La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORĈASA FELJAKETO

Aŭtoro: Ferenc Móra

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KIE LOĜAS HUNGARA FEINO?

Ne ekzistas vorto sufiĉe impresoveka, kiu povus esprimi, kiel fiere mi paŝadis hejmen tra la flankstratoj.

Kiam mi venis el la stratoj al la rosoplenaj kampoj, ĉe la vojkruciĝo staris la maljuna kampogardisto kun granda, ĉifita ĉapelo sur la kapo, kaj kun hokbastono sur la ŝultro, kiel stranga birdotimigilo. Li malfermadis la buŝon surprizita:

– Ĉiu bonulo laŭdu Dion, ĉu vi mem estas Gregorio, la filo de la felisto, aŭ nur via animo?

– Ja estas mi mem, oĉjo Georgo, kial vi ŝercadas?

Je tio li ĝoje levis la ĉapelon:

– Nu, tiukaze la zorgo estas ne mia, kaj problemo nenia! Mi jam ne kuraĝis esperi, ke vi retroviĝos. Al viaj gepatroj mi ja ne menciis tion, sed al Portulo mi diris, ke tiun infanon ŝtelis la prenfantomo.

Portulo estis la ŝafhundo de oĉjo Georgo, sed kio estas prenfantomo, en mia tuta vivo mi ne povis diveni. Kvankam en mia infanaĝo de tago al tago mi ofte aŭdis pri ĝi. Se mia patro ne trovis la feltranĉilon, se malaperis la kato, se la plena pirarbo ĝis mateno restis sen ununura piro, aŭ kiam subite degelis la neĝo, ilin ŝtelis senescepte la prenfantomo. Eĉ, kiam foje estis suneklipso, oĉjo Georgo ankaŭ ĝin klarigis tiel, ke la sunon ŝtelis la prenfantomo.

Do li estis tre kontenta pri tio, ke mi mem ne estis ŝtelita de ĝi, sed cetere li opiniis, ke mi eble eĉ ne iru hejmen, ĉar kvankam mi ankoraŭ ne estis ŝmirita per bastonbalzamo[48], ĉi-foje tio nepre okazos, ja mi tre timigis miajn gepatrojn, kiam mi malaperis. Mia kompatinda patrino preskaŭ mortis pro la timo, sed ankaŭ mian patron forte premis la maltrankvilo.

Fakte, ĝis nun tute ne venis en mian kapon, kion pensas hejme miaj gepatroj. Nur tiam mi ekploretis, kiam super la arbofrondoj aperis la malnova mueldomo. Por mi ŝajnis, ke ĝia ĉapo[49] dum la nokto moviĝis iom flanken. Ĝia unusola fenestro minace ardis en la frumatena sunbrilo, ĝia malfermita pordo atendis min, kiel granda, nigra buŝo.

– Venu, knabo, sentaŭga vagabondo, mi englutos vin!

La hundo Portulo kuris antaŭen, oĉjo Georgo sekvis ĝin, kaj mi paŝadis malantaŭ ili. Mia maljuna amiko komencis terure ceremonian salutparolon, sed mia patrino ne atendis ĝis la fino, ŝi tuj kaptis kaj brakumis min.

– Kara mia kolombeto, kiel vi perdiĝis?

Inter la brakoj de mia patrino mi tuj trankviliĝis, kvankam ploris, sed mi jam ne devis timi bastonbalzamon.

Mia patro fakte eĉ ne riproĉis min, li nur notis, se mi denove forvagados, mi estos ligita al la piedo de la tablo.

– Kaj kie vi vagadis, sentaŭgulo? – li metis la manon sur mian kapon. – En kiu birdonesto vi tranoktis?

Mi ne povis tuj respondi, ĉar mia patrino plenŝtopis mian buŝon per marmelada kuko tiel, ke eĉ sola voĉo ne trovis eliron.

