La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Se mi rerigardas al la nebula pasinto de mia bazlerneja periodo, tamen klare mi vidas min mem, kiam mi unuafoje trapasis la sojlon de la lernejo.
Mi ekdeziris forkuri, sed Malvinjo forte tenis mian manon. Mi tre timis, ke ankaŭ al sinjoro instruisto ne plaĉos mia kapo, kiel tio okazis ĉe la ĉapelisto Keŝe. Nokte mi eĉ ĉirkaŭligis ĝin per tuko, eble ĝi fariĝos malpli granda, sed mia klopodo restis sen ia rezulto. Feliĉe ne mia kapo vekis la atenton de sinjoro instruisto, sed mia feljako. Lia unua demando estis:
– Jen, granda feljako, kien vi portas tiun knabeton?
Mi sentis, ke la infanoj ĉiuj rigardas mian feljakon, kaj tio embarasis min tiel, ke mi povis eldiri eĉ ne unu vorton. Mi nur rigardadis la grandan nigran tabulon, kiu ŝajne paŝis antaŭen[88], kvazaŭ ĝi volus rigardi la feljakon kun la sama interesiĝo.
Sed oni havas feinon en bazlerneja aĝo ĝuste por tio, ke ŝi helpu en malfacilaj situacioj. Verdire mi ne komprenis, kion priparolas Malvinjo tiel longe kun sinjoro instruisto – ŝiaj ĉarmaj zumridoj ofte interrompis la konversacion – sed fine eĉ la tono de sinjoro instruisto ridetis, kiam li turnis sin al mi:
– Por tiu bela feljako ni trovos spacon apud belaj botoj. Kio estas via opinio, knabeto Cetkin?
Ĉe la rando de la dua benko stariĝis knabeto tiel malalta, ke nur lia maldika musovizaĝo estis videbla, kaj li ekparolis per alta, malforta voĉo:
– Sed mi ne intejŝanĝos kun li mijajn botojn!
La lernoĉambro resonis pro la laŭta ridado tiel, ke eĉ la muŝoj sur la fenestrovitro, lacaj en la aŭtuna sunlumo, subite revigliĝis. Miaj vangoj fariĝis ruĝaj ĝis la oreloj, kiam mi rigardis al miaj piedoj – la ungoj ja elŝovis sin ĉe la bekoj de miaj kadukaj ŝuoj.
Kiam mi sidiĝis sur la benko apud la knabeto Cetkin, mian puran koron tute makulis la griza fumo de envio. Liaj botoj konsistis el flava marokeno[89], ili havis arĝentajn ornamaĵojn ĉe la randoj, do miaj iamaj botoj kun spronoj estis nuloj kompare al ili.
Ilia plej grava valoraĵo estis, ke la plandoj knaradis, kaj oni povis aŭdi el tiu knarado la nomon de la posedanto:
– Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo!
Dumvoje hejmen mi senĉese aŭdis tiun korŝiran knaradon, tiel evidentiĝis, ke la domo de la familio Cetkin estas najbare al Malvinjo. Ankaŭ tion mi eksciis, ke la patro de Gabrielo estas la botisto Cetkin, kiu estis en amikeca rilato kun mia feino, ĉar li riparadis ŝiajn ŝuojn.
Ĉar tiu botisto Cetkin estis nur riparisto, eĉ kiel riparisto ne tre populara. Nur la maljuna cigano Barono estis kontenta, kaj li fervore esprimis sian dankemon, kiam la majstro riparis liajn botaĉojn:
– Dio benu viajn karajn manojn, per kiuj vi povas ripari tiel bele, ke la flikpeco[90] kovras la tutan boton.
Kompatinda Cetkin povis fari akcepteblajn piedvestojn al neniu en la mondo krom sia propra filo. Sed tiuj botoj ja estis tiel perfektaj, ke eĉ la anĝeloj ne devus honti pro ili.
Kiam la vetero komencis malvarmiĝi, la feino kondukis min al la majstro de tiuj famaj botoj, li apenaŭ estis videbla sur la tripieda seĝo pro la amaso de kadukaj botoj. Malvinjo rakontis al li mian deziron, kaj li kapjesis:
– Tio ja ne estas malfacila tasko!
