La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 39

– Nu? – li ekparolis kun tiu neeltenebla, malvarma, raŭka voĉo. – Ĉu eble ne estas agrabla la renkontiĝo? Ĝi estas bona pli frue, ol malpli frue.

Bill devigas sin rigardi en la mortajn okulojn. Sed li ne povas konstati, kien rigardas tiuj okuloj. Du emajlaj butonoj. Rigora kaj kruela, senanima, saĝa rigardo.

– Ni ne pova pafadi ĉi tie – li konstatis kun iom da bedaŭro. – Ankaŭ mi fuĝis tra la domo-tegmentoj, kaj ankaŭ al mi okulfrapis tiu ĉi korto, kiel la sola, taŭga kaŝejo… Bonvolu veni ĉi tien, malantaŭ la felojn, ĉar oni povas ekvidi vin tra la fenestro…

Li proksimiĝis du paŝojn al li kun tolpotaj, malvarmaj pezaj kruroj.

Sed liajn okulojn… Liajn okuloj li rigardis devigante sin kun granda fortostreĉo… Preskaŭ doloris lin, ke li devas timi tiujn okulojn…

– Kie vi lasis mian edzinon…?

Aŭdinte la vorton “mia edzino”, okazis mirinda afero. Kvazaŭ grandega pugno estus vango-frapita lin; Varmega, akre dolora sango-ondo leviĝis al la okuloj de Bill. Kiel tie, sur la fenestro-breto, kiam li ekpafis, revenis la vivo en liajn brakojn kaj krurojn, li rigardis eĉ plu fikse la du, brilajn, glacio-kolorajn okulojn, sed kvazaŭ la sorĉo rompiĝus: nun li povintus mortpafi aŭ kapti lian kolon trankvile…

– Kial vi ne respondas… Kie estas mia edzino…?!

– Edith ne estas via edzino – li diris trankvile. – Vi scias tion bone. Ŝi povas edziniĝi al bandito pro devigo, sed ŝi ne estos via edzino…

La Lordo iom konsterniĝis pro la trankvilo de la knabo. Poste li ekridetis. Tiu rideto estis simila al larvo, memorigante pri la mieno de antikvaj bronzo-figuroj.

– Delonge mi scias, ke mi devas mortigi vin en batalo. Mi sciis, ke mi ne venkos vin, tiel, kiel la aliajn, kiuj eĉ ne provis defendi sin… Ĝi estos pli bone tiel! Stulta afero, ke la homoj staras antaŭ mia pistolo tiel, kiel la batfaligotaj brutoj.

– Vi povas esti trankvila, oldulo mia – respondis Bill, kaj li jam rikanis, ĉar ekregis lin feliĉa triumfo-sento – vi devas lukti kun mi. Komence ankaŭ mi timis kaj tre estimis vin, butono-okula frenezulo. Sed ĝi ĉesis, kaj se ni ne estus en tiu ĉi kaŝejo, mi tuj alvokus vin por defendi…

– Interese – diris la Lordo reveme. – Vi vere venkis vian timon. La unua homo… Sed, kiam vi ekvidis min, mi vidis bone, ke vi ne ekmovus vian manon, se mi mortpafus vin…

La paŝoj de la gardisto klakis. La du homoj sidis sur la planko vid-al-vide, kaj ili parolis preskaŭ afable. Bill ekfumis eĉ cigaredon kaj kovris la ardaĵon per sia manplato.

– Vi pravas, en la unua momento mi ankoraŭ timis… Sed nun mi jam havas sorĉaĵon; kiam mi diras en si mem tion, kie Edith estas la edzino de tiu vivanta kadavro, tiam mi tuj povus mortigi vin gaje…

Ili silentis.

Ankaŭ la alia homo ekfumis cigaredon. Ne ofendis lin tio, kion Bill diris, ĉar li pensadis pri alia afero, li aŭdis nur unu-orele la vortojn de la temerarulo.

– Ni, Lordoj… estas strangaj homoj. Ĉiu membro de nia familio havas terure malaltan sango-premon, sen tio, ke ni sentus ĝin. Ili ne estas malsanaj, nur preskaŭ senvivaj. Vi kuŝus agoniante, havante mian sango-premon, kaj mi celas certa-mane, aŭ se necese, mi povas fari longan vojon rajdante. – Ekprenu mian manon.

Li hezitis iomete, poste li tamen ekprenis ĝin!

