La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jam estis bonetosa, ridetema, gaja printempo, kiam mi informiĝis, kio fakte okazis la nokton de kristnasko en la eksminejo. Mi kuŝis en blanka ĉambro, sunradioj kaj odoro de siringofloroj plenigis la aeron tra la malfermita fenestro. Ĉe iu flanko de mia lito ridetis la pala vizaĝo de mia patrino, ĉe la alia flanko la sulkoplena vizaĝo de mia feino. Mi alrigardis surprizita jen unu el ili, jen la alian.
– Ĉu vi ne povas rekoni nin, karulo? – karesis patrino mian frunton.
– Mi klopodas, sed mi ne sukcesas reordigi miajn pensojn. Kie nun mi estas? Kiel mi venis ĉi tien? Kie estas la kaverno de Kiŝmedo? Kial mia lito elspiras odoron de medikamento? Kial kovras bandaĝo mian kapon? Kaj jen, tie, en la angulo, sur alia lito ĉu ne Lampaŝulo kuŝas? Ĉu ne kuracisto Titulo kliniĝas super tiu lito? Kial li svingas la kapon tiel malbonhumore?
Mi pensis pri mil demandoj, sed fakte mi povis eldiri nur tiom:
– Mi malsatas – kaj nenion pli.
Tamen, se mi deklamus ĉiun belan poemon de la mondo, mi ne rikoltus tiel brilan sukceson, kiel per tiuj du vortoj. Kiel ekradiis la mieno de miaj amataj proksimuloj, kiel ili kuris al la maljuna kuracisto:
– Ĉu vi aŭdis, sinjoro kuracisto? Li diris, ke li estas malsata!
Tri personoj kuris al ses direktoj por alporti glason da lakto. Kaj kiam mi prenis la glason el la mano de mia patrino, kaj propramane levis ĝin al mia buŝo, ili ekmiris tiel, kvazaŭ mi estus la fortulo de cirko[156], kiu permane disŝiras ferĉenon.
Neniel mi komprenis tion. Nu, mi baldaŭ komprenos, mi pensis, kaj subite sidiĝis en la lito. Sed tiam mia patrino kunfrapis la manojn terurita:
– Ho, li denove volas iri! Kien vi irus, karulo mia?
– Kien, do, mi irus? – mi rondigis la okulojn. – Mi iros al la lernejo, kara patrino.
Mia respondo denove vekis grandan ĝojon, ke mi volas iri nur al la lernejo. Mia feino kun ekridoj sed larmante rakontis, ke ĝis nun mi ĉiufoje volis iri al la anĝeloj. Kuracisto Titulo eĉ avertis min svingante sian promenbastonon, kiu havis kapon leonforman:
– Haltu knabo, longa tempo pasos ankoraŭ ĝis ellitiĝo! Nur se vi tute resaniĝos, infano mia. Nun restu en la lito, kiel Lampaŝulo. Poste vi povos iri al la lernejo kune, por ke la prenfantomo neniun forportu. Ĉar vi ofte menciis ankaŭ ĝin dum tri monatoj.
Je tiuj vortoj jam estis mi, kiu ekmiris. Mi neniel kredis, ke mi kun Lampaŝulo kuŝas en tiu blanka ĉambro jam ekde tri monatoj. Kaj tiu blanka ĉambro estas en la hospitalo.
– Kiel ni venis ĉi tien?
– Ja ne perpiede, filo mia. Helpemaj ministoj alportis vin surbrake. La duan tagon de kristnasko ili elfosis vin ambaŭ inter la ruinoj de la eksminejo.
Mi malfermadis la buŝon, kiel fiŝo sur la hoko.
– Kio do okazis en la eksminejo, oĉjo kuracisto?
– Vi nepre pli bone scias tion, ĉar vi ĉeestis – ridis kuracisto Titulo. – Dank' al Dio ni ne estis tie. Ekde kiam vi kuŝas ĉi tie, vi ĉiufoje parolis pri la eksminejo dum premsonĝo[157], sed ni eksciis nenion el la konfuzaj paroloj. Ĉu vi jam povus rakonti klare, kian aferon vi havis en tiu sovaĝa loko dum la nokto de kristnasko?
Mi raportis pri ĉio, kion mi sciis. Kiam temis pri tio, kiel ekparolis la lumantaj ŝtonoj sub la tero, mia patrino kaj feino tre miris, sed la kuracisto nur ridetis.
– Vi estis jam malsana eĉ tiam, kiam vi forlasis vian hejmon. Tiujn strangajn aferojn vi vidis, aŭdis en premsonĝo. Kredu, se mi ĉeestus, kiel vi, antaŭ mi neniam ekparolus la rokoj.