Sed li ridetis tiel suspektinde, dum li mezuris miajn piedojn, ke mi tuj konjektis, la afero ne finiĝos bone.
Fakte ĝi ne finiĝis bone. Post semajno mia kamarado, Gabrielo kaj lia patro portis al ni la pretajn botojn. Mi surmetis ilin, jen, ili estis molaj, kiel veluro, tamen firmaj.
– Ankaŭ vi havas jam belajn botojn – karesis ilin Gabrielo kun faksperta mieno – Ilin faris mia patro.
Mi ekpaŝis per la botoj, ĉu ili knaradas? Ja ili knaradas! Kion do diras la knarado? Ĉu mian nomon?
– Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo – aŭdiĝis, dum mi paŝadis.
Ekpluvis miaj larmoj kiel aŭtuna vetero, apenaŭ mi povis klarigi pro la plorado, kio premas mian koron. Eĉ kompatinda Gabrielo ekploris kun mi, mia feino ridis, kaj la maljuna Cetkin levadis la ŝultron embarasita:
– Tia estas la situacio, mi petas pardonon. Kion fari, se estas tiel? Pardonu min, sed mi povas fabriki nur tiajn botojn, kiuj knaradas laŭ la nomo de mia filo.
Kiam li alrigardis la palan, musovizaĝan knabeton, amo brilis en liaj okuloj tiel, ke ankaŭ mia koro varmiĝis. Mi forviŝis la larmojn, kaj pli gaje mi rigardadis la botojn sur miaj piedoj. Kvankam ili ne konas mian nomon, tamen estas belegaj botoj. Ili estis glataj, kiel spegulo, la kato Amiko venis proksimen, kaj kiam ĝi ekvidis sin mem, ternis malamike. Certe ĝi pensis, ke fremda kato enpenetris la hejman teritorion.
Ekde tiam niaj botoj kune knaradis, mi kaj Gabrielo kune paŝadis elegante sur la stratoj, en la korto de la lernejo, sur la marmora planko de la urba preĝejo. La diferenco inter ni estis nur tiom, ke miaj paŝoj estis firmaj kaj mi iris vigle, sed Gabrielo malfacile paŝadis apud mi per siaj malfortaj, maldikaj gamboj. Ofte li haltis por tusadi, kaj li estis fiera, kiel stranga estas lia tusado.
– Ajŭskultu Gjegojio, kijel tambujas mija bjusto!
Kaj okazis, ke Gabrielon mi neniam plu trovis apud mi. Li iris tamburadi al la ĉielaj regionoj, kie sur la blua tapiŝo la anĝeloj ne kuradas en botoj. Mi pensas, ke en la paradiza ĉambro de Gabrielo liaj botoj pendis sur oraj hokoj, kaj la knabeto Cetkin surmetis ilin, nur se dum klaraj, plenlunaj noktoj li flugis malsupren por viziti la maljunan botiston, kuŝantan sur modesta pajlomatraco.
Certe estis tiel, ĉar la maljuna Cetkin rakontis foje al la cigano Barono, kiu en vintra periodo kelkfoje vizitadis lin por ricevi restintan brasikaĵon:
– Tiu kompatinda infano havas jam malnovajn botojn.
La maljunan ciganon ĝuste akompanis iu ciganido, kiu fervore varmigis sian dorson ĉe la fornobenko[91].
– Ja li havas malnovajn – alrigardis Barono la frostobluajn piedojn de la knabeto. – Ĉar li ankoraŭ ne havis aliajn botojn krom tiuj, kiujn Dio donis al li. Ĉar sciu, majstro, ke mi ne volas lin tro multe dorloti en junaĝo.
La vizaĝon de la botisto Cetkin serenigis malgaja rideto:
– Ja mi pensis ne pri la ciganido. Mi vidis en mia sonĝo mian fileton, Gabrielon. Mi promesis, ke mi faros al li novajn botojn por la sekva fojo, kiam li denove vizitos min. Ne hontu la kompatindulo inter la anĝelo-kamaradoj.
