La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA DIAMANTA VITROPECO

Kiam ni postlasis la vintron, miaj sciencaj konoj jam atingis gradon tiel altan, ke mi flue legis la kalendaron. Mi ja legis ĝin tiom multe, ke fine mi ekdeziris ion novan. Se io aĉetita estis volvita en malnovan ĵurnalon, mi tuj atakis ĝin por legi. Se mi ekvidis tra la fenestro, ke la vento pelas presitan paperpecon surstrate, mi postkuris, kaj ne haltis, ĝis mi sukcesis kapti ĝin.

Mia patrino tre ĝojis, kaj ŝi jam estis certa, ke mi fariĝos episkopo. Sed al mia patro ne tre plaĉis mia avido.

– Ne estas konsilinde legi ĉiajn vantaĵojn, filo mia. Aŭtune, se Dio helpos, mi sendos vin al la urba lernejo, tie oni instruos, kiaj legaĵoj konvenas al vi. Ĝis tiam ni orientiĝos en la subtegmento, tie, en iu angulo troviĝas diversaj belaj sciencaj libroj, tiuj estas pli utilaj, ol flugfolioj.

Senhezite mi ekkuris al la subtegmento, kaj revenis kun tiel peza stoko, ke mi ĝemis pro la penado. Sed mia patro tuj pelis min reiri.

– Nur unu post la alia, filo mia! Oni ne miksu la supon kun la kukoj, sed ĉiun pladon manĝu aparte, ĉar ekdoloros la stomako.

Malgaje mi reportadis la librojn krom la plej dika. Ĝi estis la historio de hungaroj. Dum ĝi ne estis finlegita, mi senĉese batalis per mia glavo, skulptita el bastono, kaj en la kuirejo sur la breto mi mortbatis ĉiujn florornamitajn telerojn de mia patrino, kiel malamikojn.

Poste sekvis la ceteraj saĝaj libroj, sed ili estis eĉ tro saĝaj por mi pri matematiko, geometrio kaj similaj. Patrino rakontis, ke migranta studento postlasis ilin foje, kiam li tranoktis en la mueldomo. Mi ja komprenis el ili eĉ ne unu vorton, tamen mi laŭtlegis ilin meze de la korto. La kolomboj flugis el la kolombejo al la barilo, kaj mallaŭte rukulante priridis min. Nia aĝa virkoko alvenis per dignoplenaj paŝoj, haltis antaŭ mi, kaj ferminte unu okulon fiksrigardis min per la alia.

– Kio okazis al vi knabeto? – ĝi pikbatis mian kruron, post kiam ĝi vane atendis, ke mi ĉesu legadi.

Mi montris al ĝi la libron, ĝi albekis kelkajn literojn, poste returnis sin kaj forkuris tiel, ke ĝia ruĝa kresto[42] flirtadis super la nigra plumaro. Fine sur la rubaĵmonteto ĝi distrumpetis al la mondo, kiel malsaĝa vivulo estas infano, kiu lernas kokeriki el libro.

Tiel mi luktadis kun la saĝaj libroj ĝis tiam, kiam mia patrino iun matenon reveninte el la vendoplaco per gesto alvokis min.

– Vidu, kion mi alportis al vi, infano mia – ŝi prenis buntan, multkoloran libron el sub la antaŭtuko. – Sed al patro nuntempe ne montru ĝin, karulo, ĉar ĝi estas ne tre instrua libro, sciu, en ĝi estas nur belaj, fantaziaj historioj.

Mi urĝe kaŝis la libron sub mia ĉemizo, kaj kuraĝis malfermi ĝin nur sub la arbustoj.

– "Mil unu noktoj" – mi legis la orkolorajn literojn ne nur buŝe, sed ankaŭ fingre, kaj neniam poste mi pli ĝojis pro libro, ol tiam. Mi tuj ekdeziris fanfaroni pri ĝi, sed mi ne sciis, al kiu mi fanfaronu.

Venis en mian kapon la maljuna virkoko, mi eĉ serĉis ĝin, sed ĝi estis trovebla nenie. Mi kuris al mia patrino, por raporti pri la manko, sed ŝi subite ŝtopis mian buŝon per mano.

– Silentu, filo mia! Mi vendis la kokon, por ĝia prezo mi aĉetis al vi tiun belan libron. Eĉ ne unu vorton pri tio. Ankaŭ al mi vi legos el ĝi ion belan.

Poste kun la libro mi kaŝiĝis en la subtegmento, ĉar mi plej ŝatis legadi tie, ĉe mia kutima loko, sub la arbusto, dum miajn krurojn mi lasis pendi en la aero. Super mia kapo estis la lazura kampo de la ĉielo kun rondaj nubopecoj, sub mi kuŝis la silenta ĝardeno de mortintoj[43], pli malproksime domoj baniĝis en sunlumo, videblis bukedo da arbaroj ĉirkaŭligita de la rubandoforma, arĝenta rivero, kaj malantaŭ mi kaŝiĝis la griza duonlumo de la subtegmento kun tremantaj ombroj kaj misteraj bruetoj.

