La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KIEL MI FARIĜIS ARISTOKRATO

La fenestro kun floroj, kiu apartenis al la ĉambro de Malvinjo, estis ĉe la orienta muro, do la oraj sagoj de la leviĝanta suno baldaŭ dispelis la multkolorajn papiliojn de la sonĝo. La ĉambro de la mueldomo ĉiam restis duonmalhela, pro tio mi neniam pli frue povis imagi, ke iu ajn ĉambro povas tiel brile pleniĝi de lumo. Kvankam povas okazi, ke ekzistas ĉambroj, kiuj enhavas la sunon interne, kaj ĝi radias el ili al la ekstera mondo.

La eta feino vigle paŝadis tien kaj reen. Iun seĝon ŝi tiris apud la kanapon – levi ja ne povis – blankan porcelanan tason ŝi metis sur ĝin, enmetis dikan sukerkubon, poste el kruĉo verŝis ion nigran, el alia kruĉo ion blankan. Mi sciis, ke tiu blanka estas lakto, sed ne sciis, ke tiu nigra estas kafo. Tiel eleganta frandaĵo ne estis konata en la mueldomo. Eĉ en la fabeloj mi ne renkontis ankoraŭ kafumadon. Do ne estas mirinde, ke mi pensis: ĝi povas esti lakto de nigra bovino. Sed kiam la feino miksis ĝin kun la blanka lakto, ĝia odoro estis agrabla. Mi scivole rigardadis, kvankam ne estis konvinkita, ke la miksaĵo apartenas al mi.

– Ĝi kompreneble apartenas al vi – zumridis[82] la feino – Sed antaŭ ol manĝi, vi devas laŭorde lavi vin. Akvon kaj lavujon vi trovos en la kuirejo. Mi rapidos al la bakisto, vi povos vesti vin, ĝis mi revenos.

La sinlavado ja sukcesis sen problemo, tion mi faris laŭorde, la feino tamen malkontente svingadis la kapon, kiam ŝi revenis.

– Ho – ŝi diris – , kial vi koleras pri la kombilo? Reordigu rapide tiun fojnostakon sur via kapo! Sed laŭ aristokrata kutimo vi faru tion, ĉar sen tio al mi plaĉas nenio.

Mi ne tre sciis, kia estas aristokrata kutimo, tamen mi atakis miajn harojn per granda kombilo. Mi havis densajn nigrajn harojn, kiel dratoj, do ju pli multe mi klopodis, des pli hirtaj ili fariĝis.

– Ne estas bone, knabeto mia – ŝi montris al mi speguleton. – Tio ne estas laŭ kutimo aristokrata. La aristokratoj ne havas dornejon sur la kapo.

Ŝi komencis prilabori mian hararon per granda kombilo, per malgranda kombilo, per granda broso, per malgranda broso sed vane. Se miaj haroj iuflanke jam estis en ordo, ĉe la alia flanko ili denove hirtiĝis.

– Vi havas tre obstinan hararon – ŝi diris malgaje – , sed atentu, mi provos fari al vi ion alian.

Ŝi malfermis la skatolon, alportitan hieraŭ vespere. Ĉiaspecaj koloraj rubandoj estis en ĝi, ŝi elektis el ili la plej larĝan – kiu havis belan violkoloron – kaj ŝi faris el ĝi papiliforman maŝon sur mia kolo.

– Jen, aspekto aristokrata – ŝi rigardadis min plezure – ĝi konformas precipe al tiu bela feljako. Ankaŭ mia kato Amiko surhavis tian ĉirkaŭkolon, kiam ĝi estis ankoraŭ katido.

Aŭdinte sian nomon Amiko levis sin ĉe la forno, kaj per unu salto aperis sur la tablo, kie ĝi komencis miaŭi por esprimi, ke ĝi deziras vidi sian matenmanĝon.

Mi ne estus tiam surprizita, se la bonkora feino komencus kaptadi musojn por Amiko, sed la kato degnis[83] akcepti teleron da lakto. Ankaŭ mia taso surtabliĝis kun freŝa kornbulko, kaj la feino lasis min por la plezuroj de manĝado. Ŝi mem sidiĝis en granda fotelo, surmetis la "feran ungon", kaj prenis duonpretan flamoruĝan vesteton por kudri ĝin. Nur tiam ŝi ekparolis denove, kiam kaj mi kaj Amiko konsumis ĉion ĝis la lasta guto.