La malvarma ektuŝo estis timiga. Sed Bill pensis tion, ke tiu mano eble iam ektuŝos la talion de Edith, kaj li tuj fariĝis trankvila kaj diris gaje.

– Aha! Jen tio estas la sekreto de la Lordo: Li iras kun glacio-malvarma nervosistemo…

– Mi pensas – diris la Lordo – , ke nun jam vi ne plu fuĝos de antaŭ mi… Tiel do vi estas en tiu animstato, ke mi povas renkontiĝi kun vi ĉe la marĉoj de la rivero Cocos sur la tereno de la indianoj Cheney. Certe vi volas trapasi tie.

– Mi iros tien ĝoje. Alvenis la tempo fini la aferon.

– Ankaŭ mi samopinias…

– Sed unue ni devas eskapi de tie ĉi…

– Infanludo…

– Vi pravas…

Ili komprenis unu la alian bonege. Baldaŭ du ĉasistoj alvenis en la korton. Ili enveturis tien per ĉaro. Estis nokto. Ili ĵetadis la ŝnuro-ligitajn felojn de sur la grundo de la korto, kaj ili jam staris antaŭ la deponejo.

– Aŭrore ni jam povas esti en Pomac – diris iu el ili.

– Se ni rapidos.

Bill ekstaris. Ankaŭ la Lordo kaj flustris al li:

– Vi la homon dekstran

Poste ili paŝis rapide sur la korton…

– Pardonon… – diris Bill mallaŭte.

La ĉasisto, staranta dekstraflanke turniĝis mirante, sed iu kaptis lian gorĝon, ke li mutiĝis, kaj alvenis pugno-bato el la alto subite… Ĝi trafis lian mentonon leĝere, kaj la ĉasisto svenis…

Kiam Bill turniĝis, jam la alia homo kuŝis tie.

– Ĝi estis bela laboro – rimarkis Bill. – Senvoĉe, kun anastezo… rapide.

Ili staris vid-al-vide en la muta korto. La du kontraŭuloj. Ili pensis pri la virino. La praa deziro de la lukto vibris en ilia gorĝo…

– Mi opinias… – diris la Lordo – ĉar ni ne havas armilojn… Ni devus provi tion nur per la manoj…

Dume liaj dek fingroj kurbiĝis kiel ungegoj…

– Tio ne estas malbona ideo – kapjesi Bill.

– Unue ni zorgu pri tiuj du homoj.

– Bone.

Dum momentoj la du ĉasistoj kuŝis ŝnuro-ligite, kun ŝtopitaj buŝoj.

– Ni ne boksu… ĉar ni faros bruon.

– Kiel do? – demandis Bill.

– Kiu estas pli forta, tiu strangolos la alian.

– Kiel vi komprenas tion?

– Sude ĝi estas konata formo de la duelo. Ni kaptos la gorĝon unu de la alia kaj premos ĝin. La brako de iu el ni laciĝos pli frue, la premo loziĝos, kaj la alia… venkos.

– Mi komprenas. Ni komencu tion!

Ili staris vid-al-vide.

– Turniĝu iom dekstren – diris Bill. – Mi prenos vin per mia maldekstra mano kaj ni krucus unu la alian.

– Ĉu vi estas maldekstramana?

– Ne. Sed luphundo mordis mian dekstran brakon.

Ili staris.

– Ni prokrastos ĝin – flustris la Lordo. – Mi ne volas havi avantaĝon.

– Kial vi pensas.

– Do ĉe la rivero Cocos.

– Jes…

…La luno subiris, kaj la gardisto ĉe la pordego sciiĝis preter-kure, ke la ĉaro ekiras rapide el la korto, veturante urĝe sur la strato, kaj du nigraj figuroj sidas sur ĝi; iu sur la sidejo de la veturigisto, la alia kuŝante sur la felo-amaso.

Li fermis la pordegon.

Bill kaj la Lordo descendis antaŭ la drinkejo, kaj ili saltis rapide sur po unu atendantan ĉevalon. Neniu el ili povis pafi ĉi tie, ĉar ĉiu minuto, ĝis ili povis resti nerimarkitaj, signifis pli da ŝanco al la fuĝo.

Momenton ili interrigardis.

– Ĉe la delto de la rivero Cocos – flustris la Lordo

– Mi estos tie…

Ili forgalopis en la kontraŭan direkton…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.