La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 24

Jam aŭroris, kiam Edith vekiĝis je milda ektuŝo.

– Ni ekiros… – diris Bill.

La nigra, forbrulinta prerio ankoraŭ fumis en la malproksimo. Edith iris al la rivero kaj lavis sin. Reveninte, jam la du ĉevaloj staris tie selumite. Bill striglis ilin pura, dum ŝi dormis.

– Kien?

– Al Kindlow.

La virino spronis ĝin kaj ektiris la kondukilon, sed Bill alrajdis tien. Li kaptis la ferbuŝon de la ĉevalo.

– Kien vi rapidas?

– Ĉu do… ni fuĝas?

– Tute ne temas pri tio! Kial ni fuĝus?… Ni galopos bele, kiel oni kutimas promenrajdi antaŭ tagmanĝo. Kial plaĉas la pejzaĝo? Ĝi estas bela, ĉu ne?

– Bonvolu diri, kion vi volas? Ĉu vi havas ian planon?

– Mi ne havas planon, sed bonŝancon jes, kaj iu mia eminenta, malnova amiko loĝas apud la nova fervojlinio, kiu havas unu-rangajn kontaktojn.

– Kian kontakton?

– Telegrafan. Li ŝtelas la draton, kaj li vendas ĝin en Denver al kablo-faristo, dek dolarojn po kilometroj… Nun li loĝas ĉi tie fine de somero.

– Kie?

De Kindlow ĝis Connicted, apud la fervojo.

– Sed… oni estas sur nia spuro.

– Ni trompos ilin. Kaj dume ni parolis kun Kornulo la Sovaĝa. Li estas kara knabo, domaĝe, ke li drinkas konstante. Nun ni devojiĝas.

Ili enturniĝis sur roka tereno, al la monto.

– Sed la fervojo troviĝas tie.

– Prave. Sed nia spuro estos ĉi tie.

Post dek minutoj ili atingis malgrandan kabanon.

– Jen estas la “Ĉeval-benzinejo” – diris Bill.

– Kio ĝi estas?

– Forĝejo. Tie ricevas la ĉevaloj freŝajn hufojn, najlojn, kaj tiaĵojn… He! Ruff, vi, maljuna porko! Dormem-okula homo elvenis en leda antaŭtuko.

– Kial vi kriegas?

– Ĉu vi volas perlabori dek dolarojn?

– Kompreneble jes.

– Sidu sur iun ĉevalo, kaj alligu la alian per kondukilo! Se vi portos tiujn al doktoro Biggs je la deka horo, kiu deziras veturi Orienten, li donos al vi dek dolarojn. Sed bona rajdisto estas bezonata.

– Vidu Bill, mi ĉiam havis bonan kontakton kun vi, sed se vi mokos min, vi pentos tion amare.

– Mi ne estas freneza provoki vin, ke vi batu min. Jen estas la ĉevalo. Elseliĝu fraŭlino Edison – li diris al Edith. – La letero jam estas ĉe mi…

Edith elseliĝis mirante, kaj ŝi surpriziĝis eĉ pli, kiam Bill transdoni leteron al la dormem-okula forĝisto.

– Transdonu ĝin al la doktoro, kaj diru, ke fraŭlino Edison sendas sian saluton, kaj ŝi petas lin doni al vi du parojn da kroĉtrikitaj, vintraj ŝtrumpoj. Sed rapidu, cetere vi ne ricevos la monon!

Kiam la forĝisto forgalopis, Bill prenis la manon de la knabino, kaj fajfante li iris kun Edith al la kontraŭa direkto.

– Dio mia… kiajn aferoj vi faras… Kien vi sendis tiun forĝiston?

– Al doktoro Biggs. Li estas tre honesta homo. Li estas specialisto pri stomako kaj kolektas poŝtmarkojn. Nur lia edzino neeltenebla. Ŝi surmetas multajn, grandajn juvelojn.

– Kion vi skribis al li?

– Ke tiu duon-idiota ĉeval-lignaĵisto portas du ĉevalojn al li, kiujn mi prunte-petis nokte en Connicted, mi petas lin resendi tiujn kun la sendita homo, des pli, ĉar iu besto estas la pompa ĉevalo de la ŝerifo. Al la ulo, kiu portas la ĉevalojn, donacu ĉemizon, ĉar li jam ne povas surmeti ĝin sekvonta-jare, kaj urĝe devas fari ion… Kial vi ridas…?

La rido de Edith muzikis gaje en la freŝa mateno. Tre malproksime, disiĝis la lasta fumnubo kun nebula ŝvebado.