– Ĉu vi povus alporti por mi akvon el la kuirejo per tiu blua kaliko?

La blua kaliko staris sur la komodo inter diversaj bagatelaj artobjektoj. Mi kuris al la kuirejo, plenigis ĝin el la granda emajlita kruĉo, kaj mi portis ĝin fervore al la feino. La kaliko estis plena ĝis la rando – mi pensis, ke ŝi ĝojos pro tio. En la kvartalo de malriĉuloj oni plenigas tute la glason por la plej amata persono.

Sed anstataŭ laŭdi la feino kritikis min:

– Ho, knabeto Gregorio, laŭ aristokrata etiketo oni faras ne tiel! Vi devus alporti ĝin sur telero!

Mi ruĝiĝis pro la honto ĝis la oreloĵ, kvankam mi ne komprenis la aferon. Strangaj homoj povas esti la aristokratoj, se ili trinkas el telero. Ni, en la mueldomo, labortage trinkis el kruĉo, dimanĉe el glaso. Se mi hejme trinkus el telero, mia patrino nomus min porkido.

Nu, egale, se la aristokratoj kutimas fari tiel, do mi imitu ilin. Mi prenis de sur la breto rozofiguran teleron, kaj la akvon verŝis en ĝin. Jes ja, sed kion fari al la kaliko? Neniam en mia vivo mi renkontis tiel malfacilan demandon. Mi ekĝojis, kiam fine mi tamen eltrovis, kion fari. Mi faris tion, ke mi metis la teleron sur la kalikon, la piedon de la kaliko tenis ambaŭmane, kaj tiel mi aperis antaŭ la feino. Ŝi vidu, ke mi konas la etiketon, se necese.

Longa ridado trafis min. Malvinjo apenaŭ sukcesis fini ĝin kaj ekparoli.

– Gregorio, kara mia, vi estas la plej amuza knabeto en la tuta mondo. Se mi estus feino, mi akceptus vin kiel adepton. Ĉu vi dezirus lerni ĉe mi?

– Jes – mi levadis la ŝultron honteme.

– Nu, knabeto Gregorio, do la kontrakto estas valida, ĉar mi ĵus akceptis vin. Vi fariĝis mia adepto, via salajro estos ses tagoj ĉiusemajne, kaj la dimanĉon vi ricevos por premio. Nun prenu la akvumilon, iru al la ĝardeno, kaj trinkigu la violojn.

Jen, tio estis tasko tute konvena por mi. Mi volis prezenti miajn kapablojn.

Mi iris antaŭ la domon, kaj ĉirkaŭrigardis en la korto. Ne granda ŝtupetaro kuŝis ĉe la muro. Ĝin mi apogis al la tegmento por eltiri fragmiton[84] el ĝi.

– Por kio vi bezonas ĝin? – ridis la feino klakante per la fera ungo sur la fenestrovitro.

– Mi ... faros el ĝi tubon.

– Kion plu?

– Poste mi trinkigos per ĝi la violojn, kiel aristokratoj – venis mia fiera respondo.

– Mi neniam aŭdis, ke la aristokratoj faras ion similan – ŝi grimacis malŝate. Eble ili verŝas la akvon al la floroj, kaj ne al la kruroj.

Mi iomete malĝojis, ĉar mi neniel sukcesis diveni la kutimojn de la aristokratoj. Mishumore mi dividis la akvon por la violoj, sed ekplaĉis al mi, ke la petaloj de tiuj veluraj floroj formas kvazaŭ homajn vizaĝojn. Post longa rigardado oni eĉ vidas ilin moviĝi.

Mi ja longe rigardis ilin, kaj la floretoj fakte moviĝis. Iliaj okuloj petole alrigardis min:

– Atentu, Gregorio, kio okazos baldaŭ!

– Okazis tio, ke terbuletoj puŝiĝis dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ en la grundo iu premus ilin supren.

Jen, ĝi certe estas ia koboldo de trezoroj. Mi deprenis mian ĉapelon, kaj atendis. Fine inter la terbuletoj aperis talpo[85].