Foje mi ĝuste legis la historion pri Aladdin, pri la filo de ŝuisto en Bagdado kaj pri la magia lampo. Li estis eĉ desegnita, kiel li plenigas portsakon per trezoroj. Pro tio mi ekhavis la ideon, ke estus bone serĉi ankaŭ nian portsakon, eble la prauloj lasis en ĝi manplenon da perloj.

Mi fakte trovis la portsakon pendantan sur iu trabo. Mi portis ĝin al la lumo, kaj ĉerpis el ĝi permane.

Jen, ĝi estis plena per malnova, aĉa brano[44], kiu – Dio scias, kiam – restis en ĝi. Sed estis verŝajne, ke la portsako ne estis farita por tia enhavo. Ĝi konsistis el ruĝa ledo, orlita[45] per verda ledfadeno, ornamita per pompaj brodaĵoj, kvankam ili defalis, kiam mi tuŝis ilin.

Hirundobirdoj pepadis ĉirkaŭ mi, dum mi penadis en la truo, do mi elŝutis la branon, ili havu bonŝancon serĉadi insektojn en ĝi.

Nu, falas la brano, sed samtempe tintas, klakas io sur la muro. Mi kaptas kaj levas ĝin – ĝi brilas tiel, kvazaŭ blindigas la okulojn.

– Jen, diamanto! – mi kriis, kaj viŝis mian valoraĵon per la maniko de mia ĉemizo.

Pli proksime ĝi ne brilis tiel, sed kiam mi levis ĝin al la suno, ĝi elŝutis radiojn belege. Mi pensas, ke alia homo ne konsiderus ĝin valoraĵo. Nuntempe ankaŭ mi dirus, ke ĝi estas dika peco de ia rompita glaso. Sed tiam, tuj post ĵeti al ĝi rigardon, mi sciis, ke ĝi estas diamanto. Eĉ pri tio mi estis certa, ke la prauloj lasis ĝin en la portsako. Verŝajne tiajn pecojn havas amase la maljuna Kiŝmedo.

Mi kuregis entuziasme el la subtegmento antaŭ la mueldomon, kaj kaŝiĝinte ĉe pikdornaj arbustoj mi levis la diamantpecon al mia okulo.

– Ja mi mi vidas Mirlandon tra ĝi – mi balbutis gape.

La diversaj floroj, leontodoj[46], ŝajnis multkoloraj arboj. La sabla grundo brilis, kiel pulvoro el perloj. La svarmantaj formikoj estis bluaj, kaj la muŝoj ekfulmis, kiel flugantaj rubenopecoj.

Mi pensas, ke neniu infano en la mondo estis pli feliĉa, ol mi estis tiutempe. Mi povis viziti Mirlandon tiom ofte, kiom mi nur deziris, kaj mi ne devis timi, ke oni rabos mian valoraĵon. Ĉiu konsideris ĝin vitrorompaĵo.

Foje mia patro eĉ avertis min, kiam li rimarkis mian diamanton en la poŝo de mia solena jako:

– Kian vitran rubon, Gregorio, vi kunportadas senĉese? Mi antaŭvidas, ke vi ne kontentiĝos, ĝis vi vundos vin per ĝi.

Mi nur rigardis la plankon, kaj en mia koro priridis tiun parolon. Neniel mi konfesus, kiel valora trezoro estas tiu vitrorompaĵo, kiun mi donus al neniu en la mondo.

Tamen fine mi ja donis ĝin, kvankam ne al iu ajn, sed en sunbrila, siringodora, bela, maja dimanĉo al Dio mem.

Tiel okazis la afero, ke post tagmanĝo mi eniris la urbon por ĉirkaŭrigardi iomete, kaj mi alvenis la preĝejon je posttagmeza preĝohoro. Mi tre ŝatis rigardadi la marmorajn sanktulojn, kiuj tenis en la mano marmorajn glavojn, kurbajn marmorajn bastonojn, kaj ĉiuj turnis la rigardon al la altaro. Certe ili atendis la ordonon el tiu direkto, ke fine estu permesita la moviĝo, fine ili povu etendi siajn membrojn.

Ankaŭ mi rigardis tien, kien la statuoj, al la malnova pentraĵo, fumbrunigita de kandeloj, ĉe la altaro. Dio sidis sur ĝi super la nuboj en longa, blua mantelo, sur lia kapo estis ora krono, kaj anĝeloj ŝvebadis ĉirkaŭ li, ornamitaj per rozaj florkronoj, dum li rigardis malsupren longe kaj malgaje. Kvankam en nia preĝejo ĉio estis gaja. Florplenaj siringobranĉoj enŝovis sin tra la fenestroj, abeloj zumadis en la odorfumo[47]. Ridetis la sunbrilo sur la grizaj haroj de maljunulinetoj kaj en la kristalaj speguloj de infanokuloj; nur Dio kara rigardis malsupren tre malgaje.