Mi kaj mia patrino okulsignis unu al la alia: ni ambaŭ sciis, ke en la mondo vivas ne nur homoj. Sed mi ne volis kontraŭdiri al tiel saĝa homo, kia estis kuracisto Titulo. Mi daŭrigis la historion, kaj kiam mi finis, la kuracisto penseme balancis la kapon.
– Do, mi jam komprenas la aferon. Kiam via magiulo bruligis la meĉlampon, la mineja gaso eksplodis, kaj la detonacio detruis la tutan eksminejon. Okazis konsiderinda eksplodo, la tuta urbo tremis. Feliĉe, ke tio okazis la nokton de kristnasko, kiam neniu estis en la ĉirkaŭaĵo. Vi ambaŭ eskapis[158] tiel, ke la eksplodo ĵetis vin al la ekstera neĝo, kaj surŝutis vin per ruinoj. Kvankam vi ambaŭ vundiĝis, eĉ via kranio fendiĝis iom, sed tio ne gravas, vundo de hundo resaniĝas facile[159]. Venas en mian kapon: kiel nomiĝas tiu brava hundo?
– Portulo – diris mia patrino tiel amplene, kvazaŭ ŝi ĝuste karesus sian plej ŝatatan kokinon
– Do, Portulon oni devus orumi. Sciu, ke estis ĝi, kiu malkovris, kie vi troviĝas. La tuta loĝantaro svarmis ĉe la eksminejo. Sed kiu pensus, ke vi estas sub la ruboj? Nur Portulo sentis, ke iuj estas tie. Ĝi bojis, hojlis sur la ruinoj, fine oni komprenis, ke fosado estas necesa. Vi estis tie triope.
– Ĉu triope? – mi ĉikaŭrigardis – Kie do estas la tria?
– Jen, ĉi tie – ridis la kuracisto, kaj prenis de malantaŭ la pordo la ĉielobservilon. – Estas mirinde, ke eĉ unu ĝia ŝraŭbo ne difektiĝis.
La vitrookulo de la ĉielobservilo gaje, afable brilis, sed mi ne ĝojis pro tio. Mi pensis, ke la tria estis Kiŝmedo.
– La tria estis ne li, filo mia – nebuliĝis la mieno de la kuracisto. – Li estis la spirito de la eksminejo, kaj li forpasis kune kun ĝiaj koridoroj, kiujn li ne povis forlasi. Kiam oni rekulturos la eksminejon, la ministoj starigos krucon omaĝe al li.
Ĉe la alia lito estis aŭdebla dolora ploro. Lampaŝulo silente aŭskultis nian konversacion, sed li ne povis reteni sin. Kuracisto Titulo paŝis al li, kaj bonkore karesis lian vizaĝon:
– Ja vi ploras, sed mi trankviliĝis. Ekde nun mi ne devas timzorgi pri via vivo.
... Pasis ankoraŭ kelkaj semajnoj, kiam la kuracisto permesis, ke ni ellitiĝu. Forlasi la ĉambron ni ankoraŭ ne rajtis, sed ni povis akcepti gastojn.
Kaj la gastoj venis amase, kvazaŭ al popolamuziĝo.
Unue nin vizitis avo Petro kun siaj tri kolegoj. La bonuloj donacis al ni du uniformojn, kiajn havas minejaj faklernantoj, kaj ili petis, ke poste ni uzu ilin kiel solenajn kompletojn.
– Tiujn uniformojn vi ricevas por rememori la feliĉan eskapon[160] – klarigis avo Petro , sed ni volas prizorgi vin eĉ alimaniere. Dio la bona, kiu povas ŝanĝi malbonon al bono, ankaŭ la minejan tragedion ŝanĝis al bonŝanco. Ĉar jen, kvankam la eksplodo ruinigis ankaŭ parton de la nova minejo, sed en la eksminejo, sub la rompitaj rokoj ĝi malkovris dikan tavolon da karbo, pri kiu oni eĉ ne sciis ĝis nun. Nia honesta laboro ekde nun profitos duoble. Por rekompenci vin ambaŭ, vi estos adoptitaj de la firmao, kaj instruataj, edukataj je ĝia elspezo ĝis vi plenkreskos. Tio estas nia ŝuldo al la iama Kiŝmedo, Dio donu al li eternan pacon.
Laŭta vivuado eksonis ĉe la fenestro kaj en la najbara ĉambro, malfermiĝis la pordoj, kaj la tuta klaso svarmis ĉirkaŭ la litoj. Niaj kamaradoj feliĉe manpremis kun ni, kaj la granda Cintulo ĉi-foje fakte prezentis la manstaron per unu mano[161] honore al la "filoj de la minejo".
