaboj, iom riĉaj, baldaŭ transdonis la monerojn, kaj la granda Cintulo post la unua studhoro surmetis ĉapelon deklive ĝis la brovoj[108], tiel li gvidis la kompanion.

– Venu, knaboj, sekvu min!

Ni ĉiuj svarme akompanis lin, mi mem restis apud li, sed kiam ni turniĝis al la ovo-vendistoj, mi bridis miajn piedojn. Knabeto Gaspo ja traboris sin inter ni, kaj kuraĝe svingis sian brakon por montri antaŭen sub la akselo de la granda Cintulo.

– Jen, la maljuna Makso eĉ nun sidas sur mia ĉapelo.

– Ĉesu! – ekpuŝis lin averteme la granda Cintulo.

Sed kiam mi alrigardis, mi preskaŭ ŝtoniĝis pro la teruro.

La maljuna Makso ja ne estis alia, ol Kiŝmedo, la magia trezorĉasisto. Kvankam lia feljako estis disŝirita, kvazaŭ atakita de agloj, en lia barbo estis pli da herberoj, ol haroj, sed liaj grandaj oreloj eĉ tiam etendiĝis ambaŭflanke sub la felĉapo, kaj liaj ardaj okuloj eĉ tiam pikis, kiel lancoj.

– Nu, ne estas bona ideo provoki ĝuste lin – mi volis flustri al Cintulo, sed tiam mi rimarkis, ke mi postrestis malantaŭ la kompanio, kaj Cintulo jam staras ĉe la unua ovo-vendistino.

– Kiom kostas ovo por ni, onjo?

– Por lernanto ĝi estas senpaga, filo mia – diris la onjo, kaj ni tuj ekaŭdis la maljunan Makson grumbli ĉe la tria vendloko. Cintulo prenis ovon el la korbo, rompis ĝin sur la pinto de sia boto, kaj skuis la kapon afekteme, serioze.

– Koran dankon, sed en ĝi ne troviĝas tio, kion mi serĉas.

Inter la ovo-vendistoj oĉjo Nabalo estis la dua, ankaŭ li donis ovon senpage, li eĉ proponis duan, kiam Cintulo ne trovis tion, kion li serĉis.

– Provu ankaŭ alian, knabo – li ŝovis antaŭen la kapon scivoleme – , ĉu vi eble serĉas fantomon en ĝi? Ĉar mi alte taksus ekvidi ion tian.

– Jes, ion similan, oĉjo – cedis la granda Cintulo – , sed ĝi nestas ne en tiaj ovoj; jen, tie mi vidas kuriozajn specojn.

La ruzulo afektis, kvazaŭ tiumomente li rimarkus la ovojn de sovaĝanseroj, kaj levis unu el ili.

– Ĉu ĝi estas ovo de drako, oĉjo Makso?

– Kiel tio koncernas vin, lernulo? – alrigardis lin la maljunulo kolere.

– Mi ja pagos, kiom ĝi kostas? – li tintigis la monerojn, skuante ilin en la kunmetitaj manoj.

– Kiom da mono vi havas? – repaciĝis iomete Kiŝmedo.

– Mi havas du groŝojn.

– Donu ilin, forportu la ovon – ekridetis kontente la magiulo.

Cintulo transdonis la du groŝojn, la arĝentan moneron kaŝis en sia mano, kaj li frapis la ovon al la pinto de sia boto tiel, ke li samtempe enŝovis la valoraĵon tra la fendaĵo. Poste li tute disrompis la ovon, prenis el ĝi la arĝentan moneron, afektis misteran aferon, kaj turnis sin al la knaboj, sed tiel, ke la okulojn de la maljuna Makso frapu la arĝento.

– Trovite, knaboj, trovite!

– Montru, montru! – svarmis la infanoj, kiuj ankoraŭ ne tre komprenis la komedion.

Sed tiam ankaŭ la magiulo ŝovis la kapon antaŭen:

– Kio? Kion vi trovis, amiko lernulo? – li anhelis avide.

– Nenion interesan – enpoŝigis Cintulo la moneron. – Sed bonvolu diri, kiom kostus la tuta stoko da ovoj, se mi aĉetus ĉiujn. Kiom da ovoj vi havas? Ĉu cent?

– Tiom mi havas, kiom mi posedas, sed eĉ unu el ili ne estas aĉetebla – baris la magiulo la ovojn per sia propra korpo.

– Mi ofertas dek forintojn por unu – proponis Cintulo.

– Mi ja diris, ke ili ne estas aĉeteblaj – grumblis kolere la maljunulo.

– Dek du forintojn mi ofertas por unu.

Jes ja! Poste vi prenus el ili po dudek forintojn, ĉu ne? – ridis triumfe la magiulo. – Ne provu mistifiki, mi vidis la aferon. Mi formanĝos tiun lernulon, kiu provas trompi la maljunan Kiŝmedon.

Li ĉirkaŭrigardis, per kio li povus trafi Cintulon, kaj ne trovis ion alian, nur la ĉapelon de knabeto Gaspo, do ĝin li ĵetis al ni, kaj furioze bolis:

– Malaperu, aĉaj inkolekantoj[109], ĉar se mi foje klakos, uragano forportos vian kompanion tiel, ke vi ĉiuj ĝismorte nostalgios pri la antaŭtuko de via patrino!

Jen, por mi estis sufiĉe tiom da instigo, ĉar mi kuris jam freneze eĉ sen tio. Kiam la kamaradoj gaje ridante revenis al la lernejo, mi jam delonge ripozis sur ŝtupo de la pordego.

– Nu, ni jam reiru al la vendoplaco tra la alia strato – komandis Cintulo.

– Mi ne iros – mi diris timeme. – Ankaŭ vi ne iru, knaboj. Ne moku la magian Kiŝmedon, ĉar li estas terura homo.

Cintulo ridegis tiel, ke eĉ liaj larmoj ruliĝis, poste li levis min, kaj komencis kuri portante min.

– Venu, rigardu, kion faris intertempe tiu terura Kiŝmedo, kaj neniam timu, se vi vidas min.

Kiam ni atingis la vendoplacon, la magiulo disrompis ĝuste la lastan ovon. Li rompis ilin ĉiujn unu post la alia, por preni el ili arĝentajn monerojn.

– Ne terura Kiŝmedo li estas, sed malsaĝa Kiŝmedo – ridis Cintulo, kaj ankaŭ mi ekdubis pri la potenco de la maljunulo.

Sed la hundoj de la vendoplaco verŝajne havis alian opinion, ĉar ili eble eĉ nuntempe rememoras tiun belan tagon, kiam la pavimo[110] estis ornamita per rompitaj ovoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.