– Estu pacienca – ŝi protestis – , espereble vi ne volas, ke la kompatinda infano malsatmortu antaŭ viaj okuloj.

Sed ankoraŭ neniam estis bakita tiel granda kuko, kiu fine ne konsumiĝus. Poste mi tamen devis rakonti la historion pri la diamanta vitropeco.

Mi ja rakontis ĝin detale, dum mia patrino kunmetis la manojn, kaj ŝi aŭskultis mian rakontadon kvazaŭ preĝon. Kiam mi finis, ŝi aldonis timeme nur tiom:

– Infano mia, vi havis belan sonĝon.

Ŝi rigardis per unu okulo min, per la alia patron. Dum la tuta vivo ŝi estis proksime al la ĉielo, ne al la tero, do ŝi sentis en la koro, ke mia historio ne tute estis sonĝo. Sed la bonulino ne kuraĝis esprimi tion sen koni la opinion de mia patro.

Kaj mia patro opiniis, ke multaj aferoj aperas en sonĝo, sed plej ofte tiuj, kiujn oni renkontas en sia maldorma vivo.

– Ekzemple mi en sonĝo kelkfoje fabrikas tiom grandan peltmantelon, ke ĝi sufiĉas por ĉiu frostotremanta malriĉulo. Aŭtune jam eĉ vi ne sonĝos pri diamantaj vitropecoj, sed pri kajero kaj inkujo.

En la sino de patrino mi tute kuraĝiĝis, kiel hundo ĉe la interna flanko de la barilo. Mi eldiris la sopiron de mia koro, ke mi ja ne fariĝos lernanto.

– Kio, do, vi fariĝos, filo kara?

– Mi fariĝos trezorĉasisto, kiel la filo de la ŝuisto en Bagdado.

– Nu, ankaŭ lia profesio estas bela – kapjesis mia patro. – Sed kie vi volas serĉi trezorojn?

– En la kaverno de Kiŝmedo.

– Bone. Kaj kiel vi volas komenci la aferon?

Pri tio eĉ mi mem ne estis tute certa. Do, iom konfuzita mi diris, ke tiel, kiel la filo de la ŝuisto en Bagdado.

– Neniam mi aŭdis ion pri tiu ŝuisto aŭ pri lia filo. En kiu strato ili loĝas, filo mia?

Kion fari, mi ja devis rakonti la tutan historion pri Aladino kaj la magia lampo. Mia patro bonhumore aŭskultis ĝin, kaj kiam mi finis, li esprimis sian opinion:

– Jen, grandioze! Pri tio mi povas diri nenion alian, nur tion, ke vi bone elektas, se vi volas fariĝi trezorĉasisto. Ĝi estas bona profesio, se oni bone pristudas ĝin. Nur tion mi ne scias, kie vi prenos magian lampon.

Mi konfesis, ke tiu unusola afero ankaŭ por mi estas malklara. En nia domo estis meĉlampo, mi frotadis ĝin tiel, ke mia fingro vundiĝis, sed elsaltis el ĝi nenia demono, eĉ ne almenaŭ tiom granda, kiel eta fingro.

– Jes ja! – ekridis mia patro bonhumore rigardante la kolumon de ia peltmantelo en sia mano. – La afero havas alian ŝlosilon. Al kiu nacio apartenis Aladino?

– Li estis turko, patro mia.

– Jen, vidu! Tiukaze ankaŭ la demono estis turko, tial li loĝis en lampo. Hungara infano povas havi feinon, kiu loĝas en feljako.

Mi ekgapis pro la mirego, ke ĝis nun mi ne divenis tiel evidentan aferon.

– Ja ne loĝas feino en ĉiu feljako, nur en magia feljako. Eĉ ĝi helpas nur al tiu, kiu povas ĝin trakti laŭ ĝusta maniero. La afero bezonas multajn konojn, sed mi povas ilin instrui al vi, se vi volas.

Mi ekkriis pro la ĝojo, kvazaŭ mi estus la nigra virkoko.

