La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

HUNDETO

Pli frue en la mueldomo mi estis soleca knabo, kaj mi restis tia ankaŭ en la lernejo. Mia rilato al la aliaj infanoj ne povis varmiĝi. Mi amikiĝis nur kun la juna Cetkin, ĉar ankaŭ li estis tiel revema, tro serioza knabeto, kiel mi mem.

Sed kiam lia sidloko najbare liberiĝiŝ, mi denove restis tute sen amiko. Nek mi provis amikiĝi kun la knaboj, nek ili kun mi. Se iu samklasano alparolis min, mi ekdeziris kaŝiĝi en la poŝo de mia propra feljako.

Mi memoras, kiam miaj gepatroj ankoraŭ bredis bestojn en la korto de la mueldomo, inter la kokidoj ĉiam troviĝis soleca, kiu ne partoprenis grupon. Ankaŭ mia rilato al la knaboj estis simila. Se ili kuradis, luktadis sur la herboj de la lerneja korto, mi restis en la klasĉambro, kaj permane-perpiede rampadis sub la benkoj. Mi pensis, ke mi estas urso, do mi provadis terurajn murmurojn, kaj decidis pri tio, se la granda Cintulo tuj enpaŝos, mi salte atakos kaj disŝiros lin.

Tiu granda Cintulo estis la plej granda kaj plej impertinenta knabo en la klaso. Mi kaj enviis kaj timis lin. Tial mi enviis lin, ĉar se li enbuŝigis siajn du fingrojn, li povis fajfi orelŝire, kiel la lokomotivo. Ankaŭ mi provadis fari tion kaŝe, fine la tutan pugnon mi enbuŝigis, la rezulto tamen estis nur tio, ke mi preskaŭ sufokiĝis.

Aliflanke mi timis lin tial, ĉar li estis terure forta. Ofte li fanfaronis, ke li povas manstari per ununura mano[93]. Mi kredis tiun lian kapablon, kvankam li neniam prezentis ĝin. Do mi decidis, ke eĉ en formo de urso mi atakos lin nur dorse, por ke li ne sciu, kiu disŝiris lin.

La granda Cintulo ja ĉiufoje enpaŝis kun vizaĝo antaŭe, do la disŝirado okazis neniam. La danĝera sovaĝurso buliĝis, kiel erinaco[94], kaj ŝajnigis, ke li serĉas sub la benkoj ion perditan.

La granda Cintulo ja estis ruza knabo, kaj ne malofte li enpaŝis nur por min timigi. Foje li diris al sinjoro instruisto antaŭ ĉiuj klasanoj:

– Sinjoro instruisto, tiu knabo, havanta feljakon, senĉese rampadas sub la benkoj, kiel hundeto.

Sinjoro instruisto ekbatis lian kapon per la montrobastono, sed tio jam ne savis min. La nomo "hundeto" fariĝis neforigebla. Eĉ tiu nomo estus eltenebla, sed la knaboj ne nomis min simple "hundeto". Ili alparolis min, kiel la kampogardisto, Georgo sian hundon:

– Hop, hundeto, hop!

Kiam post la eklezia konfirmacio sinjoro instruisto la unuan fojon vokis min por demandi pri la leciono, la granda Cintulo ekridaĉis en la angulo, kaj mallaŭte voĉis kovrante la buŝon per manplato:

– Hop, hop!

Pro tio mi ekhontis tiel, ke mi povis eldiri eĉ ne unu vorton. Mi povis ekparoli nek tiam, nek poste iam ajn. Vane mi parkerigis la lecionon, ne povis respondi inteligente. Mi malfermadis la buŝon, kiel fiŝo kaptita sur hoko. Miajn orelojn pikadis senĉese la voĉoj: "hop, hop". Eĉ tiam mi aŭdis la mokadon, kiam fakte ĉiu silentis.

Mi lernadis tiom, ke mia vizaĝo paliĝis pro la elĉerpiĝo. Kvankam mia kara feino ne rimarkis tion, nek mia patrino, kiun mi vizitis ĉiudimanĉe en la mueldomo, sed Georgo, la kampogardisto svingadis sian kapon, kiam mi enrigardis lian kampan kabaneton.

– Ne tre gajan koloron vi havas, knabeto. Vi aspektas kiel arbofolio aŭtune. Kio vi volas fariĝi lerninte tiel multe da sciencoj?

