La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ARĜENTA UNGO

Arĝenta ungo... Dum mi skribas tiujn vortojn, mi ekridetas, kaj subite sentas, kvazaŭ la mano de mia feino timeme tuŝus mian hararon, kiu jam havas "aristokratan" aspekton, ĉar ĝi estas griza kaj mola ĉe la tempioj. Mi eĉ aŭdas ŝian voĉon, kiel ŝi diras peteme kun kvieta tono:

– Gregorio kara! Eĉ en via plenaĝo ne estu malbona knabo – espereble vi ne priridos min, la naivan maljunulinon, ĉu?

– Ho, feino, mia amata, ĉu vi ne scias, ke mi dezirus havi oran inkon sur mia plumo, kiam mi skribas vian nomon? Ĉu vi ne konjektas, ke via edukito, kiu jam atingis sian sunsubiron marŝante laŭ la vojo de sia vivo, eĉ nuntempe ne ekdormas sen fantazie klini la kapon al via sino, kiel infano, dum la pensoj baldaŭ solviĝos en sonĝo, kaj li demandas vin:

– Feino kara, ĉu mi bone kondutis hodiaŭ?

"Feino mia". Mi nomos la maljunan kudristinon ĝis mia tomba forpaso nur tiel, kiel ŝin nomis mi kaj mia patrino en mia infanaĝo. Samgrade mi amis ilin ambaŭ, sed mia patrino eble eĉ pli amis ŝin, ol min. La patrinaj okuloj pleniĝis per larmoj, kiam ŝi menciis mian feinon, kaj ŝi ofte ripetis:

– Malvinjo estas anĝelo de Dio, kies animo ĉiunokte flugas al la ĉielo, kiel kolombo, kaj ŝi bekas orajn grajnojn el la mano de Dio la bona.

Mia patrino diris tion kun fido tiel firma, kiel oni parolas pri afero, vidita propraokule. Nepre estas fakto, ke ŝia animo ofte renkontis tiun de Malvinjo ĉe la manĝotablo de Dio.

Tamen – kvankam mi rapide alkutimiĝis loĝi en mia nova hejmo – ion mi ne povis ekŝati eĉ en la kvara jaro de mia restado, malgraŭ tio, ke mi estis jam inteligenta junulo, kaj mi sciis, ke feinoj ne flugadas ĉie, kiel paseroj, eĉ tion mi konjektis, ke trezoroj ne troviĝas vojrande kiel ŝtonetoj.

Sed la fera ungo de Malvinjo, do la fingroĉapo, plu timigis min iomete. Kiam ĝi turnis al mi sian nigran faŭkon, kvazaŭ ĝi estus dirinta:

– Glut', glut', infano, mi formanĝos vin, mi estas la centjara fingroĉapo!

Povas esti, ke ĝi kelkfoje fakte havis malbonan intencon, ĉar okazadis, ke ĝi rulsekvis min, kiam mi forlasis la laborangulon[99].

– Kaptu ĝin, infano mia – admonis min Malvinjo – via dorso pli facile kliniĝas ankoraŭ, ol la mia.

Mi etendis la manon al ĝi, kiel por paperpeceto, sed mi pene levis ĝin, kiel plumbopecon.

– Ĝi estas klabo[100], ne fingroĉapo – mi frape metis ĝin sur la tablon. Ĝi klakis laŭte, kiel bilardkuglo.

– Do, imagu, kiel peza ĝi estas por mia maljuna fingro – suspiris Malvinjo, kaj ŝi etendis al mi sian manon, maldikan, kiel birdopiedo. – Kelkfoje mi apenaŭ povas levi la kudrilon pro tiu fingroĉapo.

– Zrr – ruliĝis denove la fingroĉapo kun laŭta bruo, kaj ĝi saltis al la planko, kvazaŭ ĝi volus kaŝiĝi pro la honto.

– Vi puniĝos, aĉaĵo – puŝis ĝin la feino per la pinto de sia pantoflo – jam ne longe vi turmentos min!

Ŝian mienon inundis rideto, kiel aŭtuna sunbrilo la oran kampon. Argila urseto gapis sur la komodo, sub la spegulo; ŝi bonhumore skuis ĝin.

