La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 30

– Ni evitos Pomac-on, kaj ni iros Suden tra la montpasejo Malgranda Urso – diris Bill al siaj du amikoj, enseliĝante. Ankaŭ Edith surĉevaliĝis.

– Nur rapide. Kaj… se venos homoj… nu, iu el vi kaŝiĝu – diris Kornulo la Sovaĝa – ĉar nun vi aspektas ĝuste tiel, kiel oni priskribis vin en la cirkulero.

– Mi sendos la prezon de la ĉevaloj el Meksikio – diris la virino

– Ĝi ne gravas – murmuris Buldog – , tio ne estas urĝa. Mi donis por tiuj dudek tabulojn al la ĉarpentisto, kiu tegas ankaŭ tegmentojn, kaj li uzos ilin por tiu celo…

– Ĉu vi disiĝis de tiom da tabuloj?

– Ili estas tute superfluaj – li respondis

– Kial? – demandis la knabino, sed Bill interrompis rapide:

– Li ĉesigis la kolektadon dum siaj maljunaj tagoj… Dio benu vin, maljuna rabisto… Ni iru, Edith.

– Se ni ne renkontiĝus…

– Superfluas nun dankegadi – diris Kornulo la Sovaĝa. – Rapidu!

– Ni ekiru!

Ili klopodis galopi rapide tra herbejoj. La suno jam subiris duone, kaj de malproksime videbliĝis ĉi tien la malgranda domaro de la najbara vilaĝo, naĝanta en ruĝa lumo.

– Nun kine ni iros…?

– En Meksikion!

– Ĉu vi pensas, ke tie ni estos en sekureco… de “Li?”

– Tie vi suriros ŝipon kaj for-vojaĝos al Nov-Jorko, kie oni povas amuziĝi unuarange. Vizitu la distrejon Metropolo en la strato – no 77, kaj apelaciu min…

– Ĉu vi ne venos?

– Ne. Kial?

Ili silentis. La montetoj iom post iom kovris la polvan, enuan panoramon de Connicted. Ili ne sentis la danĝeron. Neniu vagadas ĉi tie. Nek vojo, nek pado; malplena savano etendiĝas en la senfinon. La persekutantoj ankoraŭ ne povas estis sur ilia spuro. En la sudokcidenta regiono de Connicted ofte vagadas neniu alia dum semajnoj, nur kojotoj kaj grizaj lupoj, kaŝiĝantaj en la marĉo, venintaj el la montoj.

– Vi… Kion faros – demandis Edith post mallonga pensado – , se ni estos en sekureco?

– Mi ankoraŭ ne scias. Eblas, ke mi pentros pejzaĝbildojn, aŭ mi dungiĝos la ĉio-vendisto, kiel komizo…

– Kial vi preteras ĉiun konkretan respondon per ŝerco? Mi pensis, ke ni estas bonaj amikoj.

– Jes… Ŝajnas, ke kelkfoje ni estis je la dispono unu de la alia en iuj aferoj…

– Kaj se… ripetiĝus tiu situacio, ĉu vi farus denove, ke vi alfrontus “Lin” pro mi, kaj fine la tutan mondon?

Ŝi ektiris la bridon kaj turniĝis vid-al-vide al la viro. Ilia vojo kondukis tra sovaĝaj arboj kun senorda arbo-krono, sur densa, malseka grundo, kie la herboj kaj la sarkindaĵoj, la dise kreskintaj plantaĉoj tuŝis la ventron de la ĉevaloj. Bill rigardis sur ŝin ridetante. Por momento lia rigardo forvagis de sur la vizaĝo de Edith al la malproksimaj steloj, kaj li estis tia, kiel ia somnambulo, stanga adoranto de la ĉielo.

– Kial vi ne respondas? Ĉu vi farus ankoraŭfoje ĉion ĉi por mi, nun, kiam vi jam scias, kio estas tio, kian malagrablaĵon mi venigis sur vin?!

– Estu trankvila, kara Edith. Bill Teksaso ankoraŭ neniam konsideradis la konsekvencojn, ĉar li opinias, ke nur turpaj maljunuloj faras tiaĵon. Krome, se mi volus morti, kiel altaĝa kapitalisto, tiam mi ne vagadus konstante en tiu ĉi regiono, kie jam tiom da junuloj mortis junaĝe, kaj tre malofte pro pulmito. Trie, se tiel delikata, kara virino, kiel vi baraktas inter la ungejoj de ia fripono, tiam mi devas interveni, eĉ se okazos al mi malagrablaĵo, sed tio ne povas okazi, ke rigardinte en spegulon, mi vidu sinjoron malestime, kiu staras vid-al-vide al mi… Kaj nun estus bone rapidi.

Tial li diris ĝin, ĉar super la ŝultroj de la virino aperis ruĝa lumo el la direkto de la montetoj, kiuj kovris Connicted-on…

Ĝi estis lumo de fajro!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.