– Atentu, filo! – avertis min patro levinte sian montrofingron. – Pri tio rajtas scii neniu en la mondo. Eĉ al patrino vi ne menciu. Tuj, se iu ekscios, ke via feljako estas magia, ĝi samtempe perdos sian magian povon. Ĉu komprenite?

– Mi komprenas, patro mia.

– Tio estas la unua sciindaĵo. La alia, ke dum vi estas la mastro de la feljako, vi devas ĉiam diri la veron. Mi emfaze avertas pri tio, ĉar eĉ se nur unufoje vi mensogos, la feino de la feljako tuj tirlongigos viajn orelojn tiel, ke vi povos vin ventumi per ili. Ĉu vi kuraĝas akcepti la feljakon laŭ tiuj kondiĉoj?

– Mi kuraĝas, patro mia.

– Do, se vi kuraĝas, mi fabrikos ĝin. Mi vetas, ke vi havos pli da trezoroj, ol Kiŝmedo, kiam ĝi fariĝos foruzita.

– Ĉu tiam, kiam ĝi fariĝos foruzita? – mi demandis kun falanta entuziasmo.

– Jes ja – alrigardis min patro serioze. – Ĉu vi pensas, ke la feino estas malsaĝa, kaj forlasos belan, komfortan feljakon? Rememoru, ke ankaŭ la lampo de Aladino estis foruzita. Vi devas surporti la feljakon, ĝis la felo ĉifoniĝos, tiam elvenos la feino kaj demandos: kio estas via ordono, kara mastro mia?

– Nu – mi pensis sen eldiri – , mi surhavu la magian feljakon, mi prizorgos, ke ĝi ne longe restu sendifekta.

Sed mia patro legis miajn pensojn el miaj okuloj almenaŭ tiel bone, kiel mi la kalendaron, ĉar li daŭrigis:

Ja vi devas gardi la feljakon, kiel ovon ornamitan[50], por ke vi ne vundu la feinon. Ĉar vi neniam povas scii, kie ŝi kaŝiĝas en ĝi, kaj se vi difektus la feljakon per ia elstara najlo, vi povus vundi ŝin. Vi mem klarigu do: kion vi povus profiti, se via feino estus blinda aŭ surda?

Mi devis rekoni, ke tio fakte ridindigus min. Mi promesis, ke mi zorge konservos la feljakon. Mi jam havis nur tiun deziron, ke la magia feljako estu preta kiel eble plej frue.

– Kiam vi komencos vizitadi lernejon, ĝi jam estos preta – kapjesis mia patro.

Pro tio mi denove fariĝis malkontenta. – Ĉu mi tamen fariĝu lernanto anstataŭ trezorĉasisto?

– Ja estas egale, filo mia, kio vi fariĝos, se la feljako apartenos al vi – klarigis patro. – Pli-malpli frue ĝi gvidos vin al trezoroj, kaj daŭre helpos vin en ĉiaspecaj malfacilaĵoj. Kaj mi pensas, ke ĝi pli rapide ĉifoniĝos, se vi vizitados en ĝi lernejon, ol se ĝi pendus hejme sur la vesthoko.

Mi fakte ne trovis argumenton kontraŭ tio. Mi manpremis kun mia patro, ke estu tiel, do mi fariĝos lernanto rekompence[51] por la feljako. Aliflanke ankaŭ li manpreme konfirmis, ke morgaŭ li jam komencos fabriki la feljakon.

Kiam realiĝis la kontrakto, aperis ankaŭ mia patrino, kiu havis aferon ĉe la arbarorando ie, kun la paŝtistoj. Ŝi tintigis al mi sonorileton, pendantan sur ruĝa rubando.

– Venu, ŝafido mia, mi pendigos ĝin sur via kolo. Mi aŭdu senĉese, ke vi kuradas ĉirkaŭ la domo. Ho, neniel mi povus transvivi, se vi denove perdiĝus!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.