|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BILL TEKSASO, LA TEMERARULOAŭtoro: Jenő Rejtő |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Mi havas onklon en San-Francisko – diris Teddy, la ĉasisto – eble li helpos ankaŭ vin…
– Egalas, ni nur rapidu – respondis Austin – , ĉiu minu povas signifi nian pereon.
– Kiel scias la Lordo laŭ vi, ke ni perfidis lin?
– Li scias! Li scias ĉion!..
– Mi povas danki al vi, ke mi devas fuĝi…
– Vi havis la ideon mortpafi la Lord-on vid-al-vide. Li for-fuĝis pro via eraro…
Ili rajdis al la Ŝtono Lunluma, ili volis atingi San-Franciskon..
– Laŭ mia opinio li tute ne zorgas pri ni – diris Teddy – , li ĝojas ke li povas savi sian haŭton…
– Vi ne konas lin. La Lordo estas morto-maŝino. Li estas senindulga, preciza kaj nevenkebla. Ne surprizus min, se tuj ekfulmus pafo el la mallumo…
– Eh!.. Nervoza maljunulino…!
Bum! Bum! Bum!
Tri pafoj knalis el la densejo. Austin falis el la selo, laŭte ŝrikante, mortinta, forta puŝo trafis Teddy-on ĉe la ŝultro, se li tuj saltis de sur la ĉevalo. Dume li pafis rapide al la lumstrio. Li pafis sepfoje tien. Li kuŝis sur-ventre malantaŭ arbo, kaj li sentis, kiel la sango fluas kun tepida ŝpruco sur lia brusto-kesto…
Malproksime bruas la arbusto… Ĉu li trafis la atakiton?
Ne! Tamburado de ĉevalhufoj. Li pafas la kuglojn ankaŭ el sia alia pistolo… La murdisto fuĝas tie! Teddy senta, ke li malfortiĝas, faligas la armilon el sia mano, kaj la galopanta kontraŭulo rajdas jam sub la lunlumo…
Li ekkrias kun miranta stertoro!
…Grandkapa, misforma bubo rajdas sur la kampo. Infano!
Poste Teddy falas surteren.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.