Ĉiuj menciitaj eventoj plezurigis min, sed la plej grava ĝojo estis por mi, kiam mia patrino flustre informis min, ke la sekvan dimanĉon ni jam povos tagmanĝi hejme, en la mueldomo. Ni aranĝos festenon tiel abundan, ke la malnova loĝejo ankoraŭ ne vidis similan, kaj ĉu mi kredas, ĉu ne, ŝi buĉos eĉ la anseron honore al ni.
Mi ankoraŭ neniam renkontis tiun anseron, sed laŭ informoj ni tre bone konis unu la alian, ekde kiam mi resaniĝadis. Ĉar mia patrino ĉiufoje rakontis al mi pri la ansero, kaj al la ansero pri mi. Mi sciis pri ĝi, ke ĝi estas la plej blanka ansero en la mondo, kaj ĝi sciis pri mi, ke mi nenion pli sopiras manĝi, ol viandon de ansero. Do mi tre ŝatis la anseron, sed la ansero evidente ne tre ŝatis min.
Mi jam ekscitite atendis, kiam mi renkontos ĝin, kaj mia patrino peris mian mesaĝon.
– Jes ja, ansero mia, granda honoro okazos al vi – ŝi frapetis ĝian kapon. – Mi fritos vin por mia unusola filo, sed ricevos el vi ankaŭ Lampaŝulo, Malvinjo, sinjoro Cetkin, kuracisto Titulo, eĉ Georgo la kampogardisto ne estos forgesita. Do klopodu kreski, ansero, mi ne devu honti pro vi.
– Gak, gak, gak – respondis la ansero obeeme. Ĝi rezignaciis pri tio, ke dimanĉe ĝi fariĝos fritaĵo. Por diri la veron, la samo okazintus eĉ sen tiu rezignacio, ĝia obeemo tamen estis laŭdinda.
Eĉ en la poto ĝi zumis gaje tiel, ke estis plezuro aŭdi tiun muzikon. Tion diris personoj, kiuj ĉeestis, kaj ili estis multaj. En la kvartalo de malriĉuloj ansero en la poto estas malofta vidindaĵo. Ĉiuj kvin ciganidoj de cigano Barono alvenis je la novaĵo, ke riĉa tagmanĝo prepariĝas en la mueldomo, ĉe la vidvino de felisto.
– Mi sentas ĝian agrablan odoron – flaris profunde la plej aĝa ciganido. – Mia patrino diris, ke ankaŭ ŝi fritos tian manĝaĵon, se ankaŭ mi fariĝos tiel bona lernanto, kiel Gregorio.
Mia kara patrino venis al la pordo, kaj karesis la malordajn harojn de la brunulo:
– Ĉu vi fakte fariĝos tiel bona?
– Mi dezirus fariĝi tia – klinis la kapon la ciganido.
– Dio helpu vian intencon – viŝis mia patrino la larmoplenajn okulojn per sia blanka antaŭtuko, subite ŝi eniris la kuirejon, detranĉis unu femuron de la ansero, kaj nur poste revenis.
– Jen, karulo – ŝi enmanigis ĝin al la infano, kiu gapis tiel, ke lia malfermita buŝo povus engluti la tutan anseron.
Mia patrino reiris en la kuirejon por eviti dankvortojn, kaj distranĉis la anseron zorgeme. Dum ŝi laboris, ŝian atenton vekis la nekutima silento antaŭ la domo.
– Kio? Ĉu foriris la scivolemuloj? – ŝi elrigardis ĉe la pordo.
Ili ĉiuj estis tie, kaj kun rondaj okuloj ili observis la plej aĝan ciganidon, kiel li luktas kun la granda anserfemuro.
– Almenaŭ longe manĝu, ke ni longe vidu ĝin – suspiris la plej malgranda knabino al sia frato.
La koro de mia patrino ekdoloris. Sen voĉo, sen vorto ŝi prenis la tutan pladon, kaj portis ĝin al la malsataj infanoj.
– Prenu urĝe, ĉifonuletoj, antaŭ ol ĝi malvarmiĝus.
En la pelvo jam restis ne pli ol la brustoviando, kiam mia patrino la kompatinda konsciiĝis. Jen, ŝi senpripense disdonis la faman tagmanĝon! Kio nun okazos?
Sed vidante la infanajn vizaĝojn, ruĝajn pro la ĝojo, ŝi remetis la pelvon sur la fornon pli trankvile.
– Tiu sola peco sufiĉos por mia kara filo. Neniam li havis troan apetiton.
