La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 28

Austin rimarkis de malproksime la forĝiston, rajdantan en granda polvonubo, kiu rapidegante klopodis atingi Kondlow-on. Li ne vidis precize, ke la selo de la alia ĉevalo estas malplena. La griza, malproksima polvonubo signalis, ke iu galopas tien…

Li ekspronis sian ĉevalon kaj komencis galopi rapide. Jam aperis la unuaj domoj de la urbeto, kiam li atingis la dormemokulan senditon.

– Haltu!

– Mi ne povas… Mi rapidas…

Austin ne diskutis multe. Li saltigis sian ĉevalon antaŭ lin kaj kaptis lian brakon. La posedanto de la “ĉevalbenzinejo” preskaŭ falis el la selo. Li etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la fremdulo kaptis lian gorĝon tiel, ke lia spiro tuj haltis.

– Hundo! Ĉu mi strangolu vin?!

– Kion vi volas?… – li demandis pli milde, post mallonga tusado.

– Kie vi ŝtelis la du ĉevalojn?

– Mi ne ŝtelis tiujn… Rapide lasu min libera, ĉar la du ĉevalojn…

– Silentu! Rakontu, kiu konfidis tiujn al vi, kaj kiel, sed tre rapide!

La forĝisto ne hezitis longe. La fremdulo ŝajnis moroza karaktero, kaj li havas estimindan premon. Li rakontis simple la historion, pri la viro kaj virino, kiun li cetere konas bone, li ofte vizitis lin por aĉeti ĉiuspecajn varoj, poste ili kartludis, kaj regajninte la prezon de la aĉetitaj bagateloj, li foriris. Li estas bonfama vagabondo en Usono, laŭ la nomo Bill Teksaso, kaj nekredeblas pri li, ke li estus ŝtelisto de ĉevaloj, aŭ tiaĵo…

– Transdonu la leteron al mi…

– La letero ne estas adresita al vi…

La tubo de pistolo, subite direktiĝanta al li, igis lin tamen transdoni la leteron. Li vidis malgaje, ke la nekonato malfermas ĝin, kaj traleginte, li metas en sian poŝon.

– Redonu ĝin…

– Superfluas… Via konato ŝtelis la du ĉevalojn en Connicted, tial li sendis tiujn kun vi al Kindlow, por ke li vojerarigu la persekutantojn…

Sen plua klarigo li turniĝis kun sia ĉevalo kaj forgalopis en tiun direkton, de kie li alvenis.

La forĝisto staris senkonsile. Fine li decidis tiel, ke li iros en Kindlow-on, al la ŝerifo.

Dume la Lordo esploris la spurojn, sed tiuj fariĝis ĉiam pli konfuzaj, precipe tiam, kiam la ĉevalo de Austin inter-rajdis.

– Tri ĉevaloj galopis tien, tio estas klare videbla… – diris la rabisto, kiu nomiĝis “Henny la Ĝiba”, kies iu skapolo rompiĝis ie, kaj de tiam lia iu ŝultro elstaris deformiĝinte. Krome li estis terure straba, kaj li havis tiel grandan brusto-keston, kiel ia malbone remburita majorineto.

– Tri ĉevaloj… – siblis La Lordo kolere – , ĉar tiu idiota Austin rajdas antaŭ ni kaj konfuzas la spurojn…

Ĉiuokaze ni devas sekvi tiujn ĝis Kindlow.

– Tio estas bona – rimarkis la ĝibulo. – Ili je devis trapasi tie.

– Ĝi estus tro simpla – diris la Lordo – ,la ulo ne estas tiel stulta, ke li rajdu postlasinte tiel bone videblajn spurojn.

– Sed la du ĉevaloj…

– Ni vidos tion… Antaŭen!

Ili apenaŭ galopis unu mejlon, kiam Gunner rajdis renkonte kun siaj tri homoj. Tiuj anticipis ilin, ĉar tiuj ĉirkaŭ-rajdis la valon laŭ granda duon-cirklo, sur dekliva tereno, kun pli granda rapideco.

– Reen! – kriis la kapro-barbulo. – La kanajlo trompis nin.

– Mi sciis – diris la Lordo kaj blasfemis. – Kiu rajdas antaŭ ni?

– Stultulo, al kiu oni konfidis du ĉevalojn. Austin atingis, pridemandis lin kaj renkontiĝis kun ni. Li diris tion, ke li ne kuraĝas veni antaŭ viajn okulojn, kvankam li havas gravajn informojn.

La Lordo turniĝis al malproksima arbo-grupo, kie neniu videbliĝis.

– Venu ĉi tien! – li kriis

Austin paŝis el inter la arboj kaj iris al ili.

Lordo – li diris – , la ulo ne estas en Kindlow, almenaŭ li iris ne sur tiu vojo

– Parolu!

Li rakontis ĉion. Fine li transdonis la leteron. La ĉefo de la rabistoj tralegis ĝin.

– En ordo. Ni returniĝos.

– Kvankam, se sur alia vojo, sed ili devis veni ĉi-direkten…

– Tamen ni devas trovi ilian spuron… – Austin staris. Li atendis, ke oni reakceptu lin. Sed la Lordo kolere alkriaĉis lin.

– Forportu vin!

La malgranda trupo forgalopis, kaj Austin daŭrigis sian vojon aparte, sekvante la rabistojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.