La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 32

Aŭrore aperis Pomac en la malproksimo. Ili evitis ĝin grandarke, rajdante al Okcidento. Edith aspektis laca.

– Kie ni ripozos? – ŝi demandis.

– Ni povas riski unu horon. Ĉi tie, en la proksimo loĝas iu mia amiko. Li estas diplomita homo. Li estas Ĉefkuracisto de ŝafoj. Li kuracas la malsanajn bestojn kun ŝtata permesilo.

– Ĉi vi pensas, ke oni jam estas sur nia spuro?

– Mi tute ne pensas tion. Sed estus bone esti en sekureco kiel eble plej rapide…

La Ŝaf-ĉefkuracisto loĝis en malgranda domo. Pro ia enigma arkitektura kaŭzo, la konstruaĵo staris dorse al la vojo kun orgojla malestimo. La ĉefkuracisto elvenis sen ĉemizo, en ĉifona, leda pantalono, nudpiede. Li estis tre trampa ŝafisto. La lampo jam lumis en la kuirejo, kaj blankhara virino muelis kafon. Sur la planko proksimume dek-ok jara junulo martelis ion.

– Bonan matenon – salutis Bill.

La vizaĝo de la ĉefkuracisto montris, ke la cirkulero de la Lordo jam alvenis ankaŭ ĉi tien.

– Atentu min, Brady. Temas pri tio, ke donu al mi glason da akvo, pecon da pano kaj duonhoran ripozon. Sed se vi volas, mi iros plu.

La ŝafkuracisto fermis la pordon, por ke oni ne aŭdu en la kuirejo, kion ili parolas antaŭ la domo, poste li venis al la ĉevalo proksimen. Li tute ne atentis pri Edith.

– Vi helpis min fuĝi tra la altebenaĵo Kolorado, kiam ĉiu kanajlo sekvis min el Nevado pro tiu ĉevalaĉo. Nun mi kvitigos la konton. Sed poste mi ne plu volas scii pri vi. Mi ne kontaktiĝas kun rabistoj de virinoj…

– Vi estas stulta, la Lordo volis rabi la virinon, kaj…

– Tio ne interesas min. Ĝi estas la afero de la Lordo kaj la via. Nun mi diras nur tion, ke vi iru al la alia flanko de la domo, dume mi malfermos interne la malantaŭan pordon. Laŭeble restu silenta. Mi portos ankaŭ manĝaĵon. Ni devas esti singardaj pro mia helpanto. Li ne ŝatas min, ĉar mi draste batis lin pro lantondilo, kaj li certe pereigus min, se li povus. Iru!

Dum ili iris al la malantaŭa enirejo, Bill diris ridante.

– Stranga ulo estas tiu Brady. Tamen mi ŝatas lin.

– Ili… ĉiuj kredas tion, ke vi fuĝigis min tial, ĉar ni amas unu la alian – rimarkis la virino.

Bill rikanis.

– Jes… Kia idiotaĵo. Hopla… kial vi spronas la ĉevalon, ni ja ne volas galopi… Eĉ. Nun ni elseliĝos. Etendu vian manon, reĝino…

– Dankon, mi elseliĝos sola… Kaj vi ne devas konstante ŝercadi stulte…

“”Mi nur sciu, kio okazis al ŝia hepato?” – cerbumis Bill. “Ĉar ŝi estas kolera pro io pri mi, tio certas…”

En la malluma ĉambro jam Brady atendis ilin kun manĝaĵo.

– Dum vi manĝas, mi zorgos pri la ĉevaloj… – li flustris. – Foriru ene de unu horo, antaŭ ol la suno leviĝus.

– Bone, Brady

Ili manĝis en la mallumo, kiel ili povis. Sed ili sidadis nek duonhoron, kiam Brady revenis denove. Li malfermis la pordon, ke la lumo inundis la ejon, kaj diris:

– Estus bone, se vi forirus. Mia helpanto for-rajdis. Mi ne scias, kien. Eblas, ke li iris kazeigejo por pruntepreni ŝmiraĵon, sed ankaŭ tio eblas, ke li ekvidis min kun vi ĉirkaŭ la ĉevaloj, kaj li jam venigas la “Lord”-on ĉi tien.

– Aŭskultu min, Brady, se iam mi forgesus al vi…

– Tio ne interesas min – li diris mansvingante, poste li eliris kaj fermis la pordon.

– Ni rapidu…

Post unu minuto ili sidis en la selo, kaj Bill rajdis tiel rapide, ke Edith apenaŭ povis sekvi lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.