– Ĉu vi aŭdas. Gregorio, kiel tintas la moneroj en ĝi? Kiam la urseto satiĝos tiel, ke ĝi ne povos engluti pli da moneroj, tiam via onjo aĉetos por si arĝentan fingroĉapon. Brilan, belegan. Jes ja! Iam mi kudros mian mortkovrilon helpe de arĝenta fingroĉapo. Mi uzos arĝentan fingroĉapon kaj silkan fadenon. Ne riproĉu min la anĝeloj, ke Malvinjo povis kudri ion belan por iu ajn, nur por si mem ŝi ne povis tion fari.

Kiam la feino tiel parolis, la ĉambro malheliĝis, kvazaŭ la sunradioj forlasus ĝin. La kanario kaŝis sian kapon sub la flugilo, la kukolhorloĝo forgesis kukui, kaj la kato Amiko mishumore malaperis post la forno. Nur la argila urseto ridis gaje, kiam la krakanta planko movetis la komodon pro ĉiu paŝo:

– Longan tempon mi bezonas ankoraŭ por satiĝi per arĝentaj moneroj, mia mastrino!

– Jes, longa tempo pasos ĝis tiam – suspiris Malvinjo, kaj ŝi serĉis la feran ungon sur la planko, metis ĝin sur la fingron, kvazaŭ plumban balaston, kaj ŝi tajlis, kudris, ornamis senfine amason da pupvestoj.

Jen, a maljunulino, same kiel la fingroĉapo, fariĝis pli kaj pli maljuna, la kanario jam preskaŭ forgesis kanti, la horloĝo kukui, la kato miaŭi, kaj foje eĉ en la argila urseto ĉesis tinti la moneroj.

– Mi estas muta, ĉar mi estas plena – anoncis la rideto de la urseto, kaj la feino bone komprenis tion.

– La lastan fojon mi utiligos vin, aĉaĵo – ŝi surmetis la feran fingroĉapon, kaj batis per ĝi la kapon de la urseto, kiel per milita klabo.

– Tint' – eksonis la urseto lastfoje, kaj ĝi elŝutis la arĝentajn monerojn inter la rompopecoj. Ili ja trivis unu la alian, kelkaj pecoj eĉ verdiĝis pro la patino, Malvinjo tamen tenere kolektis ilin en sian antaŭtukon.

– Ju pli da patino vi surhavas, des pli brilan arĝentan fingroĉapon mi povos aĉeti per vi, karaj moneroj.

Ŝi ja povis aĉeti ege brilan! La plej brilan, kiu troviĝis en la juvelvendejo de la juvelisto. Ĝi lumis, kiel la plenluno, kaj ĝi estis malpeza, kiel plumfloko. Ŝi tuj kunportis ĝin por viziti la aristokratajn familiojn, ili ja admiru ŝian valoraĵon.

Tiuvespere apenaŭ sufiĉis mia pacienco por atendi, ĝis Malvinjo revenos hejmen. Mi prenis el la murŝranketo la restaĵon de la tagmanĝo, dividis ĝin inter mi kaj la kato, poste ni ambaŭ ekkuŝis por dormi. Duondormante mi aŭdis, kiam la feino frapforigis la neĝon de sur la ŝuoj. Ŝi mallaŭte enpaŝis la ĉambron, sed ne bruligis la petrolan lampon, por ke ŝi ne veku min. Cetere la ĉambro estis iom hela eĉ sen lampolumo, ĉar la neĝo sur la najbaraj tegmentoj arĝente rebrilis. Mi vidis, ke la feino demetas sian kaptukon, sidiĝas ĉe la fenestro, sternas blankan tolon sur la genuoj, enpikas la kudrilon, poste ŝia mano restas ŝvebanta supre, en la aero: ŝi ne povas satiĝi de la plezuro vidante la valoran, belegan fingroĉapon. Ŝi rigardas ĝin, rigardadas, fine ŝi komencas kanteti malnovan melodion, kiun eble super ŝia lulilo kantis lipoj delonge forpasintaj, kaj kiun eble jam neniu konis krom ŝi en la tuta mondo.

Resonas arbaroj
kaj montara land',
vadas cervoj ekscititaj
kun zumanta kant'

Jen, la simpla kanteto fariĝis pli kaj pli laŭta, kaj la ĉambreto samtempe pli kaj pli vastiĝis, do kiam mi fine endormiĝis, mi jam kuŝis kvazaŭ en susuranta arbaro, kiun sur la ĉielo prilumis arĝenta fingroĉapo anstataŭ lunbrilo.

