La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 46

Kiam Edith rekonsciiĝis, la indiana knabino ĵus frotadis ŝian manon.

– Via mano estis malvarma, sinjorino, sed ĝi jam varmiĝis.

– Dankon, Hijowa. – Li iris al la fenestro ŝanceliĝante. Silento regis malsupre. La suno leviĝis.

– La rabistoj foriris, sinjorino.

– Kien?

– Ili ne diris tion.

Ŝi sidis timiĝinte. Ŝi estas sola kun la indiana knabino sur la monto-supro?… kio okazis? Ĉu la Lordo forsendis ilin…?

Ŝi aŭdis strangajn, konfuzajn voĉojn. Ŝi ekstaris por rigardi malsupren, sed la pordo malfermiĝis subite en tiu momento, kaj…

Bill Teksaso staris ĉe la sojlo… En ĉifona vestaĵo, pendanta sur li disfibriĝinte, kun vizaĝo kovrita de koto, sango, vundoj, sed liaj okuloj brilis, kaj li ridis larĝa-buŝe, ke liaj ĉiuj dentoj estis videblaj.

– Bill!..

Kiel subite malaperis ĉio en tiu momento, kiam la viro ĉirkaŭ-brakumis ŝin.

– Nun venu kun mi… – diris la knabo – iu mia kuzino loĝas en urbon Kansas, tie ni lavos nin kaj manĝos ion…

Subite ŝi liberigis sin el lia brakumo kaj rigardis timiĝinte al la viro.

– Kie… “Li” estas…?

– “Li” ne estis via edzo. Bob la Putoro estas lia filo, kaj li edziĝis al la filino de la banditestro antaŭ dek-sep jaroj.

– Kaj?

– Kaj… li jam… neniam plu… edziĝos… – li balbutaĉis.

Flagrado de lumo de torĉoj kaj voĉo-tumulto proksimiĝis…

– Oni venas! La tuta urbo ekiris, kiam ili eksciis la veron pri la Lordo… Ili estas bravaj homoj…

La palpebroj de la knabino fermiĝis kaj ekŝanceliĝis, sed bone konata mano ekprenis ŝian pojnon, kaj pro tio, kiel jam tiom-foje, ŝi denove sentis sin forta… Precipe nun, kiam ŝi sciis, ke tiu mano neniam plu forlasos ŝin…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.