– Mi volas fariĝi urba juĝisto – mi respondis sen hezito. Tiutempe ja mi ofte vidis la urban juĝiston veturi en brila kaleŝo antaŭ la lernejo.

– Ankaŭ lia profesio estas honorinda – diris la maljunulo, kaj per sia longa bastono pikadis la molan grundon ĉe la radikoj de maizplantoj. – Sed vi jam ellernas tiom multe – kiel mi povas supozi laŭ via koloro – ke vi povus fariĝi eĉ kampogardisto.

Mi ĉiam sciis, ke por lia profesio oni bezonas multe da saĝo, sed mia maljuna amiko estis eĉ pli talenta, ol mi pensis.

Ja sinjoro instruisto post tri tagoj demandis min en la lernejo:

– Nu, Gregorio, kiam vi renkontiĝos denove kun oĉjo kampogardisto? Kiel li nomiĝas? Georgo, ĉu ne?

– Jes – mi respondis sen ekmiri. Mi konsideris ordinara afero, ke sinjoro instruisto konas la kampogardiston.

– Do, se vi parolos kun li, bonvolu ne forgesi, ke mi respekte salutas lin. Honorinda kaj saĝa homo li estas.

Mi fariĝis pli fiera, ol mi fariĝus pro laŭdo pri mi mem, tamen mi ne povis diri la mesaĝon al oĉjo Georgo, ĉar li ne lasis al mi tempon por ekparoli, kiam la sekvan dimanĉon mi vizitis lin. Jam el malproksimo li kriis al mi:

– Fulmotondro al la kampo! – li kuntiris siajn brosoformajn brovojn – malbonajn informojn mi aŭdis pri vi, studento Gregorio. Vi ne povos fariĝi kampogardisto, eĉ ne nur urba juĝisto. Antaŭnelonge mi interparolis kun via instruisto. Mi kaj mia hundo Portulo vizitis lin. Ni donacis al li freŝmolajn maizspikojn. Mi demandis, kio fariĝos el la knabo, Gregorio, ĉu aglo aŭ leono. Li ne tre laŭdis vin, ĉar li respondis, ke nek aglo, nek leono, sed muso. Ĉiufoje vi mutiĝas, se oni alparolas vin.

Oĉjo Georgo profunde suspiris, kaj forviŝis la ŝviton de la frunto. Verŝajne en sia tuta vivo li ankoraŭ ne parolis tiel longe. Tamen li baldaŭ daŭrigis:

– Klarigu al mi, filo mia: kial vi lasas hejme vian saĝon, kiam vi ekiras al la lernejo?

– Mi kunportas mian saĝon, oĉjo Georgo, sed mi ne kuraĝas prezenti ĝin – mi eklarmis, kaj rakontis al mia talenta amiko, kiel timema mi estas en la lernejo.

La kampogardisto svingadis sian grizharan kapon.

– Domaĝe, knabo, ke pli frue vi ne plendis al mi! Mi konas rimedon eĉ kontraŭ tio. Tuj mi retrovos ĝin, vi ekvidos!

Kaj li malaperis en sia kabano. Kun batanta koro mi atendis, kion alportos la saĝulo kontraŭ timemo.

Baldaŭ li denove proksimiĝis, sed mi ne vidis klare, ĉu li tenas sub la brako poton aŭ kaldroneton. Kiam li montris ĝin antaŭ mia nazo, mi rekonis, ke la mistera objekto iam verŝajne estis ĉapelo de ŝafisto, sed aktuale ĝi estus taŭga nur por birdotimigilo. Ĝi estis polvokovrita tiel, ke ĝi kvazaŭ fumis, kiam li skuetis ĝin kun nostalgio.

– Kio estas via opinio pri ĝi, sinjoreto studento?

– Konsiderinde malbela aĵo ĝi estas.

– Sed antaŭ kvardek jaroj ĝi ja estis bela, amiketo! Ĝi aspektis, kiel veluro, ĝis la graso kovris ĝin. Ĝi havis brile nigran koloron, ĝis la suno paligis ĝin. Ĝi havis silkan rubandon, ĝis la musoj maĉadis ĝin. Tute nova ĉapelo ĝi estis, kiam mi fariĝis juna ŝafisto.

– Eĉ por cent taleroj mi ne surmetus ĝin – mi diris suspekteme.

Vi certe surmetos ĝin eĉ senpage, studento mia. Ĉar tiu ĉapelo havas magian povon tian, ke centoble pli forta kaj kuraĝa fariĝas tiu, kiu surhavas ĝin.

