La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA TREZORO DE PRAULOJ

Post semajno mi jam eĉ ne memoris, ke mi foje estis malsana, nur tio ĝenis mian patrinon, ke mia apetito estis nekontentigebla. Senĉese mi bombardis ŝin per demandoj: "Kion ni tagmanĝos? Kion ni vespermanĝos?"

Je tiuj demandoj oni kutime respondis tiel:

– Tri pladojn. Panon, ĝian kruston kaj ĝian molaĵon.

Sed okaze de mia resaniĝo mia patrino aranĝis grandan festenon. Troviĝis tiom da bongustaĵoj, ke ili kvazaŭ rompis la tablon, kies plato estis muelŝtono. Sur ĝi estis ĝardenaj kotletoj (tiel ni karesnomis bakitajn kukurbopecojn), estis farĉitaj ŝeloj (tiun nomon havis ĉe ni la ne-senŝeligitaj kuiritaj terpomoj), kaj estis arbaraj ribofruktoj, iom acidaj, sed ankaŭ ili estas bongustaj por neelektemuloj.

Mi estis malsata, kiel lupo, mi eĉ ne povis elekti inter la multaj frandaĵoj, kiam mia patrino tenere karesis min:

– Atendu, fileto, mia kara, kion mi alportos al vi tuj!

Jen, ŝi, la bonulino, alportis gratenitan kolombidon en pelvo, ornamita per bluaj floroj, kiu kutime nur en gravaj festotagoj surtabliĝis. Patro tuj metis en mian teleron la birdobruston, sed en tiu momento tra la pordo subite enruliĝis la magia hometo, Kiŝmedo, kaj senvorte kaptis de mi la teleron kun la viando, sidiĝis sur la granda kesto[9], nur poste ekparolis:

– Nu, min direktis certe Dio, ke mi alvenis ĝustatempe. Ĉu saniĝantan infanon vi volas nutri per kolombido? Ĉu vi ne scias, ke li tuj fariĝus kolombo, kaj dum sep jaroj li devus flugadi tra sepdek sep landoj?

– Via prudento denove vojaĝas[10], oĉjo Kiŝmedo – ekridis mia patro, sed patrino timeme tiris min al la sino, eĉ kovris min per sia tuko, por ke neniel okulbatu[11] min la magia homo.

Tiu magia Kiŝmedo estis malalta, dikforta maljunulo, lia longa, griza barbo atingis lian talion. Kaj vintre, kaj somere li surhavis feljakon kaj felĉapon, sed liaj oreloj restis ekstere. Tiuj oreloj estis okulfrape grandaj, kiel ventumilo, cetere li havis malgrandan tomatoforman nazon kaj tiel densajn brovojn, kvazaŭ liaj lipharoj kreskus sur lia frunto. Kiu ekvidis lin, tiu tuj pensis, ke certe tiel aspektas la fabelaj nanoj, kiuj gardas trezoron profunde en senlumaj kavernoj.

Povas esti, ke fakte tio estis la profesio de Kiŝmedo, pri tio neniu sciis ion certan. Ekde nekonata tempo li vivis en iu kaverno de la eksminejo, kiun nenia homa estaĵo enpaŝis krom li. Onidire grifoj[12] gardas lin, kaj kiun trafus ilia strida[13] voĉo, tiu malfermus la buŝon pro la timo tiel, ke tra la buŝo elfalus la kapo. Okazis foje, ke dum duonjaro neniu vidis lin, tiam oni diris, ke li certe studas ie magion. Cirkuladis la opinio, ke li komprenas la lingvon de birdoj, scias, kia kuracforto kaŝiĝas en herboj, povas ordoni al la vetero, povas forpeli la ratojn per fajfado, kaj kiun li trafus per sia ĉapo, por tiu eĉ papava kuko fariĝus amara en la buŝo. Do, kompreneble neniu kuraĝis insulti lin en la kvartalo de malriĉuloj, kaj li ricevis flatojn kaj pladojn ĉie, kie li frapadis la pordon.

Tamen mi alrigardis la potencan personon tiel, kiel atakema leono. Precipe tiam, kiam mia porcio malaperis inter la feljako kaj felĉapo. La senhontulo ja ne timis, ke poste li mem fariĝos kolombo.

Tute ne. Li prefere okupis sidlokon ĉe la tablo, kaj tiris al si la tutan kolombidon.