– Kaj nun ni rapidu… Ĉu mi ne prenu vian pojnon?

– Jes… – ŝi respondis tiel rapide, ke ŝi embarasiĝis, kaj subite ŝi rigardis sur la knabon timiĝinte, sed tiu nur paŝadis kun ŝi ridetante, rigardante la taluson, kvazaŭ li estus heroo de ia amromano, kiu promenadas reveme en amikema ĝardeno kun la “virino de sia koro”.

– Vidu… Tie loĝas Kornulo la Sovaĝa – li diris kaj montris sur ŝarĝvagonon, kiu staris ĉe la bazo de la taluso, apogiĝante al monteto kun ĝia unu flanko.

– Kiel li akiris vagonon?

– Li ŝteletis tion. Jes. Tia knabo li estas. Li ŝtelis vagonon. Li dekroĉis tion de trajno, pote li dereligis la sole kuregantan vagonon helpe de roko. La malrapide veturanta vagono ruliĝis de sur la taluso… Kornulo raportis la akcidento en Connicted, kaj li petis permeson enloĝiĝi en la malplenan vagonon. Rekompence li atentos, ke nokte oni ne ŝtelu la telegrafo-draton. La fervoja oficejo konsentis, kaj de tiam estas ordo ĉi tie. Kornulo la Sovaĝa iras ŝteli en la najbarecon.

Fumo leviĝis el la vagono renversiĝinta je ties unu flanko.

– Hm… Ĉu li pipfumas aŭ kuiras?

– Ĉu vi volas kaŝiĝi ĉi tie?

– Ba? Vi ne povas loĝi kun Kornulo la Sovaĝa. Mi nur parolas kun li. Nun mi havas malmulte da vera, fidinda amiko. Atendu, mi afablumas al li per io… Tiu itinero ankoraŭ ne apartenas al li!

Li grimpis sur telegrafo-stangon. Li ĉirkaŭrigardis el la alto.

Hm… El la urbo en ĉiu direkto estas moviĝantaj punktoj. Oni serĉas lian spuron ĉie… Oni trovis ĝin post nelonge, tio certas… Multe pli prema sento ekregis lin pro alia, malpli granda grupo. Ili galopis trans la monteto. Tiuj do trovis ilian bivakejon. Certe la rabistoj estas tiuj. Eĉ el tiu distanco li opiniis, ke li rekonas tiun homon kun orgojla korpoteno… Li sidas en la selo, kiel Conquistador. Eĉ lia ĉevalo memorigas pri la konkerantoj.

Sed kiu estas tiu sola rajdisto? Tie li venas, jam trans la rivero, kliniĝante el la selo dekstren-maldekstren, kaj li galopas rapide laŭ la spuroj…

Kvazaŭ malpura bandaĝo estus sur lia kapo.

Austin!

Li vidis sufiĉe. Tranĉo, la drato falas vibrante kaj sonante, kaj li grimpas malsupren rapide, dume li kunpremas siajn dentojn, kaj varma sangofluo febras en lia vizaĝo… Kompatinda Edith… Dio mia…

– Alu! – li krias gaje al la knabino. – Ĝi estos la donaco.

– Kion vi faras, vi, terura homo…

– Ne decas viziti sinjoran domon, kiel gasto sen ununura drato. Kornulo la Sovaĝa estas la sklavo de formalaĵoj, kutimaj en mondumaj societoj.

Li tranĉis la draton ankaŭ ĉe la alia stango kaj volvis ĝin sur sian subbrakon.

– Kaj nun ni iru bele… – li komenci, sed li ne finis tion. Je morta teruro de Edit, li kaptis kaj tiris ŝin sur la teron, krude.

– Sed…

– Pst…

Huftamburado aŭdiĝis sur la vojo. Ili ekvidis tra la herboj la solan rajdiston, kliniĝantan dekstren-maldekstren. Nun li devojiĝis al la rokoj, kie troviĝas la “ĉeval-benzinejo”.

Austin estis tiu.

– Ĝi estas bona… Tiel li eĉ pli konfuzas la spurojn, ĉar li rajdas malantaŭ la forĝisto.

– Sed se li atingos la forĝiston.

– Mi ne kredas… Se jes, tio povas okazi maksimume post unu horo…

Ili ekstaris.

Bill ekprenis la pojnon De Edith kun sia malrapida, distrita movo, kaj ili iris…

Du homoj, kiujn oni ĉi-momente serĉas pro multaj kaŭzoj je vivo aŭ morto.

Kaj ili promenetis ĉi tie, relative en agrabla animstato, man’ en mano, en la meza mezo de la rondo de la ĉaspelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.