Sed la vera festotago por la fingroĉapo komenciĝis nur la sekvan matenon. La belan valoraĵon devis admiri mi, la kanario, kato Amiko, la akvovendistino[101], kaj la leterportisto. Ni ĉiuj aparte devis aŭskulti la laŭdojn, ke tiu fingroĉapo kudras per si mem, ke ĝi levas la manon, kiel birdon la flugiloj, ke tiu fingroĉapo estas tia, kian ankoraŭ neniu havis en la mondo, kaj sen ĝi Malvinjo jam tute ne kapablus fari eĉ kudreron.

Tio okazadis ĝis tagmezo, kiam vizitis nin Georgo, la kampogardisto, ĉar li alportis de mia patrino pecon da fromaĝo. Dum li serĉadis ĝin en sia portsaketo, la feino senĉese svingadis la manon antaŭ liaj okuloj kun la arĝenta fingroĉapo.

– Rimarku min, maljuna kampogardisto! – brilis, radiis la valoraĵo.

Sed Georgo kutime ne rimarkis tiel profanajn ornamaĵojn. Cetere li ne havis paroleman humoron, nur prenis siajn aĵojn, kaj adiaŭis je la nomo de Dio. Ĉe la sojlo li fajfsignalis, sed tuj poste li svingis la kapon.

– Mi petas pardonon, tio estas mia kutimo. Ĝenerale tiel mi vokas mian hundon, sed nun jam vane.

Jes ja! La maljuna besto ne alruliĝis je la fajfsignalo.

– Jen – mi demandis surprizita – kie estas Portulo?

– Ĝi portas jam nenion – mansvingis oĉjo Georgo. Eĉ male, ĝi mem estas forportita.

– Kiu forportis ĝin?

– La prenfantomo.

Nu, mi pensis, finfine mi ekscios, kio estas prenfantomo. Do mi demandis al la maljunulo, kaj li respondis malbonhumore:

– Kiam mi atingis la urbon kun mia hundo, nian vojon baris junulaĉo kun buŝo ĝisorela. Liaj vangoj estis plenaj de truetoj, kvazaŭ li iam estus trafinta pikdratan barilon ĉe la vizaĝo. Halt – li diris – al kiu apartenas tiu besto? Ĝi ne estas besto, sed hundo – mi diris al li. Ĉu kamelo, ĉu dromedaro, egale – li respondis. Ne estas egale – mi replikis – ĉar dromedaro estas kamelo, sed hundo estas pli valora, ol kelkaj sentaŭgaj homoj. Nu – li diris – se hundo estas tiel valora, ĉu ĝi pagis jam sian imposton? Kial ĝi pagus, se ĝi ne devas pagi imposton? Sed ĝi devas, ĉar en la urbo tio estas la regulo. Kaj li prenis la hundon sen cetera klarigo, ĵetis ĝin en verdan ĉaron, kaj forveturante rekriadis, ke ĝis morgaŭ mi povos reaĉeti ĝin el la mallibero.

La maljunulo ne povis reteni siajn larmojn, ili ekfluetis el liaj okuloj. Iu brila guto – nekutima gasto sur lia malglata vizaĝo – ruliĝis dekstren kaj maldekstren serĉante sian vojon inter la zigzagaj sulkoj.

Ankaŭ la okuloj de mia feino diligente palpebrumis sub la rondaj kadroj de la okulvitroj. La kampogardisto sidiĝis sur la sojlo, tie li viŝadis siajn larmojn.

– Mia kunulo, mia kunulo, al kiu alia mi parolu plu en ĉi tiu dezerta mondo?

Poste li pene levis sin, eble eĉ ekhontis iomete, ĉar spiteme levis la ĉapelon, svingis sian bastonon, kaj minacis per ĝi iun:

Urbaĉo, urbaĉo, vi povas atendi vane, ke mi denove vizitu vin!

Nia rigardo iomete sekvis la maljunulon, poste la feino ekparolis:

– Gregorio kara, kion vi pensas, kiom kostas tia umo..., tia bojanta, longhara bulo? Oni nomas tian monstron ŝafhundo, ĉu ne?

Mia feino eĉ pro la inklino al la kato Amiko rilatis malafable al la hundoj. Ŝi diris, ke tiuj bestoj ne havas aristokratan karakteron. Ŝi malŝatis precipe longharajn ŝafhundojn.