– Dio gardu nin – li diris – , pli bone estas neniigi la tutan pladon, ol lasi, ke malfeliĉo trafu tiun ĉarman knabeton.

– Benu Dio – proponis mia patrino timeme la bongustaĵojn, ke nur li ne havu malfavoran opinion pri ni. Ŝi surtabligis por li eĉ freŝan panbulon, kiu estis ĵus prenita el la bakforno.

Sed mia patro nur ridis pri la maljunulo, kiu eĉ la ostojn tute krakmaĉis, poste la panbulo sekvis la sorton de la kolombido. Kiam la magiulo konsumis ankaŭ ĝin, li okulsignis al mi.

– Nu, barono Gregorio, malfermu la buŝon, mi vidu, ĉu ĝi enhavas ankoraŭ lacerton[14]?

Li prenis min inter siaj genuoj, kiel vera kuracisto, kaj per siaj krudaj manoj karesis mian gorĝon. Eĉ magian formulon li deklamis:

Ranhororo,
Ratkoloro,
Vi saniĝos
Sen doloro.
Jen la sorĉo, la magia,
Resaniĝu gorĝo via.

– Nu – li diris – , ĝis la sekva kokokrio[15] barono Gregorio fariĝos sanega. Eĉ mortinto reviviĝas pro miaj magiaj vortoj.

Mi tre deziris demandi la magiulon, kial li nomas min barono, sed anstataŭ demandi mi ekploris, ĉar la maljunulo ĝuste tiam komencis amikiĝi kun la ĝardenaj kotletoj.

La fiŝ-okuloj de la magiulo konsole palpebrumis sub la tufoj[16] de brovoj.

– Mi komprenas la hometon. La hometo ektimis, ĉar li pensas, ke oĉjo Kiŝmedo ne estas kontenta pri tiel mizeraj nutraĵoj. La hometo ne timu. Oĉjo Kiŝmedo estas bona homo, oni povas bedaŭri, ke nur unu tia troviĝas. Mi povus manĝi eĉ transmaran ambrozion, sed sufiĉas al mi kuiritaj terpomoj.

Nu, fakte sufiĉis, oni devas rekoni. Li ne ĉesis, ĝis la terpomoj elĉerpiĝis el la poto. Ni ricevis nur ĝian odoron. La familio devis rezignacii, ke la hodiaŭan vespermanĝon forsorĉis la potenca magiulo.

Mia patro jam surpaŝis la seĝon[17] apud la fenestro, ĉe la laborangulo[18], bruligis la meĉlampon, kaj, ĉar li estis felisto, li komencis ripari kadukan peltmantelon sur la genuoj.

La magiulo faris grimacon pro tio.

– Ĉu ĝi ankoraŭ estas peltmantelo?

Mia patro en sia tuta vivo estis lakona[19] homo, do mallonge respondadis:

– Ja ĝi estas.

– Eĉ cent katoj ne kaptus en ĝi unu muson[20].

– Fakte ne.

– Tamen vi devas ripari ĝin, ĉu ne, Marteno?

– Mi devas.

– Mi povus proponi al vi pli bonan profesion – suspiris Kiŝmedo, kaj altiris la korbeton kun riboj.

– Nu? – kudradis plu mia patro.

– Ĉu vi scias, Marteno, ke vi devenas el alta familio?[20k]

– Kompreneble mi scias. Mian patron – li ripozu en paco – oni nomis "alta muelisto". Ja li ne bezonis ŝtupetaron por rikolti melonojn.

– Mi parolas ne pri tio, Marteno – konsumis la ribojn avide la magiulo. – Ĉu pri viaj prauloj vi aŭdis iam?

– Kompreneble mi aŭdis! Ĉiu el ili estis honestulo kvankam malriĉulo. Mia patro estis muelisto en tiu ĉi domo, tiutempe ĝi estis ventmuelejo. Mia avo estis ŝafisto, lia hokbastono[21] eĉ nun troviĝas en la subtegmento ie.

– Kaj kio pri lia patro? – ekbrilis la okuloj de la magiulo.

– Nu, pri tiu mi jam fakte scias nenion – ekridis mia patro. – sed li verŝajne estis migranta almozulo. En la subtegmento troviĝas kaduka portsako, ĝi jam kaŝiĝis tie eĉ en mia infanaĝo, kvankam mi ne sciis, kiel ĝi venis tien. Nun mi jam scias, ke ĝi povis esti la almozosako de mia praavo.