Mi ne sciis, kia malĝojo trafis karan Dion en tiel bela, dimanĉa posttagmezo, sed mi tre ekkompatis lin, kaj mi decidis donaci al li mian diamanton.

"Pro la multaj mirindaĵoj, kiujn oni povas vidi tra ĝi, tuj pliboniĝos via humoro, mia kara Dio" – mi rigardis al la bildo kun helpemo, dum mi ŝteliris al la altaro.

Malgranda arĝenta telero estis ĉe la angulo de la altaro, bonaj homoj metis en ĝin monerojn por la gloro de Dio, por helpi malriĉulojn.

Ankaŭ mi metis en ĝin mian diamanton al la palaj krejceroj kaj brilaj arĝentaj moneroj.

Sed onklo Gasparo, la ĉiam malafabla, maljuna sonorigisto, kiu dormetis malantaŭ la altaro sur malalta pajloseĝo, vekiĝis pro la tintado, kaj grumble riproĉis min:

– Kion vi volas, knabo, per tiu vitrorompaĵo? Ĉu vi ne scias, ke la domo de Dio ne estas loko por ludi?

Li ĵetis mian valoraĵon post min, kaj tio pli doloris al mi, ol se li tirus mian orelon. Plorsingulte mi kaŝiĝis sidante malantaŭ alta benko, ke eĉ mia kapo ne estis videbla, kaj tiom longe mi malĝojis, ke fine nur mi mem restis en la preĝejo.

Ĉion jam kovris la vespero, mutiĝis la zumado de abeloj, nur la mallaŭta ronkado de onklo Gasparo aŭdiĝis post la altaro. La bildo pri kara Dio ĉe la vibranta kandellumo ŝajnis eĉ pli malgaja, ol tage.

– Tamen vi ekhavos ĝin! – mi montris al li la diamanton, kaj piedpinte mi ŝteliris al la altaro. Singarde, malrapide mi demetis la trezoron, la maljuna Gasparo ne vekiĝis, kaj mi kontenta rapidis el la preĝejo.

Sed kiam mi atingis la pordegon, mi ektimis. Du grandaj ranoj ĝuste tie vespermanĝis ĉiaspecajn insektojn, kaj mi ne kuraĝis eliri.

– "Mi atendos, ĝis ili foriros" – mi pensis, kaj sidiĝis en la lasta benkovico.

Tie mi dormetis kelkan tempon, sed subite mi ekaŭdis susuron de flugiloj el la direkto de la altaro. Mi alrigardis: jen la anĝeloj forlasis la pentraĵon, unu el ili ĝuste transdonis al Dio la arĝentan teleron.

– Vidu, Sinjoro, tamen la homoj estas bonkoraj – muzikis lia voĉo, dum li elŝutis la enhavon de la telero.

La anĝelo poste remetis la teleron al la altaro, kaj kara Dio prenadis la monerojn, kaj unu post la alia reĵetis ilin. Mi miris, ĉar mi ne aŭdis tintadon, kiam ili faladis.

– "Verŝajne tial, ke la grumblema onklo Gasparo ne vekiĝu, kaj ne riproĉu la anĝelojn" – mi pensis.

Kaj Dio ĵetadis, ĵetadis la monerojn, kaj li daŭre rigardis malgaje, nur tiam li ekridetis, kiam mia diamanto venis al lia mano.

– Mi ja sciis tion! – mi kunfrapis la manplatojn, sed nur singarde, kiel lilioj kunfrapas siajn kapojn en venteto.

– Ĝin mi konservos – diris la Sinjoro ridetante, kaj li kaŝis mian donacon sub sia blua mantelo.

Kaj pro tiu rideto la nokto subite ekhavis la kolorojn de ĉielarko, tute similajn, kiaj vidiĝis tra mia diamanto. Kaj ridetis la tuta preĝejo, ridetis ankaŭ la marmoraj sanktuloj, kaj ĉiu el ili balancis sian rigidan kapon, kaj mi vidis, ke eĉ Gasparo, la sonorigisto, ridetas dum sia dormo. Kaj ridetis ankaŭ la anĝeloj, kiam ili ekparolis:

– Ja ĝi estas nur senutila vitropeco, Sinjoro!

– Sed ĝin donacis koro, diamanta! – resonis la vortoj de Dio, kaj pro la vitropeco la tuta preĝejo subite fariĝis tiel lumplena, ke mi devis fermi la okulojn.

Kiam mi malfermis ilin, la frumateno jam ŝutis ruĝan koloron tra la fenestro, la najtingaloj kaj aliaj birdoj kantis matenan litanion, kaj onklo Gasparo tiradis la manikon de mia jako.

– Hm, knabeto de vitropeco, vi ja tranoktis en la preĝejo – li diris kun mola voĉo, tiel, kiel tiu malafabla maljunulo neniam pli frue parolis al infano.

Elfrotinte la dormemon el miaj okuloj mi timzorge alrigardis la altaron. Mi ja tuj trankviliĝis, ĉar la moneroj estis sur la telero, sed mia diamanto fakte malaperis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.