La bonulino forgesis pri la gastoj, kvankam ne malmultaj alvenis: Kuracisto Titulo kun mi kaj Lampaŝulo, Georgo la kampogardisto kun sia hundo, Malvinjo kun sia kato.
– Jen kutimo aristokrata – ŝi diris fiere – ke ankaŭ la kato partoprenu la festenon.
Mia patrino estis afabla al ĉiu, sed precipe min ŝi brakumis ĉe la pordo ridante-plorante:
– Ho, finfine vi venis hejmen, kara filo mia!
– Kion pri la ansero, panjo? – mi provokis ŝerce, ĉar kiam mi trapasis inter la maĉantaj buŝetoj antaŭ la domo, mi tuj konjektis la realon.
– Ĉu pri la ansero, filo mia? – ŝi palpadis sian antaŭtukon en embaraso. – Vian porcion mi rezervis, ĝuste la plej bongustan parton.
– Miaŭ, miaŭ – alkuris la maljuna kato Amiko ĉe la sojlo.
Ĝi jam pli bone konis la sorton de mia tagmanĝo, ĉar mian porcion ĝi tenis en la buŝo. Pli ĝuste nur la restaĵon, ĉar la viando jam estis formanĝita, la kato fuĝis kun la ostoj antaŭ Portulo, kiu postkuris sopirante la nomon: Ostoportulo.
Ni ĉiuj ridis pri la historio de la ansero, nur kompatinda patrino montris ploreman mienon pro la honto kaj embaraso. Por kia festeno ŝi povus nun jam inviti la multajn gastojn? Kuracisto Titulo fine konsolis ŝin:
– Nenia problemo estas, bona sinjorino, nur permesu al mi prezenti ion magian. Multaj tiaj aferoj okazis jam ĝis nun, eble ankaŭ mi sukcesos. Mi nur fajfas, kaj aperos magia tableto plena de manĝaĵoj. Kontrolu, infanoj, ĝi jam eble estas en mia ĉaro.
Kompreneble ĝi troviĝis tie, la kuiristoj de la restoracio antaŭ ni plenigis korbon per diversaj bongustaĵoj. En ĝi estis kaj ansero, kaj kokino, kaj dolĉaj kukoj, kaj salaj. Ni aranĝis festenon tian, ke eĉ la reĝo ne vidas pli abundan.
Ni sidis ankoraŭ ĉe la tablo, kiam ni aŭdis, ke Portulo tre fervore akceptas iun ekstere.
Tiel kolere ĝi kutimas boji al la cigano Barono – supozis la kampogardisto. Kaj li pravis, ĉar ni tuj aŭdis la voĉon de la cigano kvereli kun la hundo:
– Kial vi insultas min, malsaĝa hundo, se mi havas bonan intencon? Mi ne volas preni ion, sed mi alportis ion.
La cigano fakte alportis ion. Pecon el la dorsflanko de la trezorĉasa feljaketo. Ĝuste tiun parton, sur kiu estis la figuro de la mueldomo. Li trovis ĝin inter la ruinoj. La tuta feljako disŝiriĝis, forbrulis, nur tiu peco restis.
– Mi tuj rekonis ĝin, kiam mi fosadis tie per mia bastono – rakontis la cigano. – Jen, mi diris, ĝi apartenas al la feljako de mia juna amiko. Kiam mi portis ĝin hejmen, ekĝojis la familio. La edzino volis pendigi ĝin sur la muro, tiel bela ĝi estas. Nu, mi tiradis ŝian harplektaĵon. Kio mi estas? – mi diris. Kaj kio ĝi estas, ĉu porkido, ŝafido aŭ kokino? Ne, ĝi estas nur ĉifono de feljako, do kiel mi rajtus ĝin ŝteli de mia juna amiko, kiu ĉiam estis bonkora al mi. Mi portos ĝin al li, mi diris, ĝoju la kompatindulo, mi mem fakte ne povas ĝin utiligi.
Kuracisto Titulo donis al la cigano arĝentan moneron, kaj mi rigardis, rigardadis la silke broditan mueldomon, ĝis miaj larmoj faladis sur ĝin, kaj pro tio ekvivis sur ĝi la koloraj floroj. Mi ŝtelis min el la kunveno, kaŝiris al la tombejo, kaj kisis la krucon de florplena tombo tiel, kvazaŭ ĝi estus la mano, kiu per sia lasta movo finis la trezorĉasan feljaketon. Kaj ŝajnis al mi, ke la kruco estas figuro kun du brakoj, kiuj benas min, kaj ke mi aŭdas voĉon en la florodora vento, kune kun la muziko de griloj:
– La vivo estas amo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.