Des pli amis Portulon mi mem. Multfoje ni peladis kune la musoformajn zizelojn sur la kampoj, kaj mi restis fidela al mia malnova amiko, kiom ajn Dio levis mian sorton. Mi respondis kun sincera entuziasmo, ke Portulo kostas precize cent forintojn[102]. Nur tial mi ne diris mil forintojn, ĉar mi ne sciis, ke tiel granda sumo ekzistas en la mondo.

Sed mia feino eĉ sen tio ekgapis pro tia kosto.

– Ĉu ceeent foriiintoj? – ŝi kunfrapis la manplatojn: – Mi pensas, Gregorio kara, ke ni devus demandi treege saĝan homon.

Tiu treege saĝa homo estis la botisto Cetkin, kiu respondis, kvankam li mem por ĉiu hundo de la mondo donus eĉ ne moneron, ĉar lia filo, Gabrielo, tre timis la hundojn, tamen li opiniis, ke tri forintoj sufiĉus por reaĉeti Portulon.

Mi revenis hejmen kun la fidebla informo, rakontis ĝin al mia feino; ŝi respondis nenion, nur faligis la kudraĵon sur la genuojn, kaj ŝi observadis la arĝentan fingroĉapon.

– Mi pensas – Gregorio kara – ŝi subite ekparolis – ke la juvelvendisto trompis min pri tiu fingroĉapo. Ĝi premas mian fingron, ĝi estas peza, certe ĝi ne konsistas el vera arĝento.

– Tio ne povas esti, feino mia – mi svingadis la kapon inteligente. – Ja vi donis por ĝi verajn arĝentajn monerojn.

Post iom da tempo ŝi denove kontrolis la fingroĉapon:

– Jen vidu, ĝi jam ne brilas tiel bele, kiel hieraŭ. Ĝia rando komencas flaviĝi. Sed mi ne permesas fari el mi naivulinon. Oho, fingroĉapo, ek, reveni al la juvelvendisto! Mi elpikos al li la okulojn, se li ne redonos mian monon.

Ŝi tuj surmetis kaptukon, kaj ekiris. Ĉe la pordo ŝi returniĝis:

– Sed vi, Gregorio kara, informu la bonulon, ke li vizitu nin ĉirkaŭ vespero. Eble ĝis tiam retroviĝos ankaŭ tiu umo... , tiu longhara bulo.

Oni povas imagi, kiel mi rapidis, sed mia feino estis eĉ pli rapida. Kiam kun Georgo mi revenis hejmen, Portulo jam ricevis rubandon ĉirkaŭ la kolo, sur ĝi medalon, kiu informis la mondon, ke ekde nun Portulo laŭleĝe rajtas mordi la impostiston.

– Hu-vaŭ-baŭ-vaŭ-haŭ-pum! – Jen tiel salutis la hundo ekvidinte sian mastron. Tio ne estis informriĉa parolo, tamen ĝi certe plezurigis la maljunan kampogardiston, ĉar li kortuŝita frapetis la kapon de la besto. Sed li diris nur tion:

– Fulmotondro; kato ornamu la pintojn de viaj oreloj.

Ĉu la kato Amiko faris tion pro obeemo, aŭ je propra intenco, mi ne scias, sed estas fakto, ke ĝi tuj provis ornami la orelpintojn de la hundo de sur la forno. Tion Portulo volis rekompenci elmontrante siajn dentojn, kaj ĝi jam preskaŭ pruvis siajn militkapablojn, sed la kampogardisto avertis ĝin frapante iomete per sia bastono. Je tiu admono la longhara bulo obeeme elruliĝis tra la pordo. Oĉjo Georgo alĝustigis sian drapmantelon, kaj adiaŭis al mia feino tiel:

– Do, ankaŭ ĉi-foje mi dankas vin!

Mi iomete hontis pro mia maljuna amiko, ĉar mi pensis, ke li kondutis ne laŭ aristokrata etiketo, kaj mi supozis, ke mia feino grimacos per siaj lipoj.

Sed Malvinjo afable kapsalutis, poste sidiĝis ĉe la laborangulo, reserĉis la forĵetitan malnovan fingroĉapon en sia granda korbo, surmetis ĝin, komencis labori, kaj post kelkaj kudreroj ekkriis kun brila mieno:

– Dio mia, Gregorio kara, mi sentas, ke ĉi tiu malnova fingroĉapo estas malpeza, kiel plumfloko, estas plezuro labori per ĝi. Sciu, mia fingro alkutimiĝis, kaj ripozas en ĝi, kiel bebo en la lulilo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.