La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA TREZORĈASA FELJAKETOAŭtoro: Ferenc Móra |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kion ajn diris mia patro, jam la sekvan nokton mi sonĝis pri la trezoro de prauloj. Nokta koboldo sidiĝis sur mia kuseno, kaj flustradis al mi ĉion allogan.
– Tiun trezoron devas trovi vi mem, Gregorio! Ho, fabela vespero, bela espero: la vivo tuj fariĝus komforta en la eksmuelejo. Por la duono de la trezoro ni aĉetus sukerbonbonojn, kaj ilin ni frandus tuttage. Por la alia duono ni farigus ŝtupetaron ĉe la ĉarpentisto Bojoko, ni apogus ĝin al la Laktovojo[30], sur ĝi ni ascendus kaj descendus la ĉielon. Jen Maria venos al ni, jen ni vizitos ŝin. Tiam mi surhavos solenan vestaĵon, kaj mi havos novan ĉapelon, tian, ke sur ĝia rubando estos brodita vaporlokomotivo. Kiam mi salutos la anĝelojn per tiu ĉapelo, ili ĉiuj demandos Marian: Kies proksimulo, kies parenco estas tiu ĉarma knabeto kun tiu bela ĉapelo? Je tio Maria respondos: Li ja estas mia frateto, barono Gregorio, la filo de la muelkastela felisto.
Muelkastelo... tiu vorto tre ekplaĉis al mi. Kvankam en la ĉirkaŭaĵo oni nomis nian domon nur mueldomo, ĉar en la vivo de mia avo ĝi estis ventmuelejo – sed, se oni detale esplorrigardis ĝin, laŭ ĝia ronda, dika muro, laŭ ĝiaj mallarĝaj fenestroj, laŭ ĝia pinta tegmento ĝi tamen estis kasteloforma konstruaĵo. Tio, ke ĝi estis iom kaduka, ne estis problemo. La ventoĉifita tegmento kaj la difektoj de la muro eĉ bone impresis. Ĉe la rando de tiu truo, kie iam turniĝadis la akso de la helico[31], el ia birdoportita semo elkreskis arbusto, kiu aspektis, kiel bukedo sur ĉapelo. Ne malmultaj kastelruinoj troviĝis en nia ĉirkaŭaĵo, kompare al ili mi senhezite povis konsideri nian domon kastelo. Ili ne estis multe pli kadukaj, ol la muelkastelo.
La muelkastelo kompreneble estis eĉ pli valora, ĉar en ĝi loĝis ĝuste mia familio, dum en la ceteraj kastelruinoj nestis nur strigaj birdidoj, cetere en la subtegmento de nia domo la estro estis mi mem. Mi preferis sidadi en la supra truo ĉe la arbusto, kaj svingadi miajn pendajn, nudajn piedojn. En la fendaĵoj de la muro kaŝiĝis lacertoj[32] kun orkoloraj okuloj, kaj ili kuradis sur miaj gamboj same kuraĝe, kiel sur la varma, bruneta muro.
Neniam pli frue, kiam mi ankoraŭ ne aŭdis pri la trezoro de niaj prauloj, mi pensis pri tio, ke oni povas surmeti botojn eĉ somere. La bagatela monteto, sur kiu staris nia mueldomo, estis pli proksime al la tombejo, ol al la urbeto, do en la ĉirkaŭaĵo ĝuadis la vivon nur miaspecaj, nudpiedaj fraŭletoj.
Sed ekde la momento, kiam Kiŝmedo nomis min barono, mi ekkonsciis, kiom belajn spronajn botojn havas la filo de la urba juĝisto. Kial do mi ne povus havi tiajn? Lia patro estas juĝisto, sed la mia estas barono!
Poste venis en mian kapon ankaŭ tio, ke mia salajro eĉ sufiĉus por aĉeti botojn, ĉar – kvankam mi estis tre juna knabeto – mi jam praktikis plurajn profesiojn. La korbon de la panbakistino mi portis al la vendoplaco: jen unu groŝo. Mi rikoltis herbojn por la porkido de ĉapelisto Keŝe: alia groŝo. Difektan ĉaroradon mi rulis al la radisto: tria groŝo. Ĉe la meblisto mi balais la segaĵon:[33] kvara groŝo.