Tiun situacion komprenis nek la pli aĝa Barono, nek la ciganido. Ili eble pensis, ke la malĝojo iom konfuzis la menson de la maljuna majstro. Sed, post kelkaj tagoj la pli aĝa Barono denove faris viziton por varmiĝi iom. Ankaŭ mi restadis ĉe la laborangulo, ĉar post la forpaso de Gabrielo ankaŭ mi daŭre plu vizitadis la najbaron, eĉ pli ofte, ol ĝis tiam.
Li karesis min anstataŭ sia filo, kaj mi sentis kvazaŭ la manon de mia patro.
La majstro ekĝojis pro la cigano:
– Ĝustatempe vi venis, Barono! Vidu, la botoj de Gabrielo estas pretaj. Ni povas ĝin pendigi ĉe la rando de la tegmento. Ĉu vi kredas, ke matene la infano jam surhavos ilin?
– Mi kredas, sinjoro, mi kredas – asertis Barono kun ruza mieno, kaj tre atendis, ke vesperiĝu. Tiam li urĝe ekiris for, ĉar – laŭ lia noto – li ne volis ĝeni la anĝelojn. Ankaŭ min li admonis, ke mi iru hejmen, eĉ mi ne rerigardu tra la fenestro, ĉar la prenfantomo povus min ŝteli.
Mi ja ne kuraĝis elrigardi eĉ por la trezoroj de la tuta mondo, kaj matene la infano vere jam surhavis la botojn.
Fakte mi sciis nenion pri la afero, mi estis konvinkita, ke mia muso-vizaĝa kamarado forportis la botojn al la urbo, kie la fenestroj estas steloj. Tagmeze jam denove interkonsiliĝis la du maljunuloj, ke ankaŭ la anĝeloj bezonus komfortajn botojn en tiu severa vintra vetero.
– Sed kiel mi povus scii, kiom da anĝeloj estas? – karesis la majstro sian altan, senharan frunton.
– Ne estas grave fari botojn al ĉiu anĝelo – palpebrumis Barono, kvazaŭ tre konfidenca persono en la paradizo. – Nur al tiuj faru, kiuj ludas kun via filo. Sufiĉas kvin paroj. Vi vidos, sinjoro majstro, ĉiu el ili estos forportita disde la tegmentorando. Kiuj tamen ne estas bezonataj, tiuj restos.
Gabrielo verŝajne vizitadis hejmen tre ofte, ĉar la kvin paroj da botoj baldaŭ malaperis, kaj la botisto Cetkin neniam pli frue iradis al la preĝejo kun tiel kontenta koro, kiel tiutempe. Ĉe la komenco li jam estis tie, kaj nur tiam forlasis la domon de Dio, kiam onklo Gasparo jam estingis la kandelojn. Intertempe li senĉese babilis kun sia fileto, kies vizaĝo ŝvebis por li en la odorfumo[92].
– Jen, frato Cetkin – diris foje al li onklo Gasparo – venu kun mi al la lago Cigana, mi montros al vi ion interesan.
La lago Cigana estis ĉe la urborando, tien ni promenis triope por vidi ion interesan. Ja fakte estis interesa tio, ke la kvin ciganidoj de Barono tie glitumis sur la glacio kaj saltadis sur la freŝa neĝo en novaj marokenaj botoj.
– Ĉu vi scias, sinjoro Cetkin, kiaspecaj botoj ili estas? – ridis la sonorigisto ironie.
Cetkin bonkore ekridetis.
– Kial mi ne scius? Mi ja rekonas la produktojn de miaj propraj manoj.
– Vidu, ne Gabrielo forportis la botojn, sed tiu sentaŭga cigano Barono – grumblis onklo Gasparo malbonhumore. – , li mem rakontas tion en la tuta urbo, la fripono.
– Mi scias tion, homfrato – pacigis Cetkin la kolereman sonorigiston. – Sed ankaŭ sur la piedoj de ciganidoj ili apartenas al Gabrielo. Aŭskultu nur, amiko mia!
En la vintra silento la malgrandaj botoj gaje knaradis sur la neĝo:
– Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo...
Tiam ekbrilis en mia menso ia lumo, kiaspecaj feinoj loĝas en la homaj koroj. Kiam mi alvenis hejmen, jam ne nur pro la aristokrata etiketo mi kisis la sulkoplenan maneton de mia feino, kiu per zorgemo protektis mian duonorfan junan vivon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.