Por diri pli ĝuste: ordinara homo pensus, ke ĝi estas talpo, sed mi sciis, ke ĝi fakte estas la terkastela princo mem. Sed li estas sorĉita, kaj ne povas repreni sian homan aspekton, nur se li trovos la du diamantojn, kiujn la muso ŝtelis de li. Li fosadas en la grundo por trovi ilin.

Tiun sekretan informon rakontis al mi Georgo, la kampogardisto. Georgo malkovris al mi ankaŭ tion, ke la terkastela princo konas la kaŝejojn de ĉiuj subteraj trezoroj, sed ilin klarigas nur al tiu, kiu povas lin ridigi.

La talpo verŝajne estis tre serioza persono, ĉar mi ankoraŭ ne aŭdis, ke li informis iun pri trezoroj. Verŝajne neniu sukcesis ridigi lin.

Ankaŭ mia talpo ne ekridis, kvankam mi fervore klopodis por tio. Unue mi grimacis per mia buŝo, kvazaŭ mi volus mordi mian propran orelon. Mia patrino nepre ridis, kiam mi prezentis al ŝi tiun mian arton. La talpo eĉ ne ekridetis.

"Jes ja, li ne havas okulojn por vidi, kion mi faras." – mi pensis, kiam mi tute laciĝis pro la eksperimentoj.

Sed orelojn li havas. Mi laŭte kriis al li:

Kiviuvu vi-vi evestavas[86]?

Tio estas birdlingva varianto de la frazo: "Kiu vi estas?" Ĉu la terkastela princo komprenis birdlingve aŭ ne, mi ne scias, sed li certe ektimis, kaj decidis nepre tuj returni sin. Mi havis bonŝancon por kapti ĝian veluran kolumon[87], kaj metis ĝin en la poŝon de mia feljako. Ĝi povas tie dormeti, antaŭ ol inklinos ridi – mi pensis.

Mi ja ne antaŭvidis, ke ĝi volas elveni ĝuste dum tagmanĝo. Mi luktis kun granda noko farĉita per marmelado, kiam la terkastela princo komencis gratadi en mia poŝo. Pro la embaraso mi trafis mian orelon per la forko.

– Tio ne estas laŭ aristokrata etiketo – alrigardis min la feino kritikeme.

– Jes ja ... – mi moviĝadis konfuzita – ĝuste tion mi ne scias ...

– Kion vi ne scias?

– Mi ne scias ..., kion faras la aristokratoj en tia situacio?

– En kia situacio?

– Kiam talpo gratadas en la poŝo.

La feino mallaŭte ve-kriis, kaj notis, ke ŝi ankoraŭ ne aŭdis pri aristokrato, kiu havas talpon en la poŝo de sia feljako. Ŝi ordonis al mi porti la besteton al la ĝardeno, kaj kovri ĝin per renversita sitelo, ĉar pri la kaptito ni okupiĝos iam poste.

Mi tuj obeis, kaj ĉe la angulo de la ĝardeno mi faris por la talpo neston el herboj tian, ke li ne havis pli komfortan eĉ dum sia princa periodo. Vespere mi nepre ridigos lin, mi klarigos al li, kial la hundo ne surhavas botojn.

Portempe mi havis alian taskon, ĉar mi devis gvidi la feinon al la mueldomo. Mia kompatinda patrino, kiu ĝis tiam ne sciis, ke mia librokomerca kariero finiĝis, kisis ŝiajn manojn, ke ŝi tiel protektis min. Des pli, kiam evidentiĝis, ke Malvinjo deziras subteni, ke mi vizitadu lernejon. Patrino mia estis konvinkita, ke la maljunulineto tamen estas ia feino. Revenante ni preterpasis la kabanon de la maljuna cigano Barono. Du ciganidoj volis kuri al ni por peti krejceron, sed la patro ordonis al ili halti.

– Tuj surmetu botojn antaŭ ol saluti tiun elegantan sinjorinon! – Li deĵetis siajn proprajn piedvestojn, unu el la botoj surmetis la unua ciganido, la alian la dua, kaj ili man' en mano saltadis por almozpeti de ni.

"Nu, tion mi rakontos al la terkastela princo" – mi pensis.

Kiam ni alvenis hejmen, mi levis la sitelon, kaj jen, tie troviĝis jam nur truo en la grundo. La reganto de subteraj trezoroj forlasis nin sen adiaŭ.

La feino, ŝajne surprizita, nur ridetis pri mia malĝojo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.