– Eĉ tri senfundaj sakoj ne sufiĉus por teni tiom da moneroj, kiom tiu infano perlaboras – laŭdis min ofte mia patrino.
– Tiel ja decas – laŭdis min patro. – Por tiuj moneroj la sekvan jaron ni aĉetos alfabetan lernolibron tian, ke ĝiaj literoj per si mem eniros lian kapon.
Pro tia laŭdo foje mi malkovris la sopiron de mia koro.
– Prefere spronajn botojn aĉetu al mi, patro mia.
– Ĉu eble frostas viaj kruroj? – alrigardis min patro kvazaŭ mirante.
Mi ekhontis, ĉar estis tiom varma somero, ke landvoje ŝvitis eĉ la ŝtoneroj.
– Ankaŭ la filo de la urba juĝisto surportas botojn – mi argumentis ruĝiĝinte. Tion mi jam ne kuraĝis aldoni, ke barono des pli juste pretendas ilin.
– Ho, filo mia, li povas fari tion, ĉar li naskiĝis kiel riĉulo. Ankaŭ la kokido deziras flugi alte, kiel la aglo, sed ĝi ne havas taŭgajn flugilojn.
Mia patro iris por plenumi siajn taskojn, sed mi ne plu ŝatis fari la miajn. Mi hontis pro miaj nudaj piedoj, sed mi neniel povis kaŝi ilin, kvankam mi komprenis, ke eĉ la koko mokas min sur la barilo:
– Nudpiedul', nudpiedul'!
Kiam mi helpis segi al la ĉarpentisto – ĉar ankaŭ tio apartenis al miaj profesioj – mi aŭdis, ke la segilo zumas:
– Spro-naj bo-toj, spro-naj bo-toj.
Tuj mi ellasis la segilon el mia mano. Sufiĉas por mi havi malĝojon, eĉ se ĝi ne mokas min. Vane la ĉarpentisto postkriis min:
– Haltu, knabeto, ĉu vi ne bezonas salajron?
Kun larmaj okuloj mi iris al la vendoplaco por direkti hejmen la puŝĉareton de la panbakistino. Jen, apenaŭ mi komencis puŝi ĝin, ĝia rado komencis knari:
– I-ru a-ki-ri, I-ru a-ki-ri!
Panon, korbon, puŝĉareton mi lasis meze de la vojo. Mi kuris hejmen, kaŝiĝis en angulo, eĉ tie mi turnis min al la muro por vidi, aŭdi nenion en tiu mokema mondo. Sed subite mi ekaŭdis, ke la murhorloĝo tiktakas super mia kapo:
– Bot-kla-ka-do, bot-kla-ka-do!
Pro tio mi jam korŝire ekploris, eĉ vespere en la lito mi ade eklarmis. Sed por tion kompensi matene min vekis sonora brueto de spronoj.
– Jen la botoj, filo mia!
Apud mia lito staris patro. En la mano li tenis spronajn botojn, sed kiaj botoj ili estis! La filo de la juĝisto havis nur ĉifonŝuojn kompare al ili. Ĝiaj bekoj estis pintaj, ĝiaj kalkanumoj estis altaj, kaj ĝiaj spronoj... Do ĝiaj spronoj rebrilis en la sunlumo, ke vibris miaj okuloj.
– Ĉu ili estas oraj, patro mia?
– Arĝente faritaj, ore ornamitaj – ŝercis mia patro, sed poste li serioziĝis: – Jen la botoj filo, do via deziro plenumiĝis. Sed ankaŭ mi havas deziron: Ekde nun tuttage vi surhavu la botojn, kiel la filo de la juĝisto.
Ankaŭ mi mem volis nenion alian, ol tuttage surhavi la botojn. Kiam mi surmetis ilin, mi sentis, ke mi jam estas vera barono. Sonoris la spronoj, brilis la botoj tiel, ke la sunradioj glitfalis sur ili. La koko jam tute ne mokis min, prefere ĝi mem ekhontis, kaj siajn krurojn kaŝis inter ruboj ĝis la genuoj.