Mia buŝo restis malfermita por momento.

– Do, ĝi funkcias tiel, kiel la haroj de Ŝimŝono[95].

– Ek, filo mia, ne gapu, sed surmetu la ĉapelon. Ankaŭ mi fariĝis respektata homo tial, ĉar mi surportadis ĝin en mia junaĝo.

Li samtempe surkapigis al mi la fabelan ĉapelon. Reĝo ne surmetus la kronon pli fiere al la kapo de la reĝido.

– Vi aspektas kun ĝi, kiel kortega kavaliro. Bedaŭrinde en mia kabano ne estas spegulo, vi ne rekonus en ĝi vin mem.

Anstataŭ spegulo por mi sufiĉis la publiko de la stratoj. Eĉ la konataj hundoj bojis al mi. Ĉiu homo ridetis ekvidinte min, iu eĉ diris al sia kunulo:

– Rigardu tiun knabeton!

Mi komencis kredi, ke tiu malnova ĉapelo fakte bone sidas al mi[96], sed ĉe la barilpordo mi tamen demetis ĝin kaj surmetis la ordinaran ĉapelon, ĉar mi ne volis, ke Malvinjo informiĝu, kian ruzaĵon mi preparas kun la saĝa kampogardisto.

La malnova ĉapelo tranoktis en la ĝardeno, kaj dense malsekiĝis pro la matenaj rosogutoj. Ĝi fariĝis tiel peza, ke mia kapo tuj malaperis en ĝi, nur mia nazo elstaris. Mi devis levadi ĝian randon, por ke sub ĝi mi iomete vidu la mondon.

Longa tempo restis ankoraŭ ĝis la oka horo, la knaboj svarmis antaŭ la lernejo surstrate. Kompreneble ankaŭ tiam la granda Cintulo parolis plej laŭte, sed kiam li ekvidis min, li turnis sin al mi, kaj ekkriis:

– Jen, kamaradoj, rigardu, kiel bela hundeto venas kun ĉapelo!

"Nu – mi longigis mian kolon inter la ĉapelo kaj feljako – tuj mi kontrolos la povon de la malnova kapvesto!"

Senvorte mi demetis miajn librojn, kuratakis la grandan Cintulon, kaptis lian talion, kaj faligis lin tiel, ke li ekĝemis. Mi eĉ pugnobatadis la sentaŭgulon. Kiam fine mi lasis lin, mi diris:

– Se tiom eble ne sufiĉas, vi povas reklamacii iam ajn.

La granda Cintulo levis sin, li diris nenion, nur palpadis sian korpon. Poste subite li sidiĝis sur la benko, prenis siajn librojn, kvazaŭ li estus la plej diligenta knabo en la mondo.

Li sentis, ke lia brila populareco finiĝis, kaj tion li sentis ĝuste. Jam estis mi, kiun la knaboj ĉirkaŭis, kiel triumfan militestron. Kiu povis tuŝi miajn vestojn, tiu fariĝis feliĉa.

– Jen, kiel bela feljaketo! Kiel plaĉa ĉapelo!

Kiam sinjoro instruisto alvenis, kaj mi estis la unua, kiun li vokis por raporti pri la leciono, mi alrigardis la ĉapelon sur la vesthoko, kaj mi respondis flue, kiel oratoro, apenaŭ mi estis haltigebla. Sinjoro instruisto alrigardis min surprizita, kvazaŭ mi estus ia nova klasano.

Mi eĉ ne atendis ĝis dimanĉo, sed tuj post la lernohoroj mi kuris al la kampo gardata de Georgo. Jam proksimiĝante mi svingadis la malnovan ĉapelon.

– Nu, filo mia, kio nova en la mondo? – li okulsignis al mi bonhumore. – Ĉu okazis miraklo helpe de la ĉapelo?

– Jes ja, okazis – mi rakontis fiere – , mi jam ne estas hundeto!

Mia maljuna amiko ridis elkore, kaj kaptis la miraklan ĉapelon de sur mia kapo:

– Do, ĝi jam estas ne bezonata, ne surportadu ĝin por ludi komedion. Ĉu vi pensas, naivulo, ke tiu kaduka ĉapelo vere havas magian povon? Tamen eĉ sen la ĉapelo neniam lasu venki vin, filo mia, sed brave defendu vin en ajna situacio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.