Kiŝmedo iom suprenpuŝis la felĉapon sur sia frunto, kaj forte pugnobatis la tablon. Li jam povis batadi ĝin sen damaĝo, ĉar li jam konsumis ĉiun manĝaĵon, ĝis la lasta ribobero.

– Marteno, via praulo estis barono de la lando!

– Nu, ankaŭ tio ne estas hontinda – diris mia patro, kaj metis novan fadenon en la kudrilon. – Kvankam mi konas nur unu baronon, la maljunan ciganon Barono[22], eĉ lin nur pri tio, ke li ofte dekumas[23] niajn ruĝajn, aromajn vinberojn, sed ekde nun mi rilatos al li pli afable, se ni estas parencoj.

Kiŝmedo ruĝiĝis pro la kolero, kiel kuirita kankro.

– Korpo de porko, klabo de plago[24], kiel vi kuraĝas moki min, mizera felisto! Ĉu vi scias, ke mi povus fari el vi riĉulon tian, kian vi ne vidis eĉ en sonĝo? Vi povus mezuri la arĝenton per sitelo, la oron per ĉerpilo. Viaj vestoj estus purpuraj, viaj jakoj veluraj. Eĉ via gardohundo manĝus mielkukojn. Nu, kion vi diras pri tio, majstro Marteno?

Mia patro karese glatigis la novan flikpecon[25] sur la peltmantelo, kaj diris:

– Mi eĉ ne havas hundon, oĉjo Kiŝmedo.

La magiulo klopodis regi sin. Ambaŭmane li kuntiris sian grase malpuran feljakon ĉe la brusto, por ke li ne krevu pro la kolero.

– Komprenu la saĝajn vortojn, amiko Marteno. Mi scias, kie oni povas trovi la trezoron de viaj prauloj, sed mi mem sola ne povas akiri ĝin. Sed mi helpos al vi malkovri la trezoron, se vi donos al mi la duonon. Jen, mia mano estas sen glavo[26].

– Fakte ne – svingadis la kapon mia patro. – Ĝi aspektas ĝuste tiel, kiel la piedoj de viaj grifoj.

La manoj de la magiulo kun la kurbaj fingroj, longaj ungoj fakte aspektis tiel, kiel la piedoj de ia rabobirdo. Pro la moko de mia patro tiuj fingroj kuntiriĝis. La nanoforma hometo svingadis siajn pugnojn.

– Vi ankoraŭ pripentos tion, malsaĝa felisto, iam vi puniĝos pro tio, vi, terpomkonsuma peltoĉifulo! Ĉu mi volis helpi ne ĝuste vin? Ĉu mi bezonas la trezoron de iu ajn? Ja mi havas tian magian kaldronon, se mi boligas frumatenan roson en ĝi per fajro de seka krizantemo, ĉiu enmetita brikopeco fariĝos oro.

Subite turnis sin la diabla homo, kaj grumble ekiris for, sed ĉe la sojlo atingis lin la voko de mia patro:

– Haltu, bonulo! Vian grandan bonintencon mi ne povas lasi sen rekompenco[27]. Mi donacos al vi ion, kion vi povos utiligi.

La sulkoplena vizaĝo de la magia Kiŝmedo tuj ebeniĝis, kiel printempa kampo, ĝis mia patro sur lia ŝultro sternis malplenan sakon, en kiu li pli frue tenis la tindrofungojn[28], bezonatjan por kolorigi felon.

– Nu, ĝi apartenu al vi, oĉjo Kiŝmedo. Mi donacas ĝin al vi, por ke vi povu en ĝi teni la multan oron, kiun vi faris el brikoj.

Mi pensis, ke la primokita magiulo tuj blovos flamojn tra la buŝo kaj nazo. Tremante mi kaŝis min en la sino de patrino, kiu same tremis, kaj mi kovris la okulojn.

Nur post la brua pordoklako mi kuraĝis malfermi la okulojn. La magia hometo jam ekstere paŝadis ĉe la fenestro. Mia patro ridante postrigardis lin.

– Mi pensas, ke la prauloj de tiu blagema Kiŝmedo eble estis ĉarlatanoj. Granda stultulo li estas, sed kiuj kredas lin, tiuj estas eĉ pli grandaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.