– Vidu, oĉjo Johano – mi fanfaronis ĉe la ĉarpentisto, kaj mi prenis la segilon por eklabori, sed la maljunulo grumble kriis al mi:
– For de ĉi tie, sinjoreto! Mi dungis jam alian taglaboriston.
Nenia problemo – mi pensis, kaj paŝadis fiere al la vendoplaco. Tie mi eĉ ne bezonis fanfaroni, ĉar la panbakistino jam de malproksime rimarkis la botojn:
– Ho, kiom altranga sinjoreto vi estas, donu al mi groŝeton! Ja mi ne donos al vi, ĉar oni ja ne kutimas puŝi ĉareton en spronaj botoj.
Tio jam multe subpremis mian humoron. Ĉe la meblisto mi fariĝis eĉ pli malgaja. Dum mi balais segaĵon, miajn botojn kovris la polvo tiel, ke eĉ la vidaĵo estis plorinda.
Sed la plej malagrabla afero okazis al mi tiam, kiam el la puto mi volis porti akvon al la mastro de la ĉiovendejo. Iu mia sprono kroĉiĝis al la putmuro, kaj mia tuta korpo falis laŭlonge tiel, ke eĉ la rememoro doloras min ĉe la nuko. La argila vazo rompiĝis al tiom da pecoj, ke eĉ unu el ili ne retroviĝis. Neniam plu mi kuraĝis iri al la ĉirkaŭaĵo de la ĉiovendejo.
– Bot-kla-ka-do, bot-kla-ka-do! – tiktakis hejme la murhorloĝo, sed mi jam ne estis feliĉa pro la botoj. Vespere mi ĝojis, kiam mi povis demeti ilin, kaj matene mi estis malgaja, kiam mi devis enŝovi la krurojn.
Perlabori monon mi ja ne povis en spronaj botoj, do mi iris al la herbejo por ludi pilk-militon[34]. Nu, kompreneble ne troviĝis tiom mallerta knabo, kiu ne povus min trafi per la pilko, ĉar en spronaj botoj oni ne povas rapide kuri. Mi malĝoje iris al la rivereto por kolekti neforgesuflorojn[35], sed mi devis reveni, ĉar la kota grundo damaĝus miajn valorajn botojn. Bunta papilio incitis min petole sur siringarbusto, sed en spronaj botoj oni ne povas kapti papilion.
Sango fluis el mia nazo, kiam mi alvenis hejmen, sed ĝi eĉ pli abunde fluis, kiam patro salutis min tiel:
– Nu, filo mia, kion babilas tiuj belegaj botoj? Venu por montri ilin al la sturnobirdoj sur la maizkampo! Vi spertos, kiom bona amuziĝo estas fosi en spronaj botoj.
La maizkampo estis ne nur ĵetdistancon for de nia domo. Miajn krurojn kvazaŭ brulvundis la botoj, kaj ĝis la alveno mi eksentis kapturniĝon. Ho, se nur mi povus ankoraŭfoje iradi nudpiede, neniam plu mi volus esti barono!
– Mi ne povas la rigardon forturni de tiuj belaj botoj – ridetis kaŝe mia patro, kaj enmanigis la fosilon. – Ni vidu, kiel ili ŝatas la laboron.
Mia hakfosilo[36] estis ludilo – la forĝisto estis bona amiko de mia patro, li donacis ĝin al mi – do pli frue la laboro estis ludo. Sed tiutage mi sentis, ke ĝi estas peza, kiel martelo de gigantoj. Neniel ĝi konvenis en miaj manoj.
Premis min la botoj, mi sentis kapturniĝon, kaj mi eĉ ne scias, kiel tio okazis, sed per la hakfosilo subite mi dishakis unu el la botoj tiel, ke la koro de la botisto krevus vidante ĝin.
– Ho! – mi ekkriis, sed mi ne estas certa, ĉu pro la ektimo aŭ pro la ĝojo.
Mia patro alrigardis min, kaj eĉ sen kolero diris nur tiom:
– Vidu, tiel finas la kokido, se ĝi volas ludi aglon. Ne sopiru spronajn botojn, nudpiede vi povas kreski same alta, kiel